Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Felietone: Trankvila studenta vivo...

Dan Mrázek

Komenciĝas somero. Tempo de ferioj. Studentoj ripozas, amuziĝas, vojaĝas. La libera tempo sekvas tempon alian. Tempon plenplenan de streĉeco, de timo, de laborego. Iuj devis trapasi nur ekzamenetojn aŭ ekzamenojn, aliaj devis batali kun grandaj ekzamenoj, nome ekzameno abiturienta aŭ ŝtatekzameno. Mi mem konatiĝis kun tiu laste nomita.

Permesu al mi prezenti min: Fuŝulo. Mi studas, aŭ studis, en pedagogia fakultato en Prago. Kvankam mi studis jam la kvinan jaron, mi daŭre restis ĉe la bakalaŭra programo. Kiam mi provis ŝtatekzameniĝi pasintjare, en la ŝtatekzameno pri historio mi malsukcesis. Do mi devis unu jaron atendi.

Unu jaro. Kiom longega tempo! Mi jam havas ĉion, do mi atendos nur la ŝtatekzamenon. Unu jaron tute libera! Ĉion mi bonege ellernos! Tion mi pensis tuj, kiam mi eksciis mian rezulton. Sed...

La unua monato: Mi estas tiom elĉerpita, mi meritas iom da ripozo.

La dua monato: Tamen estas sufiĉe da tempo. Se mi tuj ekos lerni, mi ĉion forgesos.

La tria monato: Nun venas Kristnasko, estas multege por fari.

La kvara monato: Mi translokiĝas, mi ne havas tempon.

La kvina monato: Mi havas multege da laboro.

Ktp.

Venis aprilo kaj mi ekkonsciis, ke la ŝtatekzameno ege alproksimiĝas. Sed daŭre mi ne povis eki lerni, ĉar mi redaktoriĝis en TT kaj mi devis kompili la unuan numeron. Nu, finfine meze de aprilo mi jam ekis. Mi rememoris mian promeson, ke mi lernos profunde. Mi do ekis. La unua demando...

Post tiom longega lerna paŭzo tio estis interesa sento. Ĝi eĉ amuzis min. Mi kuŝis inter libroj, mi studis interrete. La unua tago. La dua, la tria. Kaj mi daŭre restadis ĉe la unua demando. El proksimume 80. Ne, tion ne eblas tiel fari.

Venis majo kaj mi ekkonsciis, ke restas al mi nur unu monato. Mi rapidigis mian lernadon. Kaj venis ŝoko. Mia tago estas la 30a de majo. Mi pensis, ke mi venos unu semajnon pli malfrue. Damne!

Mi ne plu estis redaktoro de TT. Nur iomete mi publikigis ion en la reto, por ke almenaŭ io aperu. Mi ne plu estis redaktoro de Ĉeĥa Radio, nur la verajn necesaĵojn mi devis fari (tamen eĉ tio en mia situacio estis multege). Mi ne plu estis prezidanto de ĈEJ. Mi ne plu estis mi mem. Mi vidis nur unu aferon: terure alproksimiĝantan ŝtatekzamenon.

Estis terurege kun mi tiutempe komuniki. Kaj hejme kaj labore kaj Esperantie. Mi ne plu ordinare dormis. Mi ekdormadis je la dua aŭ je la tria matene kun memriproĉo, ke mi devus ellerni pli. Restis unu semajno. Mi volis jam ĉiujn demandojn ripeti, sed mi ankoraŭ ne estis preta. Restis tri tagoj. Finfine mi jam tralegis ĉion, mi jam povas ripeti. Sed damne – mi nenion memoras! Kial mi ne vivas en la pratempo! Neniun historion mi devus lerni!

Dimanĉo la 29a de majo. Kolapso. Mi ne plu havas fortojn. Mi ne plu kapablas ĉion ripeti. Mi povas esperi nur je miraklo. Neniu estas tiom granda fuŝulo kiel mi – preskaŭ la tutan jaron mi havis tempon por lerni! Sed tamen mi ne ellernis...

Tute nervema mi lunde la 30an de majo venis en la lernejon. Mi volis nenion aŭdi, kion scipovas miaj kunlernantoj. Jen mia vico...

Estis miraklo. La unua demando estis tia, kiun mi lernis la tri tagojn. Aliaj du demandoj ne estis bonegaj, sed mi kapablis almenaŭ ion diri. Sukceso. Nekredeble. Post tia streĉeco – sukceso!

Mi estas bakalaŭro. Finfine mi povas ripozi!

Ripozi? Ĉu vere? Ĉu ne estas tempo veki en mi la redaktoron de TEJO-Tutmonde? Sed... Ĝis la limdato restas ankoraŭ du semajnoj, estas tempo...

Nu jes, la limdato finiĝas post du horoj. Nur nun mi finas la kompiladon. Ĉu mi estas plibonigebla?

Per tiu ĉi felietono mi volas danki al ĉiuj, kiuj morale ege subtenis min. Kaj mi volas peti pardonon de ĉiuj, kiuj devis multege atendi, ĝis mi finfine reagis.