Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

“Mi ĉiam havas miajn animajn valizojn pretaj”

Juan Carlos MONTERO – Kubo

Ekzemploj de altruisma etiko kaj agado senprofitemo manifestiĝas tutmonde, sed en la malriĉaj nacioj skurĝitaj de malsanoj, epidemioj kaj katastrofoj, tio evidentiĝas pli kaj pli. Februare de 2014 ŝprucis Ebola epidemio en la okcidenta Afriko, unue en Gvineo kaj daŭris atestite precipe en Liberio kaj Sieraleono. La Monda Organizaĵo pri Sano (MOS), en la persono de la s-rino Margaret Chan, ĝia ĝenerala direktoro, nomis la epidemion tutmonda minaco kaj alvokis al la tutmondaj registaroj kaj NRO-j tuj helpi kontraŭstari la Ebola-malsanon per monrimedoj kaj helpantaro.

La kuba registaro decidis unue sendi tricent flegistojn kaj sesdek du kuracistojn por batali kontraŭ la Ebola-disvastiĝo en Sieraleono, ĝi estis la unua lando por respondi al la MOS-alvoko. La 25-an de septembro 2014, la Ministerio pri Publika Sano anoncis ke ĝi plifortigos la medicinan mision ĝis kvarcent sesdek unu anoj kaj ankaŭ disfaldos ilin en la najbarajn Liberion kaj Gvineon. Tiuj fakuloj apartenas al Internacia Taĉmento Henry Reeve, fondita la 19-an de septembro 2005, de la ĵus forpasinta ĉefkomandanto Fidel Castro Ruiz.

La 16-an de novembro 2014, la kuba kuracisto Félix Báez Sarría, specialisto pri interna medicino, malsaniĝis je Ebola. Unue prezentiĝis febro sen aliaj simptomoj, sekve, oni rapide lin internigis en la komplekson Kerry Town, situanta en la ĉefurbo Fritaŭno kaj destinita por flegi funkciulojn de Unuiĝintaj Nacioj (UN). Tie lin prizorgis specialigita personaro el Britio, kiu ĉiam restis en kontakto kun la kuba medicina brigado. Laŭ MOS-propono, oni lin translokis la 22a-n de novembro al universitata malsanulejo en la svisa urbo Ĝenevo, kuracista institucio havanta avangardan teknologion por trakti la Ebolo-pacientojn kaj sekurecajn normojn superajn al la postulataj de MOS. Báez Sarría pasis de kuracisto al paciento.

En tiu hospitalo li ricevis duoblan eksperimentan traktadon baze de ZMab (varianto de la eksperimenta usona imunologia sero Zmapp, enhavanta tri monoklonajn antikorpojn) kaj Favipiravir (ankaŭ konata kiel T-705, japana kemia substanco eksperimente uzata kiel antivirusa medikamento kontraŭ gripoj). Komence de la traktado Báez Sarría suferis fortajn diareojn kaj oni devis lin hidrati per egaj ĉiutagaj kvantoj – ĝis 12 litroj – da likvaĵo. Post la sesa tago lia sano ekpliboniĝis kaj lia sanstato favore evoluis.

La 5-an de decembro, la aŭtoritatoj de la Ĝeneva Universitata Malsanulejo ratifis ke la testoj faritaj konfirmis la malaperon de la viruso en liaj korpaj fluidoj. La 6-an de decembro d-ro Báez Sarría revenis al sia patrolando sen risko denove kontaĝi sin.

Januare de 2015, la specialisto Félix Báez decidis reveni al Sieraleono por daŭrigi la lukton kontraŭ la Ebola-epidemio apud la aliaj medicinaj brigadanoj, kaj por fini tiun batalon, kiun li mem komencis septembre de 2014. Félix nuntempe majstriĝas pri infektologio en la Instituto pri Tropika Medicino Pedro Kourí en la kuba ĉefurbo, kie li eniĝas en mondon pri scioj tre proksimaj al lia internacia sperto.

Antaŭ nelonge li faris deklarojn al kuba oficiala porjunulara gazeto, Juventud Rebelde (Ribela Junularo). Jen kelkaj el ili:

En la pasinta 26-a de oktobro 2016, la konstanta usona reprezentantino ĉe UN, la s-ino Samantha Power, menciis en sia diskurso ĉe la UN-sidejo, ekzemplon de tio, kio okazas kiam tiu strukturo funkcias kiel devas kaj kiam la landoj kunlaboras inter si. Ŝi citis la jenon: La kontribuo de la plej granda de Antiloj, en la lukto kontraŭ Ebolo gravis la tre granda kontribuado de lando de nur 11 milionoj da loĝantoj, la kuraĝo de la kuba kuracisto Félix Báez Sarría, kiu infektiĝis per viruso plenumante sian mision, kaj poste revenis por lukti kontraŭ tiu malsano.

Al la demando “Ĉu vi surpriziĝis esti menciita de la usona reprezentantino ĉe UN?”, Félix Báez respondis: “Ŝi verdiris kaj estas ĝuste la realo, ke Usono helpis min per ĉio. Mi estis tre malsana dum tiuj tagoj kaj miaj fizikaj kondiĉoj videble plimalboniĝis. Mi dankas la ambasadorinon Samantha Power kiu menciis, ne mian nomon, sed pri kubano servanta solidare en Afriko, kiu bezonis nian helpon kaj la kunlaboron de ĉiuj landoj”.

Ĉi tie finiĝas tiu historio, ekzemplo de altruisma agado por savi vivojn inter popoloj de malriĉaj nacioj.