Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Esperanta kinarto vivas malgraŭ la esperantistoj

Aleksander OSINCEV – Rusio

La jaron 2010 oni sendube povas nomi rimarkinde fruktodona por la esperantista filmarto. Dum la originala E-kinarto montras nur signojn de la vivo, la neesperantistaj produktantoj surprize reagas al nia internacia planlingvo per bonkvalitaj kinoverkoj. Hodiaŭ mi ŝatus resumi atingojn de filmo-produktantoj en kaj ekster Esperantujo kaj disdoni miajn verdajn Oskar-premiojn*. Por ekscii pli multe pri tiuj filmoj, vizitu la Verdan Filmejon.

La malkovro de la Jaro iĝis la fama usona reĝisoro Sam Green. Ĝuste li vekis plej grandan atenton de esperantistoj per sia unika dokumenta filmo “Utopia in four movements” (Utopio en kvar movimentoj). La Esperanto-piratoj, tiuj, kiuj kutimas elŝuti ĉion senpage, ĉi-foje ricevis nenion, la filmo estas ne simpla, eĉ mi hezitus nomi ĝin “filmo”, pli precize ĝi estas viva prezentaĵo, kunfandiĝo de viva rakonto de reĝisoro, viva muziko kaj tre bonstila video. La “vikilikita”* 10-minuta specimeno de unu el la kvar partoj de la “filmo”, dediĉita al Esperanto, provokis ŝtormon en glaso da akvo. Ŝajnis neebla la cinikeco de la aŭtoro, kiu ricevinte monsubtenon ankaŭ de ESF*, filminte esperantistojn en la japana UK, prezentis ilin kompletaj idiotoj. La zorgoj tamen estis superfluaj, la grupaj vizitoj de tiuj prezentoj far esperantistoj pruvis la bonajn intencojn de Sam Green kaj malkaŝis baldaŭan surprizon. Mi donas al li Oskar-premion pro “Plej bona ŝajnigo de la troja ĉevalo”.

Septembro donis al ni mallongan filmeton “Senmova” de turkia reĝisorino Tuğçe M. Sen. La Esperantlingva filmeto kun Esperanta nomo kaj fikcia enhavo, produktita de neesperantisto ankoraŭ en 2009, iĝis konata al la esperantistaro nur en 2010. La fina venko venis en la filmo: en baldaŭa estonteco ĉiuj parolos en Esperanto kaj surekrane aperas subtekstoj en la angla. La reĝisorino deklaras sin mondcivitano kaj sendube meritas Oskar-premion pro “Latenta esperantisteco”. Kaj tute ne gravas, ke ŝia verko aspektas pli kiel reklamo de tabako.

Mian Oskar-premion “Pro kuraĝo” mi donus al alia mallonga filmeto de neesperantisto, nome “Conlang: the movie” (Planlingvo: la filmo) de komencanta usona reĝisorino Marta Masferrer. Ŝi rompas nian imagon pri la bonkoreco de esperantistoj, prezentante ilin kiel malheroojn. En la vera mondo, regata de kaŝitaj esperantistoj, tio estas granda kuraĝo. La ĉefa rolulo, aĉulo kaj esperantisto Kip, nerekte helpis kolekti al Marta preskaŭ $3500 por pagi sindikatojn kaj por la muziko. En tiu historio pri amo, esperantistoj ricevas ne kison kaj kompaton, sed baton. Interese, kiom da esperantistoj masoĥiste mendis oficialan DVD-diskon kun la filmo, por kiu Chuck Smith tradukis la subtekstojn en Esperanton.

Dum multaj E-organizoj vegetas, la brazila Esperanto-movado bolegas. Oktobre Verda Filmejo ricevis informojn pri tre atentinda projekto, kiun iniciatis kaj efektivigis fama brazila movadano kaj artemulo Pedro Cavalheiro. Dank’ al sia filo Olavo, ĉarma komencanta aktoro, kaj liaj rilatoj Pedro esperantigis subtekstojn por la spiritisma filmo “Nosso Lar” (Nia Hejmo), filmitan kun subteno de 20th Century Fox. La filmo jam kolektis 20 milionojn da dolaroj kineje kaj sendube estos populara en formo de DVD kaj Bluradi-KD, kie aperis subtekstoj en la internacia lingvo. Oskar-premion pro “Atingo de la Jaro” mi donas al Pedro kaj Olavo. Espereble por Olavo ĝi estos ne la lasta kinopremio.

En la jaro 2010 estis finfilmita pola filmo “Esperanto” en Usono. Jam ne estas sekreto, ke en tiu 25-minuta eksperimenta filmo eĉ unu vorto ne sonas en Esperanto kaj la sankta vorto estis prenita nur por indiki specialan manieron de komunikado inter du fratoj. Rezulte la filmo havas neniun rilaton al Esperanta filmarto kaj pro tio meritas nenion.

Kiom senfrukta estis la originala Esperanta film-arto en la jaro 2010, tiom abunda ĝi estos en 2011.

La Eldona Fako Kooperativa de SAT decidis post longa tempo produkti profesian filmon pri Esperanto. Por tio la kooperativo dungis la profesian francan filmiston Dominiko Gaŭtiero kaj zorgas pri la filmado. Laŭ la buĝeto je 50 000 eŭroj la filmo devas iĝi la plej multekosta filmo iam ajn farita en Esperantujo. La filmado komenciĝis en novembro 2009 kaj la filmo devas aperi en marto 2011. Min zorgigas nur la fakto, ke la filmo transdonos la vidpunkton de reĝisoro pri la movado kaj pro tio la “injekto de vero” je 50 000 eŭroj povus iĝi iom tro multekosta. Kiun Oskar-premion doni al ĝi montros la futuro, ĉu pro “Plej bona filmo de la jaro 2011”, ĉu pro “Plej amara pilolo”.

La ankaŭ jam menciita Sam Green ŝajne volas plibonigi sian reputacion antaŭ esperantistoj. Jam post du monatoj li finasos sian 30-minutan dokumentan filmon “The Universal Language”, dediĉitan al utopia lingvo Esperanto. Ankaŭ li pretendas la statuson de “la unua dokumenta filmo pri Esperanto farita de neesperantisto”. Laŭ Sam ĝi estus pli profunda ol nura prezento de historio de Esperanto kaj en ĝi aperos pli adekvataj esperantistoj: Renato Corsetti, Humphrey Tonkin, Arika Okrent kaj multaj aliaj parolantoj de Esperanto.

Espereble la Esperanta filmarto en la nuna 2011-a jaro nur kreskos, ankaŭ dank’ al la fondita krea unuiĝo “Filmoj sen limoj”, kiu teamigas kreemajn filmoŝatantojn kaj filmofarantojn, kaj kiu deklaras subtenon por kreantoj de modernaj sonvidaj materialoj en Esperanto.

Mi daŭre funebras pri la malapero de la entrepeno “Imagu-Filmoj”, kiu iam donis esperon al multaj filmoŝatantoj, ke la Esperanta filmarto evoluos en direkto de ludfilmoj. Sed la vaka loko ne povas esti malplena ĉiam, restas esperi, ke baldaŭ nin ĝojigos bonaj filmoj kaj altkvalitaj filmaj projektoj.

Rimarkoj:

* Oskar-premioj estas la Premioj de la Akademio de la Kinematografiaj Artoj kaj Sciencoj en Usono, atribuataj al la plej bonaj filmoj, kaj al la plej bona laboro farita de profesiuloj laborantaj en la kinarto. [Vikipedio]
* Aludo al skandala retejo Wikileaks kun sekretaj materialoj de **<la> usona registaro.
* ESF (Esperantic Studies Foundation) estas usona organizo, finance subtenanta grandajn E-projektojn, inter kiuj estas lernu.net.

Fontoj:

Libera Folio, Verda Filmejo, Filmoj sen limoj, SAT, IMDb, Esperanta Vikipedio