Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Flirtu, niaj flagoj!

Olga ŜILAJEVA - Rusio

Flago de futbala teamo, flago de granda firmao, aŭ flago de ŝtato... Tiu atributo fariĝis kutima aĵo en nia vivo. Sed ne ĉiu scias, de kie aperis la vorto “flago”. Fakte nun eĉ sciencistoj ĝuste ne povas klarigi tion. Ili pensas, ke ĉi nocio aperis en Nord-Okcidenta Eŭropo: en Danio kaj Norvegio oni skribas “flag”, en Svedio — “flagg”, en Germanio — “die flagge”, en Nederlando — “vlag” ktp. La plej versimila versio estas, ke la vorto fariĝis el la pra-angla “flakken”, kiu signifas en Esperanto “flugi”, “flirti”.

Kio estas flago? Tio estas peco de fleksebla ŝtofo, kiun oni fiksas al stango aŭ ŝnuro tiamaniere, ke ĝi libere povas flirti pro la vento. Ĉiu flago havas specialan ornamon kaj ludas la rolon de identiga signo. Ekde antikvaj tempoj homoj konsideris flagojn kiel iuj sanktaĵojn. Nun flagoj estas kvazaŭ viva legendo de iu ŝtato, floto aŭ armeo. La unuaj “flagoj” estis best-feloj kaj vostoj, kiujn praaj homoj pendigis sur militajn lancojn. En Egiptio oni surhokigis diversajn simbolajn figuretojn. Romanoj uzis por tiu celo bildojn kun bestoj aŭ kun homa brako, poste ili aldonis al tiu “artefaraĵo” horizontalan pecon de ŝtofo.

Maraj flagoj aperis pli frue, ol la ŝtataj. Graciaj karaveloj, rapidaj brigantinoj, pezaj mallertaj galionoj kaj flugilaj galiotoj portis sur siaj buspritoj kaj flagmastoj tre diversajn flagojn kaj flagetojn, kiuj aŭ indikis, al kiu lando apartenas la ŝipo, aŭ informis, en kiu haveno la ŝipo estas registrita. Tiam flagoj havis diversajn formojn, sed la plej disvastigita formo estis ortangulo kun proporcioj de la flankoj - 2:1 aŭ 3:2. Tia formo estis la plej taŭga por instali flagojn sur ŝip-mastojn. Iom post iom la formo fariĝis norma. Nun la unika ŝtata flago, kiu havas alian formon, sed ne ortangulan, estas la flago de Nepalo. La flago aspektas kiel du ruĝaj trianguloj, metitaj unu sur la alian. Tamen ankaŭ la flagoj de Svislando kaj Vatikano havas malnorman formon — kvadrato.

Veksilogiistoj (veksilogio estas la scienco pri flagoj) atente pristudis la historion de eŭropaj ŝtatoj kaj trovis interesan nuancon: la ŝtatoj, sur kies flagoj troviĝas horizontalaj strioj, nepre travivadis malfacilaĵojn dum sia historio. Jen kelke da ekzemploj: Germanio kaj Aŭstrio havas striajn flagojn. Ĉiuj scias pri la malvenko de tiuj ŝtatoj en du mondaj militoj kaj pri la perforta dividado de la germanaj teroj. Ankaŭ Hungario havas striojn sur la flago, kaj ni memoras pri la hungara kapitulaco dum la Dua monda milito kaj pri la kruela sufoko de la budapeŝta ribelo en la jaro 1956. Hispanio perdis la koloniajn posedojn, havis la intercivitanan militon, la faŝistan diktaturon de Franko. Jugoslavio sufokiĝis pro la balkanaj krizoj en la komenco de la 20-a jarcento, du mondaj militoj kaj disfalo de la unia ŝato. Pollando kunpuŝiĝis kun trifoja dividado de la ŝtato, la ribeloj, la profaŝisma sufoko, la koncentrejoj ktp. Krom tio rememoru pri la fiasko de komunistaj reĝimoj en Germanio, Jugoslavio, Hungario, Bulgario, Pollando.

En Rusio en la jaro 1883 post oficiala akcepto de la ŝtata trikolora (blanka-blua-ruĝa) flago komenciĝis la reformoj de Aleksandro III, la revolucioj dum la jaroj 1905, 1917, la malvenko en la rusa-japana milito, la Unua monda milito, la intercivitana milito. Poste por nelonga tempo aperis nova flago — sur ruĝa fono troviĝis rikoltilo kaj martelo. Sed en la jaro 1991 oni revenis al la trikolora stria flago. Kaj kio komenciĝis — tankoj en Moskvo, la milito en Ĉeĉenio, la ekonomiaj krizoj (la plej forta — en la jaro 1998) ktp.

“Malĝojan” sorton havas ankaŭ tiuj landoj, kies flagoj konsistas el vertikalaj strioj. Ekzemple, Francio travivis triumfon kaj ruiniĝon dum la epoko de Napoleono, la malvenkon en la franca-prusa milito, la sufokon de Parizo dum la Dua mondmilito. Ankaŭ Italio havis malfacilan historion — unuiĝon de la lando dum la epoko de Garibaldi denove ŝanĝis disiĝo, poste sekvis la faŝista reĝimo de Mussolini, la ekonomiaj krizoj ktp.

Kontraŭe, kruco sur flago protektas landojn. Svislando, malgraŭ ke ĝi troviĝas apud Germanio, havas dum preskaŭ du jarcentoj tre kvietan, ekonomie sendependan vivon. Tiun landon oni opinias la monda simbolo de prospero kaj bonstato. Alia simila lando estas Svedio. Ni nur povas rememori la nordan militon kontraŭ Rusio, sed post tiu neniu malĝojo tuŝis la landon.

Kaj fine — Britio. Sub flago kun tri krucoj (la ruĝa rekta kruco de Sankta Georgo, la blanka malrekta de Sankta Andreo kaj la ruĝa malrekta de Sankta Patriko) Britio iĝis la potenculino de la maroj, venkis en du mondaj militoj kaj ĝis nun restas tre forta.

Do... ĉu la teorio de veksilogiistoj estas vera aŭ ne — decidu ĉiu mem.