Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Futbalo — Ne nur ludo!

Raoni Souza - Brazilo

Mi tre ŝatas futbalon. Sed ekzistas diversaj manieroj ĝui sporton, kaj mi preferas la plej sanajn. Okaze de la malvenko de la brazila teamo en la ĉi-jara futbala mondpokalo, multaj, multegaj brazilanoj fariĝis tre koleraj kaj malĝojaj — sed ne ĉiuj. Per kelkaj historiaj faktoj de Brazilo kaj personaj travivaĵoj, jen mi klarigas kial mi, brazilano, ĝojis pri la malvenko.

Braziljo, 1970. Sub diktatoreca reĝimo komencita en 1964, multaj brazilanoj estis arestitaj, torturitaj kaj mortigitaj pro politikaj kialoj, kelkfoje eĉ pro simpla suspekto. Nu, tia reĝimo bezonis almenaŭ minimuman estimon de la popolo. La nacia ekonomio, pro diversaj favoraj cirkonstancoj, kreskis po ĉirkaŭ 10% jare, kaj la nacia futbala vira teamo venkis la trian fojon la tutmondan ĉampionadon. La registaro profitis la okazon por krei kaj propagandi idean ligon inter la reĝimo, la ekonomia kreskado, la futbala sukceso kaj la nacio mem. “Neniu kapablas haltigi tiun ĉi landon”, diris la oficiala propagando. La tiama milistista prezidanto fotiĝis por la gazetaro kun la trofeo kaj la teamanoj (i.a. la famega Pelé), kiuj estis traktitaj kiel naciaj herooj. Spite kaj neglekte ĉiujn maljustaĵojn, brazilanoj devis fieri kaj ĝoji pri sia lando. Futbala sukceso kvazaŭ fariĝis nepraĵo por memestimo de brazilanoj. Kritiki la maljustaĵojn aŭ tiun pensmanieron signifis ataki la landon — kaj oni povus pro tio esti arestita, torturita, mortigita.

Natalo, 1990-aj jaroj. En trankvila dimanĉa posttagmezo, knabeto promenas man-en-mane kun sia avino en sia loĝkvartalo. Aŭto rapide alproksimiĝas kaj subite haltas ĉe ili. Juna viro tuj malfermas la pordon kaj el la aŭto kriegas: “Putinido!!!” La aŭto reakcelas kaj postlasas la knabon kaj lian avinon ambaŭ teruritaj. Post kelkaj sekundoj da ŝoko, veo kaj nekompreno, la avino rimarkigas al la nepo: “Ha, li faris tion pro via ĉemizo!” La nepo, kiu estas en ĉemizo de sia preferata futbala teamo, miras. Li ekapogis tiun teamon antaŭ kelkaj jaroj ĉar ĝiaj koloroj plaĉis al li. Kaj jen iu tute nekonata de li venis kaj, trovante la teamon malplaĉa, insultis lin. Jen kiel mi — tiu knabo — lernis, ke futbalo ne estas nur ludo aŭ sporto, sed ankaŭ temo de stultaj agresoj.

Rio, 2010 kaj sekve. Por ebligi novajn konstruaĵojn por la venontaj futbala ĉampionado kaj Olimpiko, la ŝtato elhejmigas milojn da malriĉaj familioj kaj detruis iliajn domojn. Tio estis farita plej ofte perforte kaj sen justa kompenso. Multaj familioj kompens-ricevas bagatelon, loĝejon en malproksima regiono, aŭ eĉ nenion. Tiuj, kiuj iris (pli precize: estas irigitaj) loĝi malproksime, kompreneble tute ne povas ĝui la utilon de la novaj konstruaĵoj. Tiuj, kiuj rezistas aŭ solidare protestas, povas esti preterleĝe vunditaj, arestitaj, torturitaj, mortigitaj. Okazis pli malpli same en aliaj gastig-urboj de la ĉampionado.

Recifo, majo 2014. Dum batala kaoso post futbala maĉo, viro jam elirinta el la stadiono estas trafita per neceseja seĝo ĵetita de alia apoganto desupre de la stadiono. Tio ŝajnas sed ne estas ŝerco. Tiu viro mortis kaj aliaj tri estis vunditaj. Ĝi estas nur unu tragedia ekzemplo pinĉprenita el longa historio de perforto rilata al futbal-apogado en ĉiuj regionoj de Brazilo. Por fanatikuloj, ĉe futbalo plej gravas ne ĝoji, sed venki kaj humiligi la aliajn — kaj tiel eĉ oniaj vivoj malhavas valoron.

Tamen kiel distingi fanatikulon de nefanatikulo? Kompreneble, se iu intence kaj tute propravole mortigas pro futbalo, tiu homo estas fanatikulo. Tamen se oni ignoras aŭ neglektas la maljustajn rezultojn de agoj faritaj “por” aŭ “pro futbalo”, ĉu oni ne ankaŭ kontribuas por suferigi aliajn homojn? Ekzerco de imagado povas helpi pli klare pensi pri la afero: ĉu plej multaj brazilanoj tolerus tiujn agojn, se temus pri basbalo aŭ rugbeo? Ne, kaj certe neniu politikisto aŭdacus entrepreni ion similan.

Futbalo fariĝis prioritato super homaj rajtoj en Brazilo, kaj tial multaj suferas (dum kelkaj profitas). Okaze de la tiel nomata “humiliga malvenko”, kiun mi preferas nomi “resaniga ŝoko”, mi profunde deziras, ke miaj ĉagrenitaj samlandanoj rimarku, ke futbalo estas parto de la vivo, ne kontraŭe. Ni ĝuu futbalon sen malĝuigi al aliaj la vivon!