Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Geedziĝu!

ZHANG Ping – Ĉinio

Iom tikla problemo en grandaj ĉinaj urboj

Semajnfine, en parkoj kaj ĝardenoj en Pekino, Ŝanhajo, Kantono aŭ aliaj grandaj urboj, inter arboj videblas ŝnuroj, sur kiuj pendas paperoj. Kaj amasiĝas maljunuloj, kiuj serioze legas informojn sur tiuj paperoj, faras noton aŭ babilas unu al la alia. Ja ili estas gepatroj urĝaj pri la geedziĝa afero de gefiloj. La informoj sur la paperoj estas foto, aĝo, profesio, kondiĉo, esperoj kaj aliaj mesaĝoj de gejunuloj, kiuj serĉas edzon aŭ edzinon. Fakte, la informojn publikigas ankaŭ la gepatroj de la gejunuloj. Ofte en la parka renkontiĝo malmultas junuloj, kiuj ankoraŭ ne geedziĝis, anstataŭ ili estas la gepatroj, kiuj rigardas, babilas kaj juĝas la eblon de estonta bofilino aŭ bofilo por siaj filoj aŭ filinoj.

Ĉu “resta” simbolas “elstara”?

Laŭ la ĉinaj leĝoj, viro almenaŭ 22-jaraĝa kaj virino ne malpli ol 20-jaraĝa rajtas geedziĝi kaj formi novan familion. Kaj oni opinias, ke normale jam estas malfrue se la nova edzo aĝas 25 jarojn kaj la nova edzino aĝas, ekzemple, 23 jarojn.

Nun Ĉinio spertas pli malfruan geedziĝan modon: Laŭ statistikoj, en Ĉinio el la fraŭloj rajtantaj geedziĝon pli ol 60% aĝas pli ol 25 jarojn, pli multe ol la pasinteco. Tial de la lastaj jaroj popularas la frazo “resta viro/virino”, kio signifas viron aŭ virinon, kiu aĝante 25 jarojn aŭ pli ankoraŭ nek fianĉ(in)iĝis, nek edz(in)iĝis, eĉ ne havas koramik(in)on. La fenomeno de “restaj viroj/virinoj” estas pli normala en Pekino, Ŝanhajo, Kantono kaj aliaj grandaj urboj.

Fakuloj analizas, ke la kialoj estas ĉefe la jenaj:

Laŭ interreta voĉdono en 2012, la pli multaj “restantaj” viroj kaj virinoj estas kasistoj, ĵurnalistoj, parolantoj de radi- kaj televid-programoj, IT-laborantoj (informteknologio), artistoj, aktoroj kaj sportistoj. Pro tio, oni diras, ke estas pli facile “resta”viro aŭ virino kun bona edukado kaj alta salajro.

Konfliktas la tradicio kaj la modo

Eĉ alfrontante la fraŭlecon, la gejunuloj ofte estas pli trankvilaj ol iliaj gepatroj. Ĉar ili estas sendependaj kaj liberaj, ili ĝuas la solecan situacion: vojaĝi tien, kien ili volas, renkontiĝi kun amikoj ĝis alta nokto, silente legi amatan libron sen ĝeno de krio ktp. Sed multaj tradiciaj gepatroj estas urĝegaj, ili volas nepon, nepinon, la familian feliĉon. Laŭ la gepatroj, se la filo aŭ filino estos sola, tiuj certe ne feliĉos estonte, precipe en maljuneco.

Tial la gepatroj pensas ke ili devas tuj agi. Rezulte, videblas en parkoj la regula renkontiĝo de gepatroj, estas foja kaj refoja renkontiĝoj kun nekonataj viroj aŭ virinoj aranĝitaj de gepatroj. Ĉe la oreloj de la gefiloj ĉiutage la gepatroj krias la vorton “Geedziĝu!” Precipe dum la ferioj en familia renkontiĝo de la Printempa Festo, ne nur la gepatroj, sed ankaŭ parencoj zorgas pro la needzeco, demandas kaj demandas... Pro tio, mia amiko, kiu laboras ĉe la IT-industrio en Pekino, eĉ postulis de la estro povi plu labori dum la feritagoj. Kaj laŭ raportoj de amaskomunikiloj, iuj junuloj eĉ “luis” portempe koramikon aŭ koramikinon por haltigi la demandadon. Tradicio kaj la modo, vivo estas tia...

Kredi la veran amon kaj serĉi la ĝustan personon

“Hodiaŭ mi intervjuis pentriston pli ol 80-jaraĝan. Dum la intervjuo lia edzino, kiu same estas pentristino, foje kaj refoje mallaŭte demandis min: ‘Ĉu nun mia edzo povas trinki teon kaj ripozeti?’ Mi respondis: ‘Jes’ kaj mi volis preni la te-tason. Sed la edzino ride rifuzis kaj diris: ‘Ne, mi faros, ĉar mi jam faris tion dum pli ol 60 jaroj.’ Sekve ŝi mem trinkis gutojn por scii, ĉu la teo ankoraŭ estas tre varma, poste ŝi donis la teon al la edzo.” Tion diris al mi amikino, ankaŭ ĵurnalistino. Dum ŝia parolo aperis en mia kapo la tenera sceno. “Amo devas esti tia, ĉu?”, demandis mia amikino.

La tempo marŝas kaj la modo ŝanĝiĝas, sed la fido al amo ankoraŭ restas sama.

Antaŭ kelkaj tagoj mi ricevis du invitilojn el amikinoj por iliaj geedziĝaj ceremonioj. Ili baldaŭ adiaŭos la “restan” staton kaj kun la “ĝusta persono” komencos novan vivon. Certe iliaj gepatroj nun ridas, sed ankoraŭ ne tute trankvilas, ĉar ankoraŭ ne estos nepo aŭ nepino.