Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

GRANDA ETA MONDO

Ĉi tiu besto, kiu aspektas kiel eligita de koŝmaro, estas la parazito Tenio (Taenia solium), fotita ĉe pligrandigo 200-obla. La foto estis finalisto ĉe la foto-konkurso Nikon’s Small World en 2017. Tiu konkurso estas konsiderata kiel la ĉefa panelo por montri la belecon kaj kompleksecon de vivo, kiel ĝi vidiĝas tra la lumo-mikroskopoj.

La tenioj estas hermafroditoj, tio estas, ili havas la du seksojn en la sama individuo. Ne estas inoj aŭ maskloj. Tenioj ekzistas en la tuta mondo kaj estas la plej oftaj parazitoj. Estas unu el la malmultaj specioj, kiuj daŭre estas oftaj en eŭropaj landoj.

Fotis: Teresa Zgoda

Rochester Institute of Technology (RIT)