Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Klimata ŝanĝiĝo

Greta Thunberg kaj hipokritaj ludoj

Stanislavo BELOV — Rusio

Ĉu vi konas Greta Thunberg? La sveda junulino, kiu aperis en la lasta numero de Kontako (n-ro 291) postulas tujan solvon de la klimata problemo, famiĝinte pro siaj strikoj kaj protestoj. Ŝi eĉ alparolis la Eŭropan Parlamenton kaj ricveis aplaŭdojn de la eŭropaj politikistoj. Sed ĉu la vortojn sekvas agoj? Efektive ne, ja la eŭropaj politikistoj plu preferas hipokritajn ludojn al reale haveblaj solvoj.

Kiu kulpas?

La mondo varmiĝas kaj pri tio kulpas la forcejaj gasoj, el kiuj la karbona dioksido estas la plej granda kaŭzanto de temperatura ŝanĝo — oni akceptu tiun ideon kiel la dominantan kaj subtenatan de plejparto de la sciencistaro. Greta Thunberg asertas ke temas pri problemo tiom grava kaj urĝa, ke oni devas trovi tujan solvon kaj oferi ion ajn tiucele. La subtenaj manifestacioj abundas, lernejanoj tra Eŭropo kun plezuro strikas postulante tujajn ŝanĝojn, la komercistoj ĝoje prezentas pliajn “verdajn” teknologiojn, konsumante publikajn subvenciojn. Sed ĉu realaj ŝanĝoj okazas? La statistiko montras la malon. Do estiĝas neeviteblaj demandoj: kiu kulpas kaj kion fari?

Kutime oni turnas akuzan fingron al Ĉinio kiel la plej granda eliganto de la forcejaj gasoj. Tamen se rekalkuli tiun ciferon konsiderante ĝian loĝantaron ni vidos ke la plej enloĝata lando de la mondo produktas por kape malpli da gasoj ol ekzemple Usono. Krome necesas demandi sin: por kiu Ĉinio produktas tiom da varoj? La respondo estas evidenta: plejparte temas pri eksportaĵoj, sendotaj al Eŭropo kaj NordAmeriko. Do se trakti la aferon ne supraĵe, sed almenaŭ iom pli serioze, oni vidas ke la ĉefaj kulpuloj de la tutmonda varmiĝo estas evoluintaj landoj de Eŭropo kaj NordAmeriko. Ili forŝovis la plej ekologie danĝerajn produktejojn al Ĉinio kaj Barato, sed la mendinto de tiuj varoj, do ankaŭ de la forcejaj gasoj, plu restas eŭropanoj kaj nordamerikanoj

Alia propeka kapro estas la krudmaterialaj industrioj, rilataj al bruligado de fosiliaĵoj — karbo, nafto kaj gaso. Oni laŭte akuzas la petrolan industrion, same kiel tiun karban, pri la damaĝado de la natura medio. Ĉi-foje la koleraj rigardoj direktiĝas grandparte al Rusio kaj la Golfo-landoj kiel ĉefaj produktantoj de nafto kaj gaso. Sed la naiveco pardonebla al la sveda knabino, ne konvenas al la plenkreskuloj, des pli al la politikistoj. Do ni forgesu por momento pri infanaj ludoj kaj demandu nin mem sincere: ĉu alternativoj haveblas?

La verda mito

Lastatempe oni aktive promocias en Eŭropo la tiel nomatajn “verdajn teknologiojn”, speciale akcentante elektran transporton. Ĝi sendube havas plurajn avantaĝojn — veturas senbrue kaj ne eligas forcejajn gasojn. Sed ĉu tio vere rajtigas nomi elektran aŭton “ekologie pura”? Mi dubas.

La unua kaj plej grava demando: kiel estis produktita tiu elektro? Se ĝi devenas de la tradiciaj elektrocentraloj, bruligantaj nafton, gason kaj karbon, temas pri nura translokiĝo de poluado — de la urbocentro al urborandoj kaj vilaĝoj, kie kutime situas tiaj stacioj. Eligado de la forcejaj gasoj tiukaze eĉ kreskas, ĉar dum longa transportado kaj stokado neeviteble perdiĝas ĝis 30% de la produktita elektro, do oni bruligas pli da nafto ol necesus se tio estus nura benzino.

Se temas pri elektro produktita surbaze de suna aŭ venta energio, naskiĝas aliaj demandoj, el kiuj la unua estas: ĉu produktado de la sunenergiaj paneloj kaj elektraj baterioj estas ekologie sendanĝera? Laŭ nunaj informoj temas pri la tre danĝeraj teknologiaj procedoj, akompanataj de grava poluado de medio.

Tunoj da kemiaĵoj, necesaj por elminadi kaj trakti rarajn metalojn, fluas al riveroj kaj surgrunden, sed la eŭropanoj ne vidas tion — ja temas pri la fora Afriko aŭ Ĉinio. Sed ĉu veneni riveron en Afriko estas akceptebla prezo por pli pura aero en eŭropaj urboj?

Sed eĉ se oni forgesas pri moralaj konsideroj kaj parolas pure racie, surbaze de nuraj ciferoj — ĉu tiu vojo estas vere efika? La ŝtatoj investis dekojn da miliardoj da eŭroj en koncernajn esplorojn kaj rektajn subvenciojn (do transdonis publikan monon al privataj entreprenoj), sed la verda energio plu okupas mizeran lokon en la eŭropa energia bilanco kaj alfrontas plurajn nesolvitajn problemojn.

Ni prenu kiel ekzemplon elektran aŭton. La plej bonaj modeloj kapablas veturi 200 km ĝis la sekva ŝargo. Ĉu multe? Maj amikoj-komercistoj ofte veturas po 300-400 km-jn tage, do ili devos ŝargi siajn aŭtojn dufoje ĉiutage. Tio signifas ke ili devos lasi sian aŭton en ŝargejo por ne 5 minutoj kiel en benzinstacio, sed almenaŭ por unu horo. Imagu ke 263 milionoj da aŭtoj, nun veturantaj tra Usono, ĉiutage haltas por unuhora ŝargado.

Kiom da ŝargostacioj necesos konstrui? Kiom da spaco rezervendas tiucele en jam plenŝtopitaj urboj? Kiom da tempo (do mono) estos perdita? Kiu pagos ĉion ĉi? Kompreneble la ŝtatoj, do la ordinaraj impostpagantoj. Kiom ajn multe oni povas admiri Elon Musk kiel sukcesan entrepreniston, tamen mi vidis lian Tesla-aŭton en vendejo en Pekino: aŭto kiu kostas U$126 mil (Ndlr: Ekde U$70 mil en Usono) povas esti ĉarma ludilo por riĉuloj, sed certe ne estas solvo de la tutmonda transporta problemo.

Cetere, ordinaraj homoj jam pagas multege, speciale en Eŭropo, financante la menciitan verdan energion, kaj pliaj impostaj ŝarĝoj apenaŭ eblas. Tion klare montris la ribelo de flavveŝtuloj en Francio, kaŭzita de la nova ekologia imposto. Tamen post plurjaraj penoj kaj kolosaj ŝtataj subvencioj, la problemo restas nesolvita. La verda energio plu estas tro kosta kaj malstabila, ĝia uzado estas malkomforta kaj ofte apenaŭ amikema al la naturmedio. Oni povas babili pri poioma progreso, pri la neceso ŝanĝi la vivmanieron ĝenerale, pri la evoluigo de la publika transporto ktp. Tamen ni estu realismaj: necesas pliaj jardekoj kaj plurmiliardaj ŝtataj subvencioj por solvi la problemojn de la verda energio. Sed Greta Thunberg kaj aliaj aktivuloj tra la mondo postulas tujajn ŝanĝojn.

Proksima solvo

Bone, mi ne deziras aspekti nura grumblulo, kiu kritikas ĉion sen proponi ion. La solvo haveblas kaj ĝi nomiĝas tergaso. Jes, temas pri fosiliaĵo, do pri energio nerenovigebla (almenaŭ de la homa perspektivo) kaj rilata al bruligado.

Sed dum bruligado de la tergaso (ĉu en elektrocentralo aŭ motoro de veturilo) eliĝas oble malpli da forcejaj gasoj. Malsame ol elektraj aŭtoj, ne necesas kompleta rekonstruado de ĉiuj veturilaj produktejoj, trafika sistemo ktp. Necesas nur instali pliajn aparatojn en aŭto — rapide kaj malmultekoste — post kio ĝi povos konsumi gason anstataŭ benzino.

Oni povus ŝanĝi la tutan transportan sistemon de Eŭropo en kelkaj jaroj kaj la eŭropa ekonomio eĉ gajnus pro tiu rekonstruado. La eligado de la forcejaj gasoj draste falus kaj la homaro ricevus tempon por pli profunde esplori kaj apliki alternativajn energiojn. La celoj de la “klimata movado” estus atingitaj rapide kaj relative malmultekoste, sen gravaj sociaj perturboj.

Tergaso abundas kaj ĝia elminado ne postulas gravan damaĝon de la natura medio — oni simple boras putojn en foraj, preskaŭ tute senhomaj areoj, elpumpas la gason, pritraktas kaj poste transportas per gasduktoj aŭ likvaforme en cisternoj. Rusio faras tion dum jardekoj kaj bonfarto de la siberia naturo kaj multiĝo de lokaj indiĝenoj pruvas ke temas pri ekologie akceptebla teknologio.

Kial Eŭropo ne aplikas tiom rapidan kaj efikan solvon de la laŭdire urĝa problemo rande de la tutmonda katastrofo? Tre simple — ĉar la eŭropaj politikistoj ne deziras tion. Eŭropo ne havas propran gason en necesa kvanto, do jam nun devas importi ĝin. Potencialaj liverantoj malmultas: la Golfo-landoj (LPG/LNG), Usono (skistogaso), Rusio (gasduktoj). Kredu min, la elekto estas tre malfacila.

Revuloj helpas koruptulojn

En tiu momento la eŭropaj politikistoj hezite forturnas la okulojn kaj ekmurmuras ion malklaran pri la energia sekureco, energia bilanco ktp. Bone, mi diru la veron — ili timas. Kion? Usonon kaj Rusion. Ili timas Usonon, ĉar ĝi plu restas politika gvidanto de la okcidenta mondo — ĉiam pli abomena, tamen plej forta aŭtoritato.

Donald Trump estas la enkorpigo de tiu diktaturo, malkaŝe trudanta sian volon al la mondo — inkluzive siajn aliancanojn, traktatajn kiel vasaloj. Li rekte postulas: aĉetu usonan skistogason kaj forlasu la tergason el Rusio. Usono eĉ starigis severajn sankciojn kontraŭ la konstruado de la rusia gasdukto “Norda Fluo — 2”, kiuj interalie inkludas ŝipojn, se ili iel ajn kontribuas al tiu projekto.

Eŭropo grumblas, sed timas rekte kontraŭi la mastron. En la jaro 1970 la germana ĉefministro Willy Brandt kuraĝis defii la imperion kaj subskribis la faman kontrakton “gason kontraŭ tuboj”, kadre de kiu Sovetunio ricevis grandajn tubojn kaj konstruis longan gasdukton al Eŭropo, garantiinte liveradon de gaso al Germanio. Apenaŭ necesas klarigi kiom multe gajnis pro tio la germana ekonomio kaj eŭropa ekologio. Sed ĉu haveblas ia nova Willy Brandt en la nuna Eŭropo?

Angela Merkel komprenas ke Eŭropo bezonas la rusian gason kaj pro tio laŭeble promocias la “Nordan Fluon 2” malgraŭ agresa kontraŭstaro de Usono. Sed temas pri duonpaŝoj, kies celoj estas ĉefe politikaj kaj ekonomiaj — malaltigo de dependeco je Usono kaj ricevado de ĉipa energifonto. Eŭropo simple distribuas siajn mendojn inter pluraj liverantoj, aĉetante nafton ĉe la araboj, gason ĉe la rusoj, bateriojn kaj sunenergiajn panelojn ĉe la ĉinoj ktp. Tio estas racia konduto de la politika vidpunkto, ĉar se dependeco de eksteraj energifontoj neeviteblas, oni almenaŭ dependu de pluraj liverantoj por manovri inter ili kaj manipuli iliajn interesojn kaj zorgojn. Dume, la klimata ŝanĝiĝo pluas kaj ŝajne neniu strebas apliki vere efikajn rimedojn.

Tio apenaŭ mirindas, ĉar multaj eŭropaj petrolaj kompanioj jam investis miliardojn en la “alternativan energion” kaj ĝuas abundajn ŝtatajn subvenciojn. Pro tio ili strebas subteni la petrolajn prezojn sufiĉe altaj — por profiti de ili kaj samtempe de la ŝtataj subvencioj al la alternativaj elektroproduktantoj, ja la grandeco de la subvencioj rekte dependas de la elektroprezo. Do neniu el la eŭropaj elituloj deziras havi abundan kaj ĉipan gason el Rusio — nek politikistoj, nek ilia ĉefa amikaro — grandaj konzernoj.

Sed kial la klimataj aktivuloj ne postulas forgesi pri hipokritaj ludoj kaj fari realajn paŝojn tuj? Ĉar ilia menso estas katenita de nova stereotipo: fosiliaĵoj estas malbono, alternativa elektro estas bono. La mito postulas miraklojn, do ne akceptus gason kiel rimedon tro malnovan kaj konatan.

La brilanta Tesla kaj Elon Mask en ŝika kompleto kontraŭ gastuboj kaj laboristoj en kaskoj — kiu allogos pli da publikaj voĉoj? La Apple-generacio estas sorĉita de la mito pri altaj teknologioj kiel universala solvo kaj grandparte jam forgesis kio estas reala industrio. Ĉu ĝi forgesis ankaŭ kio estas la reala vivo?

Greta Thunberg povas manifestacii plu — la adoleska tumultado apenaŭ ĝenas la eŭropajn politikistojn kaj iliajn amikojn el grandaj eŭropaj konzernoj. Dum la gepatroj de tiuj gejunuloj pagas impostojn kaj revas pri elektraj aŭtoj, ĉio iros glate kaj kontentige — almenaŭ por uloj el nubskrapuloj de luksaj kvartaloj. Ili ja povas aĉeti Tesla.

ALIA VIDPUNKTO

Tergaso devas esti rigardata kiel alia fosiliaĵo — diras nova esploro.

El la redakcio

La Eŭropa Federacio de la Transportoj kaj Medio publikigis, fine de 2018, internacian esploron, kiu konkludas ke la uzo de tergaso, ankaŭ konata kiel “natura” gaso, en la transporta sektoro damaĝas la klimaton tiom kiom aliaj fosiliaj brulaĵoj.

“Bruligi naturan gason en veturiloj elsendas aerajn poluantojn same kiel benzino, kaj havas limigitajn avantaĝojn por dizelaj veturiloj, kiuj plenumas la poluajn normojn, sed tiuj avantaĝoj povas esti nuligitaj per eblaj novaj regularoj,” diras la studo.

“Se ni konsideras la riskojn de la eskapo de metano, potenca forceja gaso kun pli granda klimata efiko ol CO2 (karbona dioksido), la natura gaso povus pliigi la emisiojn de forcejaj gasoj ĝis 9%, aŭ malpliigi ĝis maksimume 12%, se ni konsideras ĉiujn transportmanierojn”, asertas la esploro.

Jori Sihvonen, oficisto de Transporto kaj Medio emfazas: “Gasaj aŭtoj, kamionoj kaj ŝipoj ne havas verajn avantaĝojn por la klimato kaj ili delogas nin de nia reala celo, kiu estas la nulo-emisia transporto. La registaroj devas kontraŭstari la ofendan premgrupon de gaso kaj ĉesi malŝpari altvaloran publikan monon per gasinfrastrukturo kaj impostaj liberigoj por fosiliaj gasoj”.

**

Ligilo al la esploro (en la angla):

https://www.transportenvironment.org/news/gas-should-be-treated-same-other-fossil-fuels-report-shows

“Mi kutimis pensi, ke plej gravaj mediaj problemoj estas la perdo de biodiverseco, la ekosistema kolapso kaj la klimata ŝanĝo. Mi pensis, ke tridek jaroj da bona scienco povus trakti ĉi tiujn problemojn. Mi malpravis. La ĉefaj mediaj problemoj estas egoismo, avideco kaj apatio, kaj por trakti ĉi tiujn ni bezonas kulturan kaj spiritan transformon. Kaj ni, sciencistoj, ne scias kiel fari tion.”

James G. Speth estas usona advokato kaj naturmedia defendanto.