Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Havu tempon por vi mem

Ana RIBEIRO – Brazilo

En la jaro 2014, kiam mi eniris la universitaton, mi volis fari ĉion samtempe: studi, havi bonajn notojn, labori, fari esploradon, aktivi en Esperantujo ktp! Mi finfine estis plenkreskulo (mi estis 18-jaraĝa tiam) kaj tio signifus ke jam estus tempo por fari ĉion kion mi deziris fari kiel adoleskulo, sed ne povis pro mia aĝo.

En la unua jaro de mia universitata vivo, mi havis plenajn sukcesojn: mi sukcesis eklabori en esplorado kaj ricevi subtenon de Eŭropa Unio kaj de la Brazila registraro en miaj unuaj monatoj ĉe Universitato (tio estas tre malofta afero), mi sukcesis gajni internacian premion de Intel, mi sukcesis gajni premion en Brazilaj kongresoj pri mia fako, mi sukcesis esti en organizteamo de IJK ktp. Mi ne haltis en 2014, same kiel mi ne haltis en 2015.

La problemo estis ke alveninte al la mezo de la jaro 2015, mi jam sentis min tiom streĉita kaj laca ke mi ne sukcesis plu iri pri io ajn: mi havis kelkajn tre malbonajn rezultojn en la universitato, mi ne plu emis labori kiel esploristo, mi vidis problemojn pri ĉio en Esperantujo. Mi simple estis lacega!

La streĉo estis malbona por mi, mia korpo ne plu bone funkciis, mi ne plu menstruis, mi malsaniĝis facile, mia haŭto aspektis terure, mi disputis pro ajna kialo ktp. Mi jam estis tre malforta kiam mi por studi vojaĝis al Usono dum kelkaj monatoj, kaj estis vintro tie do mi tre malsaniĝis rapide... El mia nazo sango fluadis, mi sentis febron, doloron. Mi kredas ke la malvarmo influis, sed la plej granda kaŭzo de mia malsano estis la streĉo: kaj pro la malsano, mi devis reveni du semajnojn pli frue al mia hejmo.

Kiam mi revenis al Brazilo, mi ne plu sentis emon labori kaj studi, do mi faris paŭzon en mia labora vivo. Tiu paŭzo tute ne estis malbona por mia kariero, mi ekkontribuis al libera programado, kaj pro tio mi sukcesis havi staĝon ĉe Mozilla, kio estis granda revo. Nuntempe, mi sentas ke mi ankoraŭ malstreĉiĝas de ĉio, kio okazis al mi kiam mi provis vivi tro intense, sed mi resaniĝas iom post iom.

Mi kredas ke se oni ne profitas la oportunojn, kiujn la vivo donas, oni ne vivas. Sed ankaŭ vivi tro intense ne estas bona afero. Nun mi lernas diri “ne” al kelkaj oportunoj kaj prioritatigi gravajn aferojn por mi. Ne akcepti freneze ĉion, kiel mi faris antaŭe. Ne eblas fari ĉion, sed eblas prioritatigi.