Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Homeopatio ne funkcias

Matthieu DESPLANTES – Francio

Homeopatio eble estas apenaŭ konata en via lando, sed en la mia, Francio, ĝi estas unu el la plej popularaj formoj de alternativa medicino. Minimume 40% el la francoj uzas ĝin. Sed homoj, inkluzive de ĝiaj uzantoj, ofte ne scias, kio ĝi reale estas: ĝi estas io natura kun plantoj, ĉu ne? Tute ne.

Principoj de homeopatio

Homeopatio naskiĝis en la 18-a jarcento. Samuel Hahnemann (1755-1843), germana kuracisto, estis seniluziigita de la tiama medicino kaj volis plibonigi ĝin. Li iam eksperimentis per kinkono (sudamerika arbo, kiu enhavas kininon, substancon uzatan por kuraci malarion) kaj rimarkis, ke ĝi kaŭzas simptomojn, kiuj similas febron – simptomon de la malsano, kiun ĝi devus kuraci. Li faris similajn eksperimentojn dum kelkaj jaroj kaj en 1796 publikigis la unuan eseon pri homeopatio. Tiu nova kuraca sistemo konsistis el tri ĉefaj principoj:

Verŝajne ne estos granda surprizo ekscii, ke tiuj principoj kontraŭas la nuntempajn sciencajn konojn:

Tamen, ĉu gravas, ke la nuntempa scienco kontraŭas homeopation? Se homeopatio funkcias, la scienco devas adaptiĝi al la faktoj, ne male. Se homeopatio funkcias... Ĉar antaŭ ol provi klarigi fenomenon, ja necesas montri, ke la fenomeno entute ekzistas.

Kiel testi medikamenton?

Se mi havas kapdoloron, en plej multaj kazoj, ĝi mem pliboniĝos. Se mi prenas medikamenton kaj la doloro malaperas, estas malfacile determini, kian rolon precize ludis la medikamento. Multaj uzantoj de homeopatio defendas ĝin argumentante, ke “por mi ĝi funkcias”. Sed persona anekdoto ne estas pruvo. La homa menso – inkluzive de mia kaj via – bedaŭrinde havas bonegan kapablon kredi, kion ĝi volas kredi, sendepende de (aŭ eĉ malgraŭ) pruvoj. Tial necesas trovi laŭeble plej objektivan manieron por testi kuracilon (aŭ ian ajn sciencan hipotezon).

En medicino oni ofte uzas duoble blindajn hazardigitajn klinikajn studojn. Necesas havi grandan nombron da partoprenantoj, kiuj havas malsanon aŭ simptomon, kiun devus kuraci la esplorata kuracilo. Duono de la pacientoj ricevas la medikamenton, alia duono ricevas placebon – ŝajnkuracilon, kiu enhavas neniun aktivan substancon kaj ne devus havi ajnan efikon. La grupoj estas elektataj hazarde kaj gravas, ke nek la pacientoj, nek la esploristoj sciu, kiu estas en kiu grupo (tial la studo estas “duoble blinda”). Nur post iom da tempo, kiam oni analizis la evoluon de la malsano, oni povas malkaŝi, kiu ricevis la testatan kuracilon. Tiam eblas kompari la du grupojn en espereble objektiva maniero.

Pli bone estas, se alia sendependa teamo refaras la eksperimenton – povas okazi, ke studo montras pli bonan resaniĝon ĉe unu grupo nur pro hazardo aŭ pro dubinda esplormetodo (kio estas bedaŭrinde sufiĉe ofta). Eĉ pli bone estas, kiam oni faris pri temo tiom da studoj, ke eblas fari metastudon: analizon de ekzistantaj studoj. Kaj jen la rezultoj de du lastatempaj metastudoj pri homeopatio:

Nur en matematiko oni povas strikte pruvi, ke io ne ekzistas, pro tio tiuj konkludoj uzas singardan vortumon. Sed post tiom da detalaj esploroj, la plej racia konkludo kaj ĝenerale akceptita scienca vidpunkto estas ke, bedaŭrinde, homeopatio ne funkcias.*

* Baum, Michael et al. Should We Maintain an Open Mind about Homeopathy? The American Journal of Medicine, Volume 122, Issue 11, 973-974.

Tio finfine ne estas surprizo: ĝi estas bazita sur absurdaj principoj kaj homeopatiaĵoj konkrete enhavas nenion! Ni ne povas riproĉi al Hahnemann, ke li volis plibonigi la tiaman medicinon (kiu foje estis eĉ malutila, ekzemple per sangeltiroj), sed sian sistemon li elpensis en epoko, kiam oni ne sciis, kio estas mikrobo. Dum du jarcentoj la bazaj principoj de homeopatio ne evoluis, dum okazis grandegaj progresoj en medicino, fiziko kaj kemio, kaj ne en direktoj, kiuj subtenus homeopation. Se ĝi funkcias, homeopatiistoj mem pruvu tion.

La placeba efiko

Eta parentezo por nuanci la lastajn alineojn: se vi donas pilolon, kiu enhavas nenion kuracpovan, al malsanuloj, granda proporcio el ili pensos, ke ĝi helpis. Tio estas konata fenomeno: la placeba efiko. Ni ĉiuj estas sentemaj al tiu efiko, kelkfoje eĉ se ni konscias, ke ni prenas placebon. Placebo ne multe helpos vin okaze de sanganta vundo, sed ĝi povas havi surprizajn efikojn por kelkaj sanproblemoj kiel doloro aŭ depresio.

Eblus diri, ke homeopatio funkcias, ĉar ĝi havas placeban efikon. Laŭ mi tio estus vortludado, ĉar la fakto estas, ke la efiko de homeopatia kuracilo estas nedistingebla de la efiko de imaga kuracilo.

Kio estas la problemo?

Bone, homeopatio ne funkcias... kaj? Kio estas la problemo? Se homoj pensas, ke tio helpas ilin, tio estas bona, ĉu ne? Laŭ mi, homeopatio – same kiel alispecaj pseŭdomedicinoj – havas plurajn problemojn.

La ĉefa danĝero estas, kiam pseŭdomecidino anstataŭas aŭ malfruigas medicinan kuracadon en kazo de grava malsano. Kun homeopatio tio estas bonŝance malofta, ĉar ĝiaj uzantoj kutime uzas ĝin nur por malgravaj, memsolvaj sanproblemoj.

Alia problemo estas malŝparo de mono de la ŝtato kaj de asekuroj. En Francio, la sansistemo repagas 30% el la kosto de homeopatiaĵoj, kio estas kurioza, se konsideri ke oni ofte ĉesigas aŭ malaltigas la repagadon de kuraciloj pro tio, ke ilia efikeco estas nepruvita aŭ nesufiĉa.

Sed laŭ mi, la ĉefa problemo estas, ke vasta uzado de homeopatio estas simptomo de la ĝenerala malbona kono de scienco. Kiam mi eksciis, ke granda proporcio de usonanoj kredas, ke la mondo estis kreita antaŭ 6 000 jaroj kaj evoluo estas mensogo, tio ŝajnis al mi ridinda kaj nekredebla – kiel tiom multe da homoj povas esti tiel stultaj? Sed evidentiĝas, ke ankaŭ en mia lando multaj homoj kredas je kontraŭsciencaj ideoj: homeopatio kaj aliaj pseŭdomedicinoj, astrologio, konspirteorioj pri vakcinoj... Ni ĉiuj akceptas la sciencan metodon, kiam ĝi funkciigas nian telefonon aŭ antaŭvidas eklipson, do kial ne, kiam temas ekzemple pri medicino? “Ili estas stultaj” certe ne povas esti kontentiga klarigo.

Tio estas kompleksa demando, kiun mi ne pretendas scipovi respondi, sed jen kelkaj pripenseblaj ideoj. Scienca esplorado ne estas tre alloga afero: ĝi estas malrapida procezo, ofte uzas vortojn nekompreneblajn por la ĝenerala publiko kaj sciencaj artikoloj kutime ŝajnas tedaj. Malmultaj homoj legus sciencan ĵurnalon pro plezuro. Amasinformiloj, male, ofte prezentas sciencon en pli sensacia maniero, sed ofte en tordita aŭ troigita formo. En Francio, tre ofte en gazetoj aŭ televido oni parolas pri pseŭdosciencaj aferoj sen mencio de la sciencaj vidpunktoj pri ili, ekzemple per artikoloj kun titolo kiel “Homeopatio: por aŭ kontraŭ?”, kiuj donas la impreson, ke ankoraŭ ekzistas debato inter fakuloj. En ĉiu franca apoteko vi trovos multajn homeopatiaĵojn, kio kontribuas al la bildo, ke ĝi estas reala medicino. Homoj ja rajtas kredi, kion ili volas, sed se ili estus pli bone informitaj, eble malpli multaj kredus je homeopatio aŭ aliaj pseŭdosciencoj. Aldone, en la lernejo oni ja lernas sciencon, sed ne kun granda emfazo al tio, kiel oni scias tion; do multaj homoj sincere pensas, ke persona anekdoto estas valida argumento kontraŭ grandskala esploro.

Scienco ja ne scias ĉion kaj eraris antaŭe, sed ĝi konstante strebas al pliboniĝo kaj pliĝustiĝo. La scienca metodo, malgraŭ siaj problemoj, estas ĝis nun la plej bona maniero, kiun elpensis la homaro, por kompreni nian mondon kaj eltrovi la veron – aŭ, por reuzi faman frazon, ĝi estas la plej malbona krom ĉiuj aliaj. Kiam vi aŭdas pri alternativa medicino, estu singarda kaj provu informiĝi. Ne blinde kredu iun ajn (ankaŭ min) kaj legu ankaŭ la opinion de personoj, kiuj malkonsentas kun vi.

“Scienca esplorado ne estas tre alloga afero: ĝi estas malrapida procezo, ofte uzas vortojn nekompreneblajn por la ĝenerala publiko kaj sciencaj artikoloj kutime ŝajnas tedaj.”