Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Bona servanto sed malbona mastro.

Serge AJUA RUSAKI — Demokratia Respubliko Kongo

Ĉu mono povas ŝanĝi homon? Ĉi tiu demando ŝajnas simpla sed en pli larĝa spektro, mi trovas ĝin iom kompleksa, ĉar ĉiu havas sian propran manieron rilati al mono. Laŭ miaj analizoj, mi rimarkas ke mono povas fari preskaŭ ĉion. Ĝi estas instrumento, kiu determinas potencon. Ju pli ni havas da mono, des pli rimarkindan aŭtoritaton ni akiras, tamen la aŭtoritato mem havas grandan influon sur nia personeco, kiu siavice povas esti pozitiva aŭ negativa.

Mono povas havi pozitivan efikon sur nia personeco kiam ĝi liberigas la homon de malriĉeco al bonfarto ekonomia. Ĉiuj materiaj bezonoj estas kontentigataj kaj tio ebligas pli multe ĝui la tempon. Eĉ se mono ne aĉetas feliĉon, ĝi ege helpas ĉiuokaze. Havi projektojn, dezirojn kaj revojn estas bone. Se ni pensas pri la esencaj elementoj por ilin realigi estas certe, ke mono estos la ĉefa.

Mono influas onian personecon ankaŭ negative. Kelkaj homoj, posedante riĉecon, kredas sin superaj laŭ la “leĝo de la plej forta”, se citi Charles Darwin. Mono koruptas morale, riĉuloj foje tretas sur la malriĉuloj. Ju pli oni havas tro da mono des pli oni ankaŭ estas eksponita al tentoj. Mono semas fieron en niaj koroj kaj naskigas venĝon en nia spirito. Estas ĝia negativa influo sur nia personeco. Mono estas bona servanto sed malbona mastro.