Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Ĉefartikolo

Sinmortigo

Konsideroj pri la 10ª mortokaŭzo en la mondo

La redakcio

Pli ol 1 miliono da homoj sin mortigas ĉiujare, tial sinmortigo estas la 10ª mortokaŭzo en la mondo, pli ol urbana perforto kaj militoj laŭ MOS — Monda Organizaĵo pri Sano. Ĝi estas unu el la ĉefaj mortokaŭzoj de homoj kun malpli ol 35 jaroj. En la tuta mondo la nombro de sinmortigoj kreskis 60% dum la lastaj 50 jaroj, ĉefe en disvolviĝantaj landoj.

La statiskoj estas pli altaj en la baltaj landoj kaj en orienta Eŭropo, kie ĉirkaŭ po 30 el ĉiu centmilo da homoj sin mortigas ĉiujare. La plejmulto de la sinmortigoj okazas en Azio, tie oni kredas ke okazas ĉirkaŭ 60% de ĉiuj sinmortigoj en la mondo. Laŭ MOS, Ĉinio, Barato kaj Japanio respondecas pri 30% de la tutteraj sinmortigoj, statistike tamen en la mondo, plej multe oni sin mortigas en Litovio, kun po 31 por ĉiu centmilo da homoj.

La plejmulto de sinmortigoj estas efektivigataj de viroj, sed virinoj plejmulte foriĝi de la vivo. Jen ni prezentas du artikolojn, kiuj kontribuas al tiu malgaja sed tre grava temo.

Mortopuno

En la anktiva Romo, kvankam akceptita kelkfoje, la sinmortigo estis riproĉata. Se soldato provis sinmortigi, li estis traktata kiel dizertanto kaj la puno por tia krimo estis... morto! Sed la puno por tia ago ne estas ekskluzivaĵo de antaŭ-kristanaj civilizacioj. En landoj kiel Italio, Francio kaj Germanio, la sinmortigo estis punata per la enterigo de la kadavro ekster sankta grundo (ofte ĉe veturejo-randoj) kaj per konfisko de la propraĵoj de la sin mortiginta persono far la Ŝtato ĝis la 18-a jarcento. Kaze de vana sinmortiga provo, la puno estis korpaj suferigoj kaj enprizonigo. Anglio estis la lasta lando, kiu malkrimigis sinmortigon, en 1961.

Mapo

Orienta Eŭropo — Alkoholismo estas unu el la eblaj kialoj por la granda nombro de sinmortigoj.

Japanio — Sinmortigo estas la sesa mortokaŭzo en Japanio, kie ĝi ne estas ligata al socia tabuo.

Ĉinio - pintas laŭ absolutaj nombroj. Tie ankaŭ okazas pli ofte ke virinoj sin mortigas ol viroj — ne kutima fenomemo.

Usono - 52% de la sinmortigoj okazas per pafarmiloj.

Latinameriko — La regiono kun malpli da sinmortigoj. Sed en kelkaj regionoj de Brazilo ekz., la procentaĵoj estas similaj al tiuj en landoj kun altaj nombroj de sinmortigoj.

Francio — okupas la kvaran lokon inter la disvolviĝintaj landoj.

Afriko — Ne ekzistas fidindaj datumoj

Nia reta fadeno

Kion niaj legantoj parolis pri la temo ĉe Interreto

Zita Dittel SZALONTAY - Hungario

Homoj perdas esperon, ĉar oni perdis la Fonton de la espero. Mondo malsaniĝas. Multaj ne scipovas elteni ŝarĝojn, ĉar ili ne komprenas la sencon de eltenado. Helpus reveno al la pura fonto = Dio.

Ho-young SONG - Koreio

En mia lando, sinmortigo okupas la kvinan rangon inter la kaŭzoj de mortoj.

Se temas pri trajto de koreoj, koreoj ĝenerale emas senĉese kompari sin kun aliuloj kaj strebas por superi ilin, kio fakte helpis al la ekonomia evoluo kiel pozitiva faktoro. Sed kiu ne fariĝus deprimita en tia socio? Oni severe konkurencas en lernejo, laborejo kaj aliaj sociaj grupoj.

Guillaume ARMIDE - Francio

Krom la sinmortigoj pro neelteneblaj laborkondiĉoj aŭ pro troa monŝuldo, plejparto el ili okazas en la industriaj landoj. Ĉe la kompanio France Télécom, okazis 17 sinmortigoj en 2008, 18 en 2009 kaj 23 en 2010.

Sergey TYRIN - Israelo

Dependas de la kulturo kaj de tio kion unuopulo pensas ke oni atendas de li, ĉu ne?

Jen vidu grekojn: Ilia ekonomio disfalas, sed ili tute ne sentas sin mizeraj aŭ deprimitaj, ĉar ili ne emas konkurenci, sed anstataŭe kuniri plaĝen.

Fumado mortigas, vi jam scias, sed...

...ĉu vi sciis ke fumantoj, kiuj konsumas inter 1-24 cigaredojn tage havas duoblan riskon sinmortigi? Kaj tiuj, kiuj fumas pli ol 25 cigaredojn tage havas kvaroble plian riskon ol tiuj, kiuj neniam fumis. Tion asertis sciencistoj el Usono per esploro inter ĉirkaŭ 100 000 flegistinoj, publikigita en 1993.