Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

KINO

Postmodernisma aventuro en pitoreska lando

Stanislavo BELOV — Rusio

En Rusio tiu ĉi filmo estas prezentata kiel rakonto pri ŝtelitaj artaĵoj. Kia stultaĵo! Samsukcese oni povus diri, ke la fabelo pri Ruĝa Ĉapeto temas pri liverado de kukoj al pensiuloj. Sed kion vere rakontas ĉi tiu filmo?

Jen malfacila demando. La reĝisoro Wes Anderson prezentas al ni la enigman eŭropan landon Zubrovka (samsona kiel fama alkoholaĵo, produktata en Pollando, Rusio kaj Belorusio). Iam fama kaj populara hotelo, ĝi iom post iom kadukiĝis kaj aspektas kiel pala kopio de si mem. Ĉi tie hazarde renkontiĝas du viroj — la estonta peranto de tiu ĉi historio kaj la maljuna hotelposedanto, kiu rakontas sian vivon.

Ne serĉu tie sciencan ĝustecon, ja temas pri tute fantaziaj okazaĵoj. Same senrezulta estus la klopodo eltrovi iun moralisman fadenon aŭ iun pli-malpli klaran konkludon. “Mi ne povas en la nuna momento citi la moralon de tio, sed kredeble mi rememoros ĝin poste”, dirus ĉi-kaze la Dukino el “Alicio en Mirlando”, sed mi rezignacie kapitulacas antaŭ la freneza fantazio de la aŭtoro.

Pompaj hotelaj internaĵoj, administranto lerta kaj ruza — amoranta kun pluraj riĉaj kadukulinoj (kaj uloj ankaŭ), turkoaspekta koridorknabo kun amuzaj lipharoj pentrataj ĉiumatene per krajono, kruelaj nazioj, teda juristo, morna murdisto, spirhaltaj persekutoj sur skioj kaj en aŭtoj, ŝtelita pentraĵo kaj svelta knabino kun survanga nevuso “granda kiel Meksiko” — li miksis ĉion en unu flakono kaj prezentas al oni kiel trinkaĵon refreŝigan, gustumindan kaj eble ĝuindan.

Ĉi tie mankas herooj en la ĝusta senco de tiu ĉi vorto. Estas nur personoj, kiuj amas la vivon kaj penas elturniĝi en ĉiam pli komplikaj cirkonstancoj de la intermondmilita socio. La etoso memorigas min pri la filmo de Emir Kusturica, tre simila ankaŭ rilate personojn kaj eksterajn dekoraciojn.

Por mi tiu ĉi filmo, kiu ĵus ricevis 4 Oskaro-premiojn, estas plia ekzemplo de la postmodernisma estetiko, en kies verkoj respeguliĝas nia freneza mondo, ajnakaze pli absurda kaj malpli alloga ol ĝia arta respegulo.

La Granda Budapeŝta Hotelo (The Grand Budapest Hotel)

100-minuta — 2014 — komedio/dramo

Usono/Germanio/Britio — Regiŝoro: Wes Anderson