Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

INTERNACIA JUNULARA RENKONTIGO -IJK-, ESPERANTA KUNIGILO

Carlos Pesquera Alonso

Ĉiu kiu iam partoprenis en IJK jam spertis tiun econ. La plej granda junula evento Esperantista kunportas sian specialan etoson kaj tra kontinentoj kaj dum la jaroj. Pro tio multaj spertoj rakontindas, sed kiel? Tre eble la plejparto de la legantoj jam aŭskultis almenaŭ unu frenezan, amuzan, interesan aŭ mensfrapan rakonton pri iu IJK. Do, kial ne kunhavi ilin por nia tuta komunumo? Bonŝance tiu ĉi eblo aperis: La klubo de amikoj de Esperanto en Svitavy (Ĉeĥio) pretigas ekspozicion pri Esperanto en sia loka muzeo. Danke al tio kaj kadre de tiu projekto TEJO kaj la ĉi-jara teamo de la IJK 2019 en Liptovský Hrádok (Slovakio) inkludos parton kiu temos pri la IJK. La inaŭguro okazos la 14-an de Septembro kaj daŭros kelkajn monatojn!

Nia ideo estas montri la plej homan parton de nia kongreso. Videbligi ke Esperanto ne estas simpla kolekto de gramatikaj reguloj kaj aro de vortoj. La komunumo estas la vivmotoro de nia lingvo kaj tio evidentas per la personaj memoroj; sed kiujn elekti? La decido estas ke ni serĉu parojn kiuj konis unu la alian dum iu IJK por ke ili rakontu kion ili pensas, kaj sentas kaj spertis rilate al la IJK. Apud tia teksto ni havos fotojn nuntempajn kaj de la pasinta tempo de la IJK por ke oni vidu ke malgraŭ la paso de la tempo, la IJK-influo daŭre restas.

Por tio NI BEZONAS VIN. Eble vi estas aŭ konas iun kiu apartenas al tiu grupo de homoj kiuj celis ĝui Esperanton kaj amo trovis ilin. Ne gravas se oni daŭre aĝas malpli ol 30 aŭ pli ol 90, nia movado junas mense sed ne nepre fizike, la genroj, la landoj.... eĉ ne ĉiu amo daŭras eterne, sed tiu eco de la IJK ankoraŭ ne ŝanĝiĝis. Pensu ke nur gravas ke oni volas kunhavigi sian propran belan parton de la IJK, ke oni volas montri tion al homoj (kiuj eble ne sciis pri tiu eco) ke nia evento plenas de homoj, de homeco.

Do, atendu emociajn tekstojn kiuj persvados vin nepre partopreni la IJK-on, vidu la forton de Esperanto por kunigi idealistojn, sentu la vivecon de nia movado per la vortoj de nia lingvo. Kaj ne forgesu kontakti min ĉe carlos.pesquera.alonso@gmail.com, se vi volas helpi kolekti belajn rakontojn de amo kaj IJK!