Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

— REAGOJ —

Mi prenas tempon por vin gratuli pro la laboro, kiun vi havas kaj faras ĉiam. Mi volas diri al vi ke se eblas, mi povas fariĝi kunlaboranto.

ELysee NDAYISHIMIYE, el Burundo — retpoŝte

— INFORME —

Alvoko al donacoj

La senprofitcela kooperativo Kulturdomo de Esperanto, fondita en 1951 kaj kiu posedas la kastelon Greziljono (250 km sudokcidente de Parizo), lanĉas alvokon por ricevi mondonacojn kun la celo konservi la ejon kaj adapti ĝin al leĝaj postuloj. Inter la prioritatoj, oni devas oferti unu aŭ du adaptitajn dormĉambrojn kaj lavejojn al rulseĝaj personoj kun kapablo reduktita.

kastelo@gresillon.org

http://gresillon.org/donaco

Aliĝilo pretas por 74-a IJK

Eblas aliĝi al la 74-a IJK — Internacia Junulara Kongreso de TEJO!

La evento okazos de la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto 2018 en Badaĥozo (Hispanio). Aliĝu ĝis la 31-a de januaro por profiti la plej malmultekostan aliĝperiodon.

http://ijk2018.tejo.org/

— BILDRAKONTO —

Originalaj bildrakontoj de Paz — pri Pivo, la mondfama Esperanta vortaro (Plena Ilustrita Vortaro), kaj ĝia fidela amikino Plumo.

Temo-sugestoj

Ĉu vi ŝatus verki por Kontakto, sed mankas inspiro?

Ni proponas al vi kelkajn temojn kiel sugestojn pri artikoloj por venontaj numeroj de Kontakto. Sentu vin libera ankaŭ por fari proponojn. Ni bonvenigas vian partoprenon!

Jen sube la aktualaj temo-sugestoj: (pliaj detaloj pri ili troviĝas en nia retejo kontakto.tejo.org)

#Facila teksto

Kontakto ĉiam bonvenigas facillingvajn artikolojn pri kiu ajn temo. Disponeblas reta programo “Facililo” por helpi. Detalojn kiel verki facillingve legu en nia retejo.

#Alternativaj kuracmetodoj

Homeopatio, akupunkturo, masaĝoj, aromterapio, floraj esencoj. Ekzistas diversaj terapioj, kiuj povas funkcii kiel alternativoj al la tradiciaj (ĉefe okcidentaj) kuracmetodoj, pli kaj pli bazitaj nur sur medikamentoj, kiuj tamen plej ofte ne vere kuracas, sed agas sur la simptomoj.

Ĉu vi iam uzis alternativajn terapiojn? Por kiuj celoj? Ĉu ili vere efikas aŭ temas pri placeboj laŭ vi?

#Ekonomio

Ĉu eblas mondo sen mono? Kiel varti la ekonomion sen ekspluati la naturrimedojn senbride? Ĉu la kapitalismo vere estas malbonulo en la monda historio? Kiuj alternativoj por pli justa kaj egala ekonomio ekzistas?

#Pluramemo

Pluramemo estas la prefero samtempe havi plurajn rilatojn amajn, koramikajn aŭ romantikajn. Ĉu tio eblas laŭ vi? Ĉu vi povus ami pli ol unu personon samtempe?

#Konsumismo

Ĉu vi aĉetas superfluajn varojn? Ĉu konsumismo helpas disvolviĝon aŭ malsanigas la socion?

#Recikligo kaj rubaĵoj

La destino de rubaĵoj estas akuta problemo en nia nuntempa socio. Ĉu ĉie recikligo fariĝas pli kaj pli grava kaj necesa en la mondo? Ĉu nia homa familio kresku senlime? Ĉu suferas indiĝenaj popoloj pro tiu disvastiĝo?

#Polemikaj tradicioj

Ĉu en via lando aŭ regiono ekzistas polemikaj tradicioj, kiuj ne plu kongruas kun la ĉirkaŭaĵo aŭ kiuj vekas kritikon el parto de la socio?

Limdatoj

Jen la kontribuaj limdatoj por la venontaj numeroj:

2018:1 — 1-a de januaro

2018:2 — 1-a de marto

2018:3 — 1-a de majo

2018:4 — 1-a de julio

2018:5 — 1-a de septembro

2018:6 — 1-a de novembro