Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

— REAGOJ —

“Mi ĵus legis la enkondukon de la lastaperinta Kontakto. Do estas interese rakonti al vi ke mi ĵus edziĝis en pluramema rilato, kiu tre feliĉe kaj sukcese daŭras jam de 2014. Nu, mi edziĝis komence de januaro kun koramikino, kiu jam estis edziĝinta de preskaŭ dudek jaroj. Ni planas loĝi triope. La ceremonio estis iom sekreta, ĉar ĉefe la gepatroj de la alia edzo ne povas scii.”

Johano, la dua* — retpoŝte (*kaŝnomo)

— INFORME —

Bicikla karavano al la UK

Lars Sözüerm, 50, Christine Brücker, 51, Melanie Leyla Brücker, 18, kaj la hundo Najeli, 1, biciklos de Berlino al Lisbono por partopreni la Universalan Kongreson de Esperanto en Portugalio. Ili ekos la 10-an de junio kaj serĉas aktivulojn kaj klubojn, kiuj povas ricevi ilin survoje por subteni la agadon por Esperanto kaj Biciklado sur la vojo. Ili ankaŭ bonvenigas kunbiciklantojn.

Pliaj informoj: http://bemi.tejo.org/vokovo/

Muzikpluvo en bita eldono

Muzikpluvo, estas origine kompaktdisko aperinta en 1996 kun kantoj plenumitaj de la esperantista kantgrupo Akordo el Nederlando. La disko enhavas pli ol 20 kantojn el diversaj landoj kaj periodoj, ĉefe mezepokajn kaj la folklorajn kantojn.

Post longedaŭra elĉerpiĝo, nun en aprilo 2018 Vinilkosmo lanĉas bitan reeldonon de la albumo kun aldono de du kromaj trakoj de kantoj kiuj aperis en aliaj diskoj.

— BILDSTRIO —

Verkitaj kaj desegnitaj de Luke Surl, estas disponeblaj laŭ la tutmonda permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0

Temo-sugestoj

Ĉu vi ŝatus verki por Kontakto, sed mankas inspiro?

Ni proponas al vi kelkajn temojn kiel sugestojn pri artikoloj por venontaj numeroj de Kontakto. Sentu vin libera ankaŭ por fari proponojn. Ni bonvenigas vian partoprenon!

Jen sube la aktualaj temo-sugestoj: (pliaj detaloj pri ili troviĝas en nia retejo kontakto.tejo.org)

#Facila teksto

Kontakto ĉiam bonvenigas facillingvajn artikolojn pri kiu ajn temo. Disponeblas la reta programo “Facililo” por helpi. Detalojn kiel verki facillingve legu en nia retejo.

#Alternativaj kuracmetodoj

Homeopatio, akupunkturo, masaĝoj, aromterapio, floraj esencoj. Ekzistas diversaj terapioj, kiuj povas funkcii kiel alternativoj al la tradiciaj (ĉefe okcidentaj) kuracmetodoj, pli kaj pli bazitaj nur sur medikamentoj, kiuj tamen plej ofte ne vere kuracas, sed agas sur la simptomoj.

Ĉu vi iam uzis alternativajn terapiojn? Por kiuj celoj? Ĉu ili vere efikas aŭ temas pri placeboj laŭ vi?

#Manipulado, mensogoj kaj monavido

La nova dokumentfilma televidserio Malpura Mono (Dirty Money origine, en la angla), kiu lanĉiĝis en la Netflix fine de januaro, montras 6 verajn historiojn ligitajn per la sama fadeno: entreprenoj kaj entreprenistoj, kiuj senskrupule serĉas monprofiton ĉiukoste, ĉefe per mensogo kaj manipulado. Ĉu vi kredas ĉion, pri kio la amaskomunikiloj informas vin? Kiel distingi inter vero kaj realo? Ĉu vi jam sentis vin trompita de la potenculoj?

#Ekonomio

Ĉu eblas mondo sen mono? Kiel varti la ekonomion sen ekspluati la naturrimedojn senbride? Ĉu la kapitalismo vere estas malbonulo en la monda historio? Kiuj alternativoj por pli justa kaj egala ekonomio ekzistas?

#Konsumismo

Ĉu vi aĉetas superfluajn varojn? Ĉu konsumismo helpas disvolviĝon aŭ malsanigas la socion?

#Recikligo kaj rubaĵoj

La destino de rubaĵoj estas akuta problemo en nia nuntempa socio. Ĉu ĉie recikligo fariĝas pli kaj pli grava kaj necesa en la mondo? Ĉu nia homa familio kresku senlime? Ĉu suferas indiĝenaj popoloj pro tiu disvastiĝo?

#Polemikaj tradicioj

Ĉu en via lando aŭ regiono ekzistas polemikaj tradicioj, kiuj ne plu kongruas kun la ĉirkaŭaĵo aŭ kiuj vekas kritikon el parto de la socio?

Limdatoj

Jen la kontribuaj limdatoj por la venontaj numeroj:

2018:3 — 1-a de majo

2018:4 — 1-a de julio

2018:5 — 1-a de septembro

2018:6 — 1-a de novembro

2019:1 — 1-a de januaro

2018:3 — 1-a de marto