Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

El nenio al forta Landa Sekcio en 10 jaroj

Łukasz Żebrowski

Pasas 10 jaroj ekde kiam Pola Esperanto-Junularo estis refondita kaj ĉi tiu jubileo estas bona punkto por retrorigardoj kaj resumoj. Nesurprize do venis al PEJ peto de TEJO Tutmonde verki artikolon pri tio. La unua demando ĉe ni estis do — kiu verku la artikolon. Rapide evidentiĝis, ke povas esti nur mi, ĉar mi restis jam la lasta PEJ-aktiva el tiuj, kiuj memoras la refondon en 2004. Ja en junulara movado 10 jaroj signifas ŝanĝon de (almenaŭ unu) generacio.

PEJ kiel organizo naskiĝis en la 1958-a jaro — pri tiuj tempoj aparte eblus multon verki — kaj en iom ŝanĝiĝanta formo aktivis pli-malpli ĝis la komenco de la 90-aj jaroj. Tiam la Esperanto-movado en la tuta iama orienta bloko estis tuŝita de profunda krizo. La revigliĝo ekis iam komence de la 21-a jarcento jaroj kaj gvidis al la refonda kunveno kiu okazis en junio 2004 en Varsovio. Nemaloftas, ke refondo de organizo estas instigo por sekve organizi iun Esperanto-eventon. Interesa estas tamen la fakto, ke ĉe PEJ estis tute inverse. Al la refondiĝo de la organizo grave kontribuis la fakto, ke TEJO decidis okazigi Internacian Junularan Kongreson en 2005 en Zakopane. La invito de la IJK al Pollando estis iniciatita de la klubo Varsovia Vento kaj ja por realisme pensi pri la defio necesis kolekti junajn esperantistojn de la tuta lando.

Ĝuste ĉi tiu 500-persona, etosplena kongreso organizita kune kun Varsovia Vento estis la unua granda sukceso de PEJ, post kiu jam ĉiuj konis nin kaj la nomon de nia organizo. Organizado de eventoj fariĝis kutima aktivado de PEJ, ĉar en ĉiu novjaro ankaŭ kun Varsovia Vento ni organizadis Ago-Semajnon, kiu ĉiujare fariĝadis pli kaj pli granda aranĝo — de 50-80-persona evento en 2004/05 kaj 2005/06 ĝis 180-230 en la jaroj 2006/07-2008/09. Intertempe ni engaĝiĝadis en organizadon de aliaj eventoj, kiel la unua SES (kun E@I, Slovaka Esperanto-Junularo kaj la moskva klubo MASI) aŭ SenPrograma Renkontiĝo (kun Kataluna E-Junularo) kaj ekigis kontaktojn kun aliaj Landaj Sekcioj de TEJO.

Al la plej gravaj kunlaboraj projektoj denove apartenas la plej gravaj Esperanto-aranĝoj. En 2009 kune kun Ĉeĥa kaj Germana Esperanto-Junularoj PEJ kunorganizis tre sukcesan IJK-n en Liberec. Tiun kongreson povas memori ankaŭ nemalmultaj hodiaŭaj TEJO-aktivuloj — ĝian riĉan tagan kaj vesperan programon, kaj grandan Kultur-Lingvan Festivalon en la ĉefplaco de Liberec.

Fine de la sama jaro okazis la unua Junulara E-Semajno. Tiu evento estis kuniĝo de du samtempaj renkontiĝoj en Germanio — Internacia Seminario, kaj en Pollando (kaj unufoje Slovakio) — Ago-Semajno. Dum iom da jaroj ili ekzistis aparte, kiel granda tuteŭropa IS kaj eta orienteŭropa AS. Kune kun la tempopaso la aferoj ŝanĝiĝis — IS fariĝis malpli granda ol antaŭe, AS tre signife kreskis kaj en la lastaj du jaroj estis pli granda ol la najbara evento, la publikoj de ambaŭ fariĝis tre similaj. Tio kondukis al maldezirata konkurenco kaj malkomforto de la eŭropa E-Junularo pro ĉiujara devo elekti inter la du. Konsekvence pro la deziro de la partoprenantaro kaj ankaŭ de la organizantaro, la eventoj kuniĝis.

Forlasante la Esperanto-aranĝan temaron necesas prezenti ankaŭ aliajn flankojn de la agado de PEJ. En la Esperanto-movado vaste konatas kelkaj mojosaj produktoj de nia organizo. Plej furoris la fama T-ĉemizo Lingva Revolucio kun Ludoviko Zamenhof aspektigita kvazaŭ Che Guevara. Ĝia populareco tute superis niajn supozojn, ĉar ja ni kreis la desegnon primokonte la “Esperanto-sanktaĵojn” kiel karikaturita LLZ, verda koloro ŝanĝita (en la originala versio de la T-ĉemizo) al militverda kaj finvenkismo prezentita en la revolucia karaktero. Alia populara produkto de PEJ estis botelmalfermilo kun la vorto Esperanto aspektanta ege simile al la simbolo de biero Carlsberg kaj revortumo de ĝia slogano al Probably the best language in the world. Interese ke poste ni ricevis plurajn “akuz-demandojn” pri tio kial la slogano ne estas en Esperanto?! Tre simple — ĉar per ĝi ni ne intencis reklami la internacian lingvon al esperantistoj mem (kion tamen multaj fervore faras), sed al la ekstera publiko, kiu ne konas Esperanton.

Mi preterlasas en la rakonto reklamadon de Esperanto en diversaj bazaroj kaj festivaloj, ĉar tion ja same faras ankaŭ multaj aliaj E-organizoj. Menciindas tamen nia kampanjo por Espertanto-nomo de la publikaj bicikloj en Varsovio. La nomon Veturilo proponis unu el la PEJ-anoj kaj ĝi eniris la finalon de la konkurso, en kiu gravis reta voĉdonado. Esperantistoj de la tuta mondo grave helpis al ni voĉdonante laŭ niaj instrukcioj kaj la rezulto estas ne nur tia, ke la bicikloj havas la nomon en Esperanto, sed ke post kelkaj jaroj la vorto Veturilo eniris la lingvon de la polaj (ne nur varsoviaj) amaskomunikiloj kiel sinonimo de publika, luebla transportilo.

El la kunlaboroj kun neesperantistaj institucioj verŝajne la plej menciinda estas tiu kun la varsovia Historia Muzeo de Polaj Judoj. Kun ili ni faris porinfanajn laborrenkontojn Grafitio Esperante kadre de la varsovia Scienca Festivalo. Same kun ili ni kunlaboris okaze de la jubileo de Zamenhof en 2009, kiam por la 15-a de decembro en kelkaj varsoviaj vendejoj proksimaj al la iama loĝloko de Zamenhof, etikedoj sur varoj ŝanĝiĝis al Esperantlingvaj. Ĉi tiu kampanjo ricevis neatendite vastan eĥon ne nur en polaj amaskomunikiloj. Tio ŝuldiĝas al la fakto, ke la eventon vizitis raportisto de Associated Press, kies raporto titolita Eŭropo markas la 150-an naskiĝdatrevenon de la Esperanto-kreinto estis republikigita en pluraj amaskomunikiloj tra la mondo. Kun la muzeo ni kompreneble daŭre kunlaboras. Laste en julio 2013 ni organizis kun ili biciklan urban ludon en Varsovio Laŭ la spuroj de Zamenhof.

Restante en la temo de ekstermovadaj kontaktoj gravas mencii nian engaĝiĝon en la Pola Konsilio de Junularaj Organizoj (PROM). Tie ni estas aktivaj ekde la komenco, kiam la konsilio estis fondata, intertempe havante unu reprezentanton en la revizora komisiono de PROM kaj kunlaborante en kelkaj ĝiaj komisionoj. Danke al ilia helpo tre vaste diskoniĝis la kampanjo pri la lingva diskriminacio en la nova eŭropunia programo Erasmus+. Cetere, mi supozas ke PROM estas la sola landa junulara forumo, kiu en sia retejo havas prezentiĝon en Esperanto (vidu ĉe prom.info.pl).

Hodiaŭ, 10 jarojn post sia refondo, Pola Esperanto-Junularo estas forta Landa Sekcio de TEJO kun unu granda ĉiujara aranĝo (JES); kun novaj (kun)organizataj pli etaj eventoj: pornovula ĈAR (Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo) kaj poraktivula CENTREJO (Centr-Eŭropa Najbara Trejnaktivula Renkontiĝo de Esperantistaj Junularaj Organizoj); kun ŝanĝprogramoj kaj partneradaj projektoj kun aliaj eŭropaj E-organizoj; kun regula informado rete pere de retpaĝo, fejsbuka paĝo kaj (almenaŭ) ĉiumonata retletero *pejaktuale, kaj vive en diversaj bazaroj kaj festivaloj helpe de modernaj informiloj — eta kiun plurlingve pretigis TEJO kaj pli vasta broŝuro Malkovru Esperanton kiun plurlingve preparis E@I kaj ILEI; kun ĵus kreita reta fotaro ĉe fotoj.pej.pl, kiu povas pli vaste servi al bonkvalita informado en Esperantujo; kun bonaj rilatoj kun diversaj neesperantistaj institucioj kaj asocioj; kun noveldonitaj kaj (miaopinie) tre belaj organizaj T-ĉemizoj; kaj plej grave — kun jam sufiĉe sperta generacio de aktivuloj, kiuj hodiaŭ aĝante malpli ol 25-jarojn gvidas la organizon kaj nova generacio nun formiĝanta el hodiaŭaj sub-18-jaruloj, kiuj gvidos Polan Esperanto-Junularon jam baldaŭ. Post pliaj 10 aŭ 15 jaroj mi tre volonte legos ilian retrorigardon al tiam jubileanta organizo.