Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

-- INFORME —

Son-versioj de Kontakto

TEJO serĉas volontulojn por regule voĉlegi artikolojn el la revuo Kontakto. Ne necesas havi specifajn sciojn pri komputilo. Ni ankaŭ precipe bonvenigas kunlaboranton por helpi organizi la laboron, kiu havu minimumajn konojn pri komputilo.

cid.emilio@gmail.com

Se vi pretas kunlabori, skribu al Emilio Cid

Li la unua kantis La Vojo

Ni kondolence bedaŭras la ĵusan forpason de la itala kantisto kaj komponisto Gianfranco Molle (Ĝanfranko). Lia unua kasedo La Vojo (1976) malfermis la sonkasedan epokon en la E-muziko. En la numero 2013:2 ni aperigis intervjuon pri lia kariero kune kun Renato Corsetti, kiuj kune komponis diversajn kantojn, inter ili la kanton Kontakto (1979), omaĝe al nia revuo.

Tendumu senpage dum la venonta SAT-kongreso en 2019!

De la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto 2019, Barcelono gastigos la jaran internacian kongreson de Sennacieca Asocio Tutmonda. La kongreso okazos en Martí Codolar, salezana gastejo, kiu lokiĝas en la kvartalo Horta. Sufiĉe proksime situas la bieno Can Masdeu (vidu pri ĝi la pasintnumeran intervjuon kun Brian Russell), kie eblos tendumi senpage (la eblaj loĝlokoj tie estas tamen limigitaj, do se vi interesiĝas prie, ne tro atendu!).

www.satesperanto.org

Pli da informoj pri la aliĝo kaj la programo

— MEMEO —

Temo-sugestoj

Ĉu vi ŝatus verki por Kontakto, sed mankas inspiro?

Ni proponas al vi kelkajn temojn kiel sugestojn pri artikoloj por venontaj numeroj de Kontakto. Sentu vin libera ankaŭ por fari proponojn. Ni bonvenigas vian partoprenon!

Jen sube la aktualaj temo-sugestoj: (pliaj detaloj pri ili troviĝas en nia retejo kontakto.tejo.org)

#Facila teksto

Kontakto ĉiam bonvenigas facillingvajn artikolojn pri kiu ajn temo. Disponeblas la reta programo “Facililo” por helpi. Detalojn kiel verki facillingve legu en nia retejo.

#Amo

“Amo estas stranga sento”, kantas en Kion ajn la sveda rokgrupo Persone. Kiu el ni neniam amis, pasiiĝis, suferis pro amo? Ĉu amo estas nobla sento aŭ iluzio? Kemia elverŝo de substancoj aŭ ĉu instinkta emo de la homo? Ĉu la amo finiĝas post iom da tempo? Kiel trovi amon? Ĉu scienco povas helpi nin ami pli trankvile? Ĉu vi havas sperton pri amo, kiun vi ŝatus kundividi? Verku por Kontakto!

#Manipulado, mensogoj kaj monavido

La nova dokumentfilma televidserio Malpura Mono (Dirty Money origine, en la angla), kiu lanĉiĝis en Netflix fine de januaro, montras 6 verajn historiojn ligitajn per la sama fadeno: entreprenoj kaj entreprenistoj, kiuj senskrupule serĉas monprofiton ĉiukoste, ĉefe per mensogo kaj manipulado. Ĉu vi kredas ĉion, pri kio la amaskomunikiloj informas vin? Kiel distingi inter vero kaj malvero? Ĉu vi jam sentis vin trompita de la potenculoj?

#Ekonomio

Ĉu eblas mondo sen mono? Kiel varti la ekonomion sen ekspluati la naturrimedojn senbride? Ĉu la kapitalismo vere estas malbonulo en la monda historio? Kiuj alternativoj por pli justa kaj egala ekonomio ekzistas?

#Konsumismo

Ĉu vi aĉetas superfluajn varojn? Ĉu konsumismo helpas disvolviĝon aŭ malsanigas la socion?

#Recikligo kaj rubaĵoj

La destino de rubaĵoj estas akuta problemo en nia nuntempa socio. Ĉu ĉie recikligo fariĝas pli kaj pli grava kaj necesa en la mondo? Ĉu nia homa familio kresku senlime? Ĉu suferas indiĝenaj popoloj pro tiu disvastiĝo?

#Polemikaj tradicioj

Ĉu en via lando aŭ regiono ekzistas polemikaj tradicioj, kiuj ne plu kongruas kun la ĉirkaŭaĵo aŭ kiuj vekas kritikon el parto de la socio?

Limdatoj

Jen la kontribuaj limdatoj por la venontaj numeroj:

2019:1 — 1-a de januaro

2019:2 — 1-a de marto

2019:3 — 1-a de majo

2019:4 — 1-a de julio

2019:5 — 1-a de septembro

2019:6 — 1-a de novembro