Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

En Benino komenciĝis afrika-eŭropa kapabliga projekto

Łukasz Żebrowski

Per renkontiĝo en Kotonuo, Benino, komenciĝis la projekto aejk — afrika eŭropa junulara kapabligo. Ĉi tiu projekto koncentriĝas pri kapablokonstruado de junuloj pere de neformala edukado kaj pri trejnado de trejnistoj. Tiel ĝi ebligas proksimigi membrojn el foraj landoj kaj pliriĉigi nian komunumon. La projekto havas jam sufiĉe longan historion, ĉar ĝi estis iniciatita ankoraŭ de la antaŭa Estraro de TEJO lige kun decido realigi Internacian Junularan Kongreson en 2017 en Afriko. AEJK estas la unua tiom grandskala projekto en la historio de TEJO kaj tial ne mirigas, ke necesis kelkaj provoj por sukcese akceptigi ĝin ĉe la programo Erasmus+. La buĝeto de la tuta projekto estas 142 490 eŭroj. El tiu sumo TEJO devas proprarimede financi 13 320 eŭrojn, dum la subvencio egalas al 129 170 eŭroj. La projekton kunkreas TEJO kaj ĝiaj Landaj Sekcioj el Pollando, Slovakio, Italio, Burundo, Togolando, Benino, Kongo (Kinŝasa). Krom ekkonado de malsamaj kulturoj kaj labormanieroj pere de reciproka trejnado, la konkreta rezulto estos telefona aplikaĵo kreita per materialo de la trejnado. Kadre de la projekto okazos kvar renkontiĝoj. La ekiga evento ĵus okazis en Benino en oktobro 2016. La trejnado estos organizita en Italujo en aprilo 2017 dum Internacia Junulara Festivalo en Castione della Presolana. Dum la Internacia Junulara Kongreso en aŭgusto 2017 en Aneho, Togolando, paralele okazos debata evento kun la ĉeftemo “La Norda-Suda divido - la kialoj de ĝi kaj ĝiaj efikoj” kaj projekta evento dediĉita al la telefona aplikaĵo. Ferma renkontiĝo okazos dum Junulara E-Semajno en Pollando en decembro 2017.

Por la unua renkontiĝo en Kotonuo, Benino, pere de la projekto alvenis 22 gejnunuloj. Ĉiuj el partneraj organizoj rajtis sendi po 3 reprezentantojn, tamen pro diversaj kialoj de Italio kaj de Slovakio povis veni nur po 2. Ekster la projekto partoprenis ankoraŭ pli ol 10 personoj. Inter ili estis kunordiganta la projekton EVS-volontulo laboranta en la Centra Oficejo, Pierre VITTET, kies vojaĝon proprabuĝete financis TEJO. Ĉeestis Mireille GROSJEAN, Privas TCHIKPE kaj Latifou GBADAMASSI, sen kies surloka helpo la evento ne povus tiom glate okazi. De Togolando alvenis la kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA, Adjévi ADJÉ. La renkontiĝon vizitis ankaŭ grupeto de lokaj gejunuloj kaj tiel sume 35 esperantistoj iuparte vizitis la eventojn okazantajn en Hôtel JOCA.

La unuajn du tagojn okupis trejnado pri organizado de IJK, kiun gvidis trejnistoj de Pola Esperanto-Junularo — Karina MĄKOSA kaj Natalia ŻEBROWSKA. Trejniĝis interalie togolandaj kaj beninaj organizantoj de la venontjara IJK en Aneho. La ĉeestantoj ricevis scion pri tio kiel aspektas administrado kaj financoj de la evento, kiel oni konstruas organizan teamon, el kio konsistas kongresejo kaj multe lernis pri kreado de programo. Kvankam la tempo por la trejnado estis tre malmulta kaj ĝi facile povus plenigi tutan semajnon, la partoprenantoj estis tre kontentaj pri tio kion ili lernis kaj aprezis la tre bonan etoson dum la trejnado. Pri tio, ke ĉi tiu trejnado estis nek kutima, nek tipa, asertas Karina MĄKOSA, unu el trejnistinoj:

Surprizis min dum la trejnado pri IJK kiam ni priparoladis buĝeton, ke ni devos dungi respondeculon pri maro-aferoj. Surprizis min ankaŭ serioza minaco, ke lokaj religiaj aŭtoritatoj povas nomi Esperanton lingvo de satano. Aliflanke, mi lernis de niaj afrikaj gekolegoj pozitivan pensmanieron - ili nek plendas, nek kritikas.

La akiritajn sciojn oni povis utiligi tre rapide, ĉar flanke de la renkontiĝo okazis neformala kunveno de organizantoj de IJK, en kiu oni diskutis pri taskodivido kaj tempoplanado. Tre kuraĝiga estas la evidenta kaj sentebla entuziasmo kiun ili havas pro la kongreso kaj pro la fakto, ke ili povos gastigi aliajn esperantistojn.

Dum sekvaj tagoj okazis renkontiĝo jam rekte rilata al la aejk-projekto mem, kiun prizorgis Veronika POÓR kaj Pierre VITTET. Oni konatiĝis kun la ĝenerala kadro de la projekto, diskutis pri la bezonoj kaj planis la agadon. Okazis prezentado de landaj sekcioj. Sekvis ĝin, gvidate de Sara SPANÒ kaj Francesco MAURELLI, analizado ene de la organizoj pri siaj fortoj, lamaĵoj, oportunoj kaj minacoj. Fine oni preparis pli detalan tempoplanon por la projekto kaj diskutis diversajn, ĉefe teknikajn dubojn kiuj aperis. La renkontiĝo permesis al multaj partoprenantoj pli bone kompreni la projekton. Ĝi estis okazo pripensi pri la funkciado de asocioj kaj pri tio kiel oni povus kunlabori por plej bone sukcesigi la projekton. La partoprenantoj tre ŝatis konatiĝi unu kun la aliaj kaj estis granda entuziasmo senti ke oni povas labori kune.

Malgraŭ la alta humideco kaj varmo, la laboro estis tre intensa por povi trakti la punktojn menciitajn en la priskribo de la projekto. Kelkaj partoprenantoj malkontentis pri la organizado kaj bedaŭris ke ne eblas trakti ĉiujn gravajn punktojn profunde. Inter la rimarkoj oni proponis havi pli konkretajn kunsidojn kun klaraj celoj kaj malpli gvidatajn de gvidantoj. Aperis ankaŭ propono, ke sekvontfoje tia projektekiga kunveno estu pli longa kaj alimaniere organizita, por povi ĝin gvidi pli diverse - malpli da tempo estu dediĉita al analizado de propra laboro, dum pli estu efike uzata por krea laboro. Tiuj rimarkoj estas gravaj, ĉar tiu ĉi renkontiĝo estis la unua, kaj ili permesos trovi rimedojn por pli bone organizi la venontajn eventojn. Iom pli detale pri la rimarkoj rakontas Léon SCHNELLDORFER: Ĝenerale la evento estis sufiĉe bela, sed mi fine pli ĝuis la etoson kaj fakton ke ni estas en unu salono kun niaj afrikaj esperantistaj amikoj kaj povas paroli pri niaj kulturoj kaj interŝanĝi ideojn. Mi vidis ke por ili vere utilas la unua trejnado pri tio kiel organizi IJK-n kaj lerni de la spertaj trejnistinoj. Ni vere ĝojis labori en laborgrupoj kaj diskuti pri diversaj organizaj aferoj. La dua parto de la evento ne estis fine tiel utila kiel eble ĝi povus esti laŭ mia opinio. Pri la projekto ni ne multon eksciis kaj multaj demandoj restis post 3 tagoj malfermaj. Nun prenas multe da tempo al ni ekscii pli detale pri administrado de la projekto, pri tio kio okazos dum la venontaj aranĝoj, kiaj fakte estas la taskoj de LS-j en ĝi ktp. Fine okazis ke la ĉefa trejnado estis pli teoria kaj mankis iu pli profunda resumo de la 3-taga laboro.

Dum la tuta semajno estis pluraj okazoj por neformala integriĝado. Dum la paŭzoj oni ne nur interŝanĝis ideojn, sed ankaŭ dancis aŭ vizitis la urbon. Kelkaj partoprenantoj alportis manĝaĵojn kaj trinkaĵojn de sia lando, pri kio rakontas Koffitchè KOUFIONOU:

Mi tre aprezis la diversecon inter la manĝaĵoj kaj la kulturoj de ĉiuj partoprenantoj. Ni kunvivis kun tiu kultur-diverseco dum unu semajno pace kaj harmonie. Tiu montras ke la diverseco ne estas limo sed riĉeco.

Meze de la evento, por iom ripozi de multa laboro, okazis ege interesa ekskurso al la vilaĝo Ganvie, kiun organizis por ni Bernard GNANCADJA. La vilaĝo estis kreita, kiam en la regiono oni kaptadis sklavojn. Grupo de la loĝantoj forkuris al eta insulo meze de la lago kaj tie kreis vilaĝon. Kiam ekmankis loko sur la insulo, oni komencis konstrui domojn sur kolonoj super la akvonivelo. Nun plejparto de la vilaĝo estas sur la lago, kio aspektas tre imprese.

Ĉeokaze de la renkontiĝo en Benino okazis kelkaj aldonaj eventoj. La ĉeestantaj Veronika POÓR, la Ĝenerala Direktoro de UEA kaj TEJO, Sara SPANÒ, la estrarano de UEA kaj Arina OSIPOVA, la Ĝenerala Sekretario de TEJO, havis okazon viziti la Afrikan Oficejon de UEA en Lokossa, Benino. Antaŭ kaj post la renkontiĝo oni vizitis la kongresejon de la IJK en Aneho, Togolando. Okazis ankaŭ transdono de la IJK-flago de Pola Esperanto-Junularo, organizinta la ĉi-jaran kongreson en Vroclavo, al Junulara Organizo de Togolandaj Esperantistoj, kiu okazigos la IJK-n en 2017 en Aneho.

Al la sukceso de la renkontiĝo kontribuis ankaŭ la asocio SSB - Scio Sen Bariloj, pagante 45 000 XOF por aliro al beninaj gazetoj kaj radio. Por la plej populara radio en Benino Soleil fm estis intervjuitaj Cédric MARCHAL, Pierre VITTET kaj Privas TCHIKPE. Por alia radio intervjuitaj estis Leon SCHNELLDORFER kaj Koffitchè KOUFIONOU. Informoj pri la evento aperis en kelkaj ĵurnaloj - interalie Notre voix kaj Le pays émergent. Ankaŭ dum vizito en Togolando ne mankis sukcesa amaskomunikila agado. Veronika POÓR kaj Adjévi ADJÉ estis intervjuitaj en la tutlandaj radio Radio-Lomé kaj televido TVT - TéléVision Togolaise kadre de la matena programo L’bala.

Ĝenerale la tuta evento donis vere gravan sperton pri interkultura laboro. Ne mankis surprizoj kaj miroj pri tio kiom foje tre malsame ni laboras kaj malsamajn problemojn havas. Oni multe lernis dum interesaj diskutoj pri tio, kiel interagordi komunikmetodojn, por ke la kunlaboro estu komforta por ĉiuj, ĉar evidentiĝis ke ni kutimas uzi malsamajn ilojn. Por nemalmultaj ĉi tiu evento estis samtempe la unua tia sperto en Esperanto-medio. Inter la lokanoj estis ĉiam tre helpema kaj aktive partoprenanta la programerojn Mireille Mahugno HOUNKPE, kiu tiel rakontas pri la renkontiĝo:

Dum la renkontiĝo mirigis min kiel facile Esperanto unuigas junulojn el diversaj landoj, kiuj povas bone kunlabori kaj babili pri siaj diversaj kulturoj. Mirigis min ankaŭ la maniero kiel la tejnistoj majstras Esperanton kaj parolas ĝin kiel sian denaskan lingvon. Pro tio mi deziras lerni pli kaj plibonigi mian nivelon por esti multe pli aktiva en TEJO. Mi povos labori kun aliaj virinoj en Benino, en Afriko, en la tutmonda Esperanto-movado kaj fari ion signifan por nia lingvo. Mi jam sentas min kun esperantistoj kiel kun mia familio.

Sendube nun, kiam oni jam konas unu la alian kaj kunlaboros rete inter la renkontiĝoj, pli facilos sukcese okazigi sekvajn erojn de la projekto.

Ĉu vi subtenas la agadon de TEJO en Afriko? Subtenu ĝin ankaŭ finance! Farante tion vi helpas realigi projektojn kiel tiu ĉi kaj vi kontribuas al venigo de alilandaj afrikaj junuloj al la IJK 2017 en Togolando. Informoj pri la ebloj donaci troveblas ĉe la paĝo tejo.org/subtenu. Bonvolu indiki la celon “TEJO Afriko”.