Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Inter riskoj kaj timoj

Toño del BARRIO – Hispanio

Dum lastaj semajnoj mi havis okazon komenti en diversaj forumoj pri la afero de la nuklea katastrofo okazinta en Japanio. Kaj ĉiam, post preskaŭ ĉiu mesaĝo, mi havis la intiman senton ke miaj vortoj estos interpretataj kiel malvarmaj kaj sensentemaj, eĉ se ne tiu estis mia intenco. Ĉar la celo de miaj vortoj estis plejofte kvietigi la sentojn, kaj doni ioman perspektivon al la riskoj. Kaj tio, kiam la timo ĉefrolas, nepre aspektas sensenta kaj malempatia. Tamen, mia propra memtakso estas ĝuste la mala, kaj mi esperas tie ĉi ekspliki kial tre ofte la manifestiĝoj de laborantoj en nukleindustrio povas aspekti de ekstere kvazaŭ oni volas malgravigi la riskojn de tiu teĥnika sektoro.

Mi estas unu el la probable malmultaj esperantistoj kiuj iam laboris en la kerno de kelkaj atomcentraloj, kaj do eble interesos iujn la opinio de homo kiu havas rektan sperton pri tiu ŝajne mistera mondo, ĉar dum multe da tempo mi okupiĝis ĝuste pri radiprotektado en nuklecentraloj, kvankam jam de antaŭ pluraj jaroj mia laborsorto kondukis min for el tiu kampo.

Riskoj kaj timoj

Nuklea energio estas danĝera. Se iu iam diris al vi la malon, tiu simpligis aŭ mensogis. Jen kial ekzistas departementoj de radiprotektado kaj de nuklea sekureco en ĉiuj instalaĵoj uzantaj tian energifonton. Jen kial ekzistas sinsekvaj sistemoj por haltigi la disipadon de varmo kaj sinsekvaj barieroj por enteni la radiaktivan materialon. Ne ekzistas nula risko: tion akceptas ĉiuj homoj tuj ekde kiam ili eklaboras en tiaj instalaĵoj. Simple, oni devas pesi avantaĝojn kaj danĝerojn, minimumigi tiujn ĉi ĝis plej eble, kaj kompari kun aliaj similaj alternativaj por decidi kiuj riskoj estas akcepteblaj kaj kiujn oni ne elportu.

La vidpunkto de eksteruloj malofte estas tia. Por ili radiado estas nova teĥnologio, ŝajne nenatura (kvankam tio ne estas vere tiel), kiun oni utiligas en apartaj kompleksaj instalaĵoj, for de ĉies rigardoj. Krome, ĝi estas nevidebla kaj ne rekte sensebla, por kies informoj oni devas fidi registajn instancojn aŭ grandajn entreprenojn. Kaj la unua kono kiun plejmulto de la homaro havis pri ĝi, estis terura milita hekatombo. Do, ĉiuj ingrediencoj troviĝas tie por ke naskiĝu timo kaj malfido.

Mi do bone komprenas multajn reagojn de homoj tutmonde pri la nunaj okazaĵoj en Japanio: la atento fokusiĝadas grandparte, almenaŭ en la Okcidenta Eŭropo, sur la riskoj de la nuklecentralo, tre ofte notinde pli ol pri la sekvoj rektaj de la tertremo kaj la cunamo. Certe tio okazas en la amaskomunikiloj, kvankam en tio ĉi probable rolas la drameca karaktero de la novaĵoj, kun konstanta malvolvado de la okazaĵoj, neantaŭvidebla rezulto, partopreno de herooj, ebla identigebleco de malbonuloj...

Mi konfesu ke min multe ĝenas tiu fokusigo sur la nukleinstalaĵo, kaj la preskaŭa forgeso aŭ neglekto de aliaj konsekvencoj. Kiam ekzistas pli ol dek mil mortintoj, kiam ankoraŭ restas pluraj miloj malaperintaj, kiam dekmiloj perdis preskaŭ ĉion kaj supervivas en danĝeraj aŭ malkomfortaj cirkonstancoj, estas maldece ke ĉies atento aperu centrita en unu loko eĉ se drameca. Brulis rafinejo, inundiĝis fabrikoj, eĉ ĥemiaj, disverŝiĝis la enhavo de benzinejoj aŭ petrolujoj, kaj tamen pri ties ĉi sansekvoj neniu ekster Japanio montras sin alarmita.

Fenomeno pli normala ol oni supozas

La ekspliko, kiel antaŭe dirite, estas klara: nuklecentralo aspektas por plejmulto kiel tute aparta risko, dum por mi ĝi ja estas risko, sed tute komparebla al aliaj ne tiom sekvataj. Nur unu ekzemplo kiu kaptis mian atenton: en multege da periodaĵoj diversloke en la mondo aperis fotoj de homoj blanke vestitaj, mezurantaj radiaktivecon, eĉ al infanoj, kaj mi konstatis ke tio impresis kaj timigis multajn. Por mi tamen tio estas absolute normala. Mi mem estis tiel vestita, kaj por mi tiu blanka supertuto estas tute simila al la blua de meĥanikisto kaj pli logike uzinda ol la kravato kiun mi foje uzas nun. Mi memoras ke tiun veston mi montris al mia panjo kun eĉ ioma fiero, neniel timigite aŭ honte.

Aliflanke, joniga radiado estas nevidebla kaj nesensebla. Sed samtempe ĝi estas tre facile mezurebla, per iloj ne aparte komplikaj, kaj tre sensivaj. Kaj ni memoru ke la naturo estas radiaktiva: ĉio ĉirkaŭ ni, la aero, la grundo, la akvo posedas radiaktivecon. Kiam ni mezuras radiaktivecon, ni povas detekti eĉ plej malgrandajn kvantojn, kaj tre ofte la problemo estas kontroli ĉu temas pri signifa aldono super la normalaj niveloj. Eĉ se la respondo estas pozitiva, preskaŭ ĉiam la nivelo estas sensignifa, t.e. ĝi troviĝas ene de la normala fluktuado kiu okazas en la terkrusto, kaj ke la sansekvoj estas tre malaltaj. Do, jen kial tiom oftas miskomprenoj en la raportoj pri ĉeesto de radiaktiveco: vi povas legi la ĵurnaltitolon “detektita radiaktiveco!” kaj sciencan raporton “ne ekzistas risko de radiado!”, kaj ili povas esti samtempe veraj. Ne mirinde ke nespertuloj sentas konfuzon, kaj timas kaŝecon kaj konspiron. Ja okazas ke aŭtoritatoj aŭ entreprenoj kaŝas informojn, foje malbonvole, sed plej ofte la kialo estas ke oni ne raportas tion kion oni konsideras malgrava.

Politika dilemo

Kiel do homoj kiel mi aliras la dilemon de la nuklea energio? Tre simple: kiel ĉiujn aliajn fenomenojn kiuj enhavas bonaĵojn kaj riskojn. Pesante la avantaĝojn kaj malavantaĝojn, kaj komparante kun alternativoj. Ĉar ne temas pri speciala fenomeno, ni traktu ĝin kiel ni traktas la aliajn formojn de teĥnologio.

Unue, jen ekzemplo el la neenergia sektoro: oni povas uzi radiadon por detekti kanceron, ekzemple maman. La dilemo tie estas tre simpla: oni organizas regulajn kontrolojn per iksoradiado, en la kazoj kaj aĝoj en kiu la risko krei kanceron estas pli malgranda ol la ŝanco detekti tiun jam ekzistantan (evidente, mi simpligas pli komplikan decidproceduron). Same devas okazi ĉe la decido uzi raditerapion aŭ ĥemiterapion aŭ ĥirurgian proceduron en la kuracado de kancera malsano, ĉar ĉi-kaze la radiaktiveco estas simpla ero de la ekvacio.

Pri utiligado en la produktado de energio la decidprocezo devus esti la sama, eĉ se kun pli da eroj en la ekvacio. Oni pesu racie avantaĝojn kaj malbonaĵojn, kaj la respektivajn riskojn de ĉiuj energifontoj. Kaj tie ĉi mi devas substreki evidentaĵon: elektra nukleenergio ja havas riskojn kaj malavantaĝojn. Do, se iam iu diras al vi ke temas pri teĥnika decido, kiun oni lasu al spertuloj, aŭ ke temas pri io tute pura kaj sekura, tute ne kredu tion. Sed same, ĝi ne estas la diablo, kiun oni foje aŭskultas, kaj kiun oni devas kondamni dekomence.

La decido estas politika. Politika en la plej nobla senco, ne en tiu partia, kiun oni ofte renkontas en la debato. Politika, ĉar la elekto dependas de la preferoj kiujn homoj havas en sia socia interago. Iuj homoj tute ne volas sperti riskojn, kaj preferas pli trankvilan vivon, eĉ se pli malriĉan. Aliaj preferas sekurecon en la ricevo de elektro, sen dependado de aliaj faktoroj. Iuj volas pagi kiom eble malplej, aliaj ne hezitas pagi pli se tio havas aliajn kompensojn. Iuj timas komplikajn instalaĵojn kaj grandajn firmaojn, aliaj sentas sin pli protektataj de ili. Al iu ne plaĉas dependi de teĥnologio dominata de iuj superpotencoj, aliaj preferas ne dependi de krudmaterialoj eltirataj en landoj kiujn ili ne fidas. Por mi mem la afero de la reziduoj tre gravas, dum por aliaj tio estas sekundara.

Mi do ne volas fari pornuklean pledon. Mi mem ne havas klaran opinion, kaj ne scias kion mi voĉdonus en eventuala referendumo pri nuklea energio en mia lando. Mi nur volas insisti pri tiu neceso bone pesi la alternativojn. La afero ne estas simpla, kaj certe ne helpas tiu tipa partia divido pornuklea = dekstrema / kontraŭnuklea = maldekstrula, kiu almenaŭ mialande plagas kaj distordas la debaton. Ne devus mirigi ke troviĝas ekologiistoj kiuj ne principe kontraŭas tiun energifonton, kiam oni komparas ĝin kun aliaj alternativoj.

Sed mi komprenas ke timo al katastrofo ne estas neglektinda pesilo. Kiel dirus Zamenhof, timo havas grandajn okulojn. Sed ĝi estas malbona konsilisto, kaj bedaŭrinde la mastrumado de risko en nuntempa socio – en kiu la atento al novaĵoj tiom ofte pritraktiĝas sen atento al kunteksto, kaj kie politikistoj kaj decidantoj tiom timas erari eĉ pri neglektindaj aferoj– tre malfacilas kaj fuŝemas.

Persona noto

Mi devenas el karbominista familio. Miaj avoj, onkloj, kuzoj, paĉjo, miaj du fratoj, pluraj miaj amikoj de infanaĝo, ĉiuj estis ministoj. Por mia ĉirkaŭaĵo, la danĝero fariĝis io ĉiutaga, sed ĝi ne estis la ĉefa bariero por decido, kvankam evidente oni multe batalis por ĝin minimumigi. Kiam miaj fratoj eklaboris en la mino, miaj gepatroj ne kontentis, sed akceptis la riskon kiel parton de la viva ekvacio.

Kiam mi estis laboranta en la nuklea sektoro, ekfermiĝadis la minoj de mia regiono, unu post la alia. Miaj fratoj estis trafitaj de tiu cirkonstanco, kaj mi helpis en ilia dungiĝo en mia tiama firmao kaj sektoro. Mi neniel havis problemojn akcepti la nuklean riskon, kaj fakte konsideris kaj plu konsideras ke ilia nova risko estis videble pli malgranda ol la antaŭa, eble nur kompensata pro pli alta danĝero pro pli ofta transporto.

Unu el la fratoj konservas portempan ligitecon kun la sektoro, sed moviĝis aliloken. La alia plu laboras en radiprotektado en nuklea centralo ĝemela al tiu de Fukuŝimo. Fakte, se io simila okazus en centralo kie mia frato laboras, li sendube estus unu el la laborantoj proksimaj al la koro de la problemo. Mi do sentas la tragedion tie kiel propran, kaj mi scias ke laborantoj en atomcentraloj havas sentojn tre vivajn, eĉ se supraĵaj taksoj povas vidigi ion malsaman.

Kaj mi ne dubas ke li agus kiel tiuj herooj. Simple ĉar estas lia devo kaj lia respondeco.

Permesu ke mi finu per aludo al la heroaj laborantoj de la instalaĵo de Fukuŝimo. Mi tre ofte legas en hispanaj kaj alilingvaj ĵurnaloj ke la konduto de la laborantoj en la japania centralo ŝuldiĝas al iuj reguloj de devo en la japanio agadmaniero, kaj iuj eĉ parolis pri la honorkodo de samurajoj, kaj pri similaj ŝablonaĵoj. Ne estas tiel: mi certas ke ĉiuj laborantoj en ĉiuj landoj de la mondo agus same. Mia frato kaj ĉiuj liaj kolegoj. Simple ĉar estas lia devo kaj lia respondeco. Same kiel ministoj ne hezitas riski sian vivon kiam iliaj kolegoj estas enterigkaptataj, aŭ fajrestingistoj penetras domon brulantan, tiuj profesiuloj faras kion ili sentas kiel sian devon.

Ili estas herooj, nedubeble. Sed estas signo de la tempo ke fari sian laboron estas konsiderata heroeco. Eble ĉar en tiu ĉi socio de konsumado oni forgesis ke laboro estas la ĉefa fonto de digno. Mia frato estus tre fiera kontribui al la estingo de problemo, mi estus tre fiera je li. Kaj mi konsiderus tion plej normala faceto de la homa vivo kaj de la riskoj kiujn ĉiuj ni devas iam alfronti.

**

Artikolo en sia originala formo publikigita unuafoje en la blogo de la aŭtoro: http://www.delbarrio.eu/blo/2011/03/timo-sento/