Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

INTERVJUO

Ale Kossabela – Kameleono de la E-muziko.

Rogener PAVINSKI

Mi ne konas alian artiston – en nia esperantista kultura niĉo – kiu promenis tra tiom malsamaj muzikaj stiloj kaj kunlaboris kun tiom vasta gamo da muzikistoj kiel la argentinano Ale Kosabela (Alejandro Cossavella). Li jam registris kantojn en stiloj, kiuj iras de punkroko ĝis regeo, kaj inter ili troviĝas ankaŭ tango, bosanovo kaj eĉ hiphopo.

Plia pruvo de tiu kameleona trajto estas la ĵusa aperigo de lia kvara albumo, Tro. La disko estis kreita kunlabore kun la bando Vojaĝo. Dum Ale komponis kaj registris la voĉojn en Brazilo – kie li loĝas de kelkaj jaroj – la aranĝojn, registradon kaj miksadon prizorgis Jean-Claude Patalano en Francio. (Legu lian rakonton pri ĉi tiu sperto en la aparta kadro).

Malgraŭ ke en Tro ne estas “tro” da miksiĝantaj stiloj, kiel en la du antaŭaj albumoj, liaj supre priskribitaj trajtoj ĉeestas en formo de kunlaboro kun aliaj artistoj, en la facila akcepto de “plurmana laborsistemo” kaj en la enmeto de kanto, kiu poemas pri furzo meze de aliaj, ni diru, “ordinaraj” kantoj.

Kiel homo, kiu sin rapide konformas al ĉiuj novaj situacioj, Ale Kosabela ankaŭ aperigas videojn en Youtube kun novaj verkoj kaj versioj. Fine de la pasinta jaro li publikigis muzikvidee E-version de la fama Space Oddity, de David Bowe – konata kiel la kameleono de rokmuziko. La aktorado, kiun li plenumas en la video Spaca Strangaĵo, kiun mi kaj li registris en la bieno Bona Espero, sendube estas plia atesto ke Alejandro Cossavella estas la kameleono de la Esperanta muziko.

Jen via dua nur-bita albumo, ĉi-foje partnere kun Vojaĝo! Ĉu vi povas rakonti kiel ekis tiu kunlabora albumo?

Kiam mi verkis la kantojn de Tro, mi estis loĝanta en la bienlernejo Bona Espero, kiu situas en la brazila kamparo. Tie ne eblis produkti aŭ registri ilin. En parolo kun Floreal Martorell, de Vinilkosmo, li sugestis ke mi kontaktu Jean-Claude Patalano, kiu jam estis ludinta en la disko de Strika Tango, por scii ĉu li kaj Vojaĝo interesiĝus pri kunlaboro. Mi kontaktis lin kaj ili akceptis. Do, mi registris la voĉojn en Alto Paraíso kaj ili faris la aranĝojn kaj registris la muzikinstrumentojn en Francio.

Kiom da tempo postulis la produktado de Tro? Mi supozas ke ne estas facile aranĝi tiom multe da malsamaj kontribuoj. Ĉu vi renkontis iun persone aŭ ĉio estis farita per la reto?

La produktado postulis proksimume unu jaron, ĉefe pro tio ke ĉiuj donacis siajn talentojn kaj liberajn horojn al la projekto. Mi ege ŝatintus renkonti ĉiujn persone por registri kaj kundividi momentojn, sed ni devis labori per la reto. Danke al la bona volo de la kontribuantoj, kiuj kantis kaj ludis en malsamaj urboj, la disko ekzistas.

Tamen vi jam estas alkumiĝinta al tiu plurmana muzika kunlaborado en viaj antaŭaj albumoj. Ĉu ne? Ĉu vi ne bedaŭras tiel havi ne plenan regon de viaj kreaĵoj?

Miaj kreaĵoj... Nu! Mi iel suspektas ke ni homoj povas reordigi, direkti, eĉ imagi kaj realigi niajn mensajn bildojn, sed kredi ke ni ja kreas, ŝajnas al mi iom troece (por uzi adjektivon rilatan al la disko, kiu motivis ĉi-intervjuon). Kaj pensi ke tiuj kreaĵoj estas ja niaj, eĉ pli. Kiuj ni estas? Eble mi “vojaĝis” tro multe, sed mi ege ŝatas la plurmanan, plurkoran laborsistemon. Almenaŭ en mia kazo, kunlaboroj ĉiam kunportis pli bonajn rezultojn ol individuaj entreprenoj.

Ĉu vi akompanis la preparadon de la aranĝoj de proksime aŭ vi lasis ĉion en la manoj de Jean-Claude?

Mi akompanis la proceson, sed Jean-Claude laboris libere. Li sendis al mi proponojn pretajn kaj mi donis sugestojn, ĉefe rilate al la naturaj sonoj, kiuj aperas en kelkaj kantoj kaj al detaloj de la miksado.

Ŝajne vi neniam aperigis eĉ du albumojn kun la sama muzikgrupo. Al kio tio ŝuldiĝas, laŭ vi?

Ĉefe al la fakto ke post La Porkoj, mi ne plu havis stabilajn bandojn kaj mi produktis laŭbezone kaj laŭeble. Kaj laŭoportune...

La kantoj de tiu ĉi albumo estis verkitaj en la bieno Bona Espero. Ĉu tio laŭ vi iel influis la komponaĵojn?

Jes, certe. En tiuj tempoj mi spertadis tion kion mi nomis “Zen-retiriĝo”. Mi estis tute trankvila, en tiu bela naturo, en tiu mirinda silento. La kantoj aperis trankvile, flue, senbezone.

Kiel vi klarigas tion, ke en Tro, apud metaforaj kaj filozofaj tekstoj, troviĝas ankaŭ kanto, kiu pritraktas furzon (Raŭkaj Krioj de la Ver’)?

Tion mi ne povas klarigi. Kiel mi ĵus diris, la kantoj ekaperis, same kiel furzoj. Mi iom dubis ĉu tiu kanto devus esti parto de la disko aŭ ne, sed post iom da meditado mi komprenis ke ĝi estas esenca, se ne la fundamento de la disko. Eĉ se ĝenerale rigardataj kiel vulgaraj, aŭ rekte malagrablaj, furzoj havas, krom la gasliberigajn fizikajn efikojn, la kapablon memorigi al ni ke ni ne devas esti tiom seriozaj.

Kiel la kovrila bildo de Tro rilatas al la muzikvideo de Spaca Strangaĵo? Ĉu vi povas rakonti pri tiu muzikvideo, kiel ĝi estiĝis?

Nia versio de la kosma aventuro (se uzi vortojn de La Perdita Generacio) de la Majoro Tom certe naskiĝis en la sama periodo en kiu naskiĝis la disko, pro tio ke ili rilatas. Almenaŭ el mia vidpunkto, la disko havas ian revan, kosman karakteron, do, ni pensis ke estus bone ke ankaŭ la kovrilo iel sugestu tion. Pri la muzikvideo... Mi estis en Bona Espero, jam tradukinta la tekston de tiu kanto, kiam kara Esperanta amiko, kiu, krom muzikisto estas filmreĝisoro, vizitis la bienon. Li ne venis kun la intenco fari videon, kaj ankaŭ mi ne pensis pri tio, sed dumparole, la ideo naskiĝis. Kaj ni ĝin realigis per la rimedoj, kiujn ni havis tie kaj tiam: simpla fotilo kaj lia motorciklo kiel spacoŝipo. La filmado estis simpla kaj amuza, sed danke al lia profesia muntado la rezulto estas multe pli bona ol mi atendis.

Via lasta albumo, Revolucio en Pajleraro datiĝas de 2009. Kial 10 jaroj sen muzikaj novaĵoj? Kiujn estontajn planojn vi povas malkaŝi nun?

Eble pro tio ke mi malkovris ke mi estas “plurpotenciala” homo (fakte mi ĵus legis tion en revuo), kaj dum tiuj jaroj mi interesiĝis multe pri aliaj fakoj kaj okupoj. Mi ŝatus iam ludi la diskon vive, prefere kun kelkaj aŭ ĉiuj kunlaborantoj, kaj eble eĉ kun aliaj esperantistaj muzikistoj. Rilate al estontaj verkoj, mi ankoraŭ scias nenion, sed rilate al venontaj registroj, mi ege ŝatus ke ili okazu kun la homoj kune en la sama loko, ne nur pro tio ke tio estos pli amuza, sed pro tio ke tio estus pli “homeca”.

Komentu vian diskografion:

1. Ŝako – La Porkoj (1999)

Estis mia unua projekto en Esperanto. En tiu epoko, miksiĝis en mia kapo la influoj de Sex Pistols, Iggy Pop, unuflanke, kaj Pink Floyd kaj The Doors en la alia. Estis la florado de miaj punkecaj jaroj. Ekde tiam, mi iom trankviliĝis.

2. Tom Jobim en Esperanto – Brazila Kolekto (2002)

La unua ideo estis registri 14 diskojn kun E-versioj de brazilaj artistoj. Ni revis pri 14 diskoj ĉar en tiu epoko la homoj ankoraŭ aĉetis fizikajn diskojn. Ni ankoraŭ ne sukcesis produkti tiujn diskojn, sed almenaŭ Flavio Fonseca revivigis la projekton per sia bonega retejo kie li prezentas tradukojn kaj videojn en Esperanto.

3. Civilizacio – Strika Tango (2004)

Estis tre agrabla kaj tuja. Mi havis la kantojn kaj renkontiĝis kun la basludisto, kuracisto kaj amiko, por ilin provi duope. Ni ŝatis la rezulton kaj parolis kun alia amiko, kiu ludis perkutilojn. Ni provludis du fojojn kaj registris la diskon en unu vespero. Poste, JCP aldonis instrumentojn en Francio. Kelkfoje mi iom bedaŭras ke ni registris en Argentino tiom rapide, sed tuj poste mi ne plu bedaŭras ĉar mi decidis ke bedaŭrado nek utilas nek produktas pli bonajn rezultojn.

3. Revolucio en Pajleraro (2009)

Temas pri kolekto de unuopaj produktadoj kun malsimilaj proponoj. La titolo venas de libro de Masanobu Fukuoka, japana terkulturisto, biologo kaj filozofo. Mi kredas ke pli bona traduko de la titolo de la libro estus “Revolucio en Pajlero”, sed iu diris “Pajleraro” kaj ni devojiĝis...

4. Tro (2019)

Mi kredas ke en la momentoj “Tro” de niaj vivoj ni havas speciale bonajn okazojn por redirekti niajn energiojn. Kompreneble, multfoje en tiuj momentoj ni ankaŭ deziras malaperi kaj rezigni pri ĉio, kaj redirekti nenion, sed se ni havas la klarecon por iom distancigi nin de la cirkonstancoj, ni povas alfronti novajn aventurojn kun renovigitaj energioj.

Jean-Claude Patalano [JCP.jpg]

“Tro estis alvoko de Floreal Martorell de Vinilkosmo, kiu demandis ĉu mi povus aranĝi kantojn de Aleksandro Kosabela (Tiu demando ne estis surpriza al mi ĉar mi jam aranĝis kelkajn kantojn de Ale en lia antaŭa albumo Civilizazio). Ĉar mi havis tiam multajn agadojn kun mia bando Vojaĝo, mi pensis ke mi ne povos respondi al ĉi tiu peto. Tamen problemeto de sano devigis min ĉesi blovi en mia saksofono dum kelkaj monatoj.

Mi uzis do tiun tempon por fari la aranĝojn kaj fakte mi komencis vere ŝati tiun laboron ĉar Ale estis tre konsentema kaj lasis min tre libera en miaj konceptoj. Mia metodo por labori estas fakte tre simpla, mi respektas kiel eble plej multe la originalan verkon. En ĉi tiu okazo, estis la voĉo kaj la gitaro de Ale kiuj, en siaj plej subtilaj fleksaĵoj, donis al mi la necesan materialon por mia laboro. Tamen la laboro estis pli granda ol mi antaŭvidis ĉar Ale sendis al mi per Interreto, eĉ je la lasta minuto, ne nur siajn surbendigitajn voĉojn sed ankaŭ plurajn aliajn de Ana Burenius, Ĵomart kaj Nataŝa, Amir Hadziahmetovic, aŭ la bason de Pancho Corrao aŭ la gitaron de Flávio Fonseca (Ili surbendigis mem siajn voĉojn kaj instrumentojn en sia lando).

La talento de ĉi tiuj artistoj estis tiel granda ke mi kompletigis la verkon kun vera ĝojo. En ĉi tiu aventuro, mi ankaŭ devis trovi aliajn muzikistojn por ludi la aliajn partojn. Feliĉe la muzikistoj de Vojaĝo (Gilles Bénard: klavaroj, Didier Kerboull: baso, Didier Jéol: drumo) tuj akceptis partopreni en la projekto. Ale sugestis ke mi aldonu al la disko unu el miaj komponaĵoj. Unue mi rifuzis ĉar mi pensis ke ni ne havas sufiĉe da tempo por fari tion, sed poste mi pensis ke mi povus verki malgrandan poemon pri fluto kaj kunmeti sonojn de fluto kiel moderna pentrarton. Tio estigis la titolon Malproksimaj limoj, kiu enkondukas kaj finas la albumon. La rezulto estas internacia kunlaboro kun tre diversaj kaj, mi pensas, tre plaĉaj muzikaĵoj, prezentata de Ale kaj ĉi tiu mirinda ilo, kiu estas Esperanto”.

***

“Kunlaboroj ĉiam kunportis pli bonajn rezultojn ol individuaj entreprenoj”.

“El mia vidpunkto, la disko havas ian revan, kosman karakteron”.