Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Intervjuo

Dolchamar

Ne plu juna, nek idealista

de Rogener Pavinski

Dolchamar estas finna muzikgrupo, sed tiu ĉi nomo antaŭnelonge estis kvazaŭ sinonimo por “Ĉu vi pretas? !” - titolo de ĝia unua ŝlagro de ĝia unua albumo “Lingvo Intermonda” de 2000. La sinonimo ŝanĝiĝis, la ŝlagro en 2005 estis “Junaj Idealistoj” de la dua albumo “Rebela Sono”. Ambaŭ muzikaĵoj kaj respektivaj albumoj furoris inter junaj esperantistoj.

“Trajn’ nenien” la tria albumo de la finna bando, kiu koncipiĝis en la fruo de la jaro 1999, prezentas novan stilon por sia muziko samkiel okazis inter la unua kaj dua albumoj. Ĉu “Trajn’ nenien” same plaĉos al la publiko, kiel la antaŭaj? Tion provas repondi Patrik Austin, la fondinto kaj kantisto de la grupo en la intervjuo por Kontakto

La muzikgrupo ĉiam travivis ŝanĝojn - konsiste, muzike kaj eĉ nome - de Dolcxamar al Dolchamar, kaj preskaŭ Dolĉamar. Sed la metamorfozo ankaŭ atingas la kantiston Austin, kiu rakontas ke la bando jam ne estas la sama kaj ke ne plu indas esti idealisto. Ĉu estonte Dolchamar estos sinonimo por “Maljunaj konformistoj”?

Kiu estas la diferenco inter Dolcxamar de “Lingvo intermonda” kaj Dolchamar de “Rebela Sono”

kaj “Trajn’ nenien”? Kiel la publiko reagis al ĝi?

Oni povas diri, ke Lingvo Intermonda estas elektronika muziko, Rebela Sono estas rokmuziko kaj Trajn’ nenien iuspeca “monda fuzio”. Verdire la albumojn faris krom mi preskaŭ tute diferencaj muzikistoj, kaj tial la muziko ŝanĝiĝis. La intenco estis ĉi-foje skribi Dolĉamar ĉapelite, sed fakte mi forgesis ŝanĝi tion en la kovrilo. Mi uzis piratajn programojn, kiuj tute fuŝis mian komputilon, sed sukcesis savi la bildon, kiu nun estas.

Komence kelkaj homoj ŝajnis esti iom suspektemaj pri la albumo, sed certe estis ankaŭ tiuj, kiuj tuj ŝatis ĝin. M.T.R. estis jam sukcesa en niaj koncertoj en Esperantio antaŭ la apero de la albumo.

Kial “Trajn’ nenien” estis unue lanĉita en la reto kun la nomo “Trejn tu Noŭer” kaj nur poste sur oficiala KD? Kiuj estas la diferencoj inter tiuj du versioj?

Trejn tu Noŭer estas la originala versio pri la albumo. Ĝi estas multlingva kun teksteroj en la angla, la franca kaj la hispana krom Esperanto. La propono fari tut-Esperantan albumon venis de la diskeldonejo Vinilkosmo, kaj laŭ mi estis amuze fari ankaŭ tion kaj havi la albumon en kd-formato. La Esperanta albumo havas pli bonan sonon kvankam ĝi estas iom pli simpla, ĉar mi ne aldonis novajn tekstojn por anstataŭigi la alilingvajn partojn, mi nur reregistris kelkajn mankintajn voĉajn partojn.

“Trajn’ nenien” estas ilustrista per bildoj de plaĝo, tamen Finnlando estas pli konata kiel frosta lando. Ĉu iu kialo por tio?

Certe, ni intencis fari ion tre “nefinnan”. Vidu, ke mi kaj miaj muzikistaj amikoj kreskis ludante punk-, rok- kaj metalmuzikon. Metalmuziko estas popularega en Finnlando, oni aŭdas ĝin ĉie. Mi persone tediĝis pri ĝi kaj volis fari la malon, kvankam ankaŭ la bandanoj influis sur la novan stilon. Ni volis lerni ludi la instrumentojn per diferenca tuŝo. Tamen la foton prenis nia drumisto Hannu en Rimini, kiam ni estis survoje de la UK en Florenco al la IJK en Sarajevo – ni volis vidi San Marinon.

En la malantaŭa kovrilo estas bildo kaj frazo kiu diras “Sponsorata de Castro Cola - 5 cendojn por la popolo de Kubo”. Kion ĝi signifas?

Bone, kompreneble temas pri amikara ŝerco, sed eble mi ŝuldas klarigon. Mi estis interŝanĝa studento en la universitato de Lund, en suda Svedio. Mi havis la oportunon loĝi en “Smålands nation”, la iam-fifama alta domo por politike maldekstremaj studentoj. Mi havis ĉambron en la plej supra etaĝo. Tamen, anstataŭ trinki Coca Cola, homoj trinkis “Cuba Cola”, ĉar oni kredis, ke parto de la profito iras al Kubo. Tio tute ne veras, kaj mi iom ridis legante prie, kiam mi iris al la kompania retpaĝo por serĉi eventualan reklamemblemon por la kovrilo. La unua ideo estis peti permeson uzi la emblemon de Cuba Cola, sed poste mi tamen kreis tute propran varbmarkon... Kaj se iu akuzas Dolchamar pri trompi aĉetantojn, mi sendos 5 cendojn al Castro!

Dolchamar jam ludis rokon, hiphopon kaj nun ludas popon kaj regeon. Kiel vi difinas ĝian muzikon?

Nu, vi jam difinis... Fakte la muziko denove ŝanĝiĝos, ĉar la nuna bando ne plu ekzistas. Mi havas planon transloĝiĝi al alia lando kaj poste koncerti sola per samplilo kaj aliaj teknikiloj. Ni havis invitojn al Esperantaj festivaloj en la somero de 2011, sed ni ne povos partopreni, ĉar la drumisto havos nupton kaj nuptan vojaĝon ĝuste juni-julie. En tiu situacio laŭ mi ne plu indas ekzerci, ĉar ni ne havas komunan planon por la estonteco.

Ĉu vi planas fari ion similan al Eric Languillat / Inicialoj DC, kiu ankaŭ solkoncertas?

Mi tre ŝatas Incialojn DC kaj ni bone amuziĝis, kiam Eric vizitis Finnlandon pasintsomere. Sed anstataŭ videaĵoj mi planas koncentriĝi sur la teknikaĵoj kaj fari muzikon sola sed pli-malpli vive ĉeesta.

Via antaŭa albumo “Rebela Sono” staris ĉe la plej bonaj diskoj en Esperanto. Kial la ensemblo de Rebela Sono disiĝis?

Ne demandu! Estis grandaj kvereloj tiutempe. La klavaristino volis kunigi min kun nia manaĝerino, kaj el tio rezultis katastrofo. Do temis pri inaj problemoj. Muzike mi tediĝis pri la metalroka stilo, en kiu la muzikistoj ludis. Kelkfoje oni devas nur agnoski, ke oni estas en malĝusta kompanio kaj serĉi amikojn aliloke.

Dolchamar estas konata ankaŭ pro la lingvaj ludoj kaj eksperimentoj. Ekde kiam vi ŝatas fari tion?

Verŝajne ekde mia infaneco. Sed mi vidas ankaŭ, ke Esperanta muziko povas funkcii ambigue por homoj, kiuj ne parolas Esperanton, sed komprenas almenaŭ kelkajn vortojn. Fakte muzikisto, kiun mi konas, ĵus verkis kanton inspirite de nia peco “Ni festis unu nokton”. Mi iom aŭskultis la tekston, kaj ĝi ĝuste parte similas al la mia, sed ankaŭ aldonas ion novan.

Vi iam asertis ke vi preferas “skii kaj ludi glacihokeon semajnfine ol turnei en fumaj drinkejoj”. Ĉu tio siginifas ke vi prefere tenas muzikon kiel hobion? Ĉu vi neniam havis la intencon vivteni vin per muziko?

Ĉu mi ja diris tiel? Nu, mi estis profesia muzikisto iam en la 90-aj jaroj. Mi amis turnei kaj registri albumojn, sed malamis la reston: la radiostacian politikon, kontraktojn, muzikgazetojn, la intermuzikistan hierarkion ktp. Krome mi sentis, ke mi ne plene povas esprimi min en rokbando. Mi volis fari mian propran aferon, sed devis tro kompromisi por vivteni min, kaj fine mi ne plu volis daŭrigi tiel. Nun mi povus provi denove.

Kiel vi vidas la kreskon de la retaj medioj por distribui muzikon anstataŭ la fizikaj kodiskoj?

Mi persone nuntempe aŭskultas muzikon ĉefe komputile. Antaŭe mi uzis iTunes, sed nun mi preferas Spotify. Nia muziko estas en ambaŭ medioj, sed mi ne jam trovis alian Esperantomuzikon tie. Mi kredas, ke la estonteco de esperantomuziko estos en la sama formato, kiel alia muziko. Kompaktdiskoj estas ankoraŭ bezonataj, sed muzikaŭskultado jam signifaparte estas en interretaj servoj.

Ĉu vi ankoraŭ taksas vin “juna idealisto”?

Vi havas malfacilajn demandojn! Kiam mi skribis la tekston “Junaj idealistoj”, ĝi ja temis pri mi, eĉ se iom ironie. Nuntempe mi ne plu vidas, ke indas esti idealisto. Nu, ŝajnas al mi, ke mi antaŭe pensis tro multe kiel la filozofo Immanuel Kant: Oni devas vivi ĝuste, kaj kio estas ĝusta por ĉiuj, estas ĝusta por la individuo. Nuntempe mi vidas, ke mi estas tro diferenca kompare al “la pliparto”, ke mi tamen devus sekvi miajn proprajn regulojn. Krome mi ne plu kredas, ke eblas ŝanĝi la mondon per muziko. Povas okazi, ke mi iel faras mian parton, kaj feliĉe estas multaj aliaj, kiuj sukcesas fari pli ol mi.

Via eksa membro Leena Peisa nun ludas en la Finna rok-grupo Lordi sub la kromnomo Awa. Ĉu vi ceteraj ŝatas la ŝtonrokon de Lordi? (Demando de nia leganto @FechjoCesarano per Twitter)

Neniu el ni aŭskultas Lordi. La aspekto de la bando superbas, sed la muziko estas iom laciga. En Finnlando Lordi iĝis popularega inter 3-9-jaraj knabetoj. Poste oni kritikis, ke ĝia spektaklo estas tro timiga por infanoj, kaj aliaj muzikistoj formis porinfanajn metalbandojn kun dinosaŭraj kostumoj. Mi memoras, ke mi tre entuziasmis, kiam Lordi faris sian unuan muzikvideon “Would You Love a Monsterman?” kaj eĉ montris ĝin al Leena, kiu abomenis ĝin! Estas bone, ke niaj amikoj, la knabinbando Clamour, rekomendis ŝin por la bando. Tamen temas pri peza laboro. La maskoj kaj kostumoj estas malkomfortaj kaj ekstreme ŝvitigaj, kaj mi imagas, ke ne plaĉas aŭskulti la kriadon de Sinjoro Lordi ĉiuvespere. Tamen, ĉion por distro!

Kion homoj atendu el Dolchamar estonte?

Espereble venos la koncertoj. Mi havas multajn ideojn, kiel realigi la spektaklon. Sed ĝuste nun mi bezonas paŭzon sen Dolchamar. Kiam venas la inspiro, venas ankaŭ la muziko.

Punaiset Messiaat

Estas la finnlingva rokgrupo, en kiu anis Austin de 1991 ĝis 1997, kiam li translokiĝis al Londono, kie li fondis la Dolcxmar-projekton.