Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

INTERVJUO

Rogener PAVINSKI

En 2015 la revuo Kontakto organizis la 2-an Muzikan Konkurson, en kiu partoprenis 14 konkursaĵoj el diversaj stiloj kaj el diversaj landoj, kiuj nun estis aŭskultitaj preskaŭ 9 000 fojojn. Martin & La Talpoj kaj La Perdita Generacio estas la venkintoj en la kategorio “Kanto de la Jaro” de la 2-a Muzika Konkurso de Kontakto. La Princino, de Martin & La Talpoj ricevis la 1-an lokon kaj La 100-a Fojo de La Perdita Generacio ricevis la 2-an lokon en la voĉdonado de la ĵurio.

La venkinto en la kategorio “Premio de la Publiko” estas la kanto Tiu Brakumo Unika de Lucio Avitabile kaj Roberto Pigro. La kanto ankaŭ ricevis la premion “Nova Talento”.

Al tiuj 3 venkintoj ni faris 3 demandojn pri la konkurso, kies respondojn vi legas ĉi-sube.

Diru iom pri la premiita kanto. Kio estis la inspiro por ĝi?

Martin Wiese

La semo de la kanto venis en mian kapon dum mi promenis, kaj tio fariĝis la refreno. Kutime mi komencas per la muziko, sed ĉi-foje venis la melodio kune kun la vortoj. La frazo pri la princino kiu gajnas la princon, bone kongruis kun temo kiu multe okupas miajn pensojn: kio okazas kun homoj kiam ili atingas la celon? Kial tiel multaj kaptiĝas en la genraj roloj kaj strebo al ĉiam pli da posedaĵoj, kvankam evidente ĝi ne feliĉigas ilin?

Tomas Frejarö (La Perdita Generacio)

La 100a fojo ekestis tre rapide. Tiam ni ĵus aŭdis ke Varsovia Vento planas sian 100-an elsendon, kaj volis kontribui al la jubileo. Mi volis krei malpezan melodion kaj ni sentis ke fajfado taŭgus. La teksto celas samtempe kaj omaĝi ilin kaj montri evoluon de ni kiel esperantistoj. Iom malkutime, Anna ne ludas gitaron sed frapskatolon, dum Tomio ludas gitaron, Karina bason kaj Hendjo blovklavaron. Ankaŭ Nujo, mia filo tiam kvarjara, partoprenas per sia infaneca elparolo de “Varsovia Vento bla bla bla...”

Roberto Pigro

Tiu brakumo unika estas kanto kiu laŭdire tuŝas la animon pro la sincera kaj profunda maniero, kiel ĝi estis interpretita de la kantisto. Mi tradukis la originalan itallingvan tekston al Esperanto kaj ludis pianon, dum Lucio registris en Italio la kant-parton per sia eksterordinara kaj nekredebla voĉo. Li estas konata kantisto en Italio, laboris en televido, skribis kantojn por famaj artistoj (unu el ili, Valerio Scanu, gajnis iam ankaŭ la festivalon de Sanremo) kaj kunlaboris kun popularaj muzikistoj kiel Franco Fasano kaj Loredana Errore.

La tre fama kantisto Ron, aŭtoro de la originala itallingva versio kaj historia kunlaboranto de Lucio Dalla, gratulis nin dufoje pro nia kovraĵo en sia Fejsbuka paĝo. Tio ne okazas ĉiutage. Tiel liaj multaj ŝatantoj povis legi ion pri Esperanto (iuj opiniis, ke ĝi estas morta lingvo) kaj ĉiuj estis feliĉaj pri la ekzisto de tiel bonkvalita E-versio. Certe iuj voĉoj venis de tie, kaj ni dankas ilin pro la amika subteno.

Kio estas via opinio pri la muzika konkurso?

Martin Wiese

Mi malfacile povas havi opiniojn, ĉar mi tro malmulte scias pri la kialoj malantaŭ viaj decidoj. Ĉi-jare mi iom desapontiĝis ke la premio pri albumo malaperis, ĉar mi mem pli pensas pri ies verko kiel tuto ol unuopaj kantoj. Kaj mi mem tiel laboras. Sed poste mi eksciis ke vi apenaŭ ricevis aliĝintojn al tiu branĉo de la konkurso. Mi ankaŭ pensis ke novuloj estas verŝajne tro malmultaj por havi sufiĉe grandan elekton ĉiujare, sed eble mi eraras ankaŭ pri tio. Alia afero estas kiel agi pri la publika premio por eviti ke la artisto kun plej da amikoj gajnas. Sed mi ne havas respondon. Mi ĝis nun ne partoprenis konkursojn kaj ne vere havas sperton pri la afero.

Tomas Frejarö

Konkursi pri arto estas iom strange, tamen mi opinias ke muzikaj konkursoj en Esperanto estas tre inda afero, ĉar ili kreas intereson pri artistoj ne konataj al ĉiuj. Mi mem malkovris plurajn artistojn kaj kantojn pere de muzikaj konkursoj. Do mi volas elkore danki tiujn, kiuj organizas Esperantajn muzikajn konkursojn!

Se oni volas ke ankaŭ neesperantistoj interesiĝu pri Esperantomuziko, indus meti almenaŭ iom da informo en kelkaj aliaj lingvoj. Cetere indus diskonigi la konkurson, la partoprenantojn kaj la rezulton kiel eble plej multe dum aranĝoj, por instigi pluevoluon de la Esperantomuziko.

Roberto Pigro

Mia opinio estas ke ĝi faras ion tre altvaloran: ĝi donas al ĉiuj E-muzikistoj (ne gravas, ĉu profesiuloj aŭ amatoroj) unikan videblecon kadre de la esperantista komunumo, kie evidentas la postulo — deflanke de pluraj samideanoj — pri muziko pli kaj pli kvalita, kiu estas ankaŭ helpilo por la lernado de la lingvo. Oni volas montri al la mondo, ke Esperanto ja vivas kaj ke oni scipovas renovigi sin. Ni estas vokitaj pruvi, ke la produktado de kantoj daŭras spite al la malfacilaĵoj (dependantaj de la ekonomia krizo kaj ankaŭ de la krizo de la muzika merkato) kaj ke la E-muzikistoj en 2015 kapablas plenumi aktualan muzikon, el ĉiu vidpunkto (tekste, muzike, kante, aranĝe, teknike...). Mi tre ŝatis la kanton de Martin kaj la Talpoj, ne hazarde gajnintan, sed ankaŭ tiun de SoNori, kun tre belaj melodio kaj ritmo.

Kiuj estas viaj venontaj muzikaj planoj?

Martin Wiese

Miaj planoj estas pluregistri, eble eldoni kolekton de 3-4 kantoj nur Interrete, Pri eventuala nova albumo mi ne scias, ĉar ne eblas rehavi la monon por profesie registrita kaj presita kompaktdisko. Ni vidos. Kaj certe mi planas plu koncerti kiam mi havos la okazon!

Tomas Frejarö

Ni prilaboras nian kvaran studioalbumon. Krom distancajn kaj teĥnikajn defiojn, ni spertas malfacilaĵojn elekti la enhavon. Ni jam verkis tro da kantoj. De tempo al tempo ni pripensas fari duoblan albumon, kaj cerbumas: Ĉu estus la unua en Esperantio? Cetere mi revas fari koncerton dum iu fora UK. Ni vidos ĉu iam efektiviĝos...

Roberto Pigro

Certe daŭrigi la produktadon de altkvalitaj E-kantoj. Ni planas partopreni refoje venontjare kun kroma kanto kaj, se mi devas esti sincera, ni volas ĉiujare ĉeesti, ĉar tio amuzas nin kaj ebligas al ni donaci al niaj ŝatantoj aldonajn kantojn, por aŭskulti en aŭto, hejme aŭ laboreje. Ni volas proponi niajn originalajn kantojn, sed ankaŭ adaptojn de ekzistantaj italaj aŭ novgrekaj kanzonoj, tiel ke ili povas disvastiĝi kaj esti aprezataj en la tuta mondo.

Ni volus eldoni veran KD-on, almenaŭ ciferecan... Ni estas pretaj, ni havas sufiĉe da kantoj por plenigi tutan diskon.