Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

INTERVJUO

Ĵomart kaj Nataŝa — 30 jaroj da kunkantado.

ROGENER PAVINSKI

Tiu ĉi historio eble estas iel simila al multaj: Vi eklernas Esperanton kaj eniras la movadon. Se vi estas muzikŝatanto, vi tuj deziras ekkoni kantojn originale verkitajn en Esperanto. Frue aŭ malpli frue vi renkontas la muzikon de Ĵomart kaj Nataŝa. Kaj ne estas malfacile kredi ke iel ĝi tuŝas viajn sentojn.

Ne hazarde la muzikon de tiu duopo — devenanta origine el Kazaĥio — aprezas ĉiu muzikema esperantisto. Kun kortuŝaj melodioj kaj tekstoj, kiuj parolas pri la intimo de la verkinto mem kaj la homa esenco ĝenerale, kun ĝiaj ĉiutagaj afliktoj, sukcesoj, revoj kaj sopiroj, ili spegulas kaj parolas pri ni mem.

Mi ne kredas necesa ilian formalan prezentadon ĉi tie. Same kiel parkerigi la himnon kaj regi la akuzativon, estas kvazaŭ devo koni ilin. Dubu pri via esperantisteco se ilian muzikon vi ne ĝuas! Cento da koncertoj kaj preskaŭ cento da kantoj en la 30-jara kuna kariero igas ilin referencoj en la E-muziko, kion atestas ankaŭ la diplomoj pri elstara arta agado ricevitaj el UEA lastjare.

Inter vinila disketo, kasedoj, kompaktaj kaj ciferecaj diskoj, la paro lanĉis 9 muzikajn albumojn kaj nuntempe firme kaj tre efike utiligas la modernajn rimedojn por publikigi videojn de siaj novaj kantoj en la reto. Foliuminte foliojn de ilia memoro, ni interparolis pri diversaj temoj, de la nuna reta agado ĝis la iama debuto en eksterlando en la jaro 1989. Kun vi, Ĵomart kaj Nataŝa.

Ĉu vi scias en kiom da E-renkontiĝoj vi koncertis? Ĉu vi havas iun apartan rakonton pri unu el ili?

Ĵomart: Antaŭe ni nombris ĉiun niajn oficialajn koncertojn, sed iel ni ne plu faras tion. Laŭ tiu listo estas 60 enskriboj pri niaj koncertoj. Sed mi devas diri, ke ĝis la jaro 1987 mi koncertis sola kaj tio ne eniras la liston. Ankaŭ post la apero de nia duopo “Ĵomart kaj Nataŝa” ni koncertis dum multaj Esperantaj aranĝoj en la tiama Soveta Unio kaj ankaŭ tio ne eniras la liston. En Svedio kaj apudaj landoj ni kelkfoje prezentis niajn kantojn sen noti tion en la liston. Ekzemple pasintjare ni koncertis kaj dum Esperanto-kurso en Lesjöfors kaj poste en kulturdomo por ne-esperantista publiko, kion ni faras ege malofte. La reagoj de ne-esperantista publiko ĉiam estas ege pozitivaj kaj se ni havus la eblon koncertumi dum la tuta jaro ni certe koncertus multe pli. Se mi divenu, la tuta kvanto de niaj koncertoj, grandaj kaj malgrandaj, estas ĉirkaŭ 100.

Nataŝa: Ĉiu koncerto havas apartan historion, sed eble la plej kurioza estis la koncerto dum la 30-a IJF en Torricella di Magione, Italio, en 2006. Ni koncertis tiam triope kun nia filino Carina. La etoso de la aranĝo estis ege bona kaj la kvanto de la partoprenantoj ne estis tiom granda. Sed kiam ni venis al la manĝoĉambro/kafejo, kie devis okazi nia koncerto, ni vidis grandegajn truojn en la laŭtparoliloj kaj malkovris ke unu el la tri mikrofonoj estas simpla kapmikrofono, ke la plafono estas malalta, ke la planko estas betona kaj de la kuirejo aŭdiĝas konstanta bruo de la fridujoj... Ni iĝis ege nervozaj, ĉar tio estis tute malbonaj cirkonstancoj por sukcesa koncerto. Aldone, Ĵomart havis problemojn kun sia gorĝo kaj ne povis kanti bone dum la provludoj. Sed malgraŭ ĉio la koncerto bonege okazis! Unu el niaj plej bonaj! Ĉio funkciis kaj sonis perfekte. La publiko estis perfekta kaj la akcepto varmega! Ni ofte rememoras tiun nian vojaĝon al la IJF, ankaŭ ĉar ĝi estis nia unua vizito al la belega Italio.

Ĵomart: Mi ankaŭ rememoras pri kurioza koncerto dum la rusia barda festivalo Gruŝinskij. Tio okazis antaŭ multaj jaroj, mi tiam ankoraŭ ne kantis kun Nataŝa. La festivalo estas ege populara, kutime havante ĉirkaŭ centmilon da vizitantoj. Mi venis al la festivalo nur por spekti sed ne por koncerti, sed inter la vizitantoj troviĝis kelkaj esperantistoj, kiuj petis min koncerti publike. Mi volonte konsentis kaj la organizantoj afable donis al mi unu horon por mia prezento. Do, la grandega rusparolanta publiko, plejparte neniam aŭdinta pri Esperanto, aŭskultis kun granda intereso kaj entuziasme aplaŭdis post ĉiu kanto. La koncerto estis sukcesa.

Vi estas verŝajne la plej produktemaj Esperanto-artistoj en Youtube, kun ofta aperigo de novaj kantoj kaj versioj.

Nataŝa: Ĵomart estas ege diligenta kaj kreema homo. Li konstante kreas novajn kantojn kaj la plej rapida maniero disvastigi ilin estas tra Youtube kaj Facebook. Krom tio, ni koncertas relative malofte por sukcesi montri ĉiujn niajn novajn kantojn dum la koncertoj.

Ĵomart: Ni uzas sociretajn mediojn pro pluraj kialoj. Unue, ni produktas multe da nova materialo sed koncertas malofte. Due, tio estas la perfekta medio por montri nian arton al la esperantistoj, kiuj ne havas la eblon vojaĝi al tiuj renkontiĝoj kie ni koncertas. Kaj kompreneble ni faras tion por allogi novan Esperanto-publikon.

Malgraŭ ke vi konstante verkas, via lasta fizika albumo aperis nur en 2012. Ĉu vi ne plu havas apartan ŝaton al la albumaj fizikaj formatoj?

Ĵomart: Fizikaj formatoj poiomete malaperas. La artistoj nuntempe povas vendi siajn registraĵojn uzante Interreton. Temas, kompreneble, pri ciferecaj formatoj. Oni ne plu devas havi KD-jn kun multaj muzikaĵoj, oni ja povas registri nur unu aŭ du kantojn kaj disvastigi Interrete, aldonante pli kaj pli da muzikaĵoj. Ni ankoraŭ ne rifuzas havi la fizikan albumon, sed la nuntempaj ebloj donas pli da libero al artistoj. La apero de nia sekva fizika albumo ankoraŭ ne estas diskutata.

Nataŝa: La malavantaĝo de la fizikaj KD-oj estas ke la esperantistoj aĉetas ilin — preskaŭ ĉiam — nur tuj post la koncertoj. Do, ni daŭre havas grandan stokon da malnovaj KD-oj hejme.

De kie venis la ideo fari E-versiojn por kantoj de la korea kantisto, kiujn vi prezentis dum la lasta UK en Seulo?

Ĵomart: Mi klopodas traduki popularajn kantojn de artistoj de vizitota lando. Tiel ni faris dum Arkones (Pollando), BET (Litovio), la UK en Seulo (Koreio). Ni intencas daŭre fari tiel, se ni trovos allogan materialon, kiu taŭgos al ni. Estas vere interese por ni konatiĝi kun la nacia kanta kulturo de lando kie ni koncertas. Kial ne fari agrablan surprizon por la publiko? Ni tradukis kaj prezentis ankaŭ famajn kantojn kiel “Nenio Ajn Gravas” (Nothing Else Matters, Metallica) kaj “Haleluja” (Leonard Cohen), ”La Nuboj” de la rusa bardo Vadim Jegorov. Ni plue faros tion dum ni havos intereson por tio.

La kantojn de la talentega korea kantisto Kim Kwang-Seok mi trovis en Youtube kaj mi estis agrable surprizita pri la vere alta kvalito de liaj kantoj. Li estas nacia legendo en Koreio. Lia kreado estas ege proksima al mia koro. Ni elektis du kantojn por traduko kaj prezento en la UK kaj la kantoj estis varme akceptitaj de la publiko. Ĉar mi ne posedas la korean, mi trovis proksimume 10 diversajn tradukojn al la angla, legis ĉiujn kaj kompilis mian propran varianton de la teksto, kiun mi poste esperantigis. La traduko estis por mi tre interesa kaj utila sperto. Mi esperas, ke niaj versioj de tiuj kantoj daŭre vivos en Esperantujo.

Via stilo estas esence la sama ekde la komenco. Ĉu vi pensas iam denove esplori stilojn kaj aranĝojn kiel en la albumo Amu min (2003)?

Ĵomart: Antaŭe mi multe cerbumis pri diversaj stiloj kaj al kiu stilo mi apartenas. Mi esploris diversajn gitarstilojn kaj kelkaj influis min. Ekzemple roko, hispana gitarludado, fingerstilo ktp. Sed nun, mi pensas ke ne gravas la stilo, sed gravas ke mi prezentu min, mian personecon, miajn pensojn kaj ideojn, gitarludante kaj kantante. Tamen foje mi ŝatus havi pli da instrumentoj sursceneje. Almenaŭ ankoraŭ unu gitaron kaj basgitaron. Sed tiam ni ne povos koncerti en Esperantujo tiom ofte, ĉar ĉiam temas pri kostoj kaj tempo. Kaj por la invitantoj kaj por ni mem.

Kiel vi kutime komponas? Kiel funkcias la kunlaboro inter vi?

Ĵomart: Preskaŭ ĉiam mi komencas per la teksto, nur kelkfoje venas unue muziko. Kiel ekz., la kanton Estu Humana!, kiu aperis lastjare, mi komencis krei per akordoj kaj melodio. Kiam mi estis kontenta pri la rezulto, mi komencis prilabori la tekston. Plej ofte, tamen, la teksto aperas unue kaj muziko aldoniĝas poste. Kelkaj tekstoj fariĝas kantoj ege rapide, aliaj postulas tempon. Ekzistas kelkaj, kiuj malgraŭ miaj penoj, fine ne povas fariĝi kantoj. Tiam mi simple forgesas pri ili. Mi ne estas poeto, do la tekstoj ne devas esti vere poeziaj. Mi versas per kantotekstoj. Tio devigas min ĉiam pensi pri ekvilibro inter teksta ideo kaj muzika formo. Nataŝa ofte venas kun siaj vidpunktoj, sugestoj kaj ideoj. Tio multe helpas. Kiam mi havas iun kanton en malneta formo, mi montras ĝin al ŝi. Tiam komenciĝas la formado de la kanto.

Nataŝa: Mi ne havas sufiĉe da tempo por okupiĝi pli pri muziko, do mi kutimas aldoniĝi al la kreado laŭ bezono kaj ebloj. Tamen la plej longan tempon postulas fakte la tradukitaj kantoj, ne niaj propraj. La melodie simpleca kanto Haleluja prenis tiom da forto kaj energio de ni du ke post preskaŭ du-semajna ĉiutaga kantado ni jam komencis malesperi kaj estis pretaj rezigni. Sed subite la kanto “adaptiĝis” al nia duopo kaj “eksonis”. Dum la UK en Koreio la publiko aplaŭde ekstaris post nia prezento de ĝi — do nia penado ne estis vana.

Carina, via filino, ĉu ŝi ankoraŭ interesiĝas pri muziko kaj kantas?

Carina daŭre interesiĝas pri muziko, sed bedaŭrinde ŝi ne havas tempon por Esperanto. Ŝi daŭre kantas kaj ludas gitaron, sed nuntempe angle. Tamen ŝi ĉiam kun varmo rememoras la tempon kiam ni kantis kaj koncertis kune. Mi esperas, ke Carina iam denove trovos vojon al Esperantujo.

Kian sintenon vi havas al via naskiĝlando, Kazaĥio? Kaj kiel vi vidas la nuntempan elmigradan krizon en Eŭropo?

Ĵomart: Ni loĝas en Svedio ekde la jaro 1991. En Kazaĥio restis mia fratino kaj tie estas entombigitaj miaj gepatroj. Mi neniam povos forgesi mian naskiĝlandon. Nataŝa kaj mi foje vojaĝas tien por renkontiĝi kun niaj parencoj. Mi povas kompreni la homojn, kiuj fuĝas al aliaj landoj por serĉi pli bonan vivon. Kelkaj faras tion propravole, aliaj estas devigitaj de la cirkonstancoj. La nuna krizo en Eŭropo certe estos solvita, ekzamenita kaj pridiskutita, kaj oni — espereble — faros pravajn konkludojn.

Nataŝa: Do mia naskiĝlando estis Soveta Unio, kiu ne plu ekzistas. Mi nun jam vivis pli en Svedio ol en Kazaĥio kaj krom miaj gepatroj kaj parencoj, ne multo ligas min plu al la lando. Kaj la respondon al via demando pri nia rilato al la enmigrada krizo vi trovos en nia kanto Estu Humana!

Mi ŝatus scii kiel Esperanto aperis en viaj vivoj kaj ĉu la kialoj, pro kiuj vi lernis ĝin, ankoraŭ gravas kaj aktualas por vi.

Ĵomart: Mia fratino donis al mi iun lokan gazeton kun koresponda Esperanto-kurso de Boris Kolker. Mi estis ĵus reveninta de deviga militservo kaj ŝatus lerni ion novan. Mi trovis brila la ideon pri neŭtrala komuna lingvo. Mi kontaktis s-ron Boris Kolker kaj post tri/kvar monatoj mi finis la kurson. Mi daŭre opinias, ke Esperanto estas bonega ideo kaj esperas ke iam ĝi estos vaste akceptita kiel helplingvo inter la popoloj. Sed, evidente, tio ne okazos baldaŭ. Dume ni faros tion, kion ni plej ŝatas — krei kaj muzikumi por la kara esperantistaro.

Nataŝa: Ĉu vi ŝatus diveni, kiu estis mia instruisto? Jes, vi pravas: Ĵomart. Li gvidis E-kurson por nia studenta grupo kaj dum la lecionoj li foje rakontis pri vojaĝoj al Esperanto-tendaroj kaj festivaloj kaj pri siaj koncertoj tie. Mi neniam antaŭe estis eksterlande kaj paroli iun “strangan” lingvon kun aliaj rusparolantoj ŝajnis por mi strange. Tamen dum mia unua internacia festivalo en Minsk, kiun partoprenis kelkaj eksterlandanoj, mi por la unua fojo povis vere “akcepti” Esperanton kaj atesti ke ĝi vere utilas. Danke al Esperanto ni povis translokiĝi al Svedio kaj danke al esperantistoj kaj al la lingvo ni povis pli rapide lerni la svedan kaj ankaŭ integriĝi al nia nova loĝlando.

Venontjare via kasedo Debuto en Eksterlando iĝos 30-jara. Kiel vi retrorigardas tiun tempon aktivaj en la E-muzika sceno? Ĉu vi planas ion jubilean?

Ĵomart: Mi kredas ke mi diskutis tion kun Nataŝa, sed ni ankoraŭ ne decidis. Certe ni faros ion, eble kreos novan kanton pri tio? Ni vidos...

Antaŭ 30 jaroj ni vivis en eks-Sovetunio kaj la kasedo povus egale nomiĝi “Debuto en ekstermondo”, ĉar la lando estis tiam fermita. Ni simple ne povis aĉeti bileton kaj vojaĝi alilanden. Mi kun varmo rememoras nian vojaĝon al IJS (Szolnok, Hungario) en la jaro 1989, nian unuan eksterlandan vojaĝon. Dum nia koncerto tie, László Szilvási faris sonregistron kaj tiel naskiĝis nia plej unua kasedo Debuto en eksterlando. Ni kore dankas lin pro tio. Ni estis tre junaj tiam, plenaj je esperoj kaj ideoj, naivaj kaj belaj. Nun... ni espereble ne plu estas naivaj sed ni daŭre havas junan koron kaj estas plenaj je ideoj kaj revoj!

Ĵomart komentas la diskografion

Somera Mondo (1989)

Vinila disketo. Enhavas 4 kantojn. Estas la unua E-disketo aperinta en la eksa Sovetio

Debuto en eksterlando (1989)

Ne estis planata la eldono. László Szilvási ĝin aperigis kaj disvastigis

Folioj de mia memoro (1990)

Martin Wiese proponis al ni registri la kasedon post nia koncerto dum KEF en Svedio kaj ni ĝoje jesis. Ni faris la registron en la apartamento de lia amiko-muzikisto en Stokholmo, sidantaj sur litoj. Ni registris ĉiujn 19 kantojn dum unu tago kaj ni certe daŭre registrus pli, sed la reĝisoro diris ke ni devas fini la registron. Nia amiko Franko Luin (nun ne plu kun ni) multe helpis pri la kasedo kaj ĝia eldono.

Vi kuras de vi (1992)

Multajn kantojn mi kreis en rifuĝejo en norda Svedio, kie mi kaj Nataŝa atendis respondon pri la restadpermeso.

Samarkand’ (1994)

Pluraj kantoj en ĉi albumo estis influitaj de nia hejmsopiro

Valso por amikoj (1999)

Nia unua KD. Ĝi vere rapide elĉerpiĝis

Amu min (2003)

La KD estas kunlaboraĵo kun Mikaelo Bronŝtejn, al kies versoj mi verkis melodiojn

ĴomArtaĵoj - La Ruĝa Albumo (2009)

ĴomArtaĵoj 2 - La Arĝenta Albumo (2012)

La KD-serio estis planata por tri albumoj, kiuj enhavu niajn plej bonajn kantojn kun nova muzika aranĝo. La unua kaj la dua albumoj aperis, sed ni vidu ĉu la tria realiĝos...

www.youtube.com/Jomka/videos

Paĝo kie la paro prezentas siajn kantojn per videoj.

https://www.facebook.com/ĴomNat/

Fanpaĝo de la duopo.

“Ni daŭre havas junan koron kaj estas plenaj je ideoj kaj revoj!”

“Estas vere interese por ni konatiĝi kun la nacia kanta kulturo de lando kie ni koncertas.”