Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

INTERVJUO

Ĵak Le Puil: 35 jaroj da sencenzura klinikado

Rogener PAVINSKI

Ĵak Le Puil - kanzonisto, redaktoro kaj tradukisto. Dum sia preskaŭ 40-jara dediĉo al Esperanto, la franco estas unu el tiuj, ne multaj, kiuj tiom longe kaj seninterrompe produktis en plurflanka agado.

Kiel kantisto li jam registris 5 albumojn, el kiuj 4 aperis kasedoforme: “Danĝera Ul’” de 1977, “Revenas mi” de 1982, “De Pont-Aven al Varsovi’” de 1985 kaj “Ne donu tro” de 1993. La lasta kaj unua ko-disko estis “Mi estas” de 2004. Kiel tradukisto, ekde 1981 kune kun Armela LeQuint li aperigis preskaŭ dekon da titoloj elfrancigitaj kaj krome li ankaŭ estis ĉefredaktanto de la Franca-Esperanto-vortaro Lepŭil lanĉita en 1992 kaj por kiu nuntempe planatas suplemento.

Sed verŝajne la plej kara inter liaj “gefiloj” estas La Kancerkliniko, la gazeto, aŭ “zageto” (kiel li mem nomas ĝin), kiu ĉi-jare fariĝas 35-jara. Ne pro tio ke ĝi pli gravas ol la aliaj aktivaĵoj, sed simple ĉar ĝi estas unika.

La gazeto trimonata, kiu havas kiel devizon “Politika, Kultura, Skandelema kaj Ajnista” regule aperadas ekde 1976 kaj estas kvazaŭ simbolo de libereco en la Esperanta arta movado.

En ĝi aperas tute sensenzure: poemoj, eseoj, noveloj, politikaj artikoloj kaj desegnoj - kio multe kontribuis al la Esperanto-kulturo kaj certe influis sur aliajn projektojn, kiel la “Vola Püg’”-gazeto, kiu ekzistis antaŭ kelkaj jaroj. Malgraŭ tio, la ĉarma gazeto, simplece kunmetita, estas malmulte konata inter esperantistoj, pro tio KONTAKTO decidis doni al vi la ŝancon ekkoni iom pri ĝi kaj pri la senlaca Ĵak Le Puil, kiu malgraŭ pluraj aktivaĵoj, surprizas nin pro la fakto ke li neniam estis plentempa esperantisto.

Kio venis unue, kantado, tradukado aŭ La Kancerkliniko?

Unue kantado en la franca ekde 1961, en Parizaj kabaredoj, junulardomoj, kulturdomoj, restoracioj ktp, en Esperanto ekde 1974, en multaj landoj, i.a. en Brazilo en 1988 okaze de la SAT-kongreso kaj dum kvin jaroj en la Esperanta pariza kabaredo “La Ruza Kruĉo”. Due, La KancerKliniko fine de 1976 kaj trie tradukado ekde 1981.

Kiel kreiĝis LKK?

Triope, Septier, Danvy, Le Puil, ni prizorgis la gazeton de la junaj SAT-anoj “La Juna Penso”. Post artikoloj pri drogoj kaj samseksemeco, ni havis akrajn riproĉojn de la Plenumkomitato de SAT (ni “misuzis” la monon de la laboristoj!). Tial ni decidis krei “liberan zageton”, kie cenzuro ne ekzistos.

Ĝi havas sufiĉe malkutiman nomon por gazeto. Kiel ĝi ekhavis ĝin?

Ni metis plurajn nomojn en ĉapelon, kaj poste elektis hazarde la unuan nomon kiu prezentiĝis! Ĝin proponis Jopetro Danvy. En tiu nomo oni povas vidi ian referencon al la verko de Solĵenicin “La pavilono de l’ kanceruloj”. Sed antaŭ ĉio ĝi estas ja provokema titolo!

La Kancerkliniko ekzistas jam de 35 jaroj, al kio vi atribuas tion?

Al la fakto ke neniam venis konkurenca “zageto”. Ankaŭ al la fakto ke ne ĉiuj e-istoj estas fridpisuloj! Multaj homoj konscias ke nur en LKK ili povas aperigi siajn tekstojn kaj desegnojn: ja ĉiam aperas desegnitaj bendoj, ĉefe de Serge Sire kaj Arnau, en LKK, ofte erotikaj, pornaj por la supre cititaj fridpisuloj!

“Politika, Kultura, Skandelema kaj Ajnista”. Ĉu tiu devizo ekzistas ekde la komenco?

Komence LKK estis nur “politika kaj kultura”. Post pluraj atakoj ĝi iĝis plie “skandalema” kaj por montri ke ni fajfas pri ĉiuj kritikoj, ĝi plie iĝis “ajnista” (tion trovis Serge Sire). Ja ankaŭ la ĵus aperinta numero iĝis scienca! Kial ne? Humuro rajtigas ĉion, ĉu ne?

Kiuj estis la skandaloj en LKK?

En la unuaj jaroj kiam ni aperigis poemon de Aldo de Giorgi, iu Napokapo minacis nin pri proceso. Same kiam ni aperigis preskaŭ blankan paĝon por anonci ke Silfer gajnis (gaj-nis) la premion “La verko de la jaro”, konkurso kiun li mem kreis la antaŭan jaron! Ankaŭ kun SAT komence ni havis plurajn problemojn kaj la tiama prezidanto de la Plenumkomitato nomis nin, Le Puil, Septier, Danvy — la tri kreintoj de LKK — “La tri sennomaj nuloj”; Sekve de tio, Serge Sire (la kvara musketero, kiu akompanas nin ekde la numero 1 — do tuj post la numero 0) faris desegnon kie la kapoj de la tri estis anstataŭigitaj per grandaj nuloj!

Kiel vi taksas ĝian kontribuon al la Esperanta kulturo? Ĉu ĝi havas la ĝustan prestiĝon kiun ĝi meritas?

Al LKK kontribuis amaso da homoj. Per noveloj, poemoj, desegnoj, eseoj, politikaj artikoloj. El la plej konataj, jen William Auld, Reto Rossetti, Georgo Lagrange (S. Elgo), Aldo de Giorgi (ĉiuj kvar bedaŭrinde mortis), Stefan Maul, Istvan Ertl, Jorge Camacho, Kris Long, Michel Duc Goninaz, Mao Zifu, Stefan MacGill, Renato Corsetti, Mikaelo Bronŝtejn, Peter Browne, Ionel Onet, Manuel de Seabra, Arnau... (senkulpigu min tiuj kiujn mi forgesis!). Notindas ke ĉiuj tiuj homoj spontane verkis en LKK. Ni neniam privilegiis konatajn aŭtorojn, kaj larĝbrake akceptis kaj as kaj os tute nekonatajn homojn — gravas nur la kvalito, la originaleco; cenzuro ne ekzistas en LKK, iras rubujen nur la seninteresaj tekstoj! — Ni neniam celis prestiĝon... tamen ne malĝojigis nin konstati ke sep mencioj pri LKK eniris PIV-on — kaj ni eĉ ankaŭ ricevis la premion Grabowski!

Kiel funkciadis la kabaredo “La Ruza Kruĉo”?

Spektaklo okazis po unufoje monate de oktobro 1978 ĝis januaro 1982; dum la unuaj kvar jaroj en kafejoj ĉirkaŭ la placo de l’ Bastilo, kaj la lastan jaron en Montmartra kabaredo, kie mi ankaŭ kantis en la franca ĉiun semajnon. Meznombre ĉeestis kvindek spektantoj. La ĉefaj kontribuantoj estis: Georgo Lagrange, Jopetro Danvy, Solen kaj Arno Lagrange, Serge Sire, Laŭrenco Septier, Armela LeQuint, Michel Audibert kaj du kantistoj Michel Kavlan kaj mi mem. Ankaŭ pluraj nefrancoj estis invititaj; Ĝanfranko Molle, Marĉela (ambaŭ el Italio), Stefan MacGill kaj Loes Demmendaal (Nederlando), Triksini (Germanio), Marilu (Svisio). Post la fino de la ĉiumonata kabaredo, skipo prezentis spektaklojn en diversaj lokoj, i.a. en la UK de 1982 en Antverpeno, kie William Auld diris al ni post nia parodio de la ĉefteatraĵo, ke ĉi lasta pli bonis ol la teatraĵo mem!

Kial nur 11 jarojn post via lasta kasedo, vi registris vian unuan ko-diskon?

Ĉar tutsimple mi atendis proponon de iu eldonisto! Mi ne havis sufiĉe da mono por pagi studion kaj muzikiston (mi ja akompanas min per gitaro, sed por disko pli bone ke mi tion ne faru!). Dank’ al Flo (Vinilkosmo) mi povis registri mian unuan K-diskon, kun la akompano de JoMo. Mi nun havas sufiĉe da materialo por dua ko-disko, do eble post malpli ol 10 jaroj tio okazos...

Viaj malnovaj kasedoj jam ne plu aĉeteblas, ĉu vi jam pensis disponigi ilin en Interreto, por ke la pli juna generacio povu koni ilin?

Ne. Mi preferus ke tiuj kasedoj iĝu ko-diskoj! Pri disponigo en interreto povas decidi nur la eldonistoj (Edistudio kaj Vinilkosmo, krom “Ne donu tro”, kiun mi mem eldonis). Kaj vi konas la problemon pri piratado en interreto! Multe kostas registradoj kaj ne ĉio povas esti akirebla senpage. Provu tion ĉe panvendisto kaj mi dubas pri la rezulto!

Kiuj estas la kriterioj, per kiuj vi elektas la verkojn kiujn vi trakudas?

Mi ĉiam tradukas librojn kun mia kunulino Armela LeQuint. Ĝis nun aperis: “Florville kaj Courval” de Sade, “La maljunulino kiu paŝis en la maro” de San-Antonio, “Higieno de l’ murdisto” de Amélie Nothomb, “Paĉjo, kio estas rasismo?” de Tahar Ben Jelloun, “Vojaĝo ĝis noktofino” de Céline, “Jules Verne esperantisto!” de Lionel Dupuy”, “La leciono” de Ionesco, “Sonĝoj de Kristalo” de Jérôme Leroy. La kriterioj estas variaj: unue trovi valoran tekston famkonatan aŭ ne, kaj due provi alfronti defiojn. Ekzemple pri la novelego de la Markizo de SadeFlorville kaj Courval” barakti kun la stilo de la franca lingvo de la dek-oka jarcento, ĉe “La maljunulino” kun slangaĵoj kaj multaj “tabuaj” vortoj, kaj ĉe “Vojaĝo ĝis noktofino” de Céline (unu el la plej grandaj francaj verkistoj de la dudeka jarcento), kun lia stilo “populara”, “slanga”.

En la 90-aj jaroj estis kritikoj rilate al la vortaro Franca-Esperanto redaktita de vi. Kiel vi nun vidas la aferon? Ĉu vi havas planojn lanĉi novan eldonon de tiu vortaro?

Unue ne nur mi redaktis tiun vortaron, sed skipo, el kiuj la du ĉefaj anoj ja estis mi kaj Jopetro Danvy. Estis kelkaj kritikoj sed ankaŭ multaj laŭdoj (ekz. de Manuel de Seabra, kiu mem faris plurajn vortarojn kaj bone scias pri kio li parolas!). Mi havas planon tre baldaŭ aperigi suplementon.

Kiuj estas viaj estontaj planoj, kaj kiun estonton vi vidas por LKK?

Kun Armela mi preskaŭ fintradukis “La lasta minuto antaŭ la sturmo” (356 paĝoj) de juna franca verkisto, tre maldekstre engaĝita kaj pli kaj pli konata, Jérôme Leroy (jam aperis ĉe la Eldonfako de SAT “Sonĝoj de kristalo” de la sama aŭtoro). LKK daŭre aperos, kaj daŭre venas novaj kunlaborantoj al nia Kliniko. Kompreneble ankaŭ plezurigus nin se venus novaj abonantoj. Iam ni sloganis: “LKK, la zageto kiu baldaŭ havos pli da kunlaborantoj ol da abonantoj”. Sed tamen pri mono mi ĉiam elturniĝis, ofte kun helpo de kelkaj homoj. Mi ne kredas ke LKK postvivos min, sed mi esperas ke tiam kreiĝos samspeca gazeto. Ĉiel Armela diris al mi ke LKK estas mia “dancistino”... kaj ŝi preferas tiun ĉi al tiuj de iu Stros Kan*! Do...

* Dominique Strauss-Kahn — Franca politikisto akuzita pri seksperforto kontraŭ hotelĉambristino.

Ĉu vi estas plentempa esperantisto?

Ne! Mi ne estas kaj neniam estis! Tamen ĉiutage pro La KancerKlinko, niaj tradukoj, la korektado de la SAT-Amikara gazeto “La Sago”, mia tiea rubriko “Libro vivas pli longe ol unu sezono”, miaj kanzonoj, la reviziado de la vortaro “français-Espéranto” kaj la prezidanteco de la grupo de Bourges (kun la redaktado de ties bulteno)... mi esperantumas dum pluraj horoj!

Pliaj informoj pri la gazeto, akireblas ĉe

lkk@free.fr

Por aŭskulti fragmentojn el “Mi estas”

http://www.vinilkosmo-mp3.com

“Multaj homoj konscias ke nur en LKK ili povas aperigi siajn tekstojn kaj desegnojn”

“Cenzuro ne ekzistas en LKK, iras rubujen nur la seninteresaj tekstoj!”

“Ne ĉio povas esti akirebla senpage. Provu tion ĉe panvendisto kaj mi dubas pri la rezulto!”