Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

INTERVJUO

Michael Boris Mandirola – “Ni aranĝis veran IJK-n en Afriko”

Eĉ se vi ne estas tre aktiva en la Esperanto-movado, vi certe “aŭdis” pri iom varme publike diskutitaj polemikoj, en kiuj TEJO, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, estis envolvita en la lastaj jaroj. La ĉefa debato temis pri la jura sendependiĝo de TEJO, kiu vekis intensajn debatojn ĝis – kaj eĉ post – la ŝanĝo de la regularo: ekaperis konfliktoj kun UEA kaj la Ĝenerala Direktoro de la Centra Oficejo pri praktikaĵoj de la jura sendependiĝo.

Dume, en la fono, granda skipo laboris por realigi alian gravan paŝon por la junulara movado: la unua Internacian Junulara Kongreson en Afriko – La 73-an IJK en Aneho, Togolando, kiu okazis kadre de alia projekto: La Afrik-Eŭropa Junulara Kapabligo (AEJK).

Meze – aŭ eĉ pli bone, ĉe la fronto – estis Michael Boris Mandirola, prezidanto de TEJO de 2015 ĝis 2017. La 29-jara komputil-inĝeniero el Torino, Italio, akceptis la defiojn realigi tiujn ne unuanimajn – same ne facilajn – entreprenojn por la organizo. Li neeviteble ricevis laŭdojn kaj kritikojn. Responde al la kritikistoj, eble valida aserto estus la esprimo “Ne ricevas kritikojn nur tiuj, kiuj nenion faras”. Kaj multo okazis sub lia mandato, kiel vi povas legi en ĉi tiu intervjuo!

Demandoj:

Rogener PAVINSKI kaj Pierre VITTET

Kio estis la Afrik-Eŭropa Junulara Kapabligo-projekto kaj kiamaniere vi rolis en tiu projekto?

Afrik-Eŭropa Junulara Kapabligo (AEJK) estas projekto de kapablokonstruado por junularaj organizoj, ĝin kunordigas TEJO kaj partneras ĝiaj landaj sekcioj (eventuale partnere tra aliaj organizoj). Kadre de AEJK, junaj afrikaj kaj eŭropaj esperantistoj renkontiĝis en Afriko kaj Eŭropo por pluevoluigi sin kiel aktivulojn, krei novajn kontaktojn kaj plifortigi siajn organizojn. La projekto naskiĝis de la deziro subteni la okazigon de la Afrika IJK, sed fine rezultigis multe pli ampleksan kaj plurcelan projekton.

La ideo de tia projekto difiniĝis en la printempo de 2015 kaj dekomence mi forte subtenis ĝian okazigon. Fakte tuj post mia elektiĝo kiel TEJO-prezidanto, mi invitis la direktoron de Kosmo, la firmao kiu preparadis la subvencipeton, veni al Visbadeno dum la IJK por trakti la projekton, kiu poste sukcesis ĉe la dua provo. Mi ne povus plej klare difini mian rolon en AEJK. kiel prezidanto de TEJO (ĝis aŭgusto 2017) mi neeviteble estis kerne engaĝita en la projekto kaj, kiel ĉefa kontaktopersono en la estraro, mi okupiĝis pri la plej diversaj decidendaĵoj kaj traktendaĵoj, ĉefe kunlabore kun la kunordiganto de la projekto Pierre Vittet, kiu multege laboris por ĝia sukcesigo. Mi ankaŭ zorgis pri la projekto de la vidpunkto de la Itala Esperantista Junularo kiel ĝia respondeculo en la organiza teamo de la Internacia Junualara Festivalo (IJF) 2017, kiu gastigis trejnadon por trejnistoj.

Ĉu la unua IJK en Afriko estis la pinto de tiu projekto? Kion vi reliefigos el ĝi?

La unua IJK en Afriko estis la pinto de la projekto, kaj laŭ kvanto de partoprenantoj kaj atendoj en la movado. Parolante pri la “Afrika IJK”, antaŭe oni imagis etan renkontiĝon de eble 30 aŭ 40 homoj rezulte de grandega laborforto kaj financa investo. Male, danke al AEJK ĝi estis evento kun pli ol 100 homoj el pli ol 20 landoj (el ili 10 afrikaj!), kun riĉa kaj ampleksa trejnada programo kaj kernaj movadaj momentoj, kiel vera elekto de nova Estraro. Krome la impona financa subteno de Eŭropa Unio kaj la malavaraj donacoj de multaj samideanoj evitis financan katastrofon. Ni ne aranĝis eventeton simple por diri ke okazis IJK en Afriko. Ni aranĝis veran Internacian Junularan Kongreson en Afriko kaj grandegan dankon kaj gratulon meritas nia estrarano pri kongresoj Arina kaj ĉiuj aliaj homoj, kiuj ĝin organizis.

Kio laŭ vi mankis, kaj kio estis super la atendoj en la tuta projekto?

Ĉefa bedaŭrinda manko estis la vizoj por ebligi partoprenon de ĉiuj afrikanoj en la eŭropaj renkontiĝoj. Malgraŭ grandaj streboj, plejparto ne povis vojaĝi al Italujo por la IJF kaj antaŭvideble ankaŭ en la JES ne estos abunda afrika partopreno. Mi ankaŭ dirus ke plurfoje mankis homfortoj por plej kvalite realigi la projekton kun ĝustatempa atento al detaloj. Sed ni devas konsideri ke mankis buĝeto por dungi homojn.

Ja mi bedaŭras ke foje mankis la ĝusta kunlabora etoso kun iuj partneroj, kvankam pluraj pozitive kaj elstare kunlaboris al la projekto, tamen tiaj missintenoj estintus eviteblaj per pli atenta, ĝusta kaj frua komunikado inter TEJO kaj la partneroj. Malgraŭ tiuj malfacilaĵoj, mi dirus ke la fakto mem ke Eŭropa Unio subtenis 145 000-eŭran Esperantan projekton estis io super la atendoj, kiuj antaŭe estis en nia movado. Mi kredas ke ankaŭ la kvalito de la IJK kaj de la trejnadoj estis super la atendoj, kiujn oni havis.

Kiujn semojn la IJK kaj AEJK ĝenerale lasos al la eŭropaj kaj al la afrikaj organizoj, kiuj partoprenis en ĝi?

Tre grava heredaĵo estas la nova generacio da trejnistoj, kiu trejniĝis dum la IJF. Unuafoje ankaŭ junaj afrikaj esperantistoj iĝis trejnistoj. Krome, ŝajnas ke en Togolando emancipiĝas nia landa sekcio, kio estas bona evoluo de la bedaŭrindaj problemoj, kiuj okazis kun UTE (Unuiĝo Togolanda por Esperanto). Esperinde ankaŭ pluraj afrikaj aktivuloj, el landoj kie ankoraŭ ne ekzistas landa sekcio de TEJO, spertiĝis kaj motiviĝis sufiĉe por ĝin starigi kaj ekgvidi.

Alia grava heredaĵo estas la interkultura sperto kaj la amikaj ligoj, kiuj kreiĝis dum ĉi tiu projekto. Estas frue por taksi ĉion, kion tio signifos, sed sendubas ke tio estas ekstreme valora kaj ĉarma afero.

Kion vi pensas pri la inkluzivigo de trejnadaj programoj ene de Esperantaj aranĝoj? Ĉu ili oferas novajn oportunojn aŭ ĉefe tedigas la partoprenantojn?

Teda trejnado estas malbona trejnado, kiu ne devus okazi! TEJO devas zorgi ke nur kapabligitaj trejnistoj liveru trejnadon dum niaj aranĝoj kaj varti la evoluon de la trejnistoj tiel ke oni liveru kvalitajn, interesajn kaj engaĝajn trejnadojn. Danke al la pasintjara partnerado ETEY (Empower Trainers, Empower Youth!), al la projekto Trejnu la Trejnistojn kaj al AEJK, kreiĝis TEJO-trejnistaro, kies tasko estas ĝuste liveri kvalitajn trejnadojn dum Esperanto-aranĝoj, kaj kadre de la projektoj en kiuj TEJO kaj ĝiaj landaj sekcioj estas engaĝitaj. Fakte, en novembro eĉ okazis la unua TTR (TEJO-Trejnista Renkontiĝo), en kiu ni, trejnistoj, okupiĝis pri niaj evoluo kaj pliboniĝo.

Trejnadoj gravas, ĉar kreskigi la kapablojn de niaj aktivuloj estas maniero altigi la nivelon kaj la kvaliton de nia agado por Esperanto krom esti mem statuta celo de TEJO.

Cetere ni liveras dum niaj eventoj trejnadojn, kiuj en la ekstera mondo estus vendataj kontraŭ centoj da eŭroj. Tio estas ja grandega oportuno por la TEJO-aktivuloj kaj ni devas krei pli da konscio pri ĝia valoro.

Kion vi povas diri pri la konataj konfliktoj inter la organizado de IJK kun landa asocio en Togolando kaj la Itala Esperantista Junularo?

UTE depostulis kernan decidan rolon, kiun evidente TEJO ne povas agnoski en organizado de nia ĉefevento. TEJO estas junulara organizo en la senco ke ĝia celgrupo estas gejunuloj sed ankaŭ ke ĝi estas junulare gvidata. Junulara aŭtonomio estas grava valoro por ni. Kompreneble tio ankaŭ vekis delonge dormantajn personajn konfliktojn interne de la togolanda E-movado kaj inter kelkaj lokaj esperantistoj kaj UEA. Rilate la konflikton kun IEJ, ĝi estas mia landa sekcio en kiu mi estraranis 11 jarojn. Tial mi aparte bedaŭras la sintenon al TEJO de kelkaj ĝiaj nunaj estraranoj kaj la malfacilan kunlaboron, kiu kreiĝis. Mi preferas ne komenti pli detale ĉi tie.

Dum via prezidanteco, via ĉefa prioritato estis la jura memstariĝo de TEJO. Kiuj estas la plej gravaj paŝoj, kiujn TEJO povas entrepreni nur kiel jure sendependa organizo?

La plej grava afero ne estas tio kion ni povis fari sed kion ni ne plu riskis rilate al eksteraj rilatoj kaj subvencioj pro la malklara administra situacio. La unua paŝo estis malfermo de propra bankokonto, alinivele mi esperas ke en 2018 TEJO akiros akreditiĝon ĉe Unesko kaj ĉe EKOSOK (Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj).

Kiel vi rigardas la elekton de Francesco Maurelli por la TEJO-estraro, dum vi ambaŭ subskribis kontrakton inter TEJO kaj Kosmo (entrepreno de Maurelli) por akiri subvenciojn el Eŭropa Unio?

Mi pensas ke TEJO gajnis multon de lia elekto. Aktivulo kun tiaj sperto, kompetento, viziemo kaj dialektiko estis absolute necesa, aparte por la rilatoj kun UEA. Mi ne vidis alian homon en TEJO, kiu povintus taŭge transpreni tion.

Pri la rilatoj inter Kosmo kaj TEJO, mi persone atendis pli akrajn polemikojn kaj tute antaŭvideblis ke iuj plendos pri intereskonflikto. Ankaŭ tial la antaŭa TEJO-Estraro decidis subskribi kontrakton, kiu kovros la tutan estraran mandaton kaj kiu jam difinas – eĉ se kompreneble kun ioma flekseblo – kiom da projektoj kaj je kiuj kondiĉoj TEJO komisias al Kosmo. Do ĝuste per tiu kontrakto, kiu klare antaŭfiksas la kondiĉojn de la kunlaboro ni apenaŭigis la intereskonflikton. Cetere la publika subskribo de kontrakto estas klara signalo al tiuj, kiuj aludis aŭ rekte akuzis pri kontraŭleĝeco.

Ekster la estraro, ĉu vi plu havos iun taskon ene de TEJO? Ĉu vi havas iun rolon ĉe Kosmo?

Momente mi estas TEJO-komitatano Ĉ, UEA-komitatano A por TEJO kaj membras en la elektaj Komisionoj, krome mi estas trejnisto kaj mi aktivas en Forumo Junulara Eŭropa. Mi dirus ke tio sufiĉas. Antaŭvideble mi membros en TEJO ankoraŭ dum 7 jaroj kaj estas tro longa tempo por diri kion mi faros kaj kiel mi eventuale pluaktivos. Mia rolo ĉe Kosmo estas kliento kaj en tiu rolo mi havas tre pozitivajn kunlaborajn spertojn en TEJO samkiel en la aliaj Esperantaj organizoj, kiujn mi kungvidis.

Vi estis unu el la ĉefaj publikaj movadanoj, kiuj estis ĉe la fronto en la krizo inter TEJO kaj UEA lastatempe. Ĉu vi kredas ke UEA faris ĝustan paŝon pri la ŝanĝo de la Ĝenerala Direktoro? Ĉu ĜD, kiu ne loĝas en Roterdamo, estas taŭga solvo?

Mi estis frua subtenanto de Veronika Poór, do evidente mi tre bedaŭras la misevoluon de la kunlaboro. La pluraj konfliktoj kaj la misfokuso en la laboro de ĜD iompostiome iĝis solvenda problemego. Mi komence esperis alian finon, sed ni alvenis al situacio en kiu ŝanĝo de Ĝenerala Direktoro ne nur estis absolute necesa, sed estis ia liberiĝo por nia Movado.

Malgraŭ ĉio ni ne forgesu la valoran heredaĵon de ĉi tiuj du jaroj, ekzemple la statutan reformon kaj la ampleksigon de la volontularo. Rilate al la ĉeesto de la ĜD en la Centra Oficejo, evidente tio estus preferinda, tamen mi mem profesie ofte retlaboris kaj konscias ke tio estas konsiderebla opcio; mi pensas ke ĝi povas funkcii.

“Ni ne aranĝis eventeton simple por diri ke okazis IJK en Afriko. Ni aranĝis veran Internacian Junularan Kongreson en Afriko”

“Tre grava heredaĵo estas la nova generacio da trejnistoj [...] Unuafoje ankaŭ junaj afrikaj esperantistoj iĝis trejnistoj”