Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

INTERVJUO

Jorge Montanari – Futbalo kiel universala lingvo

Rogener PAVINSKI

Futbalo estas la plej populara sporto en la mondo. Ĉirkaŭ 270 milionoj da homoj estas engaĝitaj en tiu sporto diversmaniere tra la mondo. La ĉefa organizaĵo, kiu regas la sporton, estas FIFA (Federacio Internacia de Futbalo Asocia), kaj ĝi ĉiujn kvar jarojn okazigas la Mondpokalon, tiom famkonatan eventon, ke ĝi havas duoble pli da spektantoj ol la Olimpikaj Ludoj.

Sed ne ĉiuj nacioj rajtas esti reprezentataj en FIFA. Por tiuj etaj landoj kaj minoritatoj ekzistas la NF-Board (Nova Federacia Ligo), en kiu membras futbalteamoj de regionaj, minoritataj kaj senŝtataj popoloj, kiel Vatikano aŭ Okcitanio. Ĉu nur kiel lingvo, Esperanto povus havi propran oficialan teamon? Jen la defio kaj revo, kiujn havis junaj argentinaj sportŝatantoj, inter ili la esperantisto Jorge Montanari. Scienco-esploristo kaj profesoro, kiu ankaŭ umas pri muziko kaj verkado, Jorge vere pasie amas la britdevenan sporton. Li estis unu el la iniciatintoj kaj la trejnisto de la unua oficiala matĉo de la Esperanto-futbalteamo.

La matĉo, kiu donis la oficialan rekonon de internaciaj piedpilkaj asocioj al la Esperanta teamo okazis la 31an de julio en Bonaero, kadre de la 99-a Universala Kongreso. Nia teamo malvenkis per 8-3. La rezulto kompreneble ne estis favora al ni, sed la ludo mem plaĉis al la ĉirkaŭ 60 apogantoj de nia teamo, kiuj ĉeestis la matĉon . Jorge klarigas, ke tiu malvenko estis konsiderata kiel sukceso. Ĉu eĉ en futbalmatĉoj esperantistoj devas longe atendi la finan (aŭ ian) venkon?

Kial krei Esperantan piedpilkan teamon?

Ĉar tio estis mia revo, kaj samtempe per tiu ideo oni povus ege helpi la disvastigon de nia movado. Kiam mi unue proponis la ideon en la LKK, iu diris: “Kial ne nur simple organizi matĉojn en eta futbalkampo por teamoj el 5 ludantoj, tiel ke la kongresanoj ludu inter ili?”. Tia ideo ne profitus de la okazo por pli videbligi nian movadon. Feliĉe, mi konvinkis ilin pri la profito de tiu unika ŝanco. Malgraŭ la malfacileco por elstarigi oficialan matĉon tute laŭregula (90 minutoj, 11 ludantoj teame, granda kampo) kaj krei oficialan teamon, la klopodo fine valoris. Mi amas defiojn.

Kia estis la proceso de la kreado de E-teamo?

Mi kaj miaj kunlaborantoj de la grupo Bola Sin Manija (eo: Pilko Sen Manumo), havis la ideon ĉar ni verkis libron pri la futbalo, kiu okazas ekster FIFA, kaj ekde tiam ni revis pri kreo de nova teamo. Kiam mi eksciis, ke la UK okazos en Bonaero, mi diris: “Nu, jen la signo, ni faros tion nun”. Mi konvinkis la LKK-n, poste mi parolis pri tio kun Clay Magalhães (la konstanta kongresa sekretario), kiu kun Petra Smideliusz (LKK-ano) multe apogis min. Poste, por realigi pozitivan premon, mi kaj Jorge Cabrera (prezidanto de la LKK) kune preparis la uniformojn por la tuta teamo. Pilko Sen Manumo desegnis ilin. Se la matĉo fine ne okazus, ni estus perdintaj multe da mono. Mi parolis kun la prezidanto de la CSANF (Sud-Amerika Konsilio pri Novaj Federacioj), kiu estas la kontinenta branĉo de NF-Board, kaj li ŝategis la ideon kaj tuj proponis la teamon de la Armen-devena komunumo kiel kontraŭan teamon. Poste mi devis trovi ejon por la matĉo kaj por tiu celo mi trairis milojn da vojoj ĝis la atingo de la apogo de la urba registaro, kiu donis al ni la stadionon. Bonŝance, tiam UEA jam konfirmis la matĉon kiel oficialan programeron de la UK kaj ni lanĉis retan aliĝilon por la partoprenontoj de la UK, kiuj ŝatus ludi. Ni alvokis ĉiujn partoprenontojn al la sola praktiko, kiun ni havis antaŭ la matĉo. Tiam ni fine formis la teamon.

Kio estas la NF-Board?

Ĝi estas organizaĵo paralela al FIFA, neoficiale ankaŭ konata kiel “Ne-FIFA Ligo”. Ĝi kunigas teamojn, kiuj ne estas rekonataj de FIFA ĉar ili ne reprezentas oficialajn landojn. Ekzemple, la cigana popolo, la laponoj, Kurdistano apartenas al NF-Board. Ĝi organizas mondpokalojn kaj turnirojn kiel la “Pokalo VIVA”. Mi mem, ekzemple, sciis pri la ekzistado de kelkaj kvazaŭnacioj kiel la Seborga (Seborgo), Sealando aŭ Raetia (Retio) danke al la NF-Board. Ekde nun, Esperanto eniras tiun futbalan movadon kaj estas invitebla al turniroj. Ni laboros por ke ĝi estu ne nur invitebla sed ankaŭ invitinda.

Ĉu tio altiris atenton de la gazetaro?

Jes, la matĉo estis anoncita, inter aliaj, per la sporta ĵurnalo “Olé”, la plej grava el Argentino. Rimarkinde, la artikolo menciis ke ĝi okazos kiel programero de la UK, kaj ĝi estis, laŭ mia scio, la sola mencio pri la UK en la gravaj ĵurnaloj el Bonaero. Tio indikas multe pri la povo de la futbalo kiel disvastigilo pri nia lingvo.

Kiel evoluis la matĉo? Kiuj estis niaj plej bonaj ludistoj?

Kompreneble la kontraŭa teamo estis favorata jam antaŭ la matĉo ĉar ĝi ofte praktikas kune. Ni praktikis nur unufoje antaŭ la matĉo kaj la plejmulto el niaj ludantoj ne interkonatiĝis ĝis tiu praktiko. Ni, la trejnistoj, sciis ke ni ne povos venki, do nia celo estis fari golon, almenaŭ unu, kaj ricevi malpli ol dek kontraŭgolojn. La komenco de la matĉo estis terura, ni ricevis multajn golojn dum la unua duonhoro. Oni devas mencii, ke ni komencis la matĉon kun niaj plej malfortaj ludantoj, t.e. ludantoj kvardek-kelk-jaraĝaj, por ke ili simbole ludu ĉirkaŭ dudek minutojn. La Armen-devenaj profitis de la okazo por enpafi ses golojn. Ni enirigis kvar anstataŭantojn kaj ordonis nian teamon ŝanĝi la taktikon, tiam ni sukcesis enpafi tri golojn antaŭ la paŭzo.

La fina rezulto estis venko de la Armen-devenuloj per 8 kontraŭ 3. Sed ĉar nia mirinda apogantaro vidis la progreson de nia teamo, kiu ludis tute egale dum la dua duono, la fina sento estis tiu de “sukceso”. Ni ricevis pokalon (la CSANF donis du egalajn pokalojn al la teamoj) kaj ni sentis tion kiel veran venkon. Tio estis la venko de la ideo pri la realigo de nia teamo kun ludantoj el la tuta mondo. En la Ne-FIFA mondo foje matĉoj finiĝas 20-0, 11-0 ktp. Ni sukcesis fari bonegajn golojn. Laŭ la vidpunkto de la tuta trejnistaro, Sirio, Paulinho, Demasi, Cabrera kaj Efremov estis niaj steloj, sed la teamanoj donis ĉion, kion ili povis. Kaj pro tio la apogantaro tute emociiĝis. Oni devus aldoni al la listo nian golulon Alejandro, kiu, malgraŭ la goloj en la unua duono, tute ŝlosis la golejon dum la dua parto kaj iĝis nevenkebla.

Kia estis la teamo, ĉu nur kongresanoj ludis?

La ludantaro formiĝis per kongresanoj el Argentino, D.R.Kongo, Rusio, Kubo, Germanio, Brazilo, Nikaragvo, Kolombio kaj per kvar lokaj Esperanto-apogantoj, kiuj delonge scias pri nia movado sed ankoraŭ ne studis la internacian lingvon. Ili kutime ludas futbalon kun 11 ludantoj kaj ili estis seriozaj pri la ŝanco reprezenti gravan internacian movadon. Ili klopodis lerni ĉion, kion ili povis dum la semajno antaŭ la matĉo. Ni lernigis al ili etan vortaron el 15 bazaj esprimoj por interkompreno dum la ludo. Neniu krokodilis. Tio estas alia flanko de la utileco de la teamo: ĉar ili volas daŭrigi la partoprenon, ili aliĝos al la kurso pri Esperanto.

Kio estas nun la futuro de nia teamo?

Ni kunvenis kun la prezidanto de la estonta LKK el Francio, ĉar nun UEA intencas inkludigi la futbalmatĉon de nia ludantaro en la venonta UK. Ni laboros por tiu celo. Espereble ankaŭ la NF- Board apogu la ideon iel. Krom tio, lokaj kongresoj kiel la januara brazila kongreso en Rio aŭ la venonta argentina-ĉilia kongreso povos prezenti okazojn por organizi matĉon kun sud-amerikaj ludantoj kontraŭ iu alia CSANF-teamo. Aliflanke ni esperas esti invititaj al venontaj NF-Board-mondpokaloj, kaj mi pensas, ke ni povus prezenti teamon, alvokante esperantistajn ludantojn el la regiono, kie la turniro okazos. Ni esperas ke nun nia futbala movado kreskos kaj pli da ludantoj troviĝos por la venontaj okazoj.

Ĉu la E-teamo povus iam fariĝi profesia teamo?

Laŭ la strikta signifo de “profesia”, mi ne imagas tiun eblon. Sed, unu celo por la estonteco povus esti ludi sur la nivelo de la grandaj teamoj de la ne-FIFA-mondo, kiel Padanio aŭ Okcitanio. Sincere, tiu celo lokiĝas post multe da laboro, eble jaroj. Unue ni devus venki pli novajn teamojn kiel Darfuro, kiu partoprenis la lastan CONIFA-Pokalon.

Ĉu vi mem ludas piedpilkon?

Ne, mi amegis ludi, neprofesie, kiam mi estis iom pli juna. Sed mi estis tiel mallerta, ke mi neniam elektus min mem por partopreni la ludantaron.

Kiu estas viaj preferataj sportoj?

Kompreneble futbalo, sed mi ŝategas ankaŭ alternativajn sportojn. En Pilko Sen Manumo ni okupiĝas pri la plej strangaj sportoj. Ni iris al mondpokalo pri Kabaddi (ia luktoarto) en Barato, ni jam spektis sportojn kiel “allogado de vermoj”, Sepak Takraw kaj Ringosporto. Ni ankaŭ kreis nian propran sporton, nomata Pingpongo aŭ Tabloteniso Kun Obstakloj, kiun ni organizas tre serioze. Ĝi nuntempe estas ludata regule en Argentino, Urugvaĵo kaj Norvegio, kaj ekde nun ankaŭ en Kimrio dum la Tutmondaj Alternativoj Ludoj (Wales World Alternative Games). En nia paĝaro pingpongo.com.ar vi trovos informon por ludi ĝin. Ĉiu organizanta lando devas organizi almenaŭ kvar grandajn turnirojn jare.

Esperantistoj kutime ne estas sportemaj. Ĉu laŭ vi indas kaj eblas tion ŝanĝi?

Kompreneble tio devas ŝanĝiĝi! Sed ne ĉiuj esperantistoj estas nesportistoj. Al mi ne plaĉas tiu flanko de la movado kiu, elitisme, malestimas kelkajn popularajn aferojn. Universala lingvo taŭgas por ĉiu celo, ne nur por belartoj aŭ por altnivelaj diskutoj pri sociaj aŭ kulturaj aferoj. Ankaŭ sporto estas kvazaŭ universala lingvo. Precipe futbalo, kiu estas tre populara, estas preskaŭ universala.

La pilko estas moviĝanta bildvortaro, kiun ĉiuj komprenas. La bona futbalo ne dividas, ĝi kunigas la homaron. Kiam Barcelona ludas kontraŭ Real Madrid, la okuloj de multaj personoj celas la ekranon: Riĉulo el Svedio, malriĉulino el Rumanio, ĉeha studentino kaj kuba kuracisto spektas la matĉon. Sporto estas kultura fakto. Ĝi estas bona por la korpa kaj mensa sano. Kiam mi unue renkontis Osmo Buller en la komenco de la UK, li montris al mi ke li estis kunportanta sian futbal-kluban identigilon, de fama nederlanda teamo. Mark Fettes same esprimis sian feliĉon pri la ideo de la futbalmatĉo. Per tiuj lumoj, nia komenca vojo iĝis pli klara.

Spektu la unuan golon de la Esperanto-teamo en nia retejo:

www.kontakto.tejo.org

“...nia celo estis fari golon, almenaŭ unu, kaj ricevi malpli ol dek golojn”.

“La pilko estas movanta bildvortaro, kiun ĉiuj komprenas”.

Teamo Esperanto:

1 Adrian ALEJANDRO (Argentino)

2 Roman EFREMOV (Rusio)

3 Agustín KRUCHOWSKY (Argentino)

4 Fráncel BRIEL GIL (Kubo)

5 Gonzalo SIRIO (Argentino)

6 Mauro MARTINEZ (Argentino)

7 Alejandro CABRERA (Argentino)

8 Sergei LOKIS (Rusio)

9 Emile MALANDA (Kongo R.D.)

10 Pedro Paulo de Freitas PAULINHO (Brazilo)

11 Jefferson RUBIO BOHÓRQUEZ (Kolombio)

13 Thomas KLEEMANN (Germanio)

14 Lionel FESTA (Argentino)

15 Maximiliano CATANIA (Argentino)

16 Pablo FISHER (Argentino)

17 Leonardo DICCIARDELLI (Argentino)

18 Fernando SUAREZ (Nikaragvo)

19 Rafael LOPEZ BINAGHI (Argentino)

20 Alejandro DEMASI (Argentino)

Trejnistaro:

Taktikistoj: Juan Pablo ALVAREZ (Arg), Francisco GODINEZ GALAY (Arg), Jorge MONTANARI (Arg)

Golula Trejnisto: Juan Martin Gutierrez JUMAGU (Arg)

Kamphelpantoj: Adrián DESIDERATO (Arg), Patricio GRONDA (Arg)

Kuriozaĵo: La ideo krei Esperanto-futbalteamon ne estas tiom nova. Jam en 2006, du danaj artistoj, Olof Olsson kaj Daniel Salomon, provis fari la samon, sed tiu teamo neniam ludis unu solan matĉon.