Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

INTERVJUO

ŜANĜO – Nova Esperanta muzikgrupo!

Romualda JEZIOROWSKA kaj Rogener PAVINSKI

Ankoraŭ eĉ ne unu albumo aperis kaj ili jam estas konataj, ne nur en Pollando – ilia hejmlando – sed ankaŭ en la internacia muzika merkato. Temas pri ŜANĜO, muzikgrupo el Vroclavo, kiu pro idealismaj kialoj decidis uzi Esperanton kiel lingvon de sia muziko. Ili prezentas vastan mondmuzikan stilon uzante multajn interesajn kaj nekutimajn muzikilojn el preskaŭ ĉiuj mondopartoj.

La teamo estis fondita en la jaro 2011 de Kamil Rogoziński kaj konsistas el preskaŭ 10 muzikistoj, kiuj plejparte ludas ankaŭ en aliaj muzikgrupoj en Pollando. ŜANĜO koncertas multe en Vroclavo kaj en ĝia ĉirkaŭaĵo, sed ĝi ĵus debutis ekster Pollando – unuafoje en Aŭstrio pasintmonate. Ilia unua koncerto por la Esperanto-publiko okazis en lasta JES (Junulara E-Semajno) en Szczawno-Zdrój, Pollando. Ĝi certe estis la plej vigla, freŝa kaj bunta koncerto el ĉiuj.

La apero de la unua disko – “Ŝanĝo de la Imago de la Terglobo” – estas planata por la 6a de junio. La progresojn vi povas rigardi pere de ilia fanpaĝo en Interreto. Malgraŭ ke la Internacian Lingvon la grupanoj mem ankoraŭ ne scipovas, kune kun ili registras la diskon eksterlandaj gastoj, kiuj kantas Esperante. Ĉu ili tamen finfine iam lernos E-on? Sciu tion kaj plion per nia intervjuo kun la gvidanto de ŜANĜO: Kamil Rogoziński.

Kiuj estas viaj impresoj post la unua koncerto por Esperanta publiko?

Ni estas tre kontentaj pri la koncerto. Ĉi tiun debuton ni taksas kiel sukcesan kaj kun malpacienco ni atendas la sekvajn invitojn al similaj eventoj. Antaŭ la alveno, ŝajnis al ni ke la medio estas fermita, sed ni renkontiĝis tie kun nekutima malfermeco. Tio donis al ni kuraĝon, ĉar inter homoj el tiom multege da landoj oni ja povas atendi diversaĵojn, tamen JES evidentiĝis tute amikema okazo por tiaspecaj eksperimentoj pri muziko de la globo, kiun ni prezentas. Ni kongruis unu kun la alia!

Nuntempe sur nia planedo oni povas observi plurajn separatismajn movadojn, kiuj dispecigas la Patrinon Tero en malgrandajn teritoriojn. Tiuj tendencoj estas maltrankviligaj. La esperantista publiko donas esperon por la integriĝo de la homara popolo en nepolitika senco.

Ŝanĝo estas muzikgrupo, kiu uzas Esperanton de tempo al tempo. Kial vi akceptis inviton koncerti dum JES? Kio konvinkis vin jesi?

Verdire estas ni, kiuj devus starigi la demandon al vi. Kial vi invitis nin? Ĉu temis nur pri la elementoj de Esperanto, kiuj aperas en nia muziko, aŭ eble temis pri la muzikspeco, kiun ni ludas, la mondcivitaneco en ĝi? Ni jesis pro diversaj kialoj. Plej simple estis ke vi realigis niajn atendojn rilate al nia koncerto. Krome ni estis vere scivolaj pri la speco de publiko kaj la loko, kie oni organizis la renkontiĝon.

De kie vi prenis la ideon uzi Esperanton en via muziko?

Ekde mia infanaĝo la lingvo ekzistis en mia hejmo, ĉar mia patro konas ĝin ege bone. Multfoje mi aŭdis interparolojn, en kiuj mi rimarkadis la melodiecon en la vortordo kaj belecon de la terminaro. En la jaro 2011, kiam mi ekigis la serĉadon de muzikistoj por krei muzikgrupon, tute facile mi rememoris ĉion, tiam Esperanto alvenis nature kiel parto de nia komunikado.

Por mi, ĝi estas vivanta lingvo, kiu ekde sia fundamento perfekte taŭgas por mia artista koncepto. Mi elektis Esperanton do, kiel la lingvon, kiu estas fremda por neniu, kiu ekestis por kunigi homojn en amika rondo ĉirkaŭanta nian tutan planedon.

Ĉu la koncerto antaŭ la esperantista publiko estis por vi pli granda defio ol la kutimaj klubaj koncertoj?

Ni koncertas en diversaj lokoj. Vidante tion de la vidpunkto de niaj multaj spertoj, mi povas nur diri: la koncerto komenciĝis en teatro kaj finiĝis kiel en festivalo! La koncertejo estis en bela teatro. La publiko, kiu alvenis al JES estis dancema, ili reagis vigle kaj ni sentis nin kiel sur scenejo de ekstereja festivalo! Alia grava aspekto estis la lingvo, kiu kunigis tiujn homojn en komuna celebrado.

Ni iom timetis tion ĉar ni mem ne regas la lingvon Esperanto. Tio estis ja vera defio, kiel salto en profundan akvon sen sekuriga ekipaĵo. Ni havas Esperanton en nia nomo, en titoloj de muzikpecoj, kantotekstoj ktp, sed ni mem... nek unu frazon kapablas krei...

Mi timetis ke tio ne estos bonvena – ke oni supozos, ke mi traktas la lingvon kiel artistan operacion. Mi pretigis antaŭparolojn kaj scivolemis ĉu entute mi estos komprenebla kaj kiel tio estos traktata. Alia afero dubinda estis rekta kontakto kun esperantistoj. Ĉiuj ni timetis la renkontiĝon, ke ni estos traktataj kiel perfiduloj se ni provos komuniki angle. Tamen ĉio estis kiel en iu fabelo.

Miaj antaŭparoloj dum la koncerto estis kompreneblaj kaj akceptitaj kun nekutima entuziasmo. La rektaj renkontiĝoj ekster la scenejo montris al ni, ke la lingvo internacia estas simple ponto por malferma interhoma komunikado. Kiam iu volis babili kun ni, ni simple parolis angle sen iu ajn komplekso. Post la koncerto ni estis invititaj al diboĉvespero, en kiu ni bonege amuziĝis.

Kiel progresas la prilaborado de via nova albumo?

La planoj estas tiaj, ke la eldonaĵo aperos la 6-an de junio. Ĉio montras ke la laboroj finiĝos laŭplane. Ni ne volas malkaŝi ĉiujn detalojn ĉar ni havas kelkajn surprizojn. Ni paŝo post paŝo malkovros ilin laŭ la proksimiĝado de la premiero. Por esperantistoj ni havas bonajn novaĵojn – ni invitis brilajn gastojn, kiuj konsentis kanti en Esperanto! Tiuj voĉoj certe estos vera ornamaĵo de la multinstrumenta festeno preparata de ni, kaj la enhavo de la tekstoj rilatos al la ideoj, al kiuj ni kredas.

Kio vin inspiras muzike? Ĉu vi povus rakonti pri tiuj nekutimaj instrumentoj, kiujn vi uzas dum koncerto?

Ĉiuj instrumentoj de la Teranoj estas eksterordinare interesaj. Nekutimajn instrumentojn ni trovas ankaŭ en nia pola kamparo, sed krome ĉe la alia flanko de la terglobo inter tribaj popoloj. En la muzikgrupo ŜANĜO, ĉiuj muzikludiloj havas egalan rajton eksoni. La konsisto de nia muzikgrupo inkluzivas malordinarajn artistojn, kiuj trovas siajn majstrojn en Afriko, Azio kaj Ameriko. Mi mem traserĉis la tutan terglobon por trovi muzikilojn aliajn ol tiuj plej popularaj. La etnaj instrumentoj, kiujn ni uzas, havas diversajn genezojn. Pere de siaj konstrumaniero kaj sono ili rakontas pri du bazaj kaj treege gravaj aferoj: Ili enskribiĝis en la mondmuzika historio de la Tero per oraj literegoj kaj nun ili krias el la abismo de forgeso. Nia muziko estas resumo de la kulturoj sur la Tero kaj nia aktiveco estas mondcivita haltejo en la tempo de ŝanĝo de la vibrado de la Tero.

Kun tia diverseco de instrumentoj, kiel vi komponas la kanzonojn?

Muzikon mi kreas laŭ tia maniero, ke mi dividas la muzikilojn inter diversajn sekciojn. Simile kiel dum komponado de simfonia muziko, ĉiu sekcio reprezentas tipajn voĉojn. Tio estas kiel desegnado. Mi elektas certajn partojn de la muzikteamo kaj mi disdonas inter ili la ritman, akordan kaj la melodian erojn. Danke al tio ke la muzikteamo estas treege kreema, la muzikaj motivoj ekhavas specifan karakteron por ni.

La nomo de via muzikgrupo estas “Ŝanĝo”. Se vi vere povus ŝanĝi unu aferon en la mondo, kio ĝi estus?

Tiu ĉi vorto ne aperas hazarde en nia nomo. Ŝanĝoj okazas senĉese. Tiel, kiel rivero neniam restas la sama rivero kaj la ventoblovo ĉiumomente alportas novan odoron, same ni homoj, reprezentaĵo de la vivanta naturo de la Tero, estas ĉiam aliaj. De sekundo al sekundo, ni ne nur ŝanĝas vestaĵojn, aŭtojn, loĝejojn... sed ankaŭ la korpon. Ĉiujn sep jarojn, nia korpo ŝanĝas ĉiujn ĉelojn en novajn, kaj ni mem daŭras pro la akceptado de tiuj ŝanĝoj.

La naturo de la homa konscio timas ŝanĝojn kaj ofte tio kaŭzas timojn, konfliktojn kaj barojn. Ni ŝatas iuspecan stabilecon, kiu provizas al ni ŝajnsekurecon. Tiu tendenco estas kiel fermita rondo, el kiu malfacilas eliri. Ĝi blokas novajn eltrovaĵojn, novajn ideojn, novajn teoriojn. Ĝuste pro tio ekzemple Esperanto ne estis elektita kiel la lingvo de Eŭropa Unio – ĉar tio estus ŝoka ŝanĝo. Pro timo de novaĵoj, de ŝanĝoj, nia civilizacio staras daŭre sur la sama loko. Ni ŝanĝas nur la ŝelojn, sed senĉese tenas la malnovan radikon. Daŭre la diferencojn inter diversaj opinioj ni solvas per militoj, kaj grandajn komercojn ni starigas sur sklaveco. Politikistoj daŭre uzas la samajn populismajn frazojn kaj ni kredas je ili ĝuste pro la neŝanĝiĝemo. La muzikgrupo ŜANĜO rakontas pri la ŝanĝoj, kiuj donas esperon.

Kiel vi vidas la estontecon de via muzikgrupo? Kio estas ĉi-momente via muzika revo?

Nuntempe ni estas koncentritaj en nia debuta eldonaĵo. La unua disko de la muzikgrupo ŜANĜO montros al ni, ĉu la muzikmerkato malferme aprobos aŭ ne nian formulon. Ĉu estos spaco por tia speco de ekspedicioj? Ni esperas ke ni povos prezenti niajn sonojn al la plej vasta publiko.

Ni volas laŭeble plej multe vojaĝi kun koncertoj, por prezenti la ideon de la unueco de la Teranoj en ĉiu loko, kie muziko estas traktata kiel festo de la kreado. Ni kolektas proponojn por koncertoj kaj ĉio aspektas pli kaj pli promesplene. Ni invitas la esperantistaron al la sekvado de nia agado kaj al kuna disvastigado de la ideo de egaleco de ĉiuj mondaj kulturoj.

Ĉu vi finfine ne lernos la Internacian Lingvon?

En mia familia hejmo, la lingvo estis normala afero sed mi ĝis nun ne interesiĝis pri la lernado. Dum la kreado de la tekstoj, mi kvazaŭ senvole enkapigis multon. Tio ja estas bona komenco! La cetero de niaj muzikistoj ne antaŭe havis kontakton kun Esperanto. Nun ni pli ofte babilas en nia rondo ke indas lerni ĝin. Ni ekkonis interesajn homojn, kiuj okupiĝas pri la temo, kaj ni proksimiĝas al la ideo enkonduki la lingvon internacian al nia privata vivo. Se nia artista agado trafos al homoj kaj inspiros iun por lerni Esperanton kaj tiumaniere la interkulturaj baroj malaperos, tio estos por ni plej granda stimulo. Se Esperantujo afable bonvenigos nian KDn kaj donos al ni la eblon koncerti ekster Pollando inter internacia popolo – la lernado estos nia devo!

www.facebook.com/sangozmianawibracjiziemi

Fanpaĝo de la grupo ĉe Facebook

“La muzikgrupo ŜANĜO rakontas pri la ŝanĝoj, kiuj donas esperon.”

“Nia muziko estas resumo de la kulturoj sur la Tero.”