Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

“Literaturo ne estas nur litera-turo”

La supra frazo, el la kanzono “Babelturo” de Flávio Fonseca prezentas interesan perspektivon pri la ĉeftemo de la ĉi-numera Kontakto. Kvankam la libroj amasiĝas sur bretaroj formante turon, gravas ne la alteco aŭ dikeco de la ŝrankoj, sed ĉu ni estas tuŝataj de ĝia enhavo, jen la vera magio de la literoj. En la venontaj paĝoj, vi havos ne nur amason da literoj pri literaturo, sed ankaŭ iom da magio, kiun la aŭtoroj de la tekstoj emas transdoni al vi, kara leganto. Ni aperigas originalan eseeton, neniam publikigitan, de la Esperanta poeto Geraldo Mattos — La verda Deino.

De Marc Gallardo, unujara esperantisto el Francio, venas artikolo pri Svetlana Aleksieviĉ, verkistino kies labormaniero pli proksimas al tiu de ĵurnalisto kaj kiu, malgraŭ tio, ricevis la Nobelpremion en 2015 pri literaturo. Ralph Dumain el Usono verkis pri siaj preferataj verkistoj de la hungara literaturo, pri kiu li multe entuziasmas. Kaj el Hungario mem, BAGÓ Sarolta kontribuas per artikolo pri István Örkény, inventisto de unika ĝenro: La unuminuta novelo. Kaj se ne sufiĉus literaturo kaj hungaroj, nia konstanta kunlaboranto István Ertl inkluziviĝas en la ĉeftemo per sia rubriko “Tiel la mondo...”