Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

INTERVJUO

Irek Bobrzak

La vocô kaj animo de Varsovia Vento-podkasto.

“Kiam blovas vento tia, kiel la Varsovia, la homoj plenĝoje kunvenas”. La unua frazo el la kanzono “Varsovia Vento” de Ale Kosabela esprimas ĝojon “spiri tiun venton liberigan”. Fakte, en 2006 ekblovis en la mondon nova freŝa vento: La 12an de februaro de tiu jaro aperis la unua elsendo de Varsovia Vento-podkasto.

Varsovia Vento estas la nomo de la E-Klubo en la pola urbo, kie aperis la Unua Libro de Esperanto. Inter ĝiaj aktivaĵoj, la ĉefa kaj plej atentinda estas la realigado de la tre konataj elsendoj en podkasta formo. La elsendoj, reĝisorataj de Irek Bobrzak kun lia skipo de kunlaborantoj, estas tre verŝajne la plej aŭskultataj en la internacia lingvo. Inter la aliaj ekzistantaj kaj ekzistintaj iniciatoj, ĝi alportis “salon al la supo”. Tiu salo estis ĝuste la juna etoso, la ridoj kaj amuzo kaptitaj en diversaj renkontiĝoj tra la mondo.

Ĝi fakte venis helpi plenigi truon, kiu ekzistis en la E-a kulturo. Ĝi nun posedas belegan arkivon plenan je intervjuoj kun artistoj kaj aktivuloj sed samtempe kun simplaj kaj ordinaraj personoj de nia komunumo. Irek, kiu ankaŭ estas aktivulo de la Pola E-Junularo kaj organizanto de renkontiĝoj, kiel la jarfina JES, donis intervjuon al Kontakto, per kiu li rakontas pri la laboro, atingoj kaj estonto de VV.

La varma kaj baso-tona voĉo de Irek, kiu ĉiam salutas komence de la elsendoj, diras al vi: bla bla bla!

1) Kiel vi komencis dediĉi vin al kreado de Esperanta-podaksto?

En la Unua Libro, kiun ŝajne multaj el inter vi vidis, Ludoviko Zamenhof petas ĉiun, al kiu plaĉas la ideo de la lingvo internacia, pri helpo ĝin disvastigi. La peto estas simpla, modesta kiel li estis. Kiam do mi eksciis pri Esperanto, ekkonis ĝian ideon kaj trovis ĝin por mi interesa kaj utila, mi decidis al la peto iel respondi. Des pli ĉar li anoncis sian eltrovaĵon kiel donacon por la homaro kaj mi ne bezonis pagi pro ia ajn kurso. La libron pri Esperanto senpage mi ricevis de mia amiko, la lingvon senprobleme mem mi lernis. Miaj gepatroj instruis min ke pro ricevita donaco takte estas danki. Tiel do komenciĝis la materiiĝo de kelkaj miaj E-ideoj, inter ili ankaŭ de la retaj radio-programoj de Varsovia Vento.

2) Kiam vi komencis, ĉu estis aliaj similaj iniciatoj, kiuj influis vin?

Fakte neniu influis min. Simple mi konstatis, ke en la esperantistaj disaŭdigoj io mankas. Kiam mi eksciis pri radio-programoj en Esperanto, tuj mi provis ilin aŭskulti. La tempo tiam estis iom alia – la reto ankoraŭ bebumis. Kun nostalgio do mi rememoras la periodon, kiam kvazaŭ kun sento de ĉasisto en arbaro de diversaj radio-bruoj pere de mia portebla radio-ricevilo kun pacienco mi serĉadis sonojn la plej valorajn. Ĉi tie, en Pollando, eblis kapti disaŭdigojn el Pollando, Ĉinio, Aŭstrio kaj Italio. Poste populariĝis la reto. En ĝi mi trovis pli da programoj, ankaŭ diversajn podkastajn provojn, el inter kiuj tiam plej logis mian atenton Radio Verda el Kanado. Ekde la komenco mi provis ĉiam ĉion registri por ke mi aŭskultu tion trankvile dum promenadoj kun mia hundo, dum vojaĝoj. Tiel aperis en mia vivo ia kutimo, ankaŭ la unuaj rimarkoj, ke kvankam mi aŭdas Esperanton sporade, la programoj koncernas Esperanton. Mankis salo en la supo por mi. La lingvo ja havas siajn riĉan kulturon, historion, movadon. Kompreneble estis la gazetaro, revuoj, libroj, tamen legi pri muziko aŭ aŭskulti ĝin estas ja io diferenca, ĉu? Iom poste mi venis al la konkludo, ke ĝenerale la programoj estas tendence, eĉ ĝis doloro seriozaj. Tio ne signifas malvaloraj, ne komprenu min tiel, tamen por la novulo, kiu ĉiam aŭskultas pri la monda amikeco, pri la gaja movado kaj ĝoja vivo kun Esperanto, en ĉi-ekzemplo tute mankis respegulo de la esperantista etoso, humuro. Tial aperis en mia konscio la ideo de elsendo, kiu koncernos Esperanton, ĝian movadon, kulturon, ankaŭ historion, kaj iom malpli oficiale, pli distre. Kaj post kelka tempo ekblovis Varsovia Vento, bla bla bla.

3) Kiam aperis la unua elsendo de VV? Kiu estis ĝia enhavo?

La unua programo aperis la 12an de februaro en 2006. Ĝi daŭris iom pli ol 16 minutojn, en ĝi eblis aŭskulti iom pri la ideo, voĉojn de la Varsovia Vento-klubanoj kaj de eksterlandaj gastoj, kiuj tiam vizitis Varsovion. Krom tio prezentitaj estis raporto pri Interlingvistikaj Studoj en Poznano, Pollando, kaj reguloj ludi skrablon en Esperanto.

4) Kiel evoluis la laboro prepari tiujn podkastojn? Ĉu io ŝanĝiĝis de la unuaj elsendoj ĝis la nunaj?

Kiel? Malrapide. Ja mi estas nek ĵurnalisto, nek spertulo pri radio-laboro, nek havis kaj havas tempon vere okupiĝi pri tio. En Esperantujo mi aktivis en la junulara medio de mia klubo, zorge mi dediĉis min por helpi la reaperon kaj agadon de Pola E-Junularo, krom tio mi estis kaj plu estas organizanto de sufiĉe grandaj esperantistaj eventoj, inter kiuj troviĝas la 61a IJK, kelkaj AS-oj (Ago-Semajno), la junulara programo dum la UK en Bjalistoko kaj nun JES (Junulara E-Semajno). Al mi do ne eblis kaj ĝis nun ne eblas vere meti atenton nur al tiu ĉi projekto. Kaj kiam mi komencis okupiĝi pri la elsendoj, fakte mi havis nur mian propran kaj nematuran, eĉ iom naivan imagon pri tio, kion mi ŝatus fari. Tuj evidentiĝis, ke ne sufiĉas simpla mikrofono kaj komputilo, ke mi bezonas pli da tempo labori ol mi imagis, kaj krome ke necesa estas ankaŭ mono por starigi taŭgan retejon, ebligantan libere elŝuti la programojn. Sen ekstera helpo do, nur en la medio de miaj geamikoj, paŝo post paŝo mi solvis ĉiujn malfaciligojn kaj tiel ni alvenis ĝis nun. Kompreneble, survoje, la programoj evoluis, ŝajne fariĝis iom pli maturaj, pli interesaj, pli kvalitaj, sed ĉiam, kiam mi sidas antaŭ mikrofono, mi havas la impreson, ke mi komencas, ke ĵus mi startis.

5) Kiom regule la elsendoj aperas?

Laŭplane du-foje en monato krom la somera kaj la vintra paŭzoj, dum kiuj aŭ mi ripozas aŭ ion helpas organizi. Sed bedaŭrinde ne ĉiam tio sukcesas. Prilabori la sonmaterialojn evidentiĝas mult-foje tasko vere temporaba kaj ofte postulas pli da tempo ol mi havas. Se dume okazas io, kiel ekzemple nun gravaj antaŭpreparoj al la 3-a JES, kio ankaŭ postulas apartan atenton, tiam vere malfacilas sekvi ian planan ritmon.

6)Kiel funkcias la kunlaboro kun lokaj kaj eksterlandaj redakcianoj?

Pri samo fakte mi demandis vin en la intervjuo pri Kontakto. Kaj simile mi povas respondi. Ne funkcias sen engaĝiĝo, interesiĝo kontaktiĝi kun homoj, sen petoj, sen zorgo, sen aktiveco mem akiri la novan materialon. Fakte kelkaj aŭskultantoj fariĝis vere fidelaj kunlaborantoj, de kiuj neniam mi devas ion peti. Inter ili plej aktivas Platano (PafKlik), Eric (Inicialoj DC), ankaŭ Ari el Kubo. Tamen al ĉiuj, kiuj pliriĉigis kaj pliriĉigos la programojn je siaj kontribuoj, kore mi dankas. Mi sentas grandan ĝojon kaj honoron tiel labori kun ĉiuj vi por la bono de nia kuna Esperanto.

7)Kiuj konsistigas la redakcion, kion ili faras kaj kiel la taskoj estas dividitaj?

En la redakcio Marta, kiu fervore kontribuas per prilaboro de la sonmaterialoj, Tomek, kiu kaŝe zorgas pri la informadika flanko de la retejo, por ke senprobleme vi elŝutu la elsendon, voĉe la klubanoj de Varsovia Vento, el kiuj ŝajne al la plej konataj nun apartenas Małgorzata (Goŝka – Me) kaj Agnieszka (Rudzia), kaj mi, kiu okupiĝas pri ĉio, interalie pri muntado de la programo kaj pri la enhavo de la paĝo.

Mi ŝuldas klarigon pri la nomo de la klubo kaj de la podkasto. En 1887, ankaŭ en Varsovio, aperis la Unua Libro. De mia naskiĝurbo ekblovis do en la mondon vento de la espero. Varsovia Vento. Kaj ankaŭ mi mem estas kvazaŭ vento. Mi ŝatas kiam io marŝas antaŭen, evoluas. Do tial ĝuste la penso pri la podkasto fariĝis karno.

8)Ĉu vi ricevas ian rekompencon pro via laboro? Kio movas vin daŭrigi?

Neniu pagas al ni, neniu krom ni mem nin subtenas, do se ni parolas pri ia ajn rekompenco, simple mi povas diri, ke la reagoj de la aŭskultantoj estas la ununura salajro, kiun simple ni ricevas. Ĉiu danko, ĉiu reago estas kvazaŭ groŝo, kiu pliriĉigas nian monujon kaj motivas nin pli multe labori kaj krei.

9)Kiu estis por vi la plej memoriga(j) intervjuo(j), kiu(j)n vi faris por VV?

Ankaŭ vi bone scias, ke ĉiuj kontribuoj estas memorindaj kaj valoraj. Tiel okazas, ke la plej multaj intervjuoj, kiujn mi prezentis en la programoj, estis aŭ kun miaj geamikoj aŭ kun miaj gastoj. Tamen ne gravas, kiu el inter ili estis fama, evidentiĝis pli lerta dum la intervjuo aŭ pli interesa. Ĉiuj ni estas sur la sama ŝipo, do por mi plej mojosas, ke ĉiuj ni parolas Esperanton kaj kune ni ĝojas pro tio.

10)Kiuj estas la atingoj de VV laŭ vi?

Sendube sufiĉe granda, laŭ la esperantista mezuro, kvanto de la homoj, kiuj elŝutas la programojn. Iom triste, speciale por la junaj redakcianoj, kiuj fakte multe laboras, ke la elŝutantoj, kiuj probable aŭskultas kion ili elŝutis, apenaŭ reagas. Nia salajro do, pri kiu jam mi menciis, estas draste modesta kaj se ni decidus pro ĝi vivi, simple ni ne travivus. Tia estas la vero. Alia atingo, ankaŭ grava, ke ekde la komenco ĝis nun ne ripetiĝis la sonmaterialo kaj ĉiam ni sukcesas prezenti ion freŝan.

11)Kion vi planas por la estonto en Varsovia vento?

Certe laboron pri ankoraŭ pli valora enhavo. Antaŭnelonge komenciĝis la dua provo prezenti ion en la etoso de radio-dramo, ĉi-foje kunlabore kun Jerzy Fornal, profesia aktoro, kiu konsentis prezenti en la programoj la verkon de Izrael Lejzerowicz “El la Verda Biblio”. Ŝajnas ke la provo iĝas tre sukcesa. Krome ni laboras pri kelkaj aliaj projektoj por ke la programoj estu interesaj kaj valoraj, sen tro frue pri tio paroli. Sekvu la programojn, mem vi malkovros.

12)Se vi povus intervjui Zamenhofon por viaj elsendoj, kion vi demandus?

Mi estas nur ordinara homo, kiu ĉiutage devas matene vekiĝi por veni al la laborejo kaj nur kiam eblas forkuri el la urbo por pasigi tempon ie en la naturo, mi forkuras. Kiel mi menciis mi ne estas profesia ĵurnalisto, do ne vere mi scias, pri kio lin mi demandus. Certe mi dankus al li pro Esperanto. Sendube! Kaj tion mi farus kun vera amo en la koro. Kaj tiam, mi supozas, ke kortuŝita pro la danko li mem komencus paroli. Tion mi simple registrus :)

www.podkasto.net

La oficiala retejo de Varsovia Vento, kie aŭskulteblas la elsendoj

www.vinilkosmo-mp3.com

Vi povas tie aŭskulti fragmenton aŭ aĉeti la kanzonon “Varsovia Vento” de Ale Kosabela.

“Mankis salo en la supo pri la gaja movado kaj ĝoja vivo kun Esperanto, tute mankis respegulo de la esperantista etoso”.

“Ĉiu danko, ĉiu reago estas kvazaŭ groŝo, kiu pliriĉigas nian monujon kaj motivas nin pli multe labori kaj krei”.