Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

JES je la plej alta nivelo

Dan MRÁZEK - Ĉeĥio

Dum la jarŝanĝo en la pola urbo Gdańsk okazis Junulara E-Semajno (JES). Ĉirkaŭ ducent ĉefe junaj homoj alveturis preskaŭ el la tuta mondo por en internacia etoso festi la alvenon de la nova jaro. Krom la Internacia Junulara Kongreso (IJK) ĝi estas unu el la plej atendataj aranĝoj por junaj esperantistoj. La ĉi-jara JES estis literfidele je la plej alta nivelo. La JESanojn akceptis iama pola prezidento kaj laŭreato de la Nobelpremio por la paco Lech Wałęsa.

La jarfinan aranĝon organizis Pola E-Junularo, Germana E-Junularo kaj Varsovia Vento. La tagan programon kreis prelegoj pri diversaj temoj. Verŝajne plej multe da spaco prenis tiuj pri la nova Esperanta retradio Muzaiko – aŭ temis pri la prezentado de la radio aŭ seminarioj kiel bone kaj ĝuste elsendi. Ne mankis novula programo, kursoj de la pola lingvo aŭ Esperanto por progresintoj, estis prezentita la loka regiono Kaŝubio... Kreemuloj poste povis ĝui manlaborojn kaj inter la temoj de la prelegoj memkompreneble ne povis manki verŝajne la plej eminenta persono de la nuntempa Gdansko - Lech Wałęsa.

Ondo el la ŝipfarejo

La eksa pola prezidento, laŭreato de la Nobelpremio por la paco kaj iama disidento, junajn esperantistojn honoris ne nur per sia patroneco de JES, sed li eĉ invitis ilin en la lokan ŝipfarejon. Ĝuste tie naskiĝis Solidareco, kiun Wałęsa estris kaj kiu meritis pri la falo de la komunismo ne nur en Pollando, sed kontribuis al la demokratiaj ŝanĝoj tuteŭrope. Unu pavilono en la ŝipfarejo nun estas dediĉita al la monumento de Solidareco kaj ĝuste en ĝi JESanoj kun Lech Wałęsa renkontiĝis. Ili diskutis kune pri la demokratio tutmonde, pri la nuntempa ekonomia krizo kaj kompreneble ne povis manki la demando pri la lingva situacio en Eŭropo. Unuaflanke ekzistas libereco de moviĝo, duaflanke ĝin malhelpas komplika komunikado. Wałęsa respondis, ke ekzistas du eblaj solvoj. Aŭ la homoj havos ĉe si aŭtomatan tradukilon, aŭ la duan eblon alportas Esperanto. Pro tio li rikoltis grandan aplaŭdon.

Gdansko vid-al-vide

Gdansko estas urbo kun riĉa kaj multfoje ankaŭ ŝtorma historio. Ekzemple inter la mondmilitoj Pollando kun Germanio tiom multe kverelis, al kiu ŝtato la urbo apartenu, ke ĝi fariĝis la memstara ŝtato: La Libera Urbo Gdansko. Per la atako de la naziisma armeo kontraŭ Westerplatte ĉi tie la 1an de septembro 1939 komenciĝis la dua mondmilito. Kaj Solidareco jam estis menciita supre.

Dum JES do ne povis manki ekskursi en tiu ĉi belega urbo. La interesiĝantoj povis ekzemple vidi la plej grandan brikan preĝejon en la mondo, la poŝtoficejon de Gdansko, kiu estis tuj la plia loko post Westerplatte, kontraŭ kiu atakis naziistoj kaj kiun poloj heroe defendis, poste oni povis vidi malnovajn marajn ŝipojn sur la kanalo aŭ historian havenan gruon. Ĝi funkciis vere interese – en granda ligna rondo iradis homoj. Ĝuste tiel, kiel nuntempe faras hamstroj por amuzo...

La okazintaĵojn de la dua mondmilito remomorigas ne nur monumentoj aŭ fotografaĵoj de la detruita urbo. La restaĵoj de la milito estas ie ĝis nun vivantaj – eĉ post pli ol 65 jaroj. Apud la urba kanalo ĝis nun staras ruinoj de domoj, kiuj minace memorigas, kiel iam aspektis la tuta urbo.

Impona estis Gdansko dum la nokta promeno. Oni ne sciis, kiun belege lumigitan memoraĵon rigardi pli frue. Kaj ĉar Gdansko situas apud la maro, unuopuloj povis ekskursi ankaŭ al la plaĝo.

Mi aŭdacas nun fari personan enmetaĵon. Mi mem ekiris al la maro frumatene perpiede. La iro daŭris eble du horojn kaj en la nokta Gdansko mi ne plu kredis, ke mi la maron trovos. Sed finfine mi tamen ekvidis suspekte malhelan strateton. Mi kuraĝiĝis enveni. Kaj jen – ĝi estis la aliro al la plaĝo. Malhela la strateto estis simple pro tio, ke la maro ne lumas. :-) Mi rigardis la lumojn de marveturantaj ŝipoj en foro kaj mi ne povis rezigni trempi miajn piedojn. En la frostega maro mi eltenis tion nur por kelkaj sekundoj, sed kiel sekterano mi ja devis tion fari... :-) Poste ekis tagiĝi. La nigra maro malrapide bluiĝis kaj la kanto de la laroj bonvenigis la novan tagon. Belege! Mi estis tiom ravita, ke venonttage (nu, venontnokte) mi ripetis tion.

Iamo longe for kaj plia kultura programo

Grava parto de ĉiu granda E-aranĝo estas vespera kultura programo. Dum JES ĝi estis vere riĉa. Kun siaj kantoj koncertis ekzemple La Perdita Generacio, Gijom, Johannes Mueller aŭ Kimo. Ĝuste la partopreno de Kimo estis fakte memkomprenebla, ĉar en Gdansko li havas familion (li devenas el Danio, sed lia patrino estas polino). Sed Kimo nur kelkajn kantojn koncertis sola per sia akordiono. Poste li sur la podio bonvenigis la grupon Danghera, en kiu ludas ankaŭ lia filo. Iomajn kantojn, ekzemple Skavirino, li ludis kune kun la Dangheranoj kaj la koncerto kulminis per la memstara koncerto de Danghera sen Kimo. Eble oni emus danci kaj kanti ĝis la noktofin’, sed venis la 22a horo kaj ĝia strikta malpermeso de iu ajn bruo...

Krom la oficiala kultura programo la grupo de proksimume dudek aŭ tridek partoprenantoj kreis ankaŭ certan programeron neoficialan. Nokton antaŭ la jarfino iu ekhavis la ideon kanti Auld Lang Syne, kiu estas kantata en anglaparolantaj landoj dum la veno de la nova jaro. Ĉar JES estas Esperanta aranĝo, oni kantis Esperante: Iamo longe for. La kantantoj tiom multe ekŝatis ĝin, ke ili simple ne ĉesis kanti. Iam ili kantis ankaŭ aliajn Esperantajn kantojn, sed ĝuste la Iamo longe for estis kantata plej ofte. Senĉese oni kantis dum kelkaj horoj ĝis la frua mateno. Kiam poste vekiĝis tiuj, kiuj dumnokte dormis, ili bedaŭris, ke ili ne ĉeestis la kantadon. La Iamo longe for fariĝis furorkanto ĝis la fino de la aranĝo. Eble naskiĝis nova Esperanta tradicio – ekzemple kiel La Bamba.

La nova jaro ĉiuhore

JES estas aranĝo internacia, kie ĉiuj nacioj samegalas. Samegalaj estas ankaŭ la festoj de la veno de la nova jaro. Dum la jarfina nokto estis projekciita sur muron la monda horloĝo kaj oni festis simple ĉiun noktomezon. Do jam je la deka horo vespere festis la novan jaron rusoj, sekvis ilin ukrainanoj kaj la plej granda soleno eksplodis kun la loka noktomezo. Poste venis la nova jaro en Britio kaj tiel oni daŭrigis ĝis la mateno. JESanoj do festis la novan jaron ĉiuhore. Ĉiuhore do estis preteksto por la novjara bondeziro kaj por la tosto.

Kvankam la diskejo funkciis ĝis la tagiĝo, multaj devis enpaki siajn valizojn kaj ekmarŝi al sia hejmo. La nova jaro ekis, sed JES finiĝis. La aranĝo estis vere bona, do neniu volis reiri hejmen. Ankoraŭ en la lastaj minutoj oni kantis dekfoje (eble plifoje) Iamo longe for, premis la manojn, brakumis – kaj ĝojatendis iun venontan renkontiĝon.

Transprenita el la paĝaro de Ĉeĥa Esperanto-Junularo cxej.esperanto.cz