Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

JuSKA, nia revo realigita

Ariadna Garcìa Gutièrrez Kubo

Ekde la 18a ĝis la 21a de julio en la kampadejo La Salto de la Haloj, provinco Pinar del Río, okazis la 1a Junulara Somera Komuna Aranĝo (JuSKA). Partoprenis ĝin 50 esperantistoj de tri provincoj: Santiago de Kubo, Havano kaj Pinar del Río. La grupo estis tre diversa, ĉar pluraj estis komencantoj, aliaj ĵus finis la unuan nivelon, kaj aliaj estis pli spertaj en la Esperanto-movado, kio bonis, ĉar tiu miksado ebligis atingi nian plej ĉefan celon: kunigi la gejunulojn kaj doni superrigardon pri la junulara Esperanto-movado, enlande kaj eksterlande kompreneble. Kvankam JuSKA ne estis tiom granda aranĝo, nia programo komplete funkciis kaj eĉ estis aldonitaj pliaj programeroj de la partoprenantoj mem, kiuj solaj decidis esplori kavernojn kaj montgrimpi, tio riĉigis la etoson, ĉar ĉiam spontanaj ideoj bone realiĝas.

Grava kaj decida estis la partopreno de la Fratoj EL. Ĝi donis al ni la eblon konatiĝi kun tiu mirinda duopo, kiun formas Jaime kaj Jarcin el Contramestre, Santiago de Kubo. Ili sin nomas Fratoj EL, ĉar ili deziras esti pli internaciaj. Ili ne nur venas EL Contramestre, sed ankaŭ EL Havano, EL Matanzas kaj EL ĉiuj partoj de la mondo. Proksimume en la 90aj jaroj ili esperantistiĝis, sed antaŭ nelonge ili fondis sian duopon kaj komencis agadi por riĉigi la Esperantan kulturon. Ili ankaŭ verkas en Esperanto kanzonojn por la konata muzikensemblo Amindaj kaj repas por ili en kelkaj Esperanto-aranĝoj.

Dum JuSKA ili tre bone simpatiis ankaŭ kun Jany, kiu estas junulino, kiu studas en la universitato muzikon, specife gitaron. Ŝi jam finis la duan nivelon, tre bone parolas la lingvon, ege bone ludas la instrumenton kaj tre bele kantas, do tio estis bona okazo, kiun ili sukcese kaptis por fari kelkajn aferojn kune.

La prelegoj estis aŭskultitaj de tiuj, kiuj ne ĉeestis la kurson. Krome nia instruisto Pedrito organizis konkurson, en kiu inter la temoj troviĝis Historio de la Esperanto-movado en Kubo. Aliflanke ni multe ĝuis la riveron, ni tre aprezis la naturon kaj estis feliĉaj dum la tuta evento, ĉar rezultis bonega etoso dum ĉiuj tagoj. Krome ni ankaŭ sukcesis intervjui gejunulojn, kiuj estis ĵus bakitaj kaj ĉiam hontas aŭ timas paroli pro eraroj, sed ili sufiĉe flue transdonis siajn impresojn pri la aranĝo kaj decidiĝis, kiel ĉiuj aliaj, partopreni ĝin denove venontjare.