Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Jes, al la tutmondiĝo – de la solidareco!

La kontribuaĵo de la Justa Komerco kiel ponto inter homoj tra la tuta mondo.

Andreas LANGHOLF – Germanio

Ĉu ne estas simpla afero por vi trakti afable, bone aŭ almenaŭ juste, la homojn en via ĉirkaŭo? Se vi ne estas tia kombinaĵo de Jesuo kaj Budho, vi eble dubas pri la maniero kiel trakti juste – aŭ almenaŭ iom pli juste – homojn tra la mondo. Homoj, kun kiuj vi, kvankam vi ilin neniam konos persone, tamen ja havas kontakton. Ĉu vi dubas? Pensu dum vi trinkas vian kafon ĉe la ĉiutaga mantenmanĝo. Pensu pri la kafo-produkistoj, kiuj tra la produktadĉeno venigis la kafon sur vian tablon!

Kio estas Justa Komerco?

Justa Komerco (en la angla: FairTrade) estas unu el la kolonoj de la ekonomia kaj ekologia daŭrigeblo. Ĝi estas socia movado kaj formo de internacia komerco, kiu klopodas difini justajn prezojn, same kiel sociajn kaj mediajn ekvilibrajn normojn en la produktaj ĉenoj, instigante al la kuniĝo de respondecaj produktantoj kun etikaj konsumantoj. (fonto: Vikipedio)

Minimumprezoj

Minimumprezoj estas diinitaj de la asocio Justa Komerco Internacia (FairTrade International), asocio, kiu kunigas ĉirkaŭ 300 organizaĵojn en 60 landoj. La prezoj estas taksataj tiamaniere, ke la kultivistoj kaj kamparanoj povas kovri siajn kostojn de produktado kaj de sintenado. La fiksado de la prezoj utilas por la sekureco kaj fidindeco: la kultivistoj povas antaŭscii, kalkuli kaj fidi la enspezojn fiksitajn, kiuj estas garantiitaj en JK-sistemo: se ekz. la draste ŝanĝiĝanta prezo ĉe la borso de NovJorko, kiu difinas la prezon de la mondmerkato, estas sub la prezo garantiita de JK (kiel okazas en pli ol 85% de la tempo), ili povas fidi je la garantiita prezo. Aliflanke, la unuopaj produktistoj povas profiti pli altajn prezojn kaj tiam nur la JK-komunumo estas subtenata. Rigardu la mondmerkate draste ŝanĝiĝantajn prezojn por unu tuno da kafo:

[Prezo de mondmerkato.jpg]

legenda: Prezo de la draste ŝanĝiĝanta mondmerkato por unu tuno da kafo en US$ ĉe la borso de NovJorko: La linio nigra: konvencia kafo; la blua: ekologia kafo; la ruĝa: kafo de la justa komerco de Germana JK-komunumo (GEPA).

La kialoj por la altaj prezoj en la jaroj 1994, 1997 kaj 1999 estis la malalteco de la komercata kvanto, ĉar okazis trosekeco en la eksportantaj landoj de produktato kaj la tro malstabila merkato pro aĝiotado (spekulacio ĉe la borso). En ĉi tiu periodo, JK pagis la plej altan prezon de la mondmerkato kaj krome la premion ĉiam pli altan ol la garantiprezo.

Premio

La produktistoj kaj laborantoj povas ĝui premion– notu ke tiu premio ne estas pagata al unuopaj individuoj mem, sed al la komunumo de la kultivistoj. La valoro de la premio estas difinata kaj sendepende fiksita de la Bazaj Normoj de la Justa Komerco.

Baza premio de Justa Komerco 18 EUR aŭ 20 US$/tu

Alta premio JK por ekologa terkultivado: 27 EUR aŭ 30 US$/tu

Ĉi tio ebligas la efektivigon de komunaj projektoj, ekz. la konstruo de infanejoj, vojoj, lernejoj ktp, la ŝanĝiĝo al ekologia terkulturado aŭ (pli)kleriĝo surloke. La decidoj pri tio kiuj projektoj estos realigataj per la premio ne estas farataj de ruzaj homoj en la “supro”, sed de la surloka kolektivo, laŭbezone en maniero demokratia.

La decidoj pri la disvolvado de la sistemo de la organizaĵo, pri la determino de la normoj kaj la nivelo de minimumprezoj same estas farataj kune, en egala maniero, de la reprezentantoj, la produktistoj kaj la naciaj asocioj.

Longedaŭraj komercaj interrilatoj

Justa Komerco donas al produktantoj aliron al la mondmerkatoj kaj pli bonan scion kiel funkcias ĉi tiu merkato. La celo estas establi komercon plej rektan kun malmultaj aŭ neniuj interkomercistoj. Ĉiuj komercpartneroj alstrebas kaj deklaras longedaŭrajn komercajn interrilatojn.

La laboristoj sur plantejoj ne nur ricevas la garantiitan minimumsalajron, sed iliaj estroj strebas pagi salajrojn, kiuj vere certigas dignan ekzistadon . Ili laboras sub laborkondiĉoj de ILO – Internacia Labora Organizaĵo, tutmonda reto de Unuiĝintaj Nacioj pri laboristaj rajtoj kaj por la plibonigo de laborkondiĉoj, kontrolanta ekz. maksimumajn labortempojn, laborprotekton kaj permesanta nek ekspluatantan laboron de infanoj, nek diskriminacion de sekso aŭ etno, kaj subtenanta garantion de libereco de kunveno (liberaj sindikatoj).

Subteno de la daŭripova evoluigo

Ĉiu produktado estu atentema pri resursoj kaj medifavora kun la normoj de daŭripovo en la Bazaj Normoj de JK, sed ne ĉio havas la etikedon “kontrolite ekologia”. Se ekologia terkultivado estus kriterio por aliro, multe da produktantoj estus ekskludataj, ĉar la konvertiĝo de la sistemo de la terkulturado kaj de la atestado estas kostaj kaj necesigas scion.

Tamen Justa Komerco multe subtenas la konvertiĝon (ekz. proponoj pri pliklerigo aŭ premio-pago). Hodiaŭ pli ol duono de la produktoj venas el kontrolata ekologia terkulturo.

Justa Komerco aktive subtenas la celojn de la Strategio al daŭripova evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj UN (deklarita en septembro 2015), ekz. ĉesigon de malsaton, plibonigon de la nutraĵo kun terkulturo daŭripovan, tutmonda partnerecon kaj daŭripovajn formojn de konsumo.

Do, por resumi: Jes, eblas trakti homojn tra la tuta mondo juste – aŭ almenaŭ pli juste – homojn, kun kiuj vi certe neniam konatiĝos persone. Kion vi pensas? Ĉu ni bezonas ne nur la tutmondiĝon de komerco, sed ankaŭ la tutmondigon de solidareco sur nia planedo malgranda, en nia homarana familio?