Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Kalendaroj: ĉu dimanĉo aŭ lundo?

Olga ŜILAJEVA - Rusio

Verŝajne, vi rimarkis, ke niaj poŝtelefonoj kaj multaj aliaj teknikaĵoj havas interesan kaj utilan funkcion — ili proponas al la posedanto elekti konvenan tagon, ekde kiu komenciĝos la semajno en la enmuntita kalendaro. Mia telefono proponas fari tiun elekton el du eblaj tagoj — dimanĉo kaj lundo. Kial?

Sep tagoj

Neniu oponos, ke en la moderna mondo semajno daŭras dum sep tagoj. Sed de kie aperis tiu kvanto de semajnotagoj, kaj ĉu la septaga semajno ekzistis ĉiam? Semajno kiel la intera mezurunuo inter diurno kaj monato venis al ni el la Antikva Babilono. Poste ĝin transprenis hebreoj, kaj iom post iom adoptis tiun kutimon ankaŭ grekoj kaj romianoj. De Romio la septaga semajno vaste disvastiĝis tra la tuta Eŭropo. Ankaŭ aziaj landoj subtenis tiun ideon.

Tamen ne ĉiam semajno konsistis el sep diurnoj. En antikvaj dokumentoj oni povas renkonti menciojn pri 3, 5, 8, 9, 10 kaj 14-tagaj semajnoj.

Sed de kie aperis nome sep tagoj?

Vagaj astroj kaj sanktuloj

Tiutempe la babilonaj astrologoj sciis nur pri sep planedoj (la “vagaj astroj”), kiuj turniĝis ĉirkaŭ la Tero en la sekva ordo: Luno, Merkuro, Venuso, Suno, Marso, Jupitero kaj Saturno.

Ĉiu diurnhoro estis patronata de unu el la “vagaj astroj”. La babilonanoj komencis la kalkulon de sabato: la unuan horon de sabato protektis Saturno, la unuan horon de dimanĉo - Suno, de lundo — Luno, de mardo — Marso ktp. Plie, se la unua diurnohoro de sabato estis defendata de Saturno, do la dua — de Jupitero, la tria - de Marso, la kvara — de Suno ktp. Tiu sinsekvo de la planedoj ripetiĝis ĉiun sepan horon. Do la 25-an horon (aŭ la 1-an horon de la sekva tago - dimanĉo) protektis Suno, la 49-an (aŭ la 1-an horon de la postsekva tago - lundo) defendis Luno. Do nome de tie, laŭ la unua versio, aperis la sep uzataj nuntempe semajnotagoj kaj iliaj nomoj.

La “planednomajn” semajnotagojn komencis uzi preskaŭ ĉiuj popoloj. Ekzemple, tiuj tagnomoj migris al romianoj (sed jam ne kiel la “vagaj astroj”, sed kiel nomoj de la sanktuloj: Marso estis la dio de milito, Jupitero — de la ĉielo, Merkuro — de komerco ktp), kaj okcidentaj eŭropanoj. La praaj germanoj adoptis la semajnosistemon de romianoj, sed donis al la tagoj nomojn de la “denaskaj” germanaj dioj.

En la Orienta Azio, kvin planedoj transformiĝis en aliajn substancojn: Marso — al Fajro, Merkuro — al Akvo, Jupitero - al Arbo, Venuso - al Oro kaj Saturno — al Tero. La ĉina transliterado de la “planeda semajnosistemo” poste venis en Japanion. La slavaj lingvoj (la rusa, la ukraina, la belorusa, la bulgara ktp) donis al la semajnotagoj vicmontrajn nomojn (lundo estis “la unua tago” de semajno, mardo — “la dua”, merkredo — “la tria” ktp) .

Lunfazoj kaj Malnova Testamento

Krom la “planeda”, samtempe ekzistas alia versio pri la deveno de la septaga semajno, kiu pli science eksplikas la aperon de tiu periodo — 7 tagoj. Estas konate, ke la lunaj fazoj ripetiĝas post ĉiuj 29,5 diurnoj. Se konsideri, ke dum novluno la luno ne videblas proksimume dum 1,5 diurnoj, do daŭro de ĝia videblo formas 28 tagojn, t.e. 4 semajnojn po 7 tagoj.

Kaj la tria versio (ĝin sekvas judoj kaj kristanoj) ligas sep semajnotagojn kun la tempo, dum kiu Dio kreis la mondon: la unuan tagon aperis lumo, la duan — tero kaj akvo, poste — flaŭro, astroj, bestoj, la homo. Kaj la sepan tagon Dio ripozis.

Ĉu dimanĉo aŭ lundo?

Tamen kial en diversaj landoj nova semajno komenciĝas per malsamaj semajnotagoj?

Tradicie en Rusio kalendaroj estas faritaj tiamaniere, por ke lundo staru en la komenco de semajno. Do en la slavaj kaj baltaj landoj kaj kalendara, kaj labora semajno oficiale havas la komencon lunde.

En kelkaj judismaj kaj islamaj landoj dimanĉo estas oficiale la unua tago de semajno, kaj ne nur de la kalendara, sed ankaŭ de la labora. En tiuj landoj oni ripozas ekde vendredo ĝis sabato (sabato estas la sankta tago por ripozi) kaj komencas laboron dimanĉe. En Usono, Kanado, Britio, Aŭstralio, Brazilo, Meksiko kaj pluraj aliaj landoj, la kalendara semajno oficiale komenciĝas per dimanĉo, sed la labora semajno — per lundo.

Sed kial ekzistas tiuj diversecoj, kaj kiu varianto estas pli ĝusta kaj vera? Fakte, en la mondo samtempe ekzistas du egalrajtaj variantoj — biblia kaj laika. Laŭ la Biblio, sabato estas la lasta tago de la semajno, ĉar Dio kreis la mondon dum ses tagoj kaj la sepan (dimanĉe) li ripozis. Do de tie aperis la tradicio komenci la kalendaran semajnon dimanĉe.

La dua varianto — laika - baziĝas sur la principoj de Internaciaj normoj (ISO 8601), kiuj deklaris, ke la semajno komenciĝu lunde.

Japana miraklo

Multaj landoj uzas samtempe du tipojn de kalendaroj. Ekzemple, la fama japana kalendar-eldonejo Nóritu Tetyó (Efika Kajereto) vendas kalendarojn, en kiuj la semajnoj komenciĝas: 1) lunde, 2) dimanĉe. La potencoj de tiuj du influoj estas preskaŭ egalaj. Ĉar la komenco de la semajno ne estas fiksita en tiu lando, japanoj ĉiam demandas: “Kion vi volas diri per “komenco de semajno”, ĉu pri dimanĉo aŭ pri lundo?” Aŭ: “Ĉu via “semajnfino” inkluzivas dimanĉon?”.

Laŭ mi, estas nature kaj logike komenci la semajnon ekde dimanĉo. Tiu tago estas ligita kun la Suno kaj tiu astro donas al ni pli da vigleco kaj optimismo, do dimanĉo estas pli oportuna por opinii ĝin komenco de la semajno. Se la semajno komenciĝas dimanĉe, oni povas ripozi unu tagon kaj poste, la duan tagon, komenci la laboron. En Rusio eĉ ekzistas tiu popoldiro : “Lundo estas malfacila tago”, - ĉar lunde ni devas samtempe komenci kaj la kalendaran, kaj la laboran semajn-periodon. Sed nun ne estas taŭga tempo por disputi pri tio, ja Zamenhof diris: “Amanto de kalendaro estas malamanto de faro”.