Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Kanabo, aventuro en Ameriko

Bira FEHERA - Brazilo

La elŝipiĝo de la malsamuloj

La kanabo alvenis en Amerikon en la 16-a jarcento, per semoj, vestaĵoj, veloj kaj ŝnuroj faritaj el ĝiaj fibroj sur la eŭropaj ŝipoj, kiuj invadis la kontinenton. Dum tiu eksterlanda okupado, tra la teritorio diversaj kanabokampoj estis kulturitaj, ĉefe en Jamajko, elektita kiel fibroproduktejo por la brita imperio, kio igis la planton simbolo kaj sakramento de la ĉefa landa religio – la rastafaria movado, diskonigita tutmonde dank’ al la muzikisto Bob Marley. Ĝi alvenis ankaŭ per la sklavigitaj afrikanoj, kiuj uzis ĝin por religiaj ritaroj aŭ por ripozado kaj malsuferigo el sia kompatinda vivsituacio.

En Brazilo, la semoj alvenis ene de ŝtofaj pupoj ligitaj al vestaĵoj de sklavoj, kaj la planto iĝis konata kiel angola fumaĵo aŭ ma’kaña (sankta herbo, en la kimbunda lingvo el Angolo). Ĉi tie, la herbo adaptiĝis kaj diskoniĝis inter la diversaj indiĝenaj triboj kun ŝamanaj tradicioj. Tamen, komence de la 19-a jarcento, post la fino de la sklaveco, la granda amaso da nigruloj, kiuj iradis libere tra la urboj, ne plaĉis al la blankuloj, la povoposedantoj, kiuj daŭre aspiris la eŭropecan vivstilon.

Tiel komenciĝis la kampanjoj por “higienigo” – publikaj disponoj, kiuj entenis leĝojn malpermesantajn en urbocentroj agadojn rilatajn al la nigrula kulturo, malordaĵoj laŭ la blankula elito. Tiel oni malpermesis, krom kapoejron (luktoarto), la afrikdevenan religiemon, la muzikon sambo kaj la angolan fumaĵon (t.e. kanabo). Dum tiu periodo, la riĉuloj kutimis uzi kokainon kaj opion, konsideratajn elegantaj drogoj.

En Usono, en la jaroj 1920 ĝis 1933, oni malpermesis alkoholon, kaj tio kaŭzis gravajn publiksanajn problemojn (trodozoj, blindiĝoj, cirozoj, hepatitoj ktp) pro la malbona kvalito de la drinkaĵoj venditaj de ŝakristoj kaj centojn da murdoj pro la milito inter ŝakristoj kaj policistoj. La malpermeso kontraŭ alkoholaĵoj ebligis al la krimuloj ekregi tiun merkaton kaj monprofiti sufiĉe multe por akiri arsenalon kontraŭ la registara premego. Per la laŭleĝigo de alkoholo, la giganta strukturo kreita por riproĉi la alkohol-ŝakradon fariiĝis senutila. Sekve, mariĥuano (t.e. la drogo farita el la planto kanabo) estis elektita kiel la danĝera kaj malpermesinda drogo – ĝi kutime estis uzata fare de meksikaj enmigrantoj kaj negruloj, tiam “la nekonvenuloj”.

La leĝoj kontraŭ la troviĝo de la planto rapide gajnis apogon en Usono, ĉar kelkaj industriaj grupoj pli profitus el tio. En tiu momento, la fortaj kaj rezistaj fibroj el kanabo, ankoraŭ uzataj en la produktado de teksaĵoj, estis anstataŭigitaj per nilono (J. Anslinger, grava aktivisto por la prohibicio de kanabo, estis akciulo de nilonfabriko); la sendolorigeco kaj aliaj terapiaj uzoj de tiu planto estis anstataŭigitaj per industriaj kuraciloj; kaj eĉ Henry Ford, produktisto de aŭtomobiloj kaj etanolo el siaj grandaj kanabo-bienoj, subite iĝis apoganto de la malpermeso kaj entuziasmiĝis pri la miliarda komerco de nafto. Substrekindas ke kompare kun tropikaj landoj en Ameriko, Usono ne povus fariĝi grava produktanto de tiu “produkto”, ĉar la planto ŝatas sunumiĝi dum longa tempo (bonaj rikoltoj postulas eĉ 20 lumoplenajn horojn tage), kun akvo abunda kaj freŝa.

Ruĝa lumo – videblas milito

Per tiom da “bonkoraj intencoj”, sociteroraj kampanjoj estis amase subtenataj. Filmoj, kiuj montris eblajn danĝerojn pro fumado de la planto ricevis federaciajn monsumojn, kaj tiel ĝiaj uzantoj iĝis konsiderataj potencialaj murdistoj, drogo- dependantoj kaj kondamnitaj al frenezeco kaj morto. Iom post iom, la tuta lando konvinkiĝis pri la senfundamenta paranoja timemo pri kanabo kaj ĝiaj uzantoj, kaj tio kaŭzis amasan enprizonigon, ĉefe de latinamerikanoj kaj nigrhaŭtuloj.

Aliflanke, eknaskiĝadis socimovadoj por postuli plian liberecon kaj observadon de la homaj rajtoj, pluraj el ili estis serĉantaj manierojn plivastigi la komprenon pri la mondo per la ingesto de halucinogenoj, tamen ili estis haltigitaj de punemaj leĝoj kaj konsekvenca pliamasiĝo de enprizonigoj, apogataj de teroraj kampanjoj – la identigo de kanabistoj kiel komunistoj aŭ ke poste ili fariĝos konsumantoj de heroino. En tiu epoko, la malpermeso jam estis en Brazilo, sed Usono transigis tiun subpreman politikon ekster siajn landlimojn kaj tiel estis aprobita ĉe UN en 1961 la tragedia War on Drugs (eo: kontraŭdroga milito), en kiu kanabo estis konsiderata la dua plej danĝeraj drogaĉoj en la tuta mondo!

La traktato de War on Drugs permesas ekonomiajn bojkotojn kaj eĉ armeajn intervenojn kontraŭ la landoj, kiuj kultivas aŭ permesas la vendadon de tiuj drogoj. Tio kaŭzis ke Latin-Ameriko subakviĝis en jardekojn da perforto kaj socia elstrukturiĝo.

La “Kontraŭdrogaĉa Milito” kaŭzas dekmilojn da mortoj ĉiujare, miliardaj monsumoj elspeziĝas por la polica interveno kaj aliaj dekmiliardoj nutras la ŝakradon kaj konsekvence la tutan internacian organizitan krimon. Nune en Meksiko, la milito kontraŭ grandŝakristoj iĝas terura – dum ĝi malplenigas la registarajn kasojn, la ŝakristoj aĉetas armilojn ĉe la landlimo: 87% de la armiloj kaptitaj en Meksiko venas el Usono kaj 91% de la kokaino en Usono venas el Meksiko. Nun la lando bedaŭras la mortojn de pli ol 60 mil homoj (inter tiuj, mil infanoj) inter 2007 kaj 2012. Amasmurdo de malriĉuloj, ignorata de internaciaj amaskomunikiloj.

En Brazilo, eĉ kun diversaj gravaj problemoj kiel koruptado, uzado de nafto-monprofito, misprotektado de ĝangaloj kaj indiĝenaj landpartoj, la amaskomunikiloj atentas pri la fantazio ke la ĉefa problemo en la lando estas la uzado de kontraŭleĝa narkotikaĵoj. Tiel, leĝoj, kiuj subtenas perforton, estas aprobitaj kaj la problemo iĝas pli grava. Ĉi-jare, komenciĝas la aprobo de pli rigoraj leĝoj, laŭ kiuj la minimuma puno por ŝakristo estos pli granda ol por murdinto. Kaj pro tio, ke ne estas difinita la kvanto de drogo, kiu distingas uzantojn disde ŝakristojn, dekmiloj da uzantoj estas kondamnitaj pro ŝakrado.

Kiel rezulto, 25% de la brazilaj prizonuloj estas kondamnitaj pro ŝakro (Brazilo havas la kvaran plej grandan prizonanaron tutmonde. Usono estas la 1ª, kun 2,2 milionoj da malliberigitoj, sekvate de Ĉinio kaj Rusio), kaj preskaŭ ĉiuj inter ili estas nigrhaŭtuloj, malriĉaj, malmulte lernejumintaj kaj plej malbone: sen antaŭaj krimoj (60%). Ŝakrado ankaŭ estas la krimo, kiu plej kondamnas virinojn (59%) kaj la plej antaŭjuĝplena, tiom, ke kiam aperas iu mortinto kun kontraŭleĝa substanco, ĵurnalo ironias kaj la plejparto de la popolo diras: 1 malpli!

Kune, la kreskado de la batalo kontraŭ kokaino kaj kanabo ĉe la landlimoj kaŭzis la enkondukon de tre malbonkvalitaj drogoj kiel crack (fumebla kokaino), kiu iĝis pli interesa por la kontraŭleĝa komerco, kiu ĝin disigis tra la lando, detruante ankoraŭ pli la vundeblajn popolgruopojn, kiuj konsumas “rubaĵon” por iom da plezuro: mizeraj laboristoj, mensmalsanuloj, almozuloj, senhejmaj infanoj aŭ junuloj kun familiaj problemoj, ktp. Ili estas antaŭjuĝataj kiel drogemuloj, kondamninda “zumbiaro”, kaj tio intensigas la perdon de la familiaj kaj sociaj rilatoj kaj rezultigas ĝeneralan plialtigon de la perforto.

Por kompletigi la hororcirkon, la nuna ordono estas: “vizitantoj alvenos, ni kaŝu la rubaĵon sub la tapiŝon”! En 2014 okazos balotadoj kaj Mondpokalo, kaj en 2016 okazos la someraj olimpikoj. En Brazilo nur pri tio oni parolas! Tiel, revenas la “higienigaj” leĝoj kontraŭ malriĉuloj en grandaj urboj, kiuj permesas kontraŭvolan internigon en psikiatriajn aŭ religiajn klinikojn, kie ĉiu homo konsiderata droguzanto povas esti kuracata laŭ la elekto de la posedanto de la kliniko, pagota per publika mono.

Eĉ tiel, ke la kontraŭvola internigo prezentas malmultegan rehabilitŝancojn (5%), ĝi anstataŭis pli efikajn rimedojn, kiel la damaĝredukto, la anstataŭigo de crakmanio per konsumo de kanabo, kiu havas multe da aliĝoj kaj montras bonegajn eltoksigajn rezultojn (68%). Sed fine, la brazila realeco estas ke baldaŭ iu ajna homo povos esti laŭleĝe arestita, internigita kaj anestezita dum eĉ tri monatoj, nur pro tio, ke tiu fumis kanabcigaredon!

Verda lumo – natura kuracilo

Tamen, kanabo reaperas kiel “Verda Ĉapulin*, pri kio ni ne tiom saĝece kalkulis”! Post jardekoj da serĉoj kaj esploroj por havi kialon por ĝia malpermeso, sciencistoj izolis ĝiajn efikajn substancojn, la kanabinoidon THC en Israelo (1964), sekvitan de aliaj preskaŭ 80 malsamaj kanabinoidaj molekuloj (CBD, CBN, CDDL ktp), kio ebligis esplori iliajn funkciojn en la korpo. Preteratende, malkovriĝas 2 neŭraj riceviloj: la neŭroricevilo CB1(1990) de la centra neŭrosistemo kaj la neŭroricevilo CB2(1993) de la periferia neŭrosistemo (daŭre serĉatas la probabla CB3).

* El Chapulin Colorado (eo: La Ruĝa Ĉapulin’): Meksika televida heroo, fama en Latinameriko kaj kies karakteroj estas tiaj kiel de trikstero* (el la angla trickster=trompisto).

Pro tio, nia organismo devas produkti molekulojn similajn al la kanabinoidoj, ŝlosilojn por tiuj riceviloj. Kaj ĉi tiel makovriĝis la Anandamido, endokanabinoido produktata de la hemoglobinoj, kaj poste malkovriĝis la gravega Endokanabinoida Sistemo, kiuj reguligas plurajn funkciojn de nia organismo.

Konklude, estis detruitaj trompoj pri la kanabo, kio ne nur rompas antaŭjuĝojn, sed ankaŭ revolucios la sanesplorojn. En la 1990aj jaroj, en Usono, estis okazigitaj ĉirkaŭ po 200 esploroj jare pri endokanabinoidoj, kaj tiu cifero daŭre kreskas atingante jam 2 mil ĉi-jare. [vidu apartan kadron].

Jam estis katalogitaj ĉirkaŭ 2500 aliaj produktoj akiritaj el tiu krudaĵo. Ĝi estas rapidakreska kultivaĵo, kun, kiam neorganike, apenaŭa uzo de pesticido, neniu herbicido kaj malmulta ŝoko kun la faŭno, havas la duan plej riĉan semon je omego 3, ĉe kio ĝia oleoprofiteblo estas po 97% por etanolo kaj ĝiaj fibroj produktas rezistpovajn aŭtomobilojn, varmokomfortajn domojn, teksaĵojn, paperon (la 1a Usona Konstitucio estis skribita sur kanaba papero kaj probable ankaŭ ĉiuj unuaj Biblioj de Gutenberg) kaj vastan varion de manĝaĵoj, oleoj, lakto, refreŝigaĵoj, kukoj ktp.

Tutmonda marŝo por laŭleĝigo de la kanabo

Resume, Usono, kiu trudas al la mondo sian fiaskan War on Drugs, ŝtatleĝe komercigas kanabon en 18 el siaj ŝtatoj, generantan ĉirkaŭ 35 miliardoj da usonaj dolaroj jare – kio igas ĝin la dua plej profitebliga kultiva komerco, superanta sojon - subvencias esplorojn kaj proprigas al si la patentojn! Sed tamen, kiam Urugvajo asertas, ke disvendos po ĝis 40g da kanabo monate por regi la proŝakran perforton en la lando, ĝi ricevas viziton de UN-komisiono por ke ili repensu tiun decidon.

Aliflanke, eĉ sen kalkuli la koncernan armilan komercon, la komerco de kontraŭleĝaj drogoj jam respondecas pri 320 miliardoj el la 850 miliardoj da dolaroj jare generataj de la tutmonda organiziĝinta krimo (ĉirkaŭ 38%), atentu ke la konsumanto de kanabo reprezentas 80% da la daŭruzantoj de drogoj kontraŭleĝaj (preskaŭ 250 milionoj da homoj laŭ UN). Samkiel la konsumo de alkoholo, tabako kaj kafeino ne kondukas al la konsumo de kanabo, ankaŭ ĝi ne kondukas al la konsumo de aliaj substancoj, tamen ĝia kontraŭleĝa merkato metas tiun homgrupon en periferiigitan identecon kaj en rektan kontakton kun la aĉaj drogoj el ŝakro - sen ia kontrolo aŭ rego. Malgraŭ tio, tamen, inter 100 uzantoj de kanabo, nur 1 ofte konsumas kokainon (Morgan, 1996).

Do, laŭleĝigi kaj reguligi, kontroli la kultivon, la industriumon kaj la konsumon de tiu planto estas fundamenta bezono, ne nur por fini la tragedian War on Drugs, kies rezulto estas perforto kaj socia disstrukturiĝo; sed konsekvenca malmuntado de la internacia organizinta krimo. Necesas ŝanĝiĝo!

“Iam, kiam la elkrimigo de la drogoj estos realo, la historiistoj rigardos malantaŭen kaj sentos la saman harhirtiĝon kiel hodiaŭ ni sentas pri la inkvizicio.” (Javier Martinez, Hispania Punjuĝisto).

Sub la lenso de la scienco

La Monda Organizaĵo pri Sano atestas ke la konsumo de kanabo malhelpas la kognan disvolviĝon kaj la psikomotoran efikecon ĉe pluraj taskoj dum ĝis 24 horoj post fumado de nur 20mg de THC. Ĉe gravedeco, ĝia uzo estas ligata al ŝanĝoj dum la feta disvolviĝo kaj al redukto de la pezo ĉe la naskiĝo. La regula uzado ankaŭ estas ligata duoble pli al la risko de psikozo kaj skizofrenio. Tamen ĝia uzado dum longa tempo ne kaŭzas permanentajn malbonojn ĉe la kognaj kapabloj. Sciencaj esploroj tamen atestas ke la kanabo povas utili kiel medikamento.

Kanabo estas rimarkinde netoksika, ĝi ne mortigas neŭronojn (Grinspoon, 1996), sed male estas neŭroprotektanto kun antioksidantaj proprecoj (Britto, Scavone kaj aliaj, 2012), kiu kuracas cerbinflamojn (Wenk, 2008) kaj povas bloki la disvolvon de Alzheimer-malsano (Ceballos k Soresen, 2005), plibonigas la kadron de la malsano de Parkinsono (Hallak, Crippa, 2006) aŭ eĉ plibonigas la memorkapablon en maljunuloj (Wenk, 2012). Krom kontraŭkonvulsiiga kapablo (Whalley, Williams kaj aliaj,2011), ĝi enhavas HU210, kanabinoidon, kiu okazigas formiĝon de novaj neŭronoj (Zhang, Bai kaj aliaj, 2005).

Ĝiaj uzantoj ne montras kognan deficiton (Dregan, 2012). Kaj kiel humorreguligilon (Sidarta, 2007), eblas uzi ĝin kiel kontraŭanksiilon (Zuard, Nardi kaj aliaj, 2011) aŭ eldepresiigilon (Zhang, Jiang kaj aliaj, 2012), okazigantan plibonaĵojn en la reguligo de la socia fobio kaj anksio (Bergamaschi, 2012). Krome oni ĝin rekomendas por kuracado de maldormemo, ĝi plibonigas la dormprofiton kaj favoras la humoron (Ware, 2003) (Wilsey, 2012) (Wismer, 2008). Ĝi estas uzata por plialtigi la apetiton (Wismer, 2008) kaj en la kuracado de anoreksio (Piomelli, 2006), ĝi ankaŭ partoprenas la reguligon de glukozo kaj sekve la reguligon de la obezeco (Le Strat, 2011), tial ĝiaj uzantoj montras malplian diabeton (Shaheen, 2012);

Oni montras bonegajn rezultojn en la reguligo de la multloka sklerozo (Chong, Wolff kaj aliaj 2006) (Zajicek, 2003) kaj glaŭkomo (Aldana, Rodrigues kaj aliaj, 2011). Moderigo de la akraj neŭropatiaj doloroj (Ware, 2010) (Wilsey, 2012), de artrito kaj reŭmatoidoj (McCabe, Jubb kaj aliaj, 2011) kaj malhelpas la progreson de aterosklerozo (Frossard, Mach kaj aliaj, 2005). Ankaŭ rehabilitas intestajn inflamojn (Izzo e Camilleri, 2009) kaj koronariitojn, antaŭprizorgante korinfarkton kaj apopleksiojn.

Rezultigs ĝeneralan pliboniĝon de la vivkvalito de AIDS-uloj, helpante ilin en ilia kapablo malhelpi la disvastiĝon de la viruso (Constantino, 2012);

Ĝi rimarkiĝas kiel ebla kancerkuracilo. Ĝiaj efikoj estas ekde ĝeneralaj pliboniĝoj en la vivkvalitoj de pacientoj pro la ekestigo de malsato, redukto de doloroj, de vomoj kaj de naŭzoj (Melamede, 2005) ĝis kontraŭkanceraj, kontraŭmalsankreska, kontraŭmigra, kontraŭinvada kaj por-apoptoza* (ĉela sindetruiĝo) trajtoj (Solinas, 2011), tio estas, ĝi malhelpas la kancerĉelan disvastigon (Mc Allister, Desprez, 2007). Estas potenca malhelpanto de la glioma disvastiĝo (Parolaro kaj Massi, 2008), po ĝis 80% (Guzmán, 2009). Ĝi plibonigas ankaŭ kadrojn de vezika kancero (Thomas, 2013), kojla kancero (Camilleri, 2012) mama kancero (Sánchez, 2012) kaj prostata kancero (di Marzo, 2012).

Ne ekzistas rilato inter pulmokancero kaj la kutimo fumi kanabon (Tashkin, 2010) kaj oni eĉ perceptas plibonigojn en la spira kapablo (Pletcher, 2012). Ne estas trovataj akraj pulmobstrukcoj pro ĝia fumo, kiel kutime rilatas ĉe tabakfumantojn (Wan-Tan, 2009). Tabako okazigas pli da danĝeraj efektoj ol okazigas la kanabo (Melamede, 2005), krom resanigi kontraŭ tabaka (Morgan, 2013) kaj crack aŭ fumebla kokaino (Xavier, 2011) kemidependecoj.

Ĝi montras bonajn rezultojn en kuracado de la dupolusa obstrukco (Braga, Burdick kaj aliaj, 2011), plibonigas la neŭropsikan efikon en skizofreniuloj (Yucel, 2010), kaj montras redukton de skizofreniaj simptomoj samkiel psikiatriaj medikamentoj, tamen kun duavicaj efikoj pli agrablaj por la paciento (Waldo, 2012) (Zuardi, 2012).