Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Kandidatiĝu al la Estraro de TEJO

TEJO

La Elekta Komisiono de TEJO serĉas kandidatojn por la Estraro de TEJO, por la oficperiodo ekde la 1-a de septembro 2019 ĝis la 31-a de aŭgusto 2020. La Estraro estas la ĉefa plenuma instanco de TEJO.

Ordinare, novaj estraranoj estas elektataj okaze de la ĉefa kunveno de la Komitato dum la Internacia Junulara Kongreso, kiu ĉi-jare okazos en Liptovský Hradók (Slovakujo) de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto.

Kandidato por iĝi estrarano de TEJO devas esti individua membro de TEJO en 2019 kaj esti naskiĝinta inter la 1-a de septembro 1984 kaj la 3-a de aŭgusto 2001.

Aliaj dezirindaj ecoj de kandidato estas sperto en gvidado de volontula organizo, sperto en la Esperanto-movado, laboremo kaj fleksebliĝemo.

La Estraro konsistas el maksimume 9 estraranoj, inter kiuj estas la Prezidanto, la Ĝenerala Sekretario, la Kasisto kaj unu ĝis tri Vicprezidantoj.

Ĉiu estrarano povas havi unu aŭ plurajn estrarajn fakojn. La nunaj fakoj estas la jenaj:

Komisionoj: Aktivula Trejnado, Eksteraj Rilatoj, Edukado-Scienco-Kulturo, Kongresoj, Landa & Faka Agado, Merkatiko & Informado, Talento, Transnaciaj Projektoj.

Interesgrupoj: Adoleska Agado, Genra Egaleco, Juro, Moviĝeblemo, Teknologio, Universitata Agado.

Respondecoj: Pasporta Servo, Rilatoj kun UEA, Volontuloj.

Kandidato estu preta okupiĝi pri iuj el la listigitaj fakoj.

Por kandidatiĝi, sendu mesaĝon al elekta.komisiono@tejo.org ĝis dimanĉo la 30-a de junio 2019 kun viaj vivresumo, motiviĝa letero kaj klara eksplicita indiko pri la fakoj kaj la oficoj kiujn vi pretus transpreni en la Estraro.

Se vi scias pri alia taŭga kandidato, persvadu tiun homon sendi sian kandidatiĝon aŭ sendu mesaĝon al elekta.komisiono@tejo.org, tiel ke ni mem povu kontakti la potencialan kandidaton.