Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Kial agadi por Esperanto?

Michael Mandirola

Pli malpli 15 jaroj pasis de tiu posttagmezo kiam mi adoleske “malkovris” Esperanton tra statika verdega retpaĝaro.

Ĝi ne estis mia unua socipolitika ideo, tamen ĝi estis la unua por kiu mi decidis aktiviĝi kaj al kiu mi poste dediĉadis plejparton de mia libera tempo. Kaj nun subite alvenas la redaktoro de la Movada Rubriko kaj demandas min: “Ĉu estas grave partopreni la E-movadon? Kial?”. Tia demando efektive meritas respondon pli ampleksan ol “Jes, gravas!”... Mi do rakontos kiel mi decidis aktivi ĝuste por nia movado kaj kial miopinie tio gravas kaj indas.

Eksa prezidanto de TEJO kaj UEA iam skribis ke “Zamenhof kreis Esperanton por ŝanĝi la mondon, ne por travojaĝi ĝin per Pasporta Servo.”; kvankam mi plaĉe partoprenis Esperanto-renkontiĝojn kaj volonte renkontas samideanojn dum miaj vojaĝoj, mi plu sentas kaj dekomence sentis iun fortan internan motivon ĝuste por kontribui tra Esperanto al pli bona mondo.

Sendube internacia lingvo neŭtrale homa estas tre potenca ideo, pri kies graveco kaj agadindeco mi ne bezonas prediki al vi, miaj esperantistaj legantoj. Tamen mi sentas ke tio iel ne estas sufiĉa klarigo pri kial agadi por Esperanto.

Estas ja alia demando kiun mi iam faris al mi mem: kiom granda estas la aldonvaloro de propra kontribuo al la movado?

Ekde la komenco mi rimarkis ke en mia naskiĝurbo (iom pli ol centmilhoma) apenaŭ ekzistas io ajn rilate al Esperanto, estis do klare ke al nia movado grave mankis je homfortoj kaj do mi eksentis ke el mia idealaro la lingvo internacia estas tiu kiu plejbezonis mian kontribuon.

Eble supertaksante la forton de aliaj movadoj kiuj plene kongruas kun mia idealaro, mi sentis ke, se mi ne agadus tie, tio ne farus grandan diferencon, sed “ĉe ni” jes.

La konfirmo venis de itala freŝbakita aktivulino nelonge post ŝia rapida enmovadiĝo: “En alia organizo, se post kelkaj komencaj semajnoj mi ĉesus partopreni la kunsidojn, oni eĉ ne rimarkus. Kiel eblas ke ĉi tie mi jam estas kerna persono?”

Nia movado havas grandegan potencialon, sed tre ofte ĝi ne profitas gravajn oportunojn pro manko de homfortoj. En tia situacio ĉies aktiviĝo povus vere multon ŝanĝi kaj ofte la naskiĝo aŭ pluekzisto de loka aŭ eĉ landa asocio dependas bedaŭrinde de individuo.

Alia temo estas ĉu la rezultoj pravigas la agadon? Mi daŭre kredas ke jes.

Bedaŭrinde la fina venko ankoraŭ ne estas proksima, tamen ne mankas kontentindaĵoj kaj la intereso por nia lingvo viglas, kiel pruvas la amasa eklernado tra Duolingo.

Rilate mian personan sperton, dum longa tempo mi organizis Esperanto-aranĝojn (plejofte IJF n kaj la Italan Kongreson) kaj mi tre ĝojis vidi la homojn kontentaj pri sia partopreno kaj la kreiĝon de novaj amikaj kaj amaj rilatoj. Honeste, mi ne memoras ĉu paro kiu renkontiĝis en evento kiun mi kunorganizis, nun kreskigas denaskulon, sed tion mi certe konsiderus kiel pintan atingon. Tiuj aranĝoj tamen estas plej grave ankaŭ inspiro kaj motiviĝo por agadi pli por Esperanto.

Pli altskale, mi vidas klaran kreskon de nia agado en TEJO kompare kun kiam mi ekaktiviĝis en 2007. La organizo estas nun klare pli tutmonda, strukture multe pli fortika eĉ kun profesia stabo kaj puraj volontuloj, pli kapabliga (ja tutregule okazas kvalitaj trejnadoj por ĝiaj aktivuloj) kaj, miaopinie plej grave, multe pli konata kaj respektata ekster Esperantujo, kiel niaj sukcesoj en eksteraj rilatoj klare pruvas. Se la junularaj gvidantoj konscias ke Esperanto vivas, tio signifas krei pli pozitivan sintenon inter la morgaŭaj decidantoj. TEJO vere paŝas antaŭen kaj agadi por ĝi estas progresa afero.

Malgraŭ kelkaj maloptimismaj katastrofumaj artikoloj, nia lingvo bone fartas kaj agadi por ĝi estas ja fruktodona kaj celplena afero.

Laste, agadi en neregistara organizo, aparte por gejunuloj, signifas lernegi, kaj fari tion en ege internacia medio, kiel nia movado, kreas tre gravan interkulturan konscion kiu pli ĝenerale faciligas internaciajn rilatojn. Miaj spertoj en Esperantujo estas esenca parto de tio kio mi estas nun kaj de mia kapablaro.

Danke al mia agado en Esperantujo mi kutimas paroli publike, varbi surstrate, instrui lingvon, organizi eventojn, gvidi teamojn, mastrumi projekton, trakti kontraktojn aŭ regularojn, reprezenti asocion, trejni. Danke al mia agado en Esperantujo mi havis interkulturajn kunlaborspertojn kun homoj el ĉiuj kontinentoj.

Ĉio ĉi ebligis al mi tre gravan sinevoluigon kiu pozitive influas mian personan kaj profesian vivon.

Agadebloj abundas, do mi esperas ke ĉiu el vi povos trovi sian vojon por agadi poresperante kaj peresperante, laŭ siaj emoj kaj kapabloj kontribuante al niaj komunaj celoj kaj mem kreskante kiel personoj.

Mi fieras je mia partopreno en la Esperanto-movado ĉar ni estas transnacia komunumo kiu laboras por pli justa mondo, kaj mi estas dankema pro ĉio kion mi ricevis kaj ricevas lerne kaj home.