Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Kial Nepalaj viroj iras labori en arabaj landoj?

Sandip Lamichhane – Nepalo

Nepalo estas belega lando situanta inter du gigantaj landoj, Ĉinio kaj Barato, kiuj sukcesis pli multe evolui ekonomie. Nepalo okupas 0,03% de la monda spaco kaj 0,3% de Azio. La totala areo de Nepalo estas 147 181 km²-oj, Ĝi etendiĝas 895 km-ojn de Oriento al Okcidento kaj 185 km de Sudo al Nordo. Nepalo estas agrikultura lando kie la plejmulto de la homoj estas engaĝitaj en agrikulturaj laboroj.

Nuntempe pli kaj pli da homoj el Nepalo forvojaĝas al arabaj landoj por labori tie. Ekzistas pluraj kialoj por tio. La ĉefa problemo estas la manko de laboro. Senlaboreco inter viroj laŭ statistikoj altas je 56%. Virinoj kutime ne laboras.

Nepalo havas tri diversajn geografiajn regionojn: La himalaja, monteta (pahāḍ पहाड) kaj ebenaĵa (tarāi तराई) regionoj. Himaloj izolas Nepalon de Tibeto kaj Ĉinio kaj la montaro Mahabharat landlimas kun Barato. Agrikulturo estas neebla en la himalaja regiono pro ĝiaj topografiaj malfacilaĵoj. En la regiono monteta situata inter 1 000 kaj 4 000 metrojn alte oni kultivas rizon kaj terpomojn. Nur la tria regiono, la ebena Terai, situanta en la suda parto de Nepalo, posedas la kultiveblan teron, kiu nutras la tutan nacion. Terai estas nomata la “korbo de verdaĵo”. Pli ol 70% de la laborantaj homoj okupiĝas pri agrikulturo. Ekzistas ankaŭ eblo trovi laboron en la turisma industrio, sed ĝi estas relative malgranda.

Ĝenerale mankas laboro. Kion fari? Por nepalano gravas plej la familio. Ĝi ĉiam estas plurgeneracia kaj ĉiuj membroj zorgas pri la aliaj. Miloj da junaj nepalaj viroj decidis migri al landoj ĉe la Persa Golfo por labori tie. En la jaro 2022, en Kataro okazos Futbala Mondopokalo. Sub temperaturoj, kiuj varias de 40ºC ĝis 50ºC, junaj nepalanoj konstruas tie stadionojn, ŝoseojn, hotelojn kaj la ekonomian bazon. Laŭ statistikoj, pro la ekstremaj kondiĉoj de laboro ĉiutage mortas unu nepalano. Subskribante surloke la dungokontrakton ili devas transdoni al la deponejo sian pasporton. Eĉ se iam unu el ili decidas reveni al Nepalo, tio ne eblas sen la dokumento kaj la dunganto rifuzas redoni ĝin. Estas malpermesita la kontakto kun la familio kaj kun la nepala ambasadejo. La nepala registraro oficiale protestis ĉe la katara registaro sed sensukcese.

Post la tertremo de la jaro 2015, dum kiu estis detruita monsumo egala al triono de la Malneta enlanda produkto, bezonataj estas laboristoj, precipe edukitaj konstruantoj por diversaj konstruaĵoj. Ili laboras for de Nepalo atendante la momenton, kiam kun mono ili revenos al la patrujo. Intertempe la inflacio altiĝis per 12,1 %.

Alia kialo por forlasi Nepalon estas la politika nestabileco. Nepalo estas demokratia respubliko, sed la registaro ne estas tiel stabila kiel kutimas esti en aliaj demokratiaj landoj. De la jaro 2008, kiam falis la monarkio, la prezoj altiĝis eĉ je 500% (ne ekzakte, sed proksimume). Regas korupto, manko de edukitaj homoj eĉ ĉe la plej serĉataj okupoj, kiel kuracado aŭ instruado. La infanoj ne havas lernejan devigon. Imagu bazan lernejon, al kiu vilaĝa infano devas iri ĉiutage dum 4 horoj tien kaj 4 horoj reen. Kvarjaraj infanoj lernas 2 jarojn en infanĝardeno kiel legi kaj skribi. Por komenci lernadon en baza lernejo, la infano devas trapasi la ekzamenon pri skribado en la angla kaj en la nepala lingvoj. Kiu el vilaĝa familio povas helpi al sia infano dum la lernado? Analfabetismo atingas 60%. Se en la familio estas multe da infanoj, tradicie la pli aĝaj laboras, dum la plej juna frekventas la lernejon.

Ĝenerale en la landa budĝeto mankas mono por ĉio. Se okazas akcidento, vi mem devas zorgi pri transporto de urĝa helpo ĉar ofte malsanulejo ne havas ĝin.

La plej bonan laboron donas registara posteno. Bone pagata, kun asekuro kaj pensio en maljuneco... Bedaŭrinde tiuj ĉi postenoj estas malmultaj kaj ne por ĉiuj sendepende de kvalifikoj. Civitanoj, kiuj deziras resti en Nepalo kaj labori tie, ne havante eblon trovi postenon, estas vive devigataj forlasi Nepalon. Tio estas la aktuala tendenco en Nepalo. Ili estas devigataj iri al arabaj landoj por gajni monon kaj nutri siajn familiojn en Nepalo. 29% de la malneta enlanda produkto sendas al siaj familioj nepalanoj laborantaj eksterlande.

Ĉiujare miloj da baratanoj venas labori en Nepalo. Por ili estas bonaj postenoj kaj bonaj salajroj. Do mi esperas ke tiu ĉi sistemo kiel eble plej rapide falos kaj en bone regata Nepalo ni trovos laboron por ĉiuj.