Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

AMO

Kiam amo frapas frue...

Hanso BECKLIN – Usono

Devintus esti alie. Mi havis la vivon jam sternita antaŭ mi, planita. Magistriĝo vokis; ankaŭ urba vivo post studado en la universitata vilaĝego. Miaj gepatroj, kiuj ambaŭ fiaskis en sia unua geedza rilato antaŭ ol trovi unu la alian multe pli malfrue en la vivo, ĉiam konsilis al mi longe atendi antaŭ ol geedziĝi kun iu ajn. Pripensu. Iom petolu. Ĝuu la vivon.

Mi estis diligenta kaj serioza knabo, kiu kreskis tige ĝis 1.9 metroj sen perdo de la knabeco. Homoj ĉiam nomis min matura, sed pli pro la aspekto ol pro la vera konsisto. Do, mi longe emis sekvi la orakolaĵojn de miaj gepatroj; se ne fatalo pri fruaj amrilatoj fluis en miaj vejnoj, certe la kvara ordono estis sekvinda, ĉu ne?

Se diri kurte, mi neniam intencis fariĝi disĉiplo de la Zamenhofa proverbo: “Frue leviĝu kaj frue edziĝu”, eĉ se mi ja ekde la infanaĝo leviĝis frue de sur la lito. Pri la postkonjunkcia parto duboj kaj kontraŭdiroj restis longe, precipe pro miaj propraj spertoj en amo.

Ĉio komenciĝis miele. En mia universitato, mi apartenis al pluraj sociaj rondoj. Ĉar mi neniam estis aparte festenema, sed ja babilema kaj societema, ĉi tiuj rondoj estis ĉefe por intelektuloj aŭ tiuj, kiuj volis hipokriti tion. Mi tiutempe ne sciis, en kiun dividon oni metu min; mi sciis nur, ke homoj ekster ĉi tiuj rondoj nomas nin nerdoj per siaj laŭtaj flustroj.

Mi ĉiam replikis, ke mi ja estas nerdo, sed ne tia nerdo, kia okupiĝas pri sciencfikcio kaj la pentrado de stanaj* monstroj por la venonta tabulludo. Mi defendis min mem per la supozo, ke iam oni ja konsideros min klerulo, eĉ se ne ili. Sed al la ekstera mondo ni ĉiuj aspektis same; dum ili spilis barelojn da biero en la faŭkojn por ekstaziĝi (aŭ eble letargiiĝi) ni babilis, vortludis, kartludis, kaj klinis nin super bibliotekaj labortabloj ĝis ĝia nokta fermiĝo.

Sur tia fono la nerdoj devis montri solidarecon, tamen, kaj en tiuj rondoj mi trovis mian malon: silenteman virinon, malaltan kaj sciencaman. Vaste, la animoj havis akordon inter si, ŝatante la studojn kaj pretigante nin jam en la unua jaro de la universitato por baldaŭa doktoriĝo. Oni povis fendi ŝian kokosan ŝelon nur se oni volonte aŭskultis ŝiajn pensojn pri organika ĥemio (kiel ĥinan predikon, mi aldonu).

Klare ŝi geniis, kaj ŝi estis ĉiam tre afabla al mi. Ni malofte kverelis, simple pafis niajn sagojn preter la alian. Disigite dum somero, ni babilis telefone dum horoj sed apenaŭ kaptis la sencon de la alia. Ŝi parolis pri sia esplorado en la laboratorio; mi pri miaj eltrovoj rilate arthistorion. Kvazaŭ ŝi povus vidi min dum la telefonvokoj, mi balancis la kapon sed simple lasis ŝin babili; verŝajne ankaŭ ŝi faris same dum mi parolis pri la pentraĵoj de Rothko. Ial ni pensis, ke per streboj oni povas penetri la psikon de la amato.

Kaj dum ĉiom el la tagoj ni nomis ĉi tiujn amo. Tiom similaj ni estas, mi diris al la dubantaj voĉoj interne de mi. Ĉesu, ĉesu; vi ne komprenas. Ni certe estos paro longe...eble mi eĉ malsekvu la dumvivajn konsilojn de la gepatroj?

Ŝajne la gepatroj aŭdis ĉi tiujn flustrojn emanantajn el mi, ĉar tuj post mia ekpesado la patro sidigis min en komfortan fotelon. Kvankam ĉi tiu fotelo estis ofte la mia en la kabineto de mia patro, ĝi ne estis komforte mola, sed apenaŭ cedis al mi. Li demandis al mi, kion mi pensas pri la nuna amrilato. Mi diris, ke ĝi estas tute dolĉa kaj ĝojiga. Li suspiris kaj poste diris: “Kara, vi estas en despero nun; vi aspektas ofte ploronte. Ĉu pro ŝi? Mi rimarkis, ke en la tagoj kiam vi ne parolas kun ŝi, vi gajiĝas.” Mi apenaŭ povis respondi, simple paŭtis. Mi volis ŝian amon kaj montri mian amon al ŝi.

La saman tagon mia patrino malkaŝis antaŭ mi, pretekstante hazardon, la kromnomon per kiu ŝi kaj mia patro baptis mian koramikinon, “La reĝino de glacio”. Eĉ ĉi tio ne povis min seniluziigi; mi obstine restis en la revo. Mi antaŭĝuis la revidon okazontan post du semajnoj en la universitata urbeto komence de la semestro.

Ĉio ŝajnis pli-malpli sama, ĝis ŝi petis min kunpromeni kun ŝi. Ŝi serioziĝis pli ol kutime, kaj komencis ploreti. Ŝi diris, ke kvankam ŝi ankoraŭ amas min, ŝi ne povos daŭrigi la amrilaton. Ŝi ne kulpigas min, nek sin. Nur la temperamentojn, la humorojn, la malfacilecon kunfandi pinakotekojn kaj molekulojn.

Finfine la gepatroj estis pravaj aŭ... ĉu ili estis? Post du jaroj, post la cikatriĝo de ĉiu vundo per la ungvento de larmoj kaj iom da memserĉado, mi hazarde trovis novan amon. Ĉi-foje ni babilis multe, havis similajn pasiojn, eĉ tre similan planon pri la kariero. Ni jam estis amikoj el la samaj rondoj. Sed la ĝojo de kunestado flusis ĝis ĝi inundis ĉiun membron; mi sentis min bonfartega. Ĉu antaŭe mi konis amon? Ŝajnas al mi, ke ne.

Dum la jaroj mi memoris la admonojn de la gepatroj kaj la mornon post la antaŭa disiĝo. Mi estis fortimigita de la vorto “amo”, sed eĉ se la saman vorton oni uzis, la difinoj estis malidentaj. “Bela paro por altaro”, diris la amikoj, mem pretigante sin por nupto neplanita. Eĉ la gepatroj diris: “svatiĝu!” Do, ni cedis al la amo, kies frapojn, novajn kaj freŝajn, ni ne plu povis eviti. Kaj dum la pasintaj tri jaroj ni estis kaj ankoraŭ estas feliĉa, geedza paro. Ankoraŭ neniu evitis la sorton, ĉu ne?

*Stan Lee - Usona verkisto de komiksoj.