Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

NKD - NeKreDeble

Kiam Eŭropo ne baniĝis

Tradukis: César Dorneles - Brazilo

La antikvaj popoloj, kiel la grekoj, romianoj kaj egiptoj, ĉiam tre valorigis la personan higienon. Oni fabrikis sapon en la Antikva Egiptio, ion nekonatan en la eŭropa Mez-Epoko. Riĉaj romianoj vizitis publikajn banejojn kaj ilia korpo estis ŝmir-frotita ĝis la forigo de la malpuraĵoj. Ĉe la ekapero de la Kristanismo, la zorgo pri higieno estis preterlasita pro religiaj kialoj.

La bano estis ekrilatigita al la diboĉaj moroj el antaŭaj epokoj. Senvestiĝi kaj tuŝi sin mem dum la bano estis konsiderataj malkonvenaj agoj por la kristano. Tial ĉe granda parto de la mez-epokaj monaĥejoj oni baniĝis ekz. po du, tri fojojn maksimume en la jaro, ĝenerale antaŭ kelkaj religiaj festoj kiel Pasko kaj Kristnasko.

La medicino en tiu tempo vidis en la bano danĝeron por la sano: la akvo malfermas la porojn kaj ebligas la malsan-infiltradon. La propra higieno de la medio ĝenerale estis tre malfavora. En Londono, Parizo kaj Lisbono ekzemple, la rubaĵoj kaj la homaj fekaĵoj (forĵetataj el la konstruaĵoj, samkiel la urino) infestis la stratojn kaj oni povas imagi la malbonodoron, kiujn ili kaŭzis.

Onidire, la reĝino Izabelo de Hispanio (1451-1504) banis sin nur dufoje dum la vivo. En la majesta Palaco de Versajlo, la dekreto de la jaro 1715 de Luizo la 14ª determinis ke la fekaĵoj estu forprenitaj de la koridoroj de la palaco almenaŭ unufoje monate. Versajlo kalkulis kun nur unu banĉambro, kiu ne estis uzata. Oni diras, ke Dom Johano la 6a, portugala reĝo, ne kutimis ŝanĝi la ĉemizon, kiu simple estis portita ĝis putriĝo sur la korpo.

Pura Teknologio

La inventaĵoj plej esencaj de la persona higieno

Neceseja papero

Dum jarcentoj la intima purigo estis farata per vegetaĵaj folioj, maizspikoj aŭ mane. La unua fabriko de necesejaj paperoj aperis en Usono, en 1857 – kaj la produkto devis malrapide venki la merkatan rezistadon.

Bano [imagem: banho de banheira]

La romianoj posedis banejojn, sed tiuj ne plu estis uzataj dum la Mezepoko. La kutimo lavi la korpon estis reprenita nur ekde la 19ª jarcento. En 1867, la franco Merry Delabost inventis la duŝilon.

Necesujo

La unua necesujo, ankoraŭ tre rudimenta, estis inventita por la uzo de la reĝino Elizabeth la unua de Britio, en la 16ª jarcento. Sed estis en 1884 ke la anglo George Jennings kreis la modernan modelon, kun akvumo.

Sapo

La sapo jam estis konata almenaŭ ekde la antikva Egipto – kvankam la romianoj ĝin ne utiligis. Dum longa tempo, tamen ĝi estis luksaĵo. Ĝia totala popularigo okazis nur la pasintan jarcenton, pro la usona industria produktado.

Fonto: “Séculos de imundície”, (“Jarcentoj da Malpuraĵoj”, materialo publikigita en la brazila semajnrevuo Veja, en 12/dec/2007, surbaze de la libroj “Clean - A History of Personal Hygiene and Purity”, de Virginia Smith kaj “The Dirt on Clean”, de Katherine Ashenburg.