Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

HISTORIO

Kiom vi scias pri la historio de Hispanio?

Xavi ALCALDE – Hispanio

Pro diversaj kialoj, multaj okazaĵoj de la lastaj ok jardekoj en Hispanio ne estas konataj. Novaj informoj prie aperis nur lastatempe, foje eĉ en pluraj lingvoj. Ekzemple, danke al la ĵurnalo verkita de la vicprezidanto de la Akademio de Esperanto, la kataluno Jaume Grau Casas (1896-1950), la esperantistoj konatiĝis kun la realo de duonmiliono da hispanaj ekzilitoj en francaj koncentrejoj inter 1939 kaj 1945. Temas pri la verko Tagoj kaj Ruinoj, elstare esperantigita de la nuna prezidanto de la Belartaj Konkursoj de UEA, Miguel Fernández, kaj eldonita en 2017 de SATeH. 80 jarojn post la Retirada aŭ retiriĝo trans Pirineojn de la venkitoj de la Hispana milito, tiujn eventojn la plimulto de la homoj ankoraŭ malscias, kaj en Hispanio, kaj en Francio. Ĝuste al ili la ĉi-jara SAT-kongreso en Barcelono (4-11 aŭgusto) dediĉos sian kunvenon.

Io simila okazas pri la preskaŭ 10 000 hispanoj, kiuj pasigis la duan mondmiliton en la naziaj koncentrejoj kaj ekstermejoj. Antaŭ kelkaj monatoj, filmo pri Francesc Boix, tiam konata kiel El fotógrafo de Mauthausen (La fotisto de Mauthausen), prezentis por la unua fojo tiun historion al la granda publiko. Krome, en 2015 eldoniĝis detala libro pri tiu ekstermejo, Los últimos españoles de Mauthausen (La lastaj hispanoj de Mauthausen*), verkita de la ĵurnalisto Carlos Hernández de Miguel, nepo de unu el tiuj homoj, kiuj travivis Mauthausen. En 2017 la rakonto de la vivo de tiu onklo lia Antonio Hernández (1907-1992) fariĝis la kerna fadeno de la komikso Deportado 4443.

* www.deportados.es

Alia ĵus publikigita libro de Carlos Hernández de Miguel pritraktas rilatan temon, kiu verŝajne surprizos pli ol unu leganton: la koncentrejojn de la diktatoro Franco, Los campos de concentración de Franco. Jes, ankaŭ en Hispanio ekzistis koncentrejoj. La aŭtoro kapablis trovi preskaŭ 296 (la plimulto inter 1936 kaj 1939), sed la vera kvanto estis certe pli alta. Li kalkulas nur tiujn koncentrejojn, kiujn la aŭtoritatoj nomis tiel. En multaj aliaj prizonoj la situacio de la kompatindaj malliberuloj praktike similis; se oni inkludigus ankaŭ ilin, la kvanto de tiaj ejoj estus pli ol 1000. Sed, kiel dirite, la aŭtoro fokusiĝas pri tiuj, kiujn la reĝimo de Franco nomis campos de concentración. Jen libro, kiu turnopunktas nian scion pri tiu ĉi historio. Mi varme konsilas al la interesatoj viziti la rilatan retejon, kiu enhavas multajn bildojn kaj filmojn*.

* www.loscamposdeconcentraciondefranco.es

Laŭ tiu ĉi esploro, ĉirkaŭ 1 miliono da homoj eniris en la terurajn hispanajn koncentrejojn, el kiuj pluraj dekmiloj ne postvivis tiun sperton. La celo de ilia starigo estis ideologia genocido, kiu komenciĝis en la momento de la milita puĉo. La unuaj koncentrejoj kreiĝis en la marokaj kolonioj de Hispanio, kie Franco ekigis la ribelon. La libro montras, ke preskaŭ ĉiu ejo utilis kiel koncentrejo. Konventoj, toreejoj, futbalejoj... Fine, kiel diras la aŭtoro, la tuta Hispanio fariĝis granda koncentrejo. Oni volis reeduki maldekstrulojn, framasonojn, katalunajn kaj eŭskajn naciistojn ktp... por ke ili fariĝu bonaj hispanoj. Sed verŝajne oni ne elektis la plej inteligentan strategion tiurilate. Pro la malhumanaj vivkondiĉoj, inkluzive amasan utiligadon de sklavaj laborfortoj, ŝajnas ke oni forlasis ilin pli konvinkitaj pri siaj ideoj. La libro inkludas plurajn atestojn tiurilate.

Post la fino de la milito venis 40 jaroj de diktaturo. Tiam en la lernejoj kaj amaskomunikiloj oni rakontis oficialan historion sufiĉe malsaman ol la realo. Tial pluraj generacioj de hispanoj neniam lernis tion, kio vere okazis en ilia lando. Kiel sciate, en 1975 Franco mortis trankvile en sia lito, kaj pro interkonsento kun la armeo, la nova demokratia reĝimo ne rajtis juĝi la krimojn faritajn de lia registaro, nek dum la milito, nek dum la diktaturo. Pro tio la malkovroj de tiaj lastatempaj okazaĵoj havas grandan pedagogian potencialon. Espereble, ili malfermos la okulojn ne nur de la junaj generacioj, sed ankaŭ de tiuj, kiuj edukiĝis dum la diktaturo. Iom post iom, ĉiam pli da homoj sentas, ke oni ŝtelis ilian historion, kaj volas reakiri ĝin. En la zorgiga nuntempo, kie ekstremdekstrula reviviĝo aperas ĉie, gravas memori kaj memorigi pri tiuj eventoj. Alie, ni estas kondamnitaj ilin ripeti.

“La tuta Hispanio fariĝis granda koncentrejo”

“En la zorgiga nuntempo, kie ekstremdekstrula reviviĝo aperas ĉie, gravas memori kaj memorigi pri tiuj eventoj”