Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

INTERVJUO

Kjara – Pli Larĝa Horizonto

Rogener PAVINSKI

Jam antaŭ preskaŭ ĉiuj projektoj de planlingvoj internaciaj, muziko jam tiam, kaj ĝis nun, funckias kiel iaspeca supernacia komunikilo. Tiom veras la aserto, ke eĉ unu planlingvo (Solresol) estis konstruita surbaze de la muzika notacio. Ne estas hazardo do, ke artistoj havas grandan sentemon al rompo de lingvaj baroj.

“Grandaj artistoj ne havas nacion”, diris la franca poeto Alfred Musset. Tio perfekte taŭgas ankaŭ por nia intervjuato Kjara (Chiara Raggi). La itala kantverkisto, aŭtoro, gitaristo kaj komponisto ĵus lanĉis sian unuan esperantlingvan albumon – la bonegan Blua Horizonto (2019).

Talenta komponisto, jam antaŭe ŝi internacie muzikumis. Kjara kunlaboris kun usonaj kaj brazilaj muzikistoj por registri siajn tri albumojn en la itala lingvo: Molo 22 (2009), Disordine (2015), Lacrimometro (2017). Blua Horizonto venas nun por kroni tiun deziron komuniki trans limoj.

Se paroli pri transnacieco, ni ne forgesu pri grava elemento, kiu ĉeestas en ŝiaj verkoj: La maro. Tiel en la tekstoj de ŝiaj kanzonoj, kiel en la bela kovrilo de la disko, la maro ja estas simbolo de senlimeco. Kun sia unua Esperanto-albumo, Kjara nun havas ne nur bluan, sed certe ankaŭ pli larĝan horizonton.

Ĉu vi devenas el muzika familia etoso? Kiam vi decidis fariĝi profesia muzikisto?

Mia patro estis elektristo kaj mia patrino estis instruisto. Mi devas danki la instruiston, kiu diris al mia patrino, kiam mi aĝis 7 jarojn: “Vi devas lasi Kjara studi muzikon!”. Muziko ĉiam estis mia plej granda pasio. Mi studis klasikan gitaron en muzika konservatorio, sed kiam mi komencis skribi kantojn, mi komprenis, ke estas tio, kion mi volas fari en mia vivo. Mi havis tiam dek ses jarojn.

Kiel Esperanto aperis en via vivo? Kial vi decidis lanĉi albumon en tiu lingvo?

Amikeco kun Paola Nigrelli, esperantisto de 35 jaroj, estis la ponto por lerni Esperanton.

En aŭgusto pasintjare mi faris mian unuan Esperantan koncerton danke al tradukoj de Renato Corsetti kaj Gianfranco Molle ĉe la 85-a Itala Nacia Kongreso en San-Marino (RSM).

La sperto estis eksterordinara. Mi estis konkerita de la muzikeco de la lingvo kaj la varmo, kiun la esperantista publiko donis al mi. Tiam mi pensis: “Mi ŝatus fari Esperantan albumon, por spektantaro el la tuta mondo”. Mi kredas, ke muziko estas unu el la plej potencaj amaskomunikiloj en la mondo!

Kiel vi elektis la repertuaron por Blua Horizonto?

Mi elektis la plej gravajn kaj identigajn kantojn de mia muziko en la itala. Kelkaj kantoj estas prenitaj de Molo 22 (2009) kaj Disordine (2015), miaj albumoj en la itala. Aliaj pecoj estas ankoraŭ neeldonitaj. Lasu min plukanti, ekzemple, havas nur version en Esperanto.

Kiel rilatis Renato Corsetti kaj Gianfranco Molle kun vi kaj Blua Horizonto?

Renato kaj Gianfranco estis tre bonaj, ĉar ili sukcesis fidele rigardi la signifon de vortoj kaj respekti la muzikan metrikon. La laboro ne estis simpla, sed ili estis bonegaj. La albumo estas dediĉita al Gianfranco, kiu forpasis neatendite antaŭ nelonge, antaŭ ol povi aŭskulti nian muzikan verkon. Mi renkontis Renato en Romo komence de la jaro kaj mi brakumis lin tre forte!

Ĉu vi aktive partoprenas en la aranĝadon de la kanzonoj? Kiel funkciis la arta reĝisorado de tiu projekto, kun tiom malsamaj muzikistoj?

Mi ĉiam verkas la kanton kaj la muzikon, kaj mi partoprenas ĉiujn paŝojn de la muzika verko. Mi traktas min mem per aranĝoj kaj mi ĉeestas en registradoj, miksado kaj mastrigo. Ne pro regado de manio sed ĉar mi ŝatas sekvi mian artan ideon!

Miaj kunlaborantoj estis multaj kaj malsamaj. La albumo havas grandajn brazilajn muzikistojn (Roberto Taufic, Eduardo Taufic, Gilson Silveira), escepte bonajn usonajn muzikistojn (Aaron Goldberg kaj Ugonna Okegwo) kaj mian italan grupon, kiu estis kun mi dum 4 jaroj en mia muzika vojaĝo (Michele Iaia, Piero Simoncini kaj Massimiliano Rocchetta). Ĉio ĉi estas frukto de miaj vojaĝoj, miaj vivaj kaj muzikaj spertoj.

Kies ideo estas la bela kovrilo? Ĉu la maro estas grava en via arto?

La kovrilo estis desegnita por mi de Hans Pomeranz kaj li kreis artverkon. La maro ne povus manki sur la kovrilo, ĉar ĝi estas fundamenta elemento de mia poezio kaj mia vivo! Mi naskiĝis ĉe la maro kaj post longaj vojaĝoj mi revenis por vivi apud la maro. La maro estas en la kantoj, ĝi estas amiko kaj rifuĝo.

Lasu Min Plukanti estis verkita en Esperanto por ĉi tiu nova projekto. Ĉu ĝia teksto priskribas vian laboron de komponisto?

Ĝuste! Muziko estas vere fajro, kiu brulas en mia vivo. Mi faris tiom da malfacilaj elektoj favore al muziko, sed ĝi neniam perfidis min! Ĉi tiu kanto ankaŭ fariĝis por mi malgranda, persona himno al Esperanto. Mi deziras, ke ni ĉiuj povu kanti ĝin kune, Esperanto-ĥore!

Se vi ne povus esti kantistino nek muzikisto, kiun alian profesion vi havus?

Mi ne scias! Mi neniam havis sekuran planon... eble tial mi ĉiam laboris kun persistemo, sin-dediĉo kaj amo por ĉiuj projektoj entreprenitaj. Esti muzikisto tamen ne nur signifas fari albumojn kaj koncertojn. Mi instruas kantverkadon en la Scuola Holden de Torino, kiu estas la unua priverka universitato en Eŭropo kaj mi vere ŝatas ĝin! Mi ŝatus povi instrui Esperanto-kantojn estonte! Eble ĝi okazos!

Pli pri Kjara ĉe: www.chiararaggi.net

Instagram: chiara﹍raggi

Facebook: chiararaggiofficial

“Mi kredas, ke muziko estas unu el la plej potencaj amaskomunikiloj en la mondo!”

“Muziko estas vere fajro, kiu brulas en mia vivo.”

RECENZO

Blua horizontoKjara

10 titoloj - 43:12 mn

Musica di Seta/FEI © 2019

Mi ne kutimas komenci recenzojn tiel, sed mi devas tuj diri ke Blua horizonto, la unua disko de Kjara en Esperanto, estas nerezistebla disko. Ne gravas kiom ofte vi aŭskultas ĝin, vi neniam laciĝas kaj kiel mi, vi riskas pasiiĝi je ĝi. Delonge ne aperas simila albumo en Esperanto. Temas pri mondmuziko, parolanta pri sentoj, kiuj loĝas en la koro de la homoj.

La aranĝoj estis faritaj kun grandaj zorgo kaj kvalito. Ŝin akompanis talentegaj muzikistoj, kaj la rezulto estas perfekta. Nur iufoje mi sentas ke ŝia bela voĉo povus esti iomete pli reliefa, sed tio neniel damaĝas la tuton, kiu estas neriproĉebla.

Ŝia bela itala akĉento rememorigas pri – kvankam ŝi devenas el Rimini – la Roma skolo de Marĉela, Ĝuljo Cappa kaj de la antaŭ nelonge forpasinta Ĝanfranko Molle, kiu kun Renato Corsetti grave rolis en Blua Horizonto, adaptante ĉiujn tekstojn al Esperanto. Gratulinde, ĉar post tiom da jaroj ili ankoraŭ trovas emon kunlabori kun novaj artistoj.

Amas mi Aminde Vin havas korkaptan refrenon, por kanti kune. Lasu min Plukanti estas originala kanto komponita por tiu disko. Ĝi rakontas pri la kantista kariero kaj estas por ŝi “persona himno al Esperanto”. Senpardona Rompeblo, la lasta de la disko, estas kanto, kiu igas vin pensi pri la vivo kaj aŭskulti ĝin plurfoje.