Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Kiel la esperantistoj povas denove avangardi?

(Demandoj: Giorgio Di Nucci; Respondoj: Richard Delamore, t.n. Evildea)

Saluton! Ĉu vi volas paroli pri vi?

Saluton! Mi nomiĝas Richard Delamore (retnomo Evildea), mi estas Esperanto-jutubisto, entreprenisto, aktoro kaj publika prelegisto de Sidnejo, Aŭstralio.

Ekde mia infaneco mi deziris regi fremdan lingvon sed ĉiam malsukcesis akiri duan lingvon - almenaŭ antaŭ mia esperantistiĝo. Tute ne helpis miajn infanajn revojn, ke mi kreskiĝis en kampara loko, kie la koncepto de lingvolernado mem estis fremda.

En 2010, kiam mi estas juna soldato en la aŭstralia armeo, mi malkovris artikolon ĉe Vikipedio pri internaciaj lingvoj, en kiu estis mencio pri Esperanto. Mi klakis ĝin kaj tralegis la titolojn de ĉiu sekcio. La vortoj “facila” kaj “internacia” desaltis de la paĝo, tamen tuj kaptis miajn okulojn la sekcio pri denaskuloj. Mi tuj konkludis, ke Esperanto devas esti vaste uzata lingvo, se ĝi meritas havi denaskulojn. Iom poste mi trovis ligilon al lernu.net kaj ekstudis la lingvon. Mi ankoraŭ klare memoras la senton de venko, kiu trafis min, kiam post duonhoro mi povis paroli pli da Esperanto ol japana, kiun mi studis en la gimnazio dum kvar jaroj. La lingvo estis perfekta por mi.

Ĉe Jutubo vi nomiĝas Evildea, kaj vi estas tre konata en la esperantista komunumo. Kial vi decidis malfermi tian kanalon?

Antaŭ longe mi havis blogon pri aktorado kaj la aŭstralia filmindustrio. Iam mi decidis viziti kunvenon de jutubistoj ĉar mi volis intervjui ilin. Kiam mi partoprenis la eventon, ilia pasio por jutubumado inspiris min starigi mian propran kanalon. Komence mi volis malfermi anglan kanalon pri mia vivo kaj Esperanto. Mi esperis, ke mi povos instigi aliajn lerni nian lingvon. La unuaj dek filmoj (laŭmemore) estis en la angla. Poste, mi decidis fari filmon en Esperanto. Tiu kaj sekvaj filmoj tuj furoris en Esperantujo kaj multaj homoj ekabonis mian kanalon. Oni devas memori, ke tiutempe Esperanto-jutubistoj ne ekzistis. Do, mi starigis ambician planon: krei ĉiutage unu filmon en Esperanto dum unu jaro. Ĉiutage, novaj esperantistoj eka abonis mian kanalon, kaj tio des pli diligentigis min.

Amikumu estas unu el viaj plej gravaj kreitaĵoj. Ĉu vi volas paroli detale pri ĝi?

Amikumu estas apo (iOS kaj Android) kiu celas helpi uzantojn trovi kaj mesaĝi al aliaj proksimaj samlingvemuloj. Kvankam la apo baziĝas sur la tujaj necesoj de Esperantujo, ĝi celas renkontigi lernantojn kaj parolantojn de ĉiuj lingvoj.

Amikumu havas du kunfondintojn: Chuck Smith kaj min mem. Ni ekhavis la ideon preskaŭ samtempe sed de malsamaj fontoj. En 2016, Chuck Smith partoprenis IJK kaj rimarkis, ke Robin van der Vliet estas ludanta Pokémon GO, kaj pensis, ke anstataŭ kapti poŝmonstrojn, oni povas “kapti” esperantistojn.

Miaflanke, mi kelkajn fojojn semajne videoblogas por mia jutuba kanalo. Unutage, mi estis hejme kiam esperantisto de alia urbo altelefonis min kaj petis kunvenon. Li jam estis tuj ekster mia domo! Li sciis, kie mi loĝas, ĉar li rekonis la lokon de miaj videoblogoj. Do, ni interkonsentis kunveni en la loka parko. Li estis afabla kaj mi eksciis, ke li studis per la Duolingo-kurso. Iom poste, li konfidis al mi, ke li loĝas en Kanbero (la aŭstralia ĉefurbo) kaj plendi pri la manko de esperantistoj tie. Mi ŝokiĝis, ĉar mi jam konis almenaŭ unu grupon tie. Mi guglis kaj rimarkis malmultan informon pri ĝi. Evidentiĝis, ke nur mi scias pri la grupo pro mia sperto en la loka movado.

Rezulte, mi komencis pensi pri la ideo evoluigi apon por renkontigi esperantistojn. Chuck, kun kiu mi tiutempe ofte skajpumis pri manieroj kiel antaŭenigi Esperanton, prezentis sian ideon kaj mi ŝokite prezentis la mian. Ni tuj komencis skizi la planon por sukcesigi la aferon; Chuck prizorgos la teknologian kaj mi la jurajn kaj financajn flankojn. Ni konsentis dividi ĉion alian laŭeble inter ni.

Surbaze de niaj skizoj kaj kalkuloj, evidentiĝis, ke ni devos trovi kapitalon. Ni decidis starigi monkolekton per Kickstarter; la kialoj estas simplaj:

  1. Kickstarter estas bonega ilo por testi ĉu la merkato volas ideon.
  2. Kickstarter ankaŭ estas bonega ilo por ekhavi senpagan kaj vastan reklamadon.
  3. Kaj fine, Kickstarter estas bonega ilo por rapide akiri kapitalon. La tradiciaj manieroj de financado havas siajn proprajn problemojn. Ekzemple, investado bezonas, ke ni fordonu iom da kunposedo al monhava nekonato. Male, memfinancado simple ne eblas niaflanke pro manko de kapitalo.

Inter tiam kaj la monkolekto tiom da aferoj okazis, ke mi simple ne povas priskribi ĉion. Esence, ni multe studis sukcesajn kampanjojn, dungis niajn skipanojn, kaj perdis horojn da dormado.

Por sukcesigi nian kampanjon, ni utiligis kaj Esperantujon kaj la poliglotan komunumon. Ni preparis artikolojn por ĉiu granda kaj malgranda Esperanto-revuo. Ĉi tiujn artikolojn ni eldonis ĝuste kiam la kampanjo komenciĝis (ĉie estis dum monato senĉesaj novaĵoj pri Amikumu). Chuck kaj mi utiligis ĉiujn kontaktojn, kiujn ni kaj niaj konatoj havis. Ni konvinkis kelkajn famajn poliglotojn, firmaojn kaj entreprenojn, eksubteni nian kampanjon.

Ni komencis programi la apon eĉ antaŭ ol ni finis la monkolekton. Post tio, nenio vere interesa okazis ĝis la novjaro. Tiam, la tuta skipo (krom nia grafikisto) vojaĝis al la Junulara Esperanto-Semajno por kunsidi. Inter januaro kaj nun, ni daŭrigas la programadon kaj la testadon de la alfa versio dankon al pli ol 200 voluntuloj ĉirkaŭ la mondo.

Se ĉio iros glate kaj laŭplane, ĉiuj el niaj subtenantoj ĉe Kickstarter baldaŭ ricevos ligilon al la beta-versio de la apo.

Vi diris, ke Chuck kaj vi “ofte skajpumis pri kiel manieroj antaŭenigi Esperanton”. Kiel, laŭ vi, la esperantistoj povas denove avangardi?

Mi devas dividi ĉi tiun demandon en kelkajn partojn por vere esplori ĝin.

1. Esperantistoj devas esplori, kiuj komunikiloj estas la plej uzataj al la junularo, kaj celi iliajn interesojn.

La interesoj kaj komunikiloj de la junularo ŝanĝiĝas de generacio al generacio. Mi faris tiun eraron, kiam mi lanĉis Esperanto-TVon antaŭ jaroj. Mi ŝatis spekti la televidilon kaj simple supozis, ke ankaŭ ĉiuj aliaj ŝatas spekti ĝin. Mi ne sufiĉe profunde esploris ĉu telespektado ankoraŭ popularas inter la junularo. Rezulte, mi perdis multe da tempo kaj lernis valoregan lecionon. Tiam, kiam mi ĉeestis mian unuan jutuban kunvenon, mi rimarkis, ke ĉiuj partoprenantoj havas malpli ol 25 jarojn. Evidentiĝis, ke jutubumado tre interesas la junularon.

2. Esperantistoj devas prilabori projektojn, kiuj povas profiti kaj Esperantujon kaj aliajn komunumojn.

Kvankam ni ŝatas prifanfaroni la ĝisnunajn sukcesojn de Esperantujo, ni ne povas forgesi pri la ekstera mondo. Ĉiu nova projekto devas iel celi kaj esperantistojn kaj neesperantistojn. Ĝi devas doni ion valoran al la mondo. Ekzemple, la Pasporta Servo estis genia ideo. Tamen, la kreintoj kaj sekvaj kunordigantoj ne evoluigis la projekton. Ili ne pensis “mondskale”.

Imagu se ili malfermintus ĝin al multaj lingvoj frue en ĝia historio. Eble, ĉiuj nun uzus “Pasportan servon” anstataŭ “CouchSurfing”. Bedaŭrinde, Esperantujo maltrafis la ŝancon profiti kaj finance kaj prestiĝe de neesperantistoj.

Amikumu estas projekto fare de esperantistoj, per Esperanto, por ĉiuj. Eble, la tuta afero fiaskos – neniu konas la estontecon – sed almenaŭ ni jam kaŭzis etajn ondojn ekster nia rondo.

3. Esperantistoj devas kunlabori en pli malgrandaj fermitaj grupoj

La neprofitaj asocioj ne povas ĉion fari. Mi legas multajn plendojn de esperantistoj pri la mankoj de UEA, TEJO kaj aliaj asocioj. Mi jam laboris kun kaj en tiaj asocioj. La plej granda problemo estas, ke ili nature ne povas evolui sufiĉe rapide. Ĉiu decido, ĉiu elspezo, ĉiu eta ŝanĝo devas esti aprobita de tro da voĉoj. Ekzemple, la lastaj statutaj ŝanĝoj bezonis jarojn de senĉesa publika diskutado.

En Amikumu, malgranda fermita grupo de energiplenaj homoj, ni povas fari rapidajn ŝanĝojn tuj kiam problemo sin prezentas. Niaj malgrandeco kaj fermeco estas valorega por nia sukceso. Tamen, tio ne signifas, ke ni estas fermitaj al ĉiuj ideoj. Kontraŭe, ni havas publikan diskutejon en la apo, kie ni povas enketi inter pli ol 230 junaj esperantistoj pri specifaj problemoj. Do, la kerna decidpova grupo povas agi aŭ ne agi laŭnecese sen katenoj.