Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

INTERVJUO

Flo Martorell

Vinilkosmo en konstanta adaptiĝo

ROGENER PAVINSKI

Floreal Martorell estas konata motoro de la Esperanto-muziko jam de multaj jaroj. Li komencis en 1988 kiam li fondis la asocion pri E-muziko EUROKKA kaj post du jaroj starigis la disko-eldonejon Vinilkosmo. De tiam Flo – kiel li estas pli ofte nomata – strebas alporti rimedojn por la muzikistoj kaj artistoj, kiuj muzikas en nia internacia lingvo.

Dum tiuj 25 jaroj, Vinilkosmo eldonis kaj/aŭ (kun)produktis jam pli ol 60 muzikajn albumojn. En ĝia katalogo troviĝas nun pli ol 120 titoloj el diversaj muzikstiloj, kio pruvas ke la esperantista muziko estas gravega parto de nia kulturo. Krom la diska agado, Flo respondecas i.a. pri la bunta muzika programo ĉe renkontiĝoj kiel FESTO, ekzemple. Ne hazarde, en 2012 li estis distingita per la FAME-premio.

Vinilkosmo jam trapasis malfacilajn periodojn, inter kiuj la incendio, kiu en 2011 damaĝis kaj forbruligis multajn diskojn de ĝia stokejo, tiel ke multaj titoloj nun ekzistas nur en cifereca formato. Formato, kiu estos la ĉefa kaj nura ekde 2015. Pro la falo de la vendado de la fizikaj diskoj ne indas plu produkti la kopiojn, pri kiuj la homoj nun ŝajne malhavas intereson aĉeti.

Malgraŭ ke Flo jam de 10 jaroj ĉion faras por adaptiĝi al la novaj tendencoj, kiel la kreado de retejo por la vendo de elŝutoj kaj nun la baldaŭa disponebligo de la katalogo por elsendflua aŭskultado ĉe la retejo “1D touch”, la estonto ankoraŭ estas nebula por la eldonejo.

Malgraŭ tio, Martorell ne ĉesas fronti la defiojn kaj promesas riĉoplenan artan programon por tiuj, kiuj ĉeestos la UK-on ĉi-jare.

Vinilkosmo decidis ne plu eldoni fizikajn ko-diskojn. Ĉu tio estas natura evoluo de la cifereca erao aŭ temas pri ĝiaj nedezirindaj rezultoj? Kiel vi rigardas tion?

Laŭ mi tio estas parto de la nedezirindaj konsekvencoj, ĉar la fakto ke ne plu eblas finance eldoni fizikajn diskojn, estas granda perdo por la artistoj kaj por la kulturo laŭ kvalita kaj arta vidpunktoj. Sen la fizika eldono postrestos nenio por niaj posteuloj, nur la memoro, samkiel antaŭe en la prahistorio... Imagu kion post jarmiloj povos trovi la arkeologoj?

Krome, la produktado por la bita eldono kostas same tiom kiom por eldoni diskon. La kantoj estas flegataj en kvalita sono kaj profesiaj studioj, sed poste oni detruas la registraĵojn por aŭskulti mp3-e en poŝtelefonoj. Mi vere ne vidas evoluon sed plenan perdon de sonkvalito. Laŭ mi tio estas granda retroiro kompare kun la 1970-aj jaroj kiam furoris la vinildiskoj!

Kio estas 1D touch?

1D touch (1D tuŝ’) estas la unua elsendflua platformo (retejo) dediĉita al la sendependa kulturkreado lanĉita la 19-an de majo 2015 pere de amasfinancada kampanjo. 1D tuŝ’ fontas rekte el la jam delonge ekzistanta platfomo cd1d de la federacio de la sendependaj eldonejoj en Francio, en kiu membras ankaŭ Vinilkosmo.

Tiu nova retejo profitas do el la laboro de pluraj jaroj kaj ĝi estas logika sekvo. Necesas konscii ke proporcie kun la kresko de la rapideco de Interreto, perdiĝis la disko, sed nun la elŝutado jam iras laŭ simila vojo kaj post malmulte da tempo la elŝutado iĝos eksmoda kaj lasos la paŝon al la elsendflua uzado.

Kiel ĝi diferencas de la konataj elsendfluaj servoj? Kaj kiel la artistoj povas profiti de ĝi?

Same kiel cd1d kaj 1d – regionaj platformoj kies slogano estas “de la produktisto rekte al la aŭskultanto” – 1D tuŝ’ disdividas egalece inter ĉiuj la gajnojn. Kaj por disvolviĝi pli amplekse 1D tuŝ’ lanĉis kampanjon malfermitan al ĉiuj, en kiu la publiko povis subteni, rekte kaj individue tiun ĉi projekton per amasfinancado.

La kutimaj elsendfluaj platfomoj (Deezer kaj Spotify, ekzemple) pagas la kreantajn artistojn maljustege kaj malmultege. Estas kun la celo proponi novajn alternativajn kaj justajn solvojn ke inter junio 2013 kaj decembro 2014 1D tuŝ’ eksperimentis ĉe siaj partneroj en la regiono de Lyon (en Francio) tiun novan modelon de platformo. Kaj la unuaj rezultoj estis tre promesplenaj.

Ĉu la esperantistaj muzikistoj scias produkti sendepende? Kaj ĉu la esperantistoj estas konsumema publiko por sendependa muziko?

Por respondi al tiu ĉi demando unue necesas difini tion, kio estas sendependa muziko, ĉar tio ne al ĉiuj estas klara. Sendependa muziko temas pri muziko eldonita en sendependaj kaj aŭtonomaj memstaraj eldonejoj, kiuj havas alian sintenon kompare al la granda muzik-industrio kaj komercaj muzikeldonejoj, tiel nomataj majors (Universal Music, Sony Music, Warner ktp)

Sendependaj eldonejoj malkovras, helpas kaj subtenas artistojn eldonante ilian muzikon, kiu plej ofte tute ne interesas la muzik-industrion pro la fakto ke tia muziko estas por ili eksternorma kaj “ne-komerca”. Nu, eblas diri ke jes, Esperanto-artistoj scipovas kaj kapablas produkti sendepende ene de sendependa eldonejo kaj tion pruvas Vinilkosmo. Necesas tamen diferencigi inter la “memeldonaj” artistoj, kiuj faras tion tute sen helpo de eldonejo, kaj tiuj kiuj faras ĉion mem.

Ĝis nun Vinilkosmo sukcesis funkcii pere de la Esperanta publiko... sed tio ja ŝanĝiĝas kaj ne vere plu estas la kazo en 2015, tial la ĉesigo de la fizika eldono sur KD.

Rilate al la muzika agado, kion Vinilkosmo daŭre ofertas al la esperantistaj muzikistoj?

Nu antaŭ ĉio, Vinilkosmo alportas sian sperton al la Esperantaj muzikistoj/artistoj kaj sian strukturon por apogi ilin, kaj pere de EUROKKA ankaŭ peradon por enprogramiĝo kadre de kongresoj, festivaloj kaj artaj programoj en E-renkontiĝoj.

Kiel vi vidas la estonton? Ĉu la koncepto pri muzika albumo malaperos?

La estonto kiel mi klarigis supre tre bedaŭrinde implicas la entombigon de la disko kaj tre baldaŭ ankaŭ tiun de la elŝutado. Pri la koncepto de la muzika albumo, la evoluo ankoraŭ ne tiom rapide ŝanĝiĝis kaj ĝenerale kaj plej ofte la homoj preferas akiri kompletan albumon.

La aĉeto de unuopaj muzikaĵoj ankoraŭ ne tiom evoluis, sed klaras ke per elsendflu-uzado la aŭskultmaniero evoluos tute alie kaj malfavoros la albumkoncepton, sed laŭ mi tiu koncepto daŭros ankoraŭ longe. Mi scivolas ĉu la verkistoj vendos estonte unuopajn ĉapitrojn de tuta libro.

Ĉu laŭ vi sufiĉe bone evoluis la ekapero de novaj E-muzikistoj tra la jaroj? Ĉu estas sufiĉe da publiko por niaj artistoj?

Pri tio nuntempe mi komencas pridubi. Dum la “disk-fizika epoko” ĉio estis promesplena kaj relative kontentiga... sed kun la evoluo de la senmateriiĝo de la muziko kaj disvolviĝo de Interreto ni perdis la gvidosignojn kaj ne plu kapablas bone orientiĝi.

Ni ne scias ĉu la disfalo de la aĉetoj de Esperanta muziko ŝuldiĝas al troa saturiĝo de libere disponebla Esperanta muziko pere de la reto, retoradioj, pirata kundividado de aĉetitaj muzikaĵoj ktp, aŭ ĉu la intereso pri la E-muziko malkreskis, aŭ ĉu entute malkreskas la esperantistaro...

La fakto estas ke ne plu ekzistas la subteno, kiun havis la muzikproduktado en la 90-aj jaroj ĝis 2005 kaj tio fariĝos ankoraŭ pli problema por la produktado de novaj albumoj, novaj muzikaĵoj kaj instigo por novaj artistoj. Kaj plejverŝajne tio malaperigos la sendependajn eldonejojn (kaj ne nur la Esperantajn, ĉar tiu fenomeno tuŝas ne nur nin kaj E-artistojn)

Ĵus aperis du novaj albumoj ekskluzive en la bita formato. La dua albumo de Amindaj kaj kompilo de Solotronik. Kion vi povas diri pri ambaŭ?

Tiuj ĉi albumoj ne estas la unuaj eldonitaj laŭ bitformo. La unua estis “Revolucio en pajleraro” de Ale Kosabela el Bariloĉe kaj la dua estis 62 minutoj, la reeldonita unua kased-albumo de Persone, sed ekde nun la venontaj albumoj aperos nur laŭ tiu formato, krom se la situacio evoluas kaj se sufiĉe multaj homoj volas kaj postulas fizikan eldonon sur KD aŭ kial ne, sur vinilo (eblas sonĝi)!

Tiuj du albumoj estas frukto de pli ol jaro da laboro por ambaŭ artistoj. Amindaj multe penis pro diversaj malfacilaĵoj en Kubo kaj ŝanĝiĝoj en la grupo. SoloTronik ankaŭ havis siajn aventurojn pro komputilaj problemoj kaj perdo de muzikbazoj. La laboro estis longa por ambaŭ kaj pri la rezulto kaj kvalito nun la publiko kaj la Esperanto-gazetaro ion diros...

[legu la recenzojn en la venonta numero]

Kia estis la arta programo de la 100-a UK en Lillo, kiun vi prizorgis?

Estis por la tuta teamo de EUROKKA vere peza laboro organizi la artan programon, sed ŝajne ni sukcesis kaj ni finis ege lacaj. Ni kreis novan scenejon, kiu nomiĝas MAS (Malkovra Arta Scenejo), kiu funkciis dumtage kiel malferma scenejo kaj la Internacia Arta Vespero iĝis konkurso kun unua elektado fare de ĵurio en MAS. EUROKKA provizis la teknikaĵojn, sonsistemon, lumojn kaj teknikistojn por atingi kie eble la plej altan kvaliton.

Mi kalkulis ke okazis 70 diversaj artaj prezentoj en la diversaj scenejoj kaj surstarte (enkalkulante tion, kio ripetiĝis, ĉefe teatraĵoj kaj aldonoj dum la semajno de programeroj en MAS. Estis riĉoplena, bunta kaj alloga arta programo. Inter ili estis koncertoj de Konga Espero, Gijom, Kapriol’!, Kajto, Jonny M., Martin & la talpoj, JOMO kaj multaj aliaj. Aparte menciendas la bando Vojaĝo kaj Cyrille Poullet (Platano), kiuj faris belajn kaj sukcesajn koncerton en Lapenna, kaj Zhou-Mack Mafuila en salono Zamenhof. La Grundtvig “Elloke Tumonden”-koncerto plenumita de Asorti ankaŭ estis brila en la salono Lapenna.

Kadre de EUROKKA vi lastatempe engaĝiĝis por la trejnseminario Grundtvig – “Elloke Tumonden”. Pri kio tio temas? Kio rezultis?

La Grundtvig-projekto “Elloke tutmonden” estas projekto starigita kadre de daŭra eduka programo financata de eŭropa programo. En la projekto partoprenas 6 asocioj el Francio, Italio, Litovio, Pollando kaj Skotlando. Kaj tiuj asocioj faras interŝanĝojn de spertoj pere de trejnseminarioj. La ĉeftemo de tiu projekto estas la volontulado kaj hommastrumado. La projekto finrealiĝos dum la UK.

Konkrete, la projekto ebligis al la membroj de la diversaj asocioj partopreni en 6 seminarioj okazintaj en 6 diversaj lokoj en la respektivaj landoj plus la UK en Lille, kaj ĉiufoje EUROKKA strebis helporganizi muzikaranĝon kun artistoj membroj de la asocio, kio ebligis koncertojn en Francio, en Skotlando, en Litovio, en Pollando kaj en Italio.

Krom tio, estis produktita trejnmaterialo, kiu estas publike alirebla en la retejo de la projekto*. EUROKKA specife prizorgis la spektaklo-organizadon kaj havigis trejnmaterialon por helpi kaj plialtigi la kvaliton kaj sperton pri la organizado de spektakloj en la Esperanta medio.

* http://aktivu.enkidu.coop/aktivu/

http://vinilkosmo-mp3.com

Elŝutejo por la bitaj albumoj

www.vinilkosmo.com

Retejo de Vinilksmo

http://cd1d.com/fr

Elŝutejo por senperda formato FLAC

http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/1109328

Arta Programo de la 100-a UK Lille2015

“Mi scivolas ĉu la verkistoj vendos estonte unuopajn ĉapitrojn de tuta libro”

“Ĝis nun Vinilkosmo sukcesis funkcii... sed tio ja ŝanĝiĝas, tial la ĉesigo de la fizika eldono sur KD”