Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

MUZIKO

Joop KIEFTE – Nederlando

La memeldona revolucio

Antaŭ iom da tempo mi verkis pri la bitmona revolucio. Bitmono estas revolucia interalie ĉar ĝi sendependigas, kaj kompreneble tiu ideo ne estas valida nur por mono. Ĉi-artikole mi ŝatus skribi pri alia memstariga aktivaĵo pri kiu mi okupas min, nome pri la memeldonado de muziko.

Memeldonado de muziko havas diversajn flankojn interesajn por la Esperanto-mondo. Unue, mem eldoni muzikon eblas pli facile laŭ Krea Komunaĵo (Creative Commons), kio faciligas la uzon de via muziko por propagandaj kaj lernaj celoj. Due, memeldonado ebligas havebligi muzikon per servoj kiel Spotify kaj iTunes, kaj eĉ ne vere multkoste. Tio ne nur helpas altigi la prestiĝon de la Esperanto-muziko en la nuna mondo, sed ankaŭ helpas al la artistoj gajni monon, kie tio ĝis nun estas konsiderata malfacila afero. Trie, se vi mem eldonas vian muzikon, vi havas pli da libero eksperimenti, kio estas nuntempe nepra afero por povi fariĝi iel sukcesa.

Krea Komunaĵo

Kutime en la Esperanto-mondo tradukata kiel Krea Komunaĵo, Creative Commons estas sistemo de kopirajtaj licencoj, kiuj ebligas al la artisto klarigi la rajtojn de la aŭskultanto/ricevanto de la muziko, aŭ alia krea verko. Tio gravas, ĉar se oni ne aplikas tian licencon al sia verko, validas ke oni efektive nenion rajtas fari pri la verko, se oni ne havas unue permeson por tio. La Krea Komunaĵo efektive deantaŭe donas tiun permeson. Kiajn permesojn? Disdoni muzikon al viaj amikoj (ĉu vi konas pli efikajn varbilojn ol aŭskultebla pruvo de Esperanto-kulturo?), uzi la verkon en derivaj verkoj (plej granda komplimento por bona artisto estas ke la muziko estas uzata en io alia, sed kun normala kopirajto tio ne estas permesata...), ludi la muzikon en radio aŭ diskejo (Muzaiko devis elekti la servojn de Radionomy anstataŭ proprajn elsendilojn ĉar estas simple maltro da muziko Esperanta, kiu permesas senperan komercan uzon, kaj pro tio estas reklamaj blokoj ene de la radio kaj la daŭripovo de la radio ne estas vere certa...), ĉio tio kun la kondiĉo ke oni ne forgesu mencii la artiston.

Atentu bone, ĉio tio diras ke uzi la muzikon senpage estas laŭleĝe, sed tio ne signifas ke oni nenion povas gajni per la muziko. Por daŭre gajni monon per muziko oni povas daŭre vendi diskojn kaj uzi retajn servojn kiel Spotify kaj iTunes. Gravas ke la disdonado de muziko inter amikoj, la radia elsendado kaj la diskeja uzado de muziko ne estu malpermesataj, ĉar sen tiuj kanaloj neniu konas la muzikon, kaj se neniu konas la muzikon, neniu aĉetas.

Disdonaj kanaloj por memeldonata muziko

Antaŭ kelkaj jaroj, mem eldoni muzikon estis pena kaj kosta afero. Nuntempe tio ja ne plu validas. Mi komencis helpi bandon mem eldoni la muzikon, kaj tiel mi ekkonis diversajn servojn, kiuj helpas vin en tiu agado. La bando nomiĝas Rinzo & The Hey Hey Panthers kaj ili nuntempe iom post iom fariĝas pli popularaj, nur pro la apero en Spotify ili ricevis gazetan intervjuon, kaj nun pli kaj pli povas ludi koncertojn en pli kaj pli interesaj lokoj. Ili estas rokbando kun propra muziko, kaj pro la servoj menciitaj en ĉi tiu artikolo, la kostoj malpliiĝis dum libereco estas pli granda, el kio rezultas senstreĉa iom-post-ioma famiĝo, kontraŭa al la ĉiama streĉo de grandaj bandoj sub muzikentreprenoj, kiuj fine preskaŭ neniom ricevas. Antaŭe eble pli ol nun, sed la tempoj ŝanĝiĝis.

Fizikaj diskoj

Por vendi fizikajn diskojn oni povas kutime trovi diskpresanton proksime al sia loĝloko. Por tutmonda vendado de fizikaj diskoj estas tamen kelkaj servoj kiuj estas sufiĉe interesaj, eble eĉ por mendi siajn persone vendatajn diskojn: CreateSpace kaj CDBaby.

La unua el tiuj estas parto de Amazon.com kaj ebligas vendadon pere de ilia propra retejo, sed ankaŭ per la reto da vendejoj de Amazon. Kiam iu mendas diskojn, tiuj estas nur tiam laŭpete produktataj, kaj tio neniom kostas por vi. Vi nur bezonas mendi unu provekzempleron por certiĝi ke ĝi estas bona, kio samtempe estas pruvo por CreateSpace ke vi ja fidas je la vendebleco de via muziko.

La dua kostas iom pli, sed havas servon por disponebligi viajn diskojn en fizikaj vendejoj tutmonde. Se tio interesas vin (kaj por bone disvastigi Esperanto-muzikon tio ja povas esti tre interesa eblo), mi pensas ke via elekto estas tamen facila.

Retaj vendejoj kaj aŭskultejoj

Nuntempe multaj personoj preferas konsumi muzikon per servoj kiel iTunes, Spotify, Google Play, Deezer, Rdio kaj tiel plu. La bona novaĵo estas ke sufiĉe malmultekoste eblas ankaŭ por vi partopreni en tiuj servoj, kaj esti pagata por ĉiu aŭskulto aŭ aĉeto. Eĉ pli, per memeldono, praktike ĉiom da enspezo iras rekte al vi, dum la artistoj, kiujn vi aŭskultas per tiuj samaj servoj, kiuj estas ĉe grandaj muzikentreprenoj, ricevas preskaŭ neniom, ĉar plejparto iras al tiuj samaj muzikentreprenoj. Laŭ la lasta libro de Cory Doctorow, Information doesn’t want to be free (Informoj ne volas esti liberaj), la elcentaĵo por artistoj en muzikentreprenoj estas 7% aŭ malpli. Per la ĉi-menciitaj, tio estas 100%.

La malplej kosta eblo estas DistroKid, kiu ebligas al vi dum jaro alŝuti tiom da muziko kiom vi volas: vi pagas unufoje 20 dolarojn kaj ĉiu enspezo iras al vi. Alia eblo kun kiu mi havas bonan sperton, estas TuneCore. Ili eldonas vian muzikon en preskaŭ ĉiu imagebla muzikvendejo, ankaŭ ekzemple en aziaj vendejoj, kiujn ni praktike ne konas, kaj jam nur pro tio povas esti interesa konsidero por Esperanta artisto.

Cetere mi rekomendas ke, se vi decidis eldoni muzikon laŭ la Krea Komunaĵo, vi metu la muzikon en Jamendo. Tiu disponigas radiojn kaj diskoĵokeojn kun taŭga elŝutejo por via muziko, kaj estas la loko kien iras podkastofarantoj por trovi muzikon, kio ege povas helpi por ke via muziko fariĝu populara. Cetere Jamendo ankaŭ proponas servojn, kiuj povas helpi vin gajni monon per via muziko.

Libero eksperimenti

Ĉu vi jam perceptis ke en servoj kiel Spotify unu el la plej famaj bandoj, The Beatles, estas preskaŭ ne havebla? Tio ne estas pro tio ke ili mem ne volus tion, sed simple ĉar ilia muzikentrepreno ne volas permesi tion. Nur unu ekzemplo de tio kiel kontrakto povas ŝajni taŭga nun, sed poste turniĝas tute limiga. Se vi mem eldonas, ĉiuj antaŭe menciitaj servoj lasas la muzikrajtojn tute ĉe vi, kaj do vi havas la liberon poste elprovi novajn aferojn kiam ili aperas. Aŭ kiam vi mem elpensas ilin. Ĉar fine la historio de la muziko ja montras ke por fariĝi vere populara, necesas ke oni povu preni riskojn. Ĉu vi kuraĝas?

Kio estas elsendfluo?

La elsendflua teknologio estas formo de tuja transdono de sonaj kaj videaj datumoj tra la Interreto. Tra tiu servo vi povas vidi filmojn aŭ aŭskulti muzikon sen devi elŝuti al via komputilo, kio faras pli rapida la aliron al la enhavo.