Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

“Teo kaj amo”: festivalaj notoj

Olga ŜILAJEVA — Rusio

Kaoso el sentoj, emocioj kaj impresoj. Aro da atestiloj, donacoj, fotoj kaj aĉetitaj memoraĵoj. Ordigo de hejmaj kaj laboraj aferoj. Sopirado... Sonĝoj... Nur verda teo povas trankviligi la animon. Akvo bolas en kruĉo, mi prenas ĉinan teo-skatolon, enspiras la subtilan aromon de longjing-folioj kaj imitante teo-ceremonion, infuzas la teon. Unu taso, dua... Mi estas kvieta.

Pasis du semajnoj post mia reveno el Ĉinio, sed ĝis nun mi estas tie mense, inter teo-kampoj, montoj kaj amikoj-te-amanoj. Jes, te-amanoj, gajnintoj de la festivalo de mallongaj filmoj “Teo kaj amo”, lanĉita de Ĉina Radio Internacia (ĈRI).

En la festivalo konkursis entute 45 filmoj el 20 landoj. Por la unuaj 10 gajnintoj ĈRI donacis senpagan vojaĝon al Ĉinio. Krome estis 3 specialaj premioj: Premio por originala kanto, Premio por dokumenta filmeto de te-kulturo kaj Premio por la plej potenciala reĝisoro.

Tutan jaron la organizantoj laboris por aranĝi la festivalon — reklami, kolekti filmojn, traduki ilin al la ĉina lingvo, fari retejon, pripensi pri la loĝado, manĝado de la alvenontaj te-amanoj, kompili la programon, helpi ricevi vizojn ktp ktp ktp.

Kaj jen venis aprilo kaj ni festivalanoj vojaĝis Ĉinien. Sen iuj specialaj avantaĝoj, la 16-an de aprilo, feliĉe ĉiuj atingis Hangzhou-n, tre belan urbon kun moderna infrastrukturo, mirindaj pejzaĝoj kaj tre afablaj homoj. En la akceptejo de la hotelo deĵoris festivalaj helpantoj, kiuj tre diligente enloĝigis nin en niajn ĉambrojn. Ni, junaj esperantistoj, spertis ŝokon, kiam ni vidis tiajn luksajn ĉambrojn, ĉar en Esperantujo ni ja alkutimiĝis loĝadi en junulargastejoj, amasloĝejoj, tendoj ktp. Imagu niajn sentojn!

Post la enloĝiĝo, ĉiuj partoprenantoj de la festivalo vespermanĝis per supo kaj ĉina speciala pano en la hotela restoracio kaj veturis al teo-ekspoziciejo por provludi la premian ceremonion. Ege lacaj, tamen tre feliĉaj, ni revenis al la hotelo — niaj internaj horloĝoj embarasiĝis pro la tempdiferenco inter Ĉinio kaj niaj landoj (kompatindaj latinamerikaj amikoj!).

La sekvan tagon, la 17-an de aprilo, matene nin jam atendis buso por iri al la jam konata teo-ekspoziciejo, kie ni okazigis kulturlingvan festivalon (KLF). Dum la KLF estis organizitaj 11 budoj, en kiuj teamantoj el diversaj landoj prezentis siajn naciajn teojn kaj te-kulturojn. Gustumi niajn teojn povis ĉiuj gastoj de la teo-ekspoziciejo. Lokaj amaskomunikiloj ne dormis — fotado, filmado kaj raportoj ĉasis nin dum la tuta KLF. Do Esperanto estis bone disvastigata!

Tagmeze ni jam sidis en belega teejo, spektis tradician ĉinan teo-ceremonion kaj manĝis ĉinajn manĝaĵojn, kelkajn el kiuj mi gustumis neniam kaj nenie en la mondo. Eble neniam en mia vivo mi havis tian nekutiman, ekzotikan manĝadon. Ni eĉ ne povis imagi el kio estas faritaj multaj pladoj, kiel manĝi ilin, kiam uzi bastonetojn kaj kiam kuleron. Tre valora sperto! Apartan dankon mi volas esprimi al la posedantino de la teejo, kiu tiel gastame, preskaŭ hejmece, renkontis nin. Manĝaĵoj multegis, verda teo neniam finiĝis en niaj tasoj, la etoso estis mirinda!

Sategaj, ni veturis al la Nacia Muzeo de la Teo, kie ni lernis kiel oni manproduktis/as la verdan teon. Ni vizitis salonojn, kie estis prezentataj multaj specoj de teo, produktataj en Ĉinio. Ni ekkonis la historion de teo-farado kaj la modernan staton de la afero. Vere mirindaj impresoj por ĉiuj eksterlandanoj!

Post la ekskurso, la festivalanoj havis kurson pri la ĉina lingvo, samtempe kelkaj lernis kaligrafion kaj aliaj tranĉis figurojn el papero. Kompreneble ni denove (eĉ dufoje) estis regalataj per ĉina bongustega teo. Jes, tiom da spertoj ni travivis dum unu tago! Sed tio ankoraŭ ne estas la fino! Reveninte al nia luksa hotelo, vespermanĝinte, ni iris promeni tra la apuda belega parko Xi’Xi. Longa kaj tre amikeca promenado, senfina babilado kaj amuziĝo sekvis.

Mi ankoraŭ ne diris, ke la festivalon partoprenis ne nur esperantistoj, sed ankaŭ alilingvanoj, do en Ĉinio ni samtempe uzis Esperanton, la anglan, la hispanan kaj la ĉinan — foje ĉio miksiĝis. Vere komplike, kiam homoj ne posedas unu komunan lingvon.

La 18-an de aprilo estis ekskursa tago. Post la matenmanĝo ni supreniris al monteto, de kie estis videbla Hangzhou. La monteto kaj la urbo kompreneble belas, tamen la festivalanoj pli interesiĝis pri la tradiciaj ĉinaj ekzercadoj, kiujn lokanoj faris ĉe la piedo de la monteto. Kelkaj el ni aliĝis al la kursoj kaj ricevis grandegan plezuron! Poste similajn ekzercadojn — la populara Tajĝiĉuano — ni vidis en multaj lokoj en Ĉinio, oni trejnas samtempe kaj la korpon, kaj la animon — tre utila afero.

Tagmeze, la te-amanoj havis tagmanĝon en urba restoracio, kie oni regalis nin per ĉinaj “pelmenoj” kun diversaj enaĵoj, per kokaĵo, legomoj kaj marproduktoj. Manĝaĵoj abundis, ni denove profitis la okazon gustumi ĉinajn bongustaĵojn kaj babili en tre amikeca etoso. La festivala programo estis sufiĉe densa, ĉiu programero sekvis tuj post la alia, ni ĉion kaptis ĝustatempe — la respondecemo kaj gastamo de la ĉinoj ne permesas agi alie.

Posttagmeze ni iris al la Okcidenta Lago, kie ni promenis dum 4 horoj inter tre bela naturo. La vetero favoris la promenadon. La ĉefa problemo estis ne perdiĝi, ĉar estis feritago kaj multegaj lokanoj kaj turistoj venis al la lago. Tie ni komprenis, ke vere en Ĉinio loĝas sesono de la monda loĝantaro.

Post 4-hora promenado ni estis lacaj, tamen ege kontentaj! Grandan dankon mi volas esprimi al la festivalaj helpantoj, kiuj tre amikeme kaj respondece gardis nian sekurecon en la lago (fakte dum la tuta festivalo). En iu ajn situacio ili estis niaj savantoj.

La sekva programero — vespermanĝo, dum kiu ni povis elekti manĝaĵojn sur “sveda tablo”. Mi unuafoje eksciis, ke ankaŭ ĉinoj manĝas kolbason, fiŝkonservojn, suŝiojn kaj drinkas ŝaŭmvinon. Iom post iom la vespermanĝo transiris al interkona vespero, venis partoprenantoj de la Strategia Forumo de UEA pri Orientazia Movado kaj ĉinoj, kiuj helpis prepari la festivalon (sen ilia subteno nenio okazus). La muzika grupo Sepa & Asorti kantis, homoj babilis kaj amuziĝis.

La 19-a de aprilo eble estis la pinta tago de la festivalo — La teamanoj ricevis film-premiojn! La premidona ceremonio okazis en la jam konata teo-ekspoziciejo. Inter la spektantoj de la ceremonio estis ne nur festivalanoj, sed ankaŭ ekstera publiko, do la organizantoj denove plenumis tre valoran taskon — ili en bela maniero disvastigis Esperanton, montrante kiel la lingvo povas esti utila. Por la ceremonio respektive estis uzataj du lingvoj — Esperanto kaj la ĉina.

Dum la ceremonio oni povis spekti filmojn de ĉiuj premiitoj kaj honore aplaŭdi, kiam iu gravul(in)o enmanigis diplomon al la gajnintoj. La etoso estis festa kaj tre ĉarma! La ceremonion ĉeestis kaj parolis gratul-vortojn la prezidanto de UEA, s-ro Mark Fettes. Al la neesperantista publiko li prezentis nian verdan flagon.

Fine de la ceremonio ĉiuj gajnintoj ricevis donace ĉinajn tradiciajn teo-vestaĵojn kaj prezentiĝis por komuna foto. Mi ankoraŭfoje gratulas ĉiujn reĝisorojn kaj aktorojn pro la premioj!

Vespere ni translokiĝis al suburbo de Hangzhou kaj enloĝiĝis en studentan hotelon de Zhejiang-a Agrikultura kaj Forstokultura Universitato. La vespermanĝon ni preparis per niaj manoj, la kuiristoj nur boligis niajn produktaĵojn. Bongustege!

La 20-an de aprilo en la universitato ni havis kurson pri teo kaj teo-etiketo. Profesoroj lekciis, kaj poste ni infuzis diversajn specojn de teo kaj faris teo-ceremonion (eĉ ricevis atestilojn). Ĉarmaj ĉinaj studentoj afable helpis al ni.

Post la tagmanĝo, kiu konsistis el diversaj manĝaĵoj, faritaj senescepte el teo (ovoj, kuiritaj en teo, teo-pudingoj, teo-bakaĵoj ktp), kaj kiujn dum la tuta nokto preparis speciale por ni lernantoj, ni aranĝis skajp-kunvenon inter forumanoj, ĉinaj kaj rusaj studentoj. En la formo “demando-respondo” ni parolis pri la festivalo, pri la kulturoj de Ĉinio kaj Rusio, pri la studenta vivo en niaj landoj. Dum la dialogo ni uzis 3 lingvojn — la rusan, la ĉinan kaj Esperanton. Terure, kiom da tempo oni perdas por tradukado. Se ĉiuj parolus la saman lingvon...

Dum la sekva programero ni montris al la ĉinaj studentoj la konkursajn filmojn kaj aŭskultis priskribojn de la reĝisoroj pri la produktado de la filmoj: de kie aperis la ideo, kiu aktoris, per kiu aparato la filmo estis registrita kaj aliaj interesaĵoj. Por la reĝisoroj vere gravis vidi la reagon de la publiko: ĉu la homoj komprenis la ideon, ĉu ili rimarkis detalojn, kion ili ŝatis kaj kion ne.

Vespere, ni iris al universitata teatro, kie ni spektis kaj eĉ mem partoprenis en Nacia kaj Internacia Vespero. Komence de la vespero la studentoj kaj profesoroj montris al la publiko ĉinajn dancojn kaj kantojn. Poste, surscenejen venis esperantistoj por kanti, deklami poemojn, ludi muzikilojn ktp. Granda publiko konsistis el studentoj kaj instruistoj de la universitato, do ni denove bone disvastigis nian verdan lingvon.

La sekvan tagon, post frua matenmanĝo, la partoprenantoj de la festivalo veturis al la gubernio de la ŝeoj (minoritata nacio de Ĉinio). La vojaĝo daŭris preskaŭ 6 horojn, sed ne estis teda, ĉar tie kaj tie ni vidis belajn pejzaĝojn, ni amuziĝis per babilado, fingro-ludoj, fotado, kantado, kelkaj profitis la tempon por dormi.

La teamanoj vespermanĝis en luksega hotelo, kien ni enloĝiĝis post la alveno. Ankaŭ la vespermanĝo estis luksa — nin salutis estroj de la urbeto Lishui kaj regalis per ĉina drinkaĵo báijiŭ — Verdire, ni estis honoraj gastoj, alilandaj steloj en tiu urbeto, ĉio estis por ni aranĝita en la plej bonega maniero.

Post la bankedo ĉiuj veturis al loka teatro por ĉeesti koncerton, kiu estis dediĉita al la 100-jariĝo de la vendado de loka teo en Panamo. Danco kaj muziko estas lingvoj, kiuj ne postulas tradukon, do eĉ ne posedante la ĉinan, ni, festivalanoj, vere ĝuis la koncerton. La reĝisora laboro estis tre bona!

La 22-an de aprilo, ni la te-amanoj amikiĝis kun niaj ĉinaj familioj. Kiam mi eksciis pri la plano amikiĝi kun kamparaj familioj, mi imagis vidi malriĉajn homojn, kiuj loĝas en lignaj domoj, havas ĝardenon kaj vilaĝajn bestojn. Tamen kiam mi venis al mia familio, mi rimarkis ke la patro havas 3 domojn en la vilaĝo kaj 2 apartamentojn en la urbo, aŭton BMW, tean fabrikon kaj estas la estro de vilaĝo. Do tiu familio tute ne malriĉas.

Vespere la patro renkontis min, miajn tradukistojn kaj raportistinon ĉe nia hotelo kaj veturigis al sia vilaĝo. La vojo daŭris ĉirkaŭ 20 minutojn kaj ni veturis ĉiam supren en montaron. Veninte, ni trinkis teon, manĝis semojn kaj nuksojn, la patro konatigis min kun la familianoj, montris siajn domojn, mian ĉambron kaj la teo-fabrikon. Mi dormis en tre komforta luksa ĉambro (simila al la hotelaj) kaj eĉ havis varman akvon, duŝon kaj necesejon.

La tago estis vere emocia. Ni, geamikoj-festivalanoj, ĉiuj loĝis dise, ĉe 10 familioj, kaj sopiris unu alian, sed ni ekhavis niajn ĉinajn familianojn! Venis tempo por rakonti al vi pri nia vilaĝa vivo. Fakte nur pri la mia, ĉar mi ne certe scias, pri kio okupiĝis aliaj festivalanoj en siaj familioj.

Matene mi vekiĝis, eliris el la ĉambro kaj rigardis belegajn imponajn montojn ĉirkaŭ la domo. Vekiĝis ankaŭ miaj tradukistoj kaj raportistino. Ni iris matenmanĝi. La manĝaĵo estis “modesta” — fungoj, iuj folioj (kiujn la bofilo de mia “patro” frumatene jam kolektis en la montaro), anasaj kaj kokaj ovoj, kuiritaj en salita akvo, bambuo kaj kompreneble rizo. La familianoj vestiĝis en naciaj kostumoj de la ŝeoj.

Venis profesia fotisto, dungita de mia “patro” speciale por fari kvalitajn fotojn pri la alveno de la “filino-fremdlandanino” (poste, la fotoj estis pendigitaj sur honora muro en unu el la domoj de la patro).

Poste, kun la patro, tradukistoj kaj raportistino ni piediris al la vilaĝo por vidi la veran vilaĝan vivon. La vilaĝanoj vivas ne riĉe, okupiĝas pri kolektado de teo kaj plantado de legomoj en siaj ĝardenoj. La junuloj strebas forveturi el la vilaĝo kaj loĝi en la urbo, pro tio plejparto de la loĝantaro estas maljunuloj. En iliaj ĝardenoj mi vidis multajn legomojn, kiujn ankaŭ ni en Rusio plantas — terpomo, brasiko, pizo, faboj. Mi montris rumekson al mia patro kaj rakontis, ke en mia lando printempe ni manĝas ĝin. La patro gustumis, ĝi estas acida, sed manĝebla! Laŭ la vojo ni vidis teatron, administracidomon, elektroproduktilon, nov-konstruatan asfaltan vojon al montaro. Meze de la vilaĝo la bofilo prenis nin per sia aŭto kaj veturigis al nia domo, kie ni estis regalataj per teo el familia fabriko. Dume ni promenis kaj trinkis teon, virinoj preparis tagmanĝon. Mi pensas, ke vi jam komprenas, ke la tablo estis plenplena de pladoj. Mi neniam forgesos tiun tagmanĝon inter miaj ĉinaj familianoj!

Post la tagmanĝo la patro veturigis nin al alia proksima vilaĝo, kie speciale por ni, vilaĝaj gastoj, oni okazigis improvizitan geedziĝfeston. Kian ĝojon mi sentis, kiam mi renkontiĝis kun la aliaj festivalanoj, kiuj ankaŭ estis venigitaj por spekti la nupton. Kia sopiro, kiom da varmo, brakumoj, rakontoj! Kiom da sentoj pro la renkontiĝo! La festo ne gravas, gravas vidi unu alian, rakonti impresojn pri la vilaĝa vivo kaj novaj familianoj! Tamen ankaŭ la geedziĝo estis interesa kaj riĉigis nin kulture.

Kaj jen ni revenis hejmen, vespermanĝis, interŝanĝis donacojn kaj dankvortojn kun la familianoj kaj la patro per sia aŭto alportis nin al la hotelo, al normala urba vivo. Neforgesebla, ege emocia tago kaj ne malpli emocia renkontiĝo kun festivalanoj! Nokte, la junuloj kunvenis por tre grava parolado, rezulto de tio estis oficiala deklaro pri la fondo de la ĉina junulara E-movado.

Vole nevole, ĉio havas sian finon... La 24-a de aprilo estis la lasta tago de la festivalo. Je la 7-a matene aŭtobuso jam veturigis la teamanojn al Hangzhou. Ĝis, ĉarma Lishui; ĝis, niaj vilaĝoj kaj ĉinaj familioj; ĝis, nia gastama hotelo; ĝis, ŝeoj! Vi por ĉiam restos en nia koro!

Ĝis, karaj! Ni renkontiĝos tre baldaŭ, mi kredas! Junecon, inspiron, aventurojn, feliĉon al ni ĉiuj! Aroman teon kaj sinceran amon! Anime ni estos kune! Kune en Ĉinio! Iuj revenis hejmen, iuj daŭrigis sian vojaĝon tra Ĉinio. Mi iris al Pekino. Sed tio jam estas historio por alia artikolo.

P.S. Mi volas diri elkoran dankegon al Zhang Ping (Ĝoja), ŝi estis la ĉefa motoro de la festivalo. Ŝia laboro estas mirinda kaj perfekta!

http://esperanto.cri.cn/filme/14tea3.htm

La regulojn de la konkurso, ĉiujn filmojn kaj la liston de gajnintoj

“En la festivalo konkursis entute 45 filmoj el 20 landoj”

“Verdire, ni estis honoraj gastoj, ĉio estis por ni aranĝita en la plej bonega maniero.”