Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Kontakto 50-jara

Mi vivis por Kontakto.

Francisco L. VEUTHEY. (1992-1997)

En 1991 mi, origine argentinano, vivis en Brazilo. Tiam mi kandidatiĝis por la redaktoreco de la revuo Esperanto. El la tri “finalistoj”, kiujn oni invitis provlabori en la Centra Oficejo, fine oni elektis István Ertl, sed al mi oni proponis redakti la Jarlibron. Tiu monotona kompila laboro neniel logis min, sed jen al la oferto aldoniĝis ankaŭ la eblo redakti Kontakto. “Hm... interese!”, mi pensis.

Sur la kapo de Kontakto tiutempe pendadis per tuta pezo minaco de malfondo. La kialo estis, ke ĝi iĝis finance nememsufiĉa kaj la malprofiton devis pagi UEA, la “patrino” de TEJO. Tial la ĉefa tagordero sur la tablo de TEJO tiam estis: Kion fari pri Kontakto? Malmultaj kredis, ke eblas savi ĝin, kaj kiam mi proponis al ambaŭ estraroj planon por komplete refasoni ĝin – eĉ la titolnomo ricevis novan formon, kiu, cetere, teniĝas ĝis hodiau –. Kontakto ricevis nur unu jaron por montri, ke la intereso por ĝi revekiĝos. Tiam, revuoj kiel MonatoEl Popola Ĉinio estis eĉ pli allogaj. Krome ekzistis Juna Amiko kaj diversaj aliaj publikaĵoj, do konkurantoj ne mankis.

Intime mi tre amis Kontakto. Ĝi kaj Esperanto, estis la unuaj – kaj solaj ĝis tiam– E-revuoj, kiujn mi ricevadis kiel membro de UEA. Esperanton mi estis studinta kiel adoleskulo per la koresponda kurso de Hugo Lingua en Argentino. Li kutimis oferti al siaj lernantoj “kombinitajn pakojn”, nome abonon al la kurso, plus abono al EPĈ aŭ aliĝo al UEA kaj TEJO... Mi elektis tiun lastan. Mi komencis ricevi ambaŭ revuojn kiam mi estis komencanto kaj ne vere kapablis kompreni ilin. Bonŝance baldaŭ post tio en Kontakto komencis aperi artikoletoj en “facila lingvo” – estis la tempoj de la redaktoroj Anna Löwenstein kaj Leif Nordenstorm. Tiam Kontakto iĝis mia “unua amo”... Jarojn poste, kiam mi jam estis ĝia redaktoro, tiu slogano reaperis ĝuste el tiu mia sperto kaj la TEJO-estraro eĉ presigis abonvarban T-ĉemizon kun la frapfrazo “Oni ne forgesas sian unuan amon”. Tiu frapfrazo, cetere, estas ankaŭ en la Fundamento. Estis diversaj aliaj kampanjoj tiam ĉirkaŭ la renaskiĝinta KontaktoJorge Camacho eĉ asertis: “Nova revuo naskiĝis” –. En la Centra Oficejo, la direktoro Osmo Buller ofte organizis varbkampanjojn sendante, ekzemple, paperajn leterojn al potencialaj abonantoj. Mi ĉiam estis enplektita en ilia vortumado kaj ilustrado. En iu jaro ni lotumis PIV inter ĉiuj abonantoj!

Ĉar mi havis certan sperton pri grafikaj laboroj en Argentino kaj Brazilo, mi komplete refasonis kaj reorganizis Kontakto. Por tio, mi trairis ĉiujn numerojn ĝis tiam aperintajn, desegnis skemojn montrantajn la specon de artikoloj aperintaj, esplore rigardadis ne-Esperantajn junularajn revuojn vendatajn en normalaj ĵurnalbudoj en Roterdamo, kaj surbaze de ĉio kaj de miaj personaj vidpunktoj – ankaŭ mi ja estis en la celgrupa aĝo– mi prezentis planon. Mi memoras, ke mankis artikoloj por la unuaj numeroj, tiel ke kelkaj TEJO-estraranoj mem enplektiĝis kaj verkis.

Mi ankaŭ decidis revigligi la tiam ŝrumpintajn nivelojn de “tre facila” kaj “facila” lingvo, kreitaj de Anna Löwenstein. Iam dum tiu replanado mi vokis ŝin en Italio por fari demandojn pri la politiko de la vortolisto... Nature aperis la bezono, ke ĉiujare la leganto havu antaŭ si tiun liston... Mi ne volis presi ĝin kiel apartan folion, ĉar tiel ĝi povus facile elfali kaj perdiĝi. Do, uzi la dorskovrilon de la unua numero ĉiujare ŝajnis perfekta solvo. Tiu kutimo teniĝis dum pluraj jaroj. La facillingvaj artikoloj estis grava atuto dum mia periodo. Ofte mi mem faciligis ricevitajn artikolojn. Se oni alkutimiĝas utiligi limigitan vortostokon kaj la potencialon de kunmetaĵoj, tio pli kaj pli facile iras. Mi eĉ planis kaj fine realigis etan revon: aperigi plene facilan numeron (152; 1996:2). Tiutempe mi planadis ĉiun numeron iom longe antaŭe, por ke la numeroj havu certan koherecon aŭ fadenon, sen bezono havi temajn numerojn. Eĉ se mi ne ĉiam surpaperigis tiujn planojn, ili ekzistis en mia menso.

Kial mi tiom flegis la facillingvajn artikolojn? Nu, mi memoris miajn frustriĝojn de komencanto ne povi kompreni unu plenan frazon en E-revuo! Kompreneble estis ankaŭ la intenco kapti la potencialan merkaton de komencantoj... Novaj abonoj komencis veni: de junuloj, de komencantoj, de adoltoj, eĉ de maljunuloj. Aliflanke, estante elementlerneja instruisto kaj filo de instruistino, mi ĉiam emis al didaktikaĵoj kaj mi konceptas la vivon kiel daŭran lernadon kaj instruadon. La faciilingvaj artikoloj kongruis kun tio kaj mi tre amikiĝis kun ili.

La Kontakto-tempon mi memoras kiel periodon de intensa laborado, en kiu mi malofte havis liberan tempon. Mi vivis por Kontakto. Mi devis multon lerni, de komputilaj proceduroj ĝis misteroj de la E-gramatiko mem. Por ĉiu numero mi faris kompletan enpaĝigan skizon sur paperoj, kun linioj reprezentantaj la tekstoliniojn, rapidaj desegnaĵoj, titoloj gluitaj, do ian kunmetaĵon kiu fine iĝis sufiĉe dika, kaj ĉion mi transdonis al la kompostisto Roy McCoy. Krome mi transdonis la tekstojn kaj tutan staplon da libroj kaj desegnaĵoj originale faritaj (de mi kaj aliaj), por ke li skanu la indikitajn bildojn. Li devis lerni multajn lertaĵojn kaj grafikajn programojn por plenumi miajn postulojn, sed li faris tion volonte ĉar li estas teknikema kaj ŝatas tiajn komplikaĵojn. Kun la tempo ankaŭ mi lernis manipuli PageMaker. Tiam mi povis rezigni pri tiuj grandaj paperaj prototipoj kaj transdonis al Roy ĉiun numeron sur disketoj... sur pluraj disketoj, ĉar ili havis malgrandan kapaciton. (Ĉu iu plu memoras, kio estis disketo?).

Al la serĉado de materialo, redaktado, ilustrado kaj planado de la enpaĝigo mi dediĉis la tutan necesan tempon kaj tial Kontakto dum mia periodo ĉiam suferis ian prokrasteton aŭ eĉ prokraston. Foje ni devis ĝisdatigi tion per “duoblaj” numeroj. Tio tamen estas ankaŭ kulpo de la Esperanta “sistemo”, laŭ kiu unu homo devas funkcii kiel plena eldona skipo. Mi preferas kvaliton ol haston.

Rilate la enhavon mi ĉiam prioritatigis tion, kio interesis mian publikon... kaj, ho, tiu ĉi estis vasta: de infanoj ĝis maljunuloj. Do mi formetis la “temajn” numerojn tuj dekomence, ĉar en mia imago gazeto devas esti varia kaj diversa; en ĉiu numero ĉiu leganto devas trovi diversajn artikolojn, kiuj interesas lin. La tiutempa TEJO-estraro konsentis kaj akceptis tiun gvidlinion, kiam mi prezentis la projekton, antaŭ ol ekredakti la revuon.

Fakte tiu estis alia faktoro de la sukceso de Kontakto. Mi ĉiam tenis bonajn rilatojn kun la TEJO-estraranoj, kelkaj el kiuj iĝis amikoj miaj. Mi preskaŭ ĉiam ricevis apogon al miaj ideoj, ekzemple kiam mi proponis la lanĉon de konkursoj en ĉiu numero. Ili ankaŭ konsentis, ke mi ĉeestu la kunsidojn, en kiuj mi povis ankaŭ sorbi ideojn kaj teni min ĝisdata pri la junulara Esperantujo. Estis bona sinergio inter la estraro kaj mi. Geknaboj kiel Saskia Idzerda, Danny ten Haaf, Thomas Pusch kaj Yves Bellefeuille restas en mia memoro kiel seriozaj, laboremaj kaj ĉiam pozitivaj por plejparto el la ideoj, kiujn mi prezentis por Kontakto. Pruvo de tiu kunlaboremo estas la numero 150 (1995:6), por kiu Ralf Fröhlich, unu el la ĉefaj TEJO-aktivuloj tiam, akceptis esti fotita por ilustri artikolon pri radio.

Mi ankaŭ kontaktis skribe la kunlaborantojn, ofte per poŝtkarto – ni ne havis Interreton kaj eĉ se la CO en 1992 ekuzis retpoŝton, al plej multaj mortemuloj ĝi ne estis alirebla. Per poŝtkarto mi mendis artikolojn. Kiam temis pri bildo, mi kunsendis fotokopion de la ilustrota artikolo. Se la afero urĝis, mi telefonis kaj faksis la artikolon. Felip Artero i Lozano el Katalunio kaj Martin Burkert (la kreinto de la TEJO Tutmonde-papago, por kiu mi proponis la nomon “Pepo”) volonte kaj rapide plenumis tiujn mendojn.

Estis ankaŭ tuta skipo da verkistoj, eĉ popolscienca kolumneto de juna pola paro. En ĉiu numero estis krucvorto aŭ alia ludo, kies solvado konsistigis konkurson, tiel ke sesfoje jare ni sendis premion por la gajninto. Ĉiu konkurso, eĉ la plej malfacilaj, altiris partoprenantojn, foje ĉirkaŭ 70. Sed por reveni al la skipo, mi sukcesis konstrui stabilan teamon de artikolantoj kaj ilustrantoj – kaj kune ni sciis fari el ĉiu numero sukceson. Estis “glora” tempo, ni povus diri, sed malantaŭe kaŝiĝis multe da laboro. Estis ĉiam granda ĝojo, kiam Kontakto venis el la presejo kaj mi povis vidi eternigita la laboron sur ĉiam pli da ekzempleroj. En 1996 kaj 1997, miaj lastaj jaroj kiel redaktoro, Kontakto rekorde superis du mil pagitajn abonojn. Ĉiun aperon sekvis pluveto da dankaj leteroj, kiuj instigis min rekomenci la cirklon por nova numero. Post la kvara jaro mi tamen estis elĉerpita kaj volis rezigni, sed TEJO ne sukcesis trovi novan redaktoron. Mi do restis du pliajn jarojn, iom pene, sed laŭ mia takso tamen bone, kaj ĝuste tiam la abonantaro atingis rekordon.

Forlasinte la redaktorecon mi transprenis la grafikadon de la revuo Esperanto, kiun plu redaktis Istán Ertl. Krome mi plu redaktis la Jarlibron kaj preparis, same kiel antaŭe, diversajn anoncojn pri libroj kaj aliaj aferoj. Multaj el tiuj anoncoj estas ade presataj en la revuo Esperanto.

Diversaj redaktoroj postsekvis min. Tre diversaj, kaj tio estas bona ĉar ĉiu donis al la revuo tion, kion li aŭ ŝi havis aŭ kapablis doni. Iuj prioritatigis pli ol aliaj sian propran guston, aliaj sukcesis reliefigi pli bone la historian kuntekston, en kiu la numeroj aperis. Indas tamen memori, ke revuon oni faras ne por si aŭ siaj amiketoj, sed por granda, diversa publiko. Mi diris tion plurfoje poste, vidinte, ke la temaj numeroj revenis, sed, nu, aliaj pensas pri tiu afero alie.

Johano Rapley estis oficisto de UEA en diversaj periodoj, sed mi estis lia kolego nur kelkajn monatojn antaŭ lia emeritiĝo. Tiam li ekhavis tempon por sia amata hobio, librobindado. Iam li bindis ĉiujn miajn numerojn de Kontakto en fortikan volumon kaj gravuris sur la kovrilo kaj la spino kun oraj literoj “Kontakto 1992-1997”. Ĝi bele sidas en mia biblioteko kaj eble, kiam mi estos maljuna, mi fiere karesos tiun volumon, kiu entenas bonan parton de miaj plej produktivaj kaj junaj jaroj.

FOTO: F. L. Veuthey en Valencio, Hispanio, somero 2013. Felisoj restas liaj plej ŝatataj bestoj.

“La Kontakto-tempon mi memoras kiel periodon de intensa laborado, en kiu mi malofte havis liberan tempon.”