Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Estu bela, nature

Marta DOMIAN - Pollando

“Bela virino estas paradizo por la okuloj, infero por la animo kaj purgatorio por la poŝo”. William Shakespeare

He, ĉu William pensis pri la hejmkosmetikaĵoj? Verŝajne ne :)

La hejmaj kosmetikaĵoj, kiujn anstataŭ aĉeti oni povas mem prepari el la naturdonacoj, estas ne nur propono por zelotoj de la ekologio. Ĉiu probable komprenas, ke inter la multaj devoj de la ĉiutaga vivo necesas ripozi, kaj en tio de tempo al tempo permesi ankaŭ al sia haŭto kapti novan spiron. Plejmultaj el la virinoj tion faras pere de kosmetikaĵoj, kiuj en sia plimulto estas produktataj surbaze de laboratoria kemio. Ankaŭ memfaritaj naturaj kosmetikaĵoj bone helpas, povas rapide refreŝigi, hidrati kaj ilumini, aldonante brilon al la laca kaj griziĝinta vizaĝhaŭto. Kaj ĉio dank’ al la naturvaloraj komponantoj agantaj haŭtsurface. Ne dubu! Se vi neniam provis, provu kaj konvinkiĝu.

La historio de la senŝeligo (angle: peeling) datiĝas ekde la antikvaj tempoj kaj fascinas foje kiel fabelo eĉ. Ĝi komenciĝas en Egiptio, kie la reĝinoj kaj sinjorinoj nobele naskitaj banis sin en acida lakto kaj faris kompresojn per tranĉitaj citrusoj. La malpli riĉaj virinoj simple frotis sian haŭton per postvinaj precipitaĵoj sen klara scio, ke ili uzas la potencan enhaveron de la acidaj fruktoj, konatan hodiaŭ kiel alfahidroacido. Dum la evoluo de la interesiĝo pri beleco, niaj praavinoj komencis uzi kompresojn de sulfuro, kalcio kaj sinapo. Kontrolitaj metodoj, kiuj celis damaĝi haŭton por plibonigi la aspekton disvastiĝis tra la mondo kaj estis protektataj kiel militaj sekretoj. La teknikoj estis diversaj. Dum la eŭropaj ciganoj bruligetis sin por defoliigi sian malnovan epidermon, la sudamerikaj indiĝenoj metis sur sian haŭton miksaĵon de urino kaj pumiko.

La unuan fojon, en kiuj eksperimento kun salicilata acido, trikloroaceto, rezorcinolo kaj fenolo, kiel praktiko de senŝeligo estis enskribitaj en medicinan kategorion, estis en 1882 fare de la germana kuracisto (la fondinto de la kosmetika kompanio Nivea) Paul Gerson Unna. Surbaze de tiuj eksperimentoj, francaj kuracistoj komencis uzi haŭto-defoliigon dum la unua mondmilito por resanigi brulvunditan haŭton de soldatoj. Neatendite ili rimarkis, ke la sukcesaj rezultoj de tiu praktiko povas esti aplikataj ne nur en medicino sed ankaŭ sur la kosmetika kampo. Ne hazarde do, ke post la milito, la ideo neoficiale migris al Usono, kie fondiĝis la unua”Domo de Renovigo”, en kiu oni komencis uzi fenolon por forigi sulketojn, glatigi cikatrojn kaj likvidi lentugojn. De tiu momento, la usonanoj ekigis veran revolucion en la senŝeligaj proceduroj kaj en modernaj teknologioj ĉe la produktado de defoliigaj substancoj.

Komence, bedaŭrinde ĉiuj receptoj kaj teknikoj estis sekretaj. Unu el la kialoj estis komplikaĵoj, inter ili cikatroj kaj haŭta nekrozo. Dermatologoj skeptike traktis la novajn kosmetikajn ideojn, dubante pri ilia efiko ĉar al ili tio estis medicino rezervita nur por la malmultaj, spertaj kuracistoj kaj kompreneble, tre riĉaj pacientoj. Ĉio ŝanĝiĝis en la 1970-aj jaroj, kiam oni publikigis normigitajn, bone dokumentitajn kuracajn procedurojn. En ili aperis la indikoj, kontraŭindikoj kaj plej ofte farataj eraroj. Oni ankaŭ kolektis kaj ordigis ĉiujn spertojn de senŝeligo ekde la antikvaj tempoj de egiptoj, babilonanoj kaj indianoj ĝis la nuntempa scio.

Nuntempe mi ne konas eĉ unu dermatologon, kiu ne havas pozitivan opinion pri senŝeligo kaj ne uzas ĝin en sia praktiko. Daŭre la kampo evoluas, aperas novaj teknikoj por defoliigo, kiuj kunigas malnovajn metodojn kun modernaj malkovroj. Kompreneble multe pliboniĝis la sekureco de la pacientoj kaj komplikaĵoj aperas malofte — tiujn oni povas senprobleme korekti.

Pro la ŝanĝiĝo de la homa vivstilo, la aerpoluado, pli forta emo sunbruniĝadi nature kaj en brunigejoj — la transviola radiado, kiu evidente maljunigas nian haŭton, signife evoluis kaj kreskis la nombro de la senŝeligaj medicinaj servoj. En la nuna tempo oni uzas la praktikon tute ordinare, tiel ke ne nur la plej riĉaj homoj povas havi ĝin. Krome, la receptoj jam ne plu estas kaŝitaj kaj facile oni povas prepari ĉion hejme — laŭ mi, meminiciato sendube donas pli da kontento, ĝojo kaj certeco ke la de ni mem preparata senŝeligaĵo estas centprocente farata el naturaj substancoj.

Post ĉi tiu mallonga enkonduko mi deziras prezenti al vi la plej ŝatatan de mi senŝeligaĵon. Ĝi baziĝas sur kafo. Kial kafo? Bona demando. Do kafeino, kiun enhavas kafo, posedas sveltigajn kaj firmigajn ecojn. Komponita surbaze de kafofeĉo, tiu senŝeligaĵo agas kontraŭ celulito kaj videble glatigas la haŭton. Sufiĉas nur aldoni kelkajn kuirejajn suplementojn kaj jen ni havas bonan, firman kaj utilan kosmetikaĵon! Ne dubu. Surprizos vin la mirindaj efikoj de la konata ja en la tuta mondo kafo!

Dum multaj jaroj cirkulas inter la amantoj de la naturaj kosmetikaĵoj la recepto por la kafa senŝeligo. Ĝia unua versio estis simpla:

4 manĝkuleroj da muelita kafo,

3 manĝkuleroj da kruda salo,

¼ taso da akvo.

La kafo devas esti unue surverŝita per bolanta akvo, infuzita kaj kribrita — la kafofeĉon forprenu. Kiam la akvo malvarmiĝos, aldonu salon, miksu kaj metu sur la korpon.

Simple, ĉu ne?

La spritaj uzantoj de la reto kompreneble komencis inventi siajn proprajn receptojn. Vi povas trovi tiom multe da specoj kaj diversaj metodoj por senŝeligo, ke dum semajnoj vi ne foriros el ĉe la komputila ekrano. Mi listigos do nur la plej utilajn, laŭ mi, aldonaĵojn al la kafa senŝeligo. Ĉiujn receptojn mi mem provis kaj rekomendas:

  1. Kiam vi aldonos al la baza recepto unu kuleron da cinamo, vi ricevos fortan spican aromon kun stimulanta kaj varmiganta kvalito ĉi tiu versio ne estas rekomendita por sentema haŭto.

  2. Kiam vi aldonos sukeron anstataŭ salo, la senŝeligo malpli sekigas la haŭton kaj pli milde ĝin defoliigas.

  3. Kiam vi ne kribas la kafofeĉon, vi havos pli fortan econ de senŝeligo, tamen tiam vi devos fari la proceduron zorge por ne ŝtopi la tubon de la lavujo.

  4. Kiam vi aldonos al la recepto kuleron da densa kremo, via haŭto pli bone reviviĝas anstataŭ kremon vi povas aldoni ankaŭ iom da ordinara oleo aŭ olivoleo.

  5. Kiam vi volas atendi la purigan rezulton de la senŝeligo, nepre aldonu iom da duŝĝelo.

Mi pensas ke kombini kaj aldoni diversaĵojn oni povas senfine, do ĝuigu vian haŭton kaj ne timu eksperimenti.