Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Orlando, samseksemo kaj religio

Marcos Cramer — Argentino/Usono

Je la 12an de Junio Omar Mateen [ómar matín] pafe murdis kvindek homojn en samseksemula diskejo en Orlando en la usona ŝtato Florido. Tiu abomena krimo estis la plej mortiga amaspafado fare de unuopulo kaj la plej mortiga krimo kontraŭ GLAT-uloj* en la usona historio. Sincerajn kondolencojn al ĉiuj proksimuloj de la murditoj!

* GLAT: Gejoj (samseksemuloj), lesbaninoj, ambaŭseksemuloj kaj transseksuloj (ofte nomataj “transgenruloj” en Esperanto laŭ alilingvaj esprimoj, sed oficiale en Esperanto “genro” havas nur gramatikan kaj taksonomian signifojn).

Ni bezonas pli da amo kaj komprenemo

Usono estas la lando kun la plej liberala leĝo pri paf-armiloj kaj la plej granda kvanto da ekstermilite mortpafitaj viktimoj. Plirigorigo de la paf-armila leĝo estus grava kontribuo por malhelpi tiajn krimojn estonte. Tamen la paf-armila leĝo ne estas la kaŭzo de la krimo, sed nur faciliga cirkonstanco. La kaŭzo de la krimo klare estas forta malamo al samseksemuloj. Ĉar Mateen laŭ la atestoj de multaj liaj proksimuloj mem estis samseksema, sed havis patron, kiu dejunaĝe instruis al li malami samseksemulojn, li ŝajne suferis de forta mem-malamo, kiu fine kulminis en ĉi tiu fia krimo.

Pro la islameco de Mateen, en la sociaj retoj aperis multaj komentoj, kiuj akuzis la tutan islamon pri la malamo, kiu kaŭzis ĉi tiun amasan pafmurdon. Aliaj komentantoj eĉ kulpigas religion ĝenerale pri malamo kontraŭ samseksemuloj kaj uzas ĉi tiun amasmurdon kiel ekskuzon por insulti religianojn de ĉiuj religioj. Tiaj reagoj kreas novan malamon inter ne-islamanoj kaj islamanoj aŭ inter ne-religiuloj kaj religiuloj en situacio, en kiu ni bezonas pli da amo kaj komprenemo kaj ne pli da malamo.

Ni devas pliigi la komprenon pri tio, ke samseksemo ne estas elektita, kaj ke malpermesi al homoj elvivi siajn amajn preferojn kaŭzas nur problemojn kaj ne kreas iun ajn bonon. Samtempe ni devas pliigi la interkomprenon inter religiaj kaj nereligiaj homoj, inter di-kredantoj kaj di-neantoj, inter tradiciemaj homoj kaj progresemuloj ktp.

Kritiki religion sen semi malamon

Multaj ne-religiuloj estas ĝenataj de la uzo de religiaj, foje neraciaj kaj kontraŭ-sciencaj argumentoj, kiujn kelkaj religiuloj uzas por defendi tradiciajn malpermesojn kaj diskriminaciojn. Certe oni kontraŭu ĉian neracian pravigon de malamo, sed oni atentu, ke oni ne reagu al ĝi per propra neracia pravigo de malamo. Tiel bedaŭrinde ofte okazas, kiam ne-religiuloj kulpigas religion ĝenerale pri neracieco aŭ pri malamo kontraŭ iu malplimulto.

Diri, ke religio ĝenerale kulpas pri la malamo al samseksemuloj, estas kiel diri, ke politika engaĝiĝo ĝenerale kulpas pri militoj kaj politika subpremo de malplimultoj. Same kiel ekzistas tre diversaj politikaj vidpunktoj, same simile ekzistas tre diversaj religiaj vidpunktoj. Por la plej multaj religiaj homoj tamen ilia religio estas la bazo por amo kaj bono. Se ni akuzas tiujn homojn pri malama sinteno, ni nur kreas novajn barojn inter ni kaj ili, kaj tiel kontribuas al la malamo.

Por pli bone kompreni la rilaton de religio al samseksemo, ni unue devas distingi diversajn specojn de religiuloj. Plej ofte oni distingas religiulojn laŭ tio, al kiu religio ili apartenas, sed tia distingo ne multe helpas kompreni la rilaton de religio al samseksemo, ĉar en ĉiu granda religio ekzistas kaj homoj kontraŭantaj samseksemon kaj homoj, kiuj defendas samseksemon kaj subtenas samseksemulojn.

La kialo por tio estas, ke en ĉiu granda religio ekzistas unuflanke religie liberalaj progresemuloj, aliflanke fundamentistoj kaj nefundamentismaj konservemuloj. Meze inter tiuj grupiĝoj estas moderuloj. La diferenco inter ĉi tiuj specoj de religiuloj estas en ilia maniero trakti la konfliktojn inter siaj religiaj tradicioj kaj sanktaj tekstoj unuflanke kaj la modernaj progresemaj ideoj pri socia kunvivado aliflanke.

La religie liberalaj progresemuloj akceptas progresemajn sociajn ideojn kaj kunlaboras kun ne-religiaj progresemuloj pri la ĉiama pluevoluigo kaj plurealigo de progresemaj ideoj. Kiel religie liberalaj homoj ili agnoskas, ke la sanktaj tekstoj estas verkitaj de homoj kaj tial estas interpretendaj laŭ la historia kunteksto, en kiu ili estas verkitaj, kaj ke religiaj tradicioj ĉiam evoluas por adaptiĝi al sia tempo.

Kun la religia liberaleco kontrastas du sintenoj, kiuj estas ofte konfuzataj en la publika bildo pri religio: Por la fundamentistoj tre gravas la sanktaj tekstoj, kiujn ili interpretas kiel laŭvortan veron transdonitan al la homoj de Dio (almenaŭ en la abrahamaj religioj). Por la nefundamentismaj konservemuloj, aliflanke, tre gravas la tradicio de ilia religio, kiun ili ne volas ŝanĝi. La moderuloj estas pli konservemaj ol la religie liberalaj progresemuloj, sed ja pretas konsideri modernajn ideojn en sia religia vivo kaj laŭe adapti la tradicion, kaj agnoskas la diversajn eblajn interpretojn de la sanktaj tekstoj.

La limoj inter la kvar specoj de religiuloj estas tute fluaj. Sekve ankaŭ la ĉi-subaj klarigoj pri la malsamaj rilatoj al samseksemo en la malsamaj grupiĝoj certe havas esceptojn.

Krome notindas, ke ekzistas pli malgrandaj religioj, en kiuj ne troviĝas ĉiuj kvar specoj de religiuloj. Interesa ekzemplo estas la Unuisma Universalismo, kiu evoluis el du liberalaj branĉoj de kristanismo en Usono. Ĝi estas nuntempe konsiderata aparta religio, ĉar ĝiaj anoj jam de jardekoj plejparte ne plu konsideras sin kristanoj. Praktike ĉiuj ĝiaj anoj estas religie liberalaj progresemuloj. Temas pri sendogma religio, kies anoj ne havas difinitan komunan kredaron, sed estas unuigitaj per sia komuna serĉado al spirita kreskado. Pro sia sendogmeco, ili kunigas ateistojn kaj di-kredantojn, agnostikulojn kaj ĉiodiistojn (panteistojn), humanistojn kaj homojn, kiuj samtempe identiĝas kun alia religio. Fundamentismo rilate al ĉi tiu religio eĉ ne estus senchava, ĉar ĝi ne havas difinitan sanktan skribon. Anstataŭe ĝi instigas siajn anojn trovi inspiron en divers-tradiciaj religiaj kaj spiritaj tekstoj, kaj lasi sin gvidi de racio kaj scienco.

Religio kaj samseksemo

Malamo al samseksemuloj troveblas ĉefe inter fundamentistoj. Ankaŭ inter nefundamentalismaj konservemuloj ofte aperas kritiko al elvivata samseksememo, sed plej ofte kombinita kun la ideo, ke oni ne malamu samseksemulojn, sed nur kritiku ilian vivstilon. La progresemaj liberaluloj aliflanke emfazas, ke laŭ la religiaj instruoj pri amo kaj subteno al marĝenuloj ni plene akceptu la samseksemulojn. Inter la moderuloj foje aperas kritiko al samseksemuloj en moderigita formo, sed ankaŭ estas multaj moderuloj, kiuj plene akceptas samseksemon.

Miaopinie fundamentismaj kaj konservemaj religiaj ideoj kaŭzas multajn problemojn, kaj ni ne prisilentu, ke tiuj problemoj originas en certaj religiaj sintenoj. Ekzemple, la malamo de Mateen al samseksemuloj originis en pensmaniero disvastigata de fundamentismaj kaj konservemaj religiuloj. Sed ni ne miskonkludu el tio, ke ĉia religieco estas problema. Moderaj religiuloj ĝenerale evitas problemajn moralajn kondamnojn. Liberalaj religiuloj eĉ aktive laboras por progresemaj vidpunktoj kiel la rajtoj de samseksemuloj. Ili tion faras ne malgraŭ sia religieco, sed pro sia religieco: Ili konsideras la instruojn pri amo kaj subteno al marĝenuloj pli esencaj ecoj de sia religio ol unuopajn teksterojn el siaj sanktaj skriboj, kiuj ŝajne kondamnas samseksemon.

La Unuisma Universalismo (UU) kiel plene liberala kaj progresema religio montras, ke la rilato de religio al samseksemo povas esti tute mala al tiu, kiun oni konas de fundamentistoj kaj konservemuloj: Jam fine de la 1950aj jaroj okazis la unua samseksa geedziĝa* ceremonio en UU-preĝejo, kaj fine de la 1970aj jaroj samseksaj geedziĝaj ceremonioj iĝis tre kutimaj en UU-preĝejoj. Tio okazis surbaze de decido en la loka preĝeja komunumo, ĉar en UU la preĝejaj komunumoj estas tre memstaraj kaj ne dependas de decidoj de ilia tegmenta organizaĵo, la Unuisma-Universalisma Asocio (UUA). En 1984 UUA aprobis rezolucion, kiu subtenis tiun praktikon. Plia rezolucio de 1996 alvokis la ŝtaton laŭleĝigi samseksajn geedziĝojn, kvin jarojn antaŭ ol la unua ŝtato en la mondo (nome Nederlando) laŭleĝigis samseksajn geedziĝojn, kaj 19 jarojn antaŭ ol ili estis plene laŭleĝigitaj en Usono.

* Mi ĉi tie uzas “ge-” kun seksneŭtraliga funkcio, kaj ne kun ĝia tradicia ambaŭseksa signifo. Do ĉi tie “geedzo” signifas “edzo aŭ edzino aŭ senseksa persono en geedza rilato”. Ĉi tia uzo de “ge-” jam estas multe praktikata ĉe vortoj kiel “gepatro” kaj “gefrato”, kaj laŭ mi indas ĝeneraligi ĝin, por havi ĝeneralan eblon paroli pri personoj sen precizigi la sekson.

Ĉio ĉi montras, ke kulpigi religiulojn ĝenerale pri malamo al samseksemuloj estas tute sensence. Sed oni ja kritiku la malamajn ideojn pri samseksemuloj disvastig de multaj religiaj fundamentistoj kaj de kelkaj religiaj konservemuloj.

Islamo kaj samseksemo

Krome estas klare, ke nuntempe fundamentismaj kaj konservemaj ideoj havas pli da influo en islamo ol en kristanismo. Ankaŭ tion ni ne prisilentu, sed daŭre konsideru, dum ni traktas problemojn kaŭzitajn de tiaj religiaj ideoj. Sed ni samtempe ĉiam tenu en la memoro, ke tiu nuntempa diferenco inter kristanismo kaj islamo ne estas esenca eco de tiuj religioj: En la mezepoko la kristanismo estis multe pli maltolerema, kaj ĝis la mezo de la 20a jarcento, islamo kaj kristanismo ĉi-rilate ne multe malsamis unu de la alia. Fakte la moderna fundamentismo eĉ estas io, kio unue naskiĝis en la kristanismo, kaj nur poste estis adaptita al aliaj religioj.

Kroma problemo ne-prisilentinda estas, ke inter la islamaj moderuloj pli ofte aperas sintenoj kritikaj al samseksemo ol inter kristanaj moderuloj. Sed ankaŭ ĉi-rilate ni tenu en memoro, ke tio ne venas de esencaj ecoj de la islamo, sed de la ĝenerala socia sinteno nuntempe reganta en la plej multaj islamaj landoj. En la 19a jarcento islamaj landoj estis multe pli permesemaj rilate al samseksemo ol kristanaj landoj.

Ekzistas multaj liberalaj-progresemaj islamanoj, kiuj engaĝiĝas por progresemaj ideoj kiel egaleco inter la seksoj kaj akcepto de samseksemo. Ekzemplo de progresema islama organizaĵo estas la usona organizaĵo Muslims for Progressive Values (Islamanoj por Progresemaj Valoroj), kiu sur sia retpaĝaro donas multajn interesajn informojn pri tio, kiel eblas interpreti la Koranon kaj la islaman tradicion en tre progresema maniero.

Kiam oni kritikas la malamajn sintenojn de fundamentismaj kaj konservemaj islamanoj, oni do atentu, ke oni ne akuzu la islamon ĝenerale, ĉar estas vere maljuste ĵeti la progresemajn islamanojn en la saman poton kiel la fundamentistojn. Ni bezonas la progresemajn islamanojn kiel partnerojn por plikonatigi progresemajn ideojn en islamaj socioj, do ni kunlaboru kun ili anstataŭ konsideri ilin parto de la problemo.

Konkludo

Ni certe devas kontraŭbatali ĉiajn malamajn idearojn, sendepende de tio, ĉu ili estas religie motivitaj aŭ ne. Kiam ni atentigas pri malamaj religiaj idearoj, ni devas atenti pri tio, ke religio instigas la plejmulton de la religiuloj al amo kaj ne al malamo. Do ni ne uzu la fakton, ke kelkaj religiuloj estas malamaj, kiel pretekston por malamo al religiuloj ĝenerale. Kaj ni devas kompreneble kontraŭbatali malaman ideologion sendepende de tio, ĉu ĝi estas religia aŭ ne. Parolante pri religio, ni krome atentu pri la diferencoj inter religiaj fundamentistoj, konservemuloj, moderuloj kaj progresemaj liberaluloj. Ofte la diferencoj inter tiuj grupoj estas multe pli gravaj ol la diferencoj inter malsamaj religioj. Por antaŭenigi progresemajn ideojn, la nereligiaj progresemuloj kunlaboru kun progresemaj-liberalaj religiuloj — kaj parte ankaŭ la moderaj religiuloj — anstataŭ konsideri ilin parto de la problemo.