Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Eric Languilat (i.d.c) – La granda diktatoro

Rogener PAVINSKI

Kutime, esperantistaj artistoj estas sendependaj. Tio signifas ke ili mem devas zorgi pri ĉiuj aspektoj de sia kariero. Ne nepras tamen ke ili faru ĉion solaj, plej ofte ili havas helpon de aliaj muzikistoj kaj fakuloj, ĉu por verki aranĝojn aŭ registri la instrumentojn; por kunverki kanzontekstojn; registri kaj miksi.

Post tiu konstato, se ni havus skalon de artista sendependeco, certe i.d.c – nome Eric Languilat – lokiĝus en la pinto. En sia plej nova disko La Granda Aventuro – escepte de la belega kovrilo – li mem faris ĉion, de la komponado, tra la aranĝoj kaj registrado ĝis la fina miksado. Konscia pri tio, Eric eĉ konsideras sin diktatora en sia muzika teritorio.

Memlerninto pri muziko kaj inĝeniero pri printado, li eble pro sia laboro pri analizado de falsaj monbiletoj igis lin tiom detalema por poluri detalojn de la muzikaj aranĝoj de i.d.c., kion Eric faras tre kompetente. La rezulto estas albumo plena je detaloj kaj sentoj.

La Granda Aventuro surprize aperis en la malnova (nun resnakiĝinta) vinila formato kaj estas la kvara plena esperantlingva albumo de i.d.c, kiu estas plurlingva popa projekto, starigita en 2003 en Frankfurto ĉe Majno, Germanio.

De via lasta albumo estis 5-jara periodo. Kial tiom longe daŭris la preparo de La Granda Aventuro?

Estis por kontroli ĉu miaj ŝatantoj min sopiras! Verdire, estis diversaj kialoj, ekzemple mi dum tiu tempo translokiĝis kaj do ne havis plene funkciantan hejmstudion dum pluraj monatoj. Mi ankaŭ ne sentis tempopremon rapide eldoni ion novan, eble ĉar mi tre kontentis pri signoj de viv’. Sed la ĉefa kialo estas ke mi pasigas pli kaj pli da tempo polurante detalojn, kaj ne malofte la ŝatokupo tiel iĝas malalloga laboro, kaj la plezuro iom malaperas. Do mi pli ofte paŭzas. Ĉe la fino, amo al la muziko ĉiam venkas, nur la bataloj iĝas pli longaj.

Kial lanĉi vinilan diskon de La Granda Aventuro? Ĉu laŭ vi homoj aliros malsame al muziko tiel? Ĉu vi rezignis pri la KD-formato?

Fizikaj formatoj ne plu estas la ĉefa maniero disvastigi muzikon. Ili iĝis kvazaŭ apartaj aferoj vage ligitaj al muziko, nur ornamaĵoj por homoj, kiuj daŭre ŝatas havi albumon kiel fizikan posedaĵon, kaj la ekzakta formato por tio ne plu gravas ĉar ĉiukaze oni ĉefe aŭskultos la albumon ciferece, el komputilo aŭ el telefono, el aĉetitaj (aŭ kopiitaj) dosieroj aŭ elsendofluoj. KD-jn kaj aliajn oni ne plu uzas, nur eventuale volas havi. Do mi simple celis produkti belan, mojosan, dezirindan objekton, kaj ĉar mi ĉiam revis havi vinilan diskon de i.d.c., do tio estis unue por mi mem. Krome mi neniam vidis vinildiskan albumon de Esperanta muzikgrupo, do mi ŝatis la ideon esti eble la unua, kiu faras tion (almenaŭ ekde longa tempo!). Kaj kiel unikaĵo ĝi ankaŭ povas esti pli alloga ekster Esperantujo. Eble la sekvan fojon mi eldonos t-ĉemizon (+ elŝuteblaj mp3-dosieroj!).

Ĉu vi povas iom paroli pri la koncepto de la titolo kaj de la belega albuma kovrilo?

Kiam mi havis 7aŭ 8 kantojn pli-malpli finitaj, mi komencis pensi pri la eldono de nova albumo. Sed tiuj kantoj estis tre malsimilaj unu al la alia kaj mi unue ne tro certis ĉu vere albumo (kaj ne nur kaosa kunmetado de kantoj) povas stariĝi el tiom diversa materialo. Tiam mi cele verkis la lastajn kantojn kiel por plenigi truojn de puzlo, kaj komencis vidi la tuton kiel aventuron tra diversaj stiloj, etosoj kaj temoj. Do, “la granda aventuro”. Mi volis ke la kovrilo reprezentu tion en retrofuturisma stilo kaj petis al Marta Wierzbowska ĝin desegni. Laŭ mi ŝi brilege plenumis tiun taskon!

Nemalofte Esperantaj artistoj invitas aliajn por kunlabori en siaj albumoj. Tamen vi ne havas gastojn en viaj diskoj. Ĉu vi preferas labori sola tiukampe?

En i.d.c.-ujo mi estas la sola laboristo ĉar mi samtempe estas diktatoro, kiu estas sufiĉe konfuza, freneza, kaj nur ekscias kien li iras, kiam li jam atingis la celon. Tial oni saĝe evitigu al aliaj muzikistoj malbonajn spertojn kaj frustraĵojn. La laboristo tamen povas kaj rajtas amuziĝi kun amikoj en pli malstreĉaj muziklandoj.

Kiel funckias via labormetodo? Ĉu vi havas apartajn horojn por komponi kaj verki aranĝojn aŭ ĉu vi laboras laŭ inspiro?

Se temas pri komponado, mi devas labori laŭ inspiro ĉar ĉio alia fiaskas. Eble unu avantaĝo fari tion sola estas ke, se mi okupiĝas pri io alia kiam inspiro venas, mi povas simple lasi kion mi faris, kaj prilabori tiun novan ideon. Mi ne havas metodon, foje pecoj estas komponataj “tradicie”, kio signifas ke mi pretigas ĉion (akordoj, melodio, strukturo) pere de unu instrumento kaj mia voĉo. Aliajn fojojn mi estas inspirata de unu eta afero (sono de sintezilo efekto de gitaro, speciala akordo ktp), registras tion en mia komputilo, kaj tio estas kiel semo kiun mi provas kreskigi – mi ofte ne sukcesas, almenaŭ ne tuj, kaj mi havas dekojn da tiuj pecetoj, kiuj neniam iĝos kantoj! Mi ofte jam havas kelkajn vortojn en la kapo ekde la komenco sed ne multe pli. La tekstojn mi serioze prilaboras nur ekde kiam mi havas iom da strukturo.

La finan registradon kaj miksadon mi povas plani – por tio necesas pli da kuraĝo ol da inspiro. Verki aranĝojn estas iel en la mezo: mi povas plani tempon por tio, sed sen garantio ke mi sukcesos fari ion valoran.

En La Granda Aventuro rimarkeblas la aranĝoj tre bone enplektitaj. De kie venas via muzikemo? Ĉu vi serioze studis muzikon?

Mi ne studis muzikon kaj ekzemple ne scipovas ĝin legi. Ĝenerale mi tute ne sentas min kiel muzikiston. Mi estas nur serioza muzikŝatanto ekde la infaneco kaj mi ne vere scias kion mi faras, mi nur provas, eraras, kaj foje aŭdas ion kion mi ŝatas. Kiam tio okazas, mi registras tiun elementon kaj iras antaŭen per la sama metodo.

Vi menciis en alia intervjuo, ke vi faris dujaran kurson pri sonmiksado. Ĉu vi uzas tiujn konojn por produkti aliajn artistojn? Aŭ eble emus tion fari?

Produkti mi komprenas kiel ion alian, ekzemple kunverki aranĝojn, konsili pri strukturo ktp, kaj tion mi jam kelkfoje faris antaŭe. Post tiu kurso mi ĝis nun ne miksis muzikon de aliaj artistoj. Se mi ne havas ion propran baldaŭ, mi eble faros tion, almenaŭ por praktiki kaj ne perdi tiun scion. Sed tio estas granda laboro, do mi ne intencas multe tiel okupiĝi.

Post signoj de viv’ (2012) ŝajne vi ne plu eldonis nacilingvajn kantojn. Ĉu Esperanto fariĝis via ĉefa muzika lingvo?

Mi ne eldonis ilin ankoraŭ, sed mi fakte havas kelkajn nacilingvajn kantojn pretaj kaj duonpretaj – eĉ intencas elesperantigi plurajn aliajn pecojn – kaj verŝajne ekde nun koncentriĝos pri tio dum iom da tempo. Kiam mi publikigos ilin, ne konkludu ke mi rezignis pri Esperanto-muziko!

Malfacile estas vivteni sin per muziko. Ĉu vi povas malkaŝi vian profesion? Ĉu ĝi rilatas al arto?

Mi estas inĝeniero pri printado, kaj mi laboras pri analizado de falsaj monbiletoj.

**

initialsdc.bandcamp.com

Muzika retejo de i.d.c.

Tri muzikajn albumojn, kiuj multe influis Eric Languilat

The smiths – the queen is dead (1986)

Mi malkovris sendependan popmuzikon per tiu albumo. Ĝi malfermis miajn orelojn kaj cerbon pri muziko ĝenerale (kaj eĉ pli), kaj tiam mia gusto multe ŝanĝiĝis. Antaŭe mi interesiĝis pri muziko ĉefe la teknika flanko – sonkvalito, perfekta kapableco de muzikistoj ktp – poste multe pli laŭ intelekta kaj emocia flankoj – tekstoj, aranĝoj, profundeco, originaleco. Certe povas esti ke mi estis ŝanĝiĝanta kaj ke tiu albumo simple min hazarde akompanis dum tiu tempo, sed mi opinias ke mi verŝajne ne estus tiu, kiu mi estas sen tiu disko.

New OrderTechnique (1989)

Tiu ĝenerala sono kaj miksaĵo de gitaroj kaj sinteziloj estas sendube imitinda modelo por i.d.c.. Ĉio perfekte funkcias, kvankam la tuto restas relative simpla – aranĝoj ne estas tre komplikaj, kaj oni ekzemple ne bezonas esti gitar-dio por ludi tion. Ekzakte tion ankaŭ mi deziras kaj celas.

The beach boyspet sounds (1966)

Pro ĝi mi emas aldoni plurajn voĉojn en miaj pecoj – pri kantado pri muzikaranĝo. Interese estas ankaŭ – samkiel ĉe New Order – ke la baso ne nur subtenas la kantojn sed ofte havas kvazaŭ sian propran vivon kaj melodion. Kaj eta sekreto: antaŭ ĉiu registrado mi varmigas mian voĉon kantante pecojn de tiu albumo, saltante inter la voĉoj!

“Fizikaj formatoj ne plu estas la ĉefa maniero disvastigi muzikon”

“En i.d.c.-ujo mi estas la sola laboristo ĉar mi samtempe estas diktatoro”

RECENZO

La Granda Aventuro

i.d.c.

10 trakoj – 40m

12” vinila disko

2017

Nova tendenco de la muzikŝatantoj estas la retrovo de la malnova ŝato ĝui muzikon tra vinilaj diskegoj. La tradicio kaj la kvazaŭ-ritaro necesa por tio allogas pli kaj pli da homoj. Tiu tendenco nun alvenas ankaŭ al nia familia rondo – La Granda Aventuro de i.d.c. estas la unua Esperantlingva vinila disko de la moderna epoko. Tamen, la aĉeto de la vinila diskego inkluzivas la elŝuton de la cifereca versio.

Sendube, la sperto aŭskulti la flavan vinilan diskon de La Granda Aventuro estas tute alia ol aŭskulti ĉe komputilo aŭ poŝtelefono. La belega kovrilo en tia granda formato plezurigas la okulojn, dum la sono la orelojn. La aventuro pli ĝueblas kun teo aŭ kafo, dum vi sidas kun la turniĝanta disko en la ludilo kaj la tekstoj (vojaĝo-instrukcioj?) en la manoj.

La muziko estas la jam konata i.d.c.-stilo – trankvila pop-muziko de la 1980-aj jaroj (vidu la tri albumojn, kiuj influis lin plej) miksita kun multe da briteca rokmuziko, baze akustikaj.

Kelkaj kantoj tre diferencas laŭ stilo kaj etoso, sed tio igas la aventuron malmonotona.

La 10 kanzonoj havas altkvalitan sonon kaj ekzemplan miksadon de la aranĝoj. Per Nokta Stirado vi voĵaĝos ĝis Las Vegas (sonas kiel Oasis) kaj tra la tempo per Tempomaŝino; sentos ŝin kvazaŭ en paradiza plaĝo ĝuante feriojn en La Perfekta Feri’ (mia plej ŝatata); Ĝis la Pluv’ fermas la diskon alportante vin reen. Nepre havebla, tiu disko kondukos vin tra granda aventuro.